JEAN FORGE
SALTEGO TRANS JARMILOJ
Romano originale verkita
[Devizo: Ni fosu nian sulkon]
FERDINAND HIRT & SOHN EN LEIPZIG / 1924
ESPERANTO-FAKO
ĈIUJ RAJTOJ ESTAS REZERVATAJ
COPYRIGHT 1924 BY FERDINAND HIRT & SOHN, LEIPZIG
MADE IN GERMANY
PRESEJO BREITKOPF & HÄRTEL, LEIPZIG
ANTAŬPAROLO
Esperantistoj estas ĝenerale homoj bonhumoraj kaj fantaziemaj. Mi do esperas ĝojigi ilin per ĉi tiu verko konforma al iliaj ecoj.
Romanoj de simila speco ekzistas diversaj en naciaj lingvoj. Ili incitis mian fantazion, precipe ideoj de D-ro Oelwein, kies motivo -- kun lia afabla permeso -- estis parte mia gvidanto.
Romano fantazia pli valoras, se ĝi ne estas mistere malklara kaj malkonsekvenca, sed restas laŭeble klara kaj logika kaj -- kion mi nepre akcentas ĉe originala Esperanto-romano -- facile komprenebla por ĉiu!
Pri tio lasta mi klopodis speciale. Ke la romano do trovu multajn amikojn!
Jean Forge.
ĈEFAJ PERSONOJ DE LA ROMANO
Mateo Fromaĝi, eksperimentisto kaj inventisto
Sinjorino Kamilo, lia edzino
Maria, lia filino
Profesoro Sovaĝi, lia amiko
Fraŭlino Snob, edukistino
Tabakaĉ, nenionfaristo
Karolo, aŭtomobilisto kaj servisto
Cili, ĉambristino
Sabino, kuiristino
Sinjoro Kovalo, verkisto
ENKONDUKO
Horloĝo super mia skribtablo ekparolas per kvinobla bato:
„Kvina horo! Ĉu vi ne ĉesos skribi?...“
Tiam mi forĵetas la plumon kaj eksaltas. Enpense mi foliumas la skribitajn paĝojn, kiuj kuŝas sur la skribotablo...
Kio? Ĉu estas eble? Ke mi sidis la tutan nokton super mia manuskripto? Tion mi tute ne rimarkis kaj -- por konfesi la veron -- mi estus verkinta ankoraŭ ĝis tagmezo aŭ pli longe. Efektive, forte ekkaptis min mia nova romano „La ombro“, kiun mi ĵus havas „subplume“...
Kvina horo matene!...
Mi flankenŝovas la kurtenojn. Mi rigardas en la ruĝan matenon. Kion fari nun? Dormi? Tio estus peko; ĉar belega somera tago staras antaŭ la fenestro. Per rozaj fingroj karesas min la suno. Kaj la naturo brilas en multkolora vestaĵaro. Birdoj trilas en la arboj. Kaj blovas juna freŝa vento...
Kio do? Ĉu promeneti tra la juna tago? Per plenaj pulmoj spirante la matenon, ektrinki novan energion kaj inspiron por la glora verko?...
Ha, ideo! Kompreneble.
Mallaŭte mi paŝas tra la dormeganta domo. Kun kuraĝaj paŝoj. Kun gaja entreprenemo en la koro. Malsupren. Trans la korton. En remizon...
Mi eltiras mian aŭtomobilon. Mi plenigas la rezervujojn per benzino. Palpe glitas miaj fingroj super la motoron: en ordo ĉio!
Ekzumas la maŝino. La veturilo tremas kvazaŭ hundo ekkurema.
„Vi kuros, kara mia besto“, mi diras kun dorlota voĉo. „Vi kuros en la junan freŝan tagon vete kun la vento!...“
Antaŭen!
Ekbruas la motoro. Ekbruliĝas pneŭmatikoj trans la korton. En eleganta kurbo mi traveturas la pordegon de la korto. Transsaltas la pavimon de senhomaj longaj stratoj. Veturas inter grandaj dormegantaj domŝtonaĵoj, kiuj formas sufokan malvaston. Kaj liberiĝas fine: aperas rekta ŝoseo!
Ekkrakas la motoro. Ekkuregas veturilaj radoj. Ekblovas forta freŝa vento. Ĝi levas min...
Mi ŝajnas ŝvebi meze en la suna lumo...
* * * * *
Vespero venas.
Tutan tagon mi veturis. Senĉese sidis ĉe la direktila rado. Trarapidegis sennombrajn kilometrojn. Trapasis vilaĝon post vilaĝo, urbon post urbo...
Kie mi estas nun? Ĉu mi scias? Ie, ĉe voja kurbo la vento forportis malice mian stratan planon. Ĉu mi bezonas scii, kien mi veturas? Kiun straton mi devas elekti, kiun direkton? ... eh, afero enuiga! Por mi estas ĉefaĵo, senti subrade novan rektegan ŝoseon...
Ha! Eksaltegas la montrilo de l’ takimetro! Ektondras la motoro. Antaŭen kun triobla rapideco!...
La vojo kuregas kontraŭ min.
La pinte-akra antaŭaĵo de la veturilo tranĉas kvazaŭ glavo la aeron. Furioze muĝegas la vento. Ĝi forŝiregus sendube mian kapon, se mi ne kaŝus ĝin malantaŭ la duonronda ŝirmanta vitro. La bruego de la maŝino kvazaŭ droniĝas en la venta fajfado. Mi estas surda jam. Mi sentas nur la delikatan tremon, kiu vibras tra la veturila torso, regule, kvazaŭ batas koro. Ŝajnas efektive al mi, ke mia veturilo estas vivanta estaĵo...
Vilaĝo aperas ... infanoj ludantaj ... hundoj bojantaj ... flugetanta kokaro ... averte kriegas mia sireno ... for ... antaŭen! ... pli rapide!...
Mi rapidegas plu. Ju pli longe mi veturadas, des pli kreskas mia forto kaj libersenta certeco. Vojajn kurbojn mi veturas lude ... nur sur du pneŭmatikoj ... apud mi disflugas ĉio flanken ... homoj ... bestoj ... arboj ... herbejoj ... kampoj ... arbaroj ... pli rapide ol filmo ruliĝas preter mi la multkoloraj bildoj...
Vespero venas ... mi maltrankviliĝas ... de tempo al tempo laco pendiĝas salte je miaj palpebroj ... dum momento mi fermas la okulojn ... sed tuj denove ekflamas en mia interno la deziro: veturi! ... veturegi!...
Meze sur ŝoseo staras ruĝa globo. Kvazaŭ grandega purpura disko troviĝas antaŭ mi la suno ... mi veturegas kontraŭ ĝin ... freneze saltas la takimetro ... la vento fariĝas uragano...
La arboj ĉe la flankoj formas jam barilon, tra kiu brilas la verdo de herbejoj ... mi vidas nur rubandojn multkolorajn, kiuj ŝoviĝas al mi renkonte ... la ŝoseo fariĝas rubandego de griza tolo, kiu tiriĝas sub mi ... ĉu mi veturas? ... ĉu mi staras? ... senmove sur unu loko meze en ĉi tiu ĥaosego da koloroj?...
Mi flugas! Mi transiĝas en feliĉegan staton, en ebrian ŝanceliĝon ... mi balanciĝas ... kviete lulmoviĝas mia veturilo ... mi sentas, ke la radoj forlasas la teron, ke ili pli kaj pli liberiĝas for de la grundo...
Mi flugas ... for de l’ tero ... renkonte al la fajra globo! Ha, mi sentas, ke mi rule grimpas sur ĝiaj longaj radioj pli kaj pli alten ... ke mi veturas sur ĝiaj radioj kvazaŭ sur senfinaj brilegantaj reloj ... ke la pneŭmatikoj ruliĝas sur ĉi tiu rela vojo pli kaj pli supren ... en sferojn de eterna lumo!
Mi estas libera kaj malpeza.
Miaj okuloj rigardas en la fajroglobon, el kiu fluas stranga varmego. Kaj ĉi tiu varmego flame penetras en mian animon...
Mi volas kanti pro ĝojego kaj feliĉo...
Jam mi ne aŭdas la ĝemojn de l’ motoro ... jam mi ne aŭdas la furiozantan orkanon, kiu muĝegas ĉirkaŭ mi kvazaŭ bolanta maro...
Mi vidas nur la lumon, al kiu mi rapidas ... la ruĝebrilan arkaĵegon, de flamoj konstruitan, sub kiun mi enveturegas...
Kaj meze en ĥaoso da koloroj, kiuj min ĉirkaŭas kvazaŭ gigantegaj muroj, en ondo de purpura lumo, mi leviĝas ... stariĝas ... etendas vaste ambaŭ brakojn ... renkonte al la fajra disko...
Ĉirkaŭ mi kantegas la orkano potencan melodion...
* * * * *
Elteriĝas danĝeraĵo. Subite. Proksimiĝas rapidege.
Sed mi ne vidas la vojan kurbon, kiu nun minace kuregas kontraŭ min!...
ĈEFA PARTO
1.
Subite mi scias, ke mi dormis. Iu vekis min ... aŭ io.
Aŭskultu! En la ejon, en kiu mi kuŝas, fluadas muĝanta maro da muzikaj ondoj. Tonoj fluas tra la ĉambro. Antaŭ miaj spiritaj okuloj ili formiĝas je lumaj ŝvebantaj anĝeloj. Kaj la anĝeloj ŝutas sur min florojn, kiuj disvastigas svenigan bonodoron. Mi trinkas tiun odoron, kiu metiĝas dolĉe sur miajn tempiojn...
La muziko plilaŭtiĝas. Ĝi venas de ie, el iu loko de la ejo. Mi aŭskultas kun muta piemo. Virina voĉo kantas en alta soprano. Ĝi kantas en lingvo nekonata. Poste respondas tenoro. Denove eksonas la muziko. Mallaŭte ĝi ŝvebas laŭlonge sur la planko, supren al mi kaj blovetas super mian korpon dolĉan senforton. Ŝajnas, ke ĝi penetras en mian korpon, ke ĝi fluas de la plandoj supren tra miaj membroj kvazaŭ ia saniga ondofluo...
Nur en mia kapo ŝajnas regi ĥaoso. Malantaŭ mia frunto la pensoj kazeiĝis je granda malorda bulo. Kaj strange, ke tiu bulo ŝajnas esti plumba; ĉar ĝi pezas tiom en mia kranio, ke mia kapo kvazaŭ volas forkuri. Aŭ ĉu mi ne havas sub ĝi kusenon? Ha, mi sentas, ke mia kapo pli kaj pli disiĝas de mia kolo...
Pordo malfermiĝas ie. Furioza vira voĉo krias:
„Kaptu vin diablo! Ĉesigu vian muzikaĉon! Mi devas supre labori!“
La voĉo ruliĝas tondre tra la ĉambro. Sed virino respondas kun indignego:
„Ho, vi estas malbonulo! Vi ne volas aŭskulti la belan London-an operon!...“
„Pri via London-a opero mi mokfajfas! Ĝi estas ludata hodiaŭ jam dekduan fojon. Mi forŝiregos al vi la antenojn de la tegmento aŭ enkarcerigos vin ie kaj radiofonigos en viajn orelojn dum dekdu horoj la ‚Relativecan teorion de Einstein‘, ĉu vi komprenas?!“
La muziko ĉesas. Pordo krakas. Ĝema krio el virina buŝo. Paŝoj.
„Kio okazis?“ demandas kviete alia virina voĉo. „Mi devas peti, ke oni ne faru tian bruon. Vi bone scias, ke apude dormas malsanulo...“
„Sed ĉu mi toleru tian arogantecon?“ respondas akrasone la alia voĉo. „La profesoro estas homo netolerebla. Li eĉ ne volas permesi, ke mi aŭskultu mian London-an operon...“
„Pst! Pli mallaŭte, kara Snob, prefere ni forlasu la ĉambron...“
Silento...
Nenio moviĝas. Nur malproksime, ekstere, ie sur korto krias koko...
La aero muĝas en miaj oreloj en monotona ritmo ... en ĉi tiun muĝadon miksiĝas la dormema mallaŭta tik-tako de horloĝo, kiu ŝajnas troviĝi apude ... tik-tak-tik-tak ... kun freneziga reguleco...
Mi sentas, ke mi malleviĝas. Ke mi faladas pli kaj pli profunden post ĉiu tik-tak de la horloĝo. Kun mi ĉio kunfalas. En senfundan profundon, en nemezureblan mallumegan abismon malsupren... Vane mi provas haltigi la faladon...
Mallumo kaj silento ĉirkaŭe...
2.
Krepuskas en la ĉambro. Mi ne scias, ĉu komencas tagiĝi aŭ vesperiĝi.
Ĉu mi dormis ĵus? Verŝajne. Kompreneble mi dormis kaj havis diversajn sonĝojn. Ah, kiel bone mi memoras la eksterordinaran muzikon, la strangan interparolon de iuj personoj ... kuriozaj, vere kuriozaj tiaj sonĝoj...
Estas jam tempo por leviĝi. Mi devas nepre paroli. Kial mi estas tiel laca kaj malforta? Eh, sensencaĵo. Per unu salto ellitiĝi, hop, kiel mi kutimas ... nu? Mi levas min kaj volas apogi min per la maldekstra brako. Sed akra doloro tuj paralizas ĝin kaj mi refalas senforte en la kusenojn.
Mi aŭdas mallaŭtajn proksimiĝantajn paŝojn. Kapo de juna fraŭlino kliniĝas super mi. Paro de brunaj mirindaj okuloj fiksiĝas en la miajn. Ŝiaj lipoj flustras:
„Ĉu vi deziras ion, sinjoro?“
„Ne, ne,“ mi respondas duonkonscie kaj estas konvinkita, ke mi jam falis en novan sonĝon. „Sed kie mi estas? Kio okazis?...“
„Trankviliĝu! Vi estas ĉe bonaj homoj. Nenio okazos al vi,“ ŝi respondas.
„Sed diru, ĉu mi sonĝas nun?“
„Vi ne sonĝas,“ ŝi respondas milde.
Ŝia respondo konfuzas min. Kaj mi demandas tre distrite:
„Ĉu mi estas malsana?“
„Trankviliĝu, vi resaniĝos. Vi devas dormi. Vi ne devas ekscitiĝi. Nenion timu...“
„Mi estas malsana,“ mi ripetas malrapide kaj sentas grandan kompaton pri mi mem. „Tre malsana kaj malforta. Kaj vi flegas min...“
Ŝia gracia mano karesas mian varmegan frunton.
„Dormu, mia kara!“ diras la knabino mallaŭte kaj ŝiaj brunaj okuloj ekbrilas kiel du mirindaj steloj.
Sub ŝia karesa ektuŝo, kiu metiĝas sur mian frunton kiel malvarmetiga balzamo, miaj pensoj disflugas en la spaco. La krepusko pli dense vualas miajn palpebrojn. La nigrohara kapo de la fraŭlino malproksimiĝas kaj malklariĝas pli kaj pli. Kaj el longa distanco atingas miajn orelojn la monotone sonantaj vortoj:
„Dormu, mia kara! Dormu!...“
3.
Teleroj bruas. Tranĉiloj kaj forketoj tintas. Manĝas pluraj personoj. Apude, kiel ŝajnas.
Ĉu nun estas tag- aŭ vespermanĝo? Kion manĝas la homoj? Kiu sidas ĉe la tablo? Kial oni ne donas al mi manĝon?
Dum momento ĉio silentas. Iu ŝmacas. Post tio diras voĉo kun maĉantaj interrompoj: „Mi ne kredis, ke li transvivos. La hodiaŭa homa organismo ne estas plu la sama kiel en pli fruaj tempoj. Ni prenu kiel ekzemplon antikvan romanon! Jen, kia belega korpokonstruo, kia muskolaro! Reiru ni plu ĝis la prahomo, pli kaj pli fortikaj kaj potencaj fariĝas la figuroj --“
„Kiujn ni metus teren hodiaŭ per peceto da plumbo...“
„Estas malprogreso de l’ kulturo, ke tiel fariĝis, mia kara Fromaĝi. Ĉi tiun malprogreson mi ne forgesos inde skurĝi en mia verko ‚De praulo ĝis radiohomo‘. Kio estas kulturo?“
„Tekniko,“ diras Fromaĝi.
„Sensencaĵo!“ ekkrias la alia kaj nervoze tintegas sur sia telero.
„Mi petas, trankviliĝu, sinjoro profesoro!“ kvietigas voĉo de virino. „Ni ne volas veki lin. La kompatindulo dormas. Li devas kuŝi tute trankvile. Maria, ĉu vi renovigis lian kompreson?...“
„Li evidente havas fortikajn ostojn,“ parolas la profesoro ŝmacante. „Ankaŭ al lia veturilo okazis nenio, escepte du pneŭmatikoj, kiuj krevis. La barilon li -- por tiel diri -- distranĉis...“
„O jes!“ flutas malgaje voĉo al mi konata. „Kaj la belan jasmenan laŭbon li veturdetruis...“
Ĉiuj ekridas.
„Sed kara Snob,“ diras la kvieta virina voĉo. „Konfesu mem, kiel povus lokiĝi aŭtomobilo en ĉi tiu laŭbo?“
„Ĝoju,“ diras Fromaĝi, „ke vi tiam ĉi aŭskultis vian London-an operon, alie li estus veturdetruinta ankaŭ vin -- aŭ pli ĝuste lia benzinbestego. Ĉar li surteriĝis post grandega salto mortale sur la sterkejo...“
„Kaj nur elartikigis sian maldekstran brakon kaj vundigis sian kapon je ŝtono...“
„Jes, hm, kiel utila okaze povas esti tia sterkejo...“
„La antikvuloj ne bezonis timi tiajn akcidentojn. Ili ankoraŭ ne rapidegis per aŭtomobiloj tra la mondo,“ diras la profesoro. „Kaj tion ĉi oni nomas kulturo! Estas ja efektive ridinda kaj malĝojiga samtempe la fakto, kiom la hodiaŭuloj kove sidas super novaj eltrovaĵoj! Kaj ilin uzante, ili ĵonglas per sia vivo, kvazaŭ ĝi estas nur pilko por ludo. Ha, kaj plue: ĉie kien ajn mi rigardas, malprogreso! Kio do estas la hodiaŭuloj? Maŝinoj ili estas, konstruitaj de la spirito de nia tempo, de tiu spiritaĉo, kiu regadas ĉie kaj forglutas ĉion, kio estas nobla kaj bela. Ĉu ankoraŭ ekzistas hodiaŭ verkistoj, kiel estis Homero? Ĉu oni priskribas en libroj ankoraŭ heroojn, kiel estis la dia heroo Odyssevs? Kion oni verkas kaj legas hodiaŭ? Distaŭzitajn, neverŝajnajn, saturitajn per tekniko historiojn, senspritajn vortobalbutojn de ridindaj homuloj! Kie restas la versoj de Virgil, Horac, Ovid? Malprogreso, kien ajn ni rigardas! Kaj en ju pli novajn tempojn ni venas, des pli ni malproksimiĝas de la kulturo de l’ antikva tempo, kiu unu kaj sola estas konsiderinda kiel vera kulturo! Kion ni nomas hodiaŭ kulturo, estas malprogreso! _Tio estas fatala salto en la abismon de spirita mallumiĝo!!!_“
Pugnobato sovaĝe saltigas ĉiujn telerojn kaj glasojn sur la tablo.
„Mi ne povas perdi tempon,“ la parolanto saltegas de la seĝo, „por mia verko ‚De praulo ĝis radiohomo‘, mi ĉion ĉi enkapigos al la homoj! Per flamantaj literoj mi enbruligos ĉion ĉi sur iliajn fruntojn! Mi devas nun skribi --!“
Tion dirante, li forlasas la ĉambron.
„Oh!“ diras la alta fraŭlina voĉo, „li estas grandulo! Oh, mi scias, ĉar mi studis ĉe la universitato!“
Post tio denove ektintas tranĉiloj kaj forkoj. La monotona telera muziko ne permesas, ke mi ion pensu nun. Ĝi fortintas ĉiujn demandojn el mia cerbo. Mi kuŝas kvazaŭ ligna ŝtipo. Kaj tamen sentas agrablan lacan oportunon. Nur en mia kapo ankoraŭ pezas la pensobulo...
Malrapide, agrablege tra miaj membroj rampas dormo. Ree parolas viro. Sed lia voĉo sonas jam malproksime. Kvazaŭ li staras sur alta monto kaj kvieta vento forblovas de lia buŝo la vortojn. Kaj mi tute ne penas aŭdi aŭ kompreni lin. Alia voĉo parolas. Post tio ĉiuj voĉoj intermiksiĝas. Teleroj tintas. Seĝoj bruas. Paŝoj rapidemas. Malfermiĝas kaj fermiĝas pordoj! Malproksimege, en kilometra distanco denove ekkrias la kokviro ... lia krio sone disperdiĝas en dormema krepusko, en kiun trempiĝas ĉiuj miaj sentoj...
4.
Strigo sidas antaŭ mia lito. Ĝi observas min per grizaj okuloj, scivole kaj esplore. Ĝiaj okuloj rigardas min senĉese, komence kompate, poste sensente kun subita revema esprimo. Mi sentas strangan maltrankvilon. Kion signifas tio? Mi forflugigos la strigon. Mi provas movi mian maldekstran manon, sed tuj pikeganta doloro ekprenas mian brakon, tiel ke mi ekĝemetas.
„Nu, nu, mia kara,“ ekparolas la strigo. „La krizon vi feliĉe preterpasis. Tio ĉi ne gravas, se ĝi iom doloras ankoraŭ. Ĝi dank’ al Dio ne rompiĝis...“
Mi malfermegas miajn okulojn kaj rimarkas kun miro, ke antaŭ mi sidas viro, kiu portas okulvitrojn kun grandaj rondaj vitroj. Lia tuta vizaĝo ridas, kiam li vidas mian pro mirego malsaĝan mienon. Mi provas levi mian kapon.
„Aŭ-ha!“ mi dolorkrias. „Kion signifas tio?“
„Same nenion gravan!“ ridas la viro kun la strigosimilaj okulvitroj. „Vi nur frapetis en vian kapon truon dum via beleta aŭtomobilekskurso. Vi febris tre bele, sed tio ĉi estas nun for kaj post kelkaj tagoj vi saltos ĉirkaŭ la domo kiel novbakita Steinach-ulo...“
„Ĉu vi estas eble kuracisto?“ mi demandas mirigite.
„Tute kiel vi komprenas tion... La medicino apartenas ankaŭ al mia fako, kompreneble,“ li diras palpebrumante.
„Kiu vi do estas?“
„Dio mia!“ li ekridas laŭte. „Konas nek mi vin, nek vi min. Kiel vi eble ankoraŭ memoras, vi venis ĉi tien en maniero efektive strangega, kaj mi apenaŭ kredas, ke oni ofte trovas tiajn vizitmanierojn. Ĉar -- veturi per aŭtomobilo en freneza rapidego tra la ĝardena barilo, traplugi per la pneŭmatikoj ĉiujn florbedojn kaj fine enveturegi en laŭbon, tio ŝajnas al mi la pinto de ĉia vizitoriginaleco. Malgraŭ ĉio ajn -- koran bonvenon en mia ĉiam gastama domo!“
Forte li skuas mian dekstran manon.
„Aha!“ mi diras kun rideto. „Vi do estas la domestro. Pardonu -- mia nomo estas Kovalo.“
„Fromaĝi -- Mateo Fromaĝi,“ li klinas sin. Ŝajnas, ke lia propra nomo amuzas lin.
„Sed Mateo,“ diras virina voĉo kun kvieta riproĉo. „Kiel vi povas turmenti nian malsanan amikon en tia maniero... Viaj paroloj nur maltrankviligas lin...“
„Ĉu vi opinias, Kamilo?“ diras Fromaĝi malkuraĝete kaj subite tute distrite ŝovetas siajn grandajn strigajn vitrojn. Poste li eksaltas:
„Dormu, juna amiko! Tio freŝigos vin. Mi devas hodiaŭ ankoraŭ multe labori. Fartu bone!“
Tion dirante, li klinas sian kapon al mi amike kaj foriras, kvazaŭ li faris efektive malbonaĵon. Mi postrigardas lin. Lia figuro estas konstruita malgrande kaj larĝe. Liaj movoj estas malkuraĝetaj kaj mallertaj.
La pordo fermiĝas malantaŭ li. Denove ĉirkaŭas min profunda silento. Mi estas sola en la ĉambro. La fenestroj estas kovritaj per kurtenoj. Duonhelo pendas sur la muroj, sur la multekostaj malhele-ruĝaj tapetoj. La silento, kiu subite ekvipas en mi tutajn demandarojn, kuŝegas en la ejo kun pezanta indiferento. Ĝi kaŭriĝas en la molajn remburaĵojn de la seĝoj. Ĝi ungoteniĝas je la dika tapiŝo, por fari ĉi tie agrablegan dormon. Sed la ekvipitaj demandoj metas min en ŝanceliĝantan maltrankvilon...
Kaj subite mi sentas la balanciĝon de la aŭtomobilo, tiun ŝanceliĝon, kiu min transigis en tiu vespero en feliĉan revegon. Ĉirkaŭ mi subite leviĝas ĉio. La malhela ruĝo de l’ tapetoj eklumiĝas kiel tiam la purpura lumo de la sunarkaĵo, en kiun mi veturegis -- kaj poste subite ĉirkaŭis min peĉonigra nokto, el kiu levis min kviete anĝelomanoj de mirinda muziko...
Senforte mi refalas. Ĉio ĉi kuregas kontraŭ min, surbrustiĝas kvazaŭ inkubo kaj kaŭras sur mi kun moke grimacanta trankvilo. Mi volas kriegi, ke revenu tiu homo kun la grandaj grizaj strigokuloj, ke li venu kaj rakontu al mi ion, ion ajn, por ke mi ne kuŝadu ĉi tie tiel senhelpe... Sed mi ne kuraĝas, per mia voĉo ŝiregi la silenton malsupren de la mutaj muroj. Sed mi devas fari ion... Kie mi estas? Kiu estas la homo, kiu ĵus sidis ĉi tie? Kiaj estas la homoj, kiuj loĝas en ĉi tiu domo?...
Miaj okuloj ekpendas je blanka punkto, kiu troviĝas en la muro. Aŭtomate mi levas la dekstran manon...
Sekundoj pasas. Mallaŭta susurado. Senbrue io malfermiĝas ie. Elmuriĝas vira voĉo:
„Ĉu vi deziras ion, sinjoro?“
„Ne!“ mi rekriegas maltrankvile. „Diru nur, kie mi troviĝas!...“
Iu knabino ridas kaŝe. Sed la vira voĉo respondas serioze:
„Vi troviĝas en la domo de la instruitulo, eksperimentisto kaj eltrovanto Mateo Fromaĝi!“
Post tio silentiĝas ĉio. Mi fermas la okulojn kaj profundiĝas en kvietan dormeton...
5.
Pala vizaĝo fikse rigardas min. La haroj pendas super blankan bandaĝon, kiu ĉirkaŭkuras la frunton. Sub tio du miraj okuloj, kiuj malrapide elpaŝas el malhelaj kavoj. Kial rigardas min tiu ĉi homo? Mi proksimigas al li mian kapon kaj observas lin severe kaj moke. Li faras la samon.
„Sinjoro,“ mi diras kolere, „kiel vi kuraĝas rigardaĉi min tiel malsaĝe?“
Pac! Ni retiregiĝas ambaŭ kun teruro kaj samtempe alridas nin. La granda spegula vitro, kiu redonas mian bildon laŭnature, ete pendolas sub la ekpuŝo. Estas frapante, kiel mi ŝanĝiĝis dum la tagoj de mia malsaneco -- aŭ ĉu estas eĉ semajnoj? -- kaj mi supozas, ke mi estis efektive danĝere malsana.
La mateno ĵus staras ruĝe antaŭ la kurtenoj de mia ĉambro. Ĝi refreŝigas min al nova vivo. Ambaŭ brakojn mi volus etendi en plenkonscio pri mia forto. Per granda ĉirkaŭpreno mi volus premi al la brusto la unuajn ruĝajn radiojn, kiel mi kutimis pli frue. Sed miaj brakoj ekpendas en malvigla senforto: la maldekstra en bandaĝo, la dekstra trem-apoge sur seĝo. Sed la mateno vokas min per loga voĉo. Kun penego mi vestigas min. Fine mi estas preta kaj malfermas mallaŭte la pordon.
Mi paŝas sur galerion, kiu supre ĉirkaŭkuras. De ĝi oni povas eniri ĉiujn ĉambrojn de la unua etaĝo. Mirinde skulptitaj ŝtuparoj kondukas malsupren en grandegan halon, super kiu arkaĵiĝas vastega vitra kupolo. Ĉi tiu rotondo pendas super mi kiel grandega vitra kloŝo. Ĝi kreas en mi nepriskribeblan senton: mi mem ŝajnas al mi kvazaŭ pulo en fromaĝa kloŝo kaj malgrandiĝas sub la giganta ejego en neniaĵon. Mirinda koloraro traondas ĉi tiun arkaĵon, tra kies vitraj muroj la matena suno enpaŝas kun brilego.
Mi iras el la domo. Grandaj ombrodonaj arboj staras tie ĉi. Florantaj altaj arbetaĵoj. Ĝardeno, simila al parko, prezentas idilian bildon. Ombroplenaj arbaĵejoj, allogaj kaŝejoj kun freŝa verdo tiriĝas malantaŭ la legoma ĝardeno. Malantaŭ ĝi situas ĉirkaŭ korto kelkaj domoj.
La suno rigardas tra la arboj. Ĵus ĝi komencas leviĝi. Kokviro sidante gaje sur barilo, salute krias. Malrapide mi iras laŭlonge de la barilo. Mi paŝas en la junan matenon kun malfortaj ŝanceliĝantaj kruroj. En silenta kaŝejeto mi malleviĝas en la herbon. Tro multon mi postulis. La malsaneco forprenis miajn fortojn. Ĝi fikse sidas ankoraŭ en ĉiuj miaj membroj. Laco ĉirkaŭprenas min. Ekposedas min kvazaŭ eta sveno, en kies brakojn mi falas senvole kaj senforte. Facila ruĝeta nebulo malleviĝas sur min. Ĝi estas kiel spiro anĝela, kiu ĉirkaŭblovas min per feliĉiga malvarmeto. Kaj tiu blovo alportas voĉojn jubilantajn, kiuj supre en ruĝete-blua etero trile salutas la junan tagon...
Memoro en mi leviĝas. Ie, en ĝardeno de lazareto, mi kuŝis kun trapafita mano en la verdaĵo. Ofte mi aŭskultadis sub ombrodonaj arboj la birdojn, kiuj kantis en blua etero. Kaj la suno staris oblikve super mi. Mi fiksis miajn rigardojn en la bluaĵon, rigardadis la malgrandajn blankajn nubojn, kiuj salutis min el malproksime, kaj miaj pensoj pendiĝis je iliaj blankaj veloj...
Mi ne scias, kiel longe mi kuŝis en ĉi tiu dormeto. Subite mi eklevetas min. Motoro zumas ie. Mi volas eksalti, sed miaj fortoj malsufiĉas. Ĉu tio eble estas mia aŭtomobilo? Sed ne, mi ŝajne eraras. Mia maŝino kuras multe pli laŭte kaj akre. Tio ĉi estas stranga zumado, tiel delikata kaj diskreta, kiel la zumado de abelo en distanco de unu metro.
Mi levetas la kapon. Ĉio kuŝas senmove. Sur la korto migras pace anasaro. La vilao staras antaŭ mi en blindiga blanko. Sur ĝia antaŭa ebena tegmento brilegas kaj arĝentas strangaj kolonoj. Malantaŭ ili leviĝas delikata fumo en la bluan ĉielon. Jen, rava multkolora bildo, kiun la arbetaĵo, post kiu mi ripozas, eltranĉas el la pejzaĝo per mirinda verda kadro.
La zumado daŭras. Kaj subite ĝi plilaŭtiĝas je muĝado ... leviĝas el post la tegmento ... ruliĝas kontraŭ min kun venta rapideco ... ekkaptas min per ventega turniĝo ... mi kaŭre kuntiriĝas kun teruro ... sed jam ĝi transpasis min ... siblegas supren...
Mi rigardegas en la blueteron: aeroplano!
Ĝiaj portiloj fulmas en la suno. Majeste ĝi flugas super mi en granda rondo. Ĝi ŝvebas en la etero kvazaŭ birdego kun rigidaj flugiloj: Ĝia sunflugo simbolas liberecon kaj fieron. Kaj ĝia voĉo, muĝegante tra la jun-mateno, ekkantas jubilan kanton de l’ tekniko...
Longan tempon mi postrigardas ĉi tiun brilantan birdegon, ĝis tiu malaperas post la arbojn. Ankoraŭ mi aŭskultas ĝian zumadon, ĝis ankaŭ ĝi perdiĝas super mi en la branĉaro...
La suno staras jam oblikve super mi.
Longe tiriĝanta fajfo sonas trans la korton. Ĉu oni eble serĉas min? Aŭ oni fajfe vokas iun alian ... la kortohundon eble?...
Venteto blovas tra la arbopintoj. Ĝi incitetas apenaŭ aŭdeblan simfonion de l’ folioj, kiu penetras muĝetante en miajn orelojn kaj flustras en mian animon solenan harmonion...
Senmove mi kuŝas. Mi profundiĝas en ravajn revojn...
6.
La suno eklevas miajn palpebrojn per piketantaj radioj. Vespero venis. Vere, mi preterdormis la tutan tagon. Ĉi tie, en la agrable silenta verda kaŝejo. Mi frostetas. La malvarmeto, kiu vespere elteriĝas el malseketa herbaro, rigidigis miajn membrojn. Malrapide mi leviĝas.
Mi paŝas antaŭ la domon. Sed tie ĉi staras viro. Li star-apogas sin je la pordo. Li havas pipon en la buŝo, fumegas kiel kamena tubo de fabriko kaj rikanas kun gajete palpebrumantaj okuloj.
„Aŭskultu, kara homo,“ mi diras kun rideto. „Vi ŝajnas esti la gardisto de la domo?“
Konsenta grunto respondas. Subite mi levas la nazon kaj flaretas. Mi krias terurigite: „Vi ja fumas tabakaĉon?“
Li levas la ŝultrojn:
„Se mi ne havas pli bonan?...“
„Sed vi ja fumaĵigas la tutan domon!“ mi diras kun prava indigno.
„Tio ne domaĝas,“ li diras trankvilege kaj elpipigas tutan nubaron de ĉi tiu stranga tabakaĉa fumo.
Rapidege mi volas endomiĝi preter la pipulo. Sed mi puŝiĝas kontraŭ brakon, kiu metiĝas antaŭ min kiel bariero, barante la vojon.
„Kien?“ li demandas suspekteme.
„En la domon.“
„Ne permesas.“
„Kial ne?“
„Mi ne enlasas fremdulon.“
„Sed mi ja apartenas al la domanaro!“ mi krias kolere.
„Mi ne konas vin.“
„Do bonvolu min anonci al gesinjoroj Fromaĝi,“ mi diras pacience.
„Mi ne povas.“
„Ĉu neniu estas hejme?“
Li faras longan tiron el sia pipo kaj klarigas:
„Kio koncernas la inojn, ili ambaŭ flugis for, la profesoro skribas libron kaj aperas nur, kiam sonoras al manĝo. La sinjora kaj sinjorina moŝtoj estas supre. Ili sorĉas.“
„Sorĉas?“
„Jes, ili sorĉas.“
Senvorte mi rigardadas la fumanton kaj miregas. Jen originala domgardisto! Li forpelas ĉiujn neagrablajn vizitantojn per ankoraŭ pli originala tabakaĉa fumo. Mi sentas, ke ankaŭ mi devas cedi, se mi ne pereu en ĉi tiu fumego. Ankoraŭ mi hezitas...
Tiam ĉi tiu stranga homo ekflugigas fumnubegon, kiu minace ruliĝas kontraŭ min kaj fumaĵante forpelas min kiel trudeman insektaĉon...
7.
Mi ŝanceliĝas for. Mi marŝas trans la korton, kiu trempiĝas en sangan ruĝon de l’ vespero.
Ĝis nun mi faris al mi neniajn pensojn: kiaj do estas la homoj, kiuj loĝas en ĉi tiu vilao? Sed nun komencas aperadi demandoj unu post alia: unue, kiel entute mi venis ĉi tien? Tion mi scias. Bone. Due, kie situas ĉi tiu domo? Kia homo estas tiu Fromaĝi? Eltrovanto, inventisto, instruitulo? Pri iu Fromaĝi ankoraŭ neniam mi aŭdis ion.
Pordego malfermiĝas grincante. Juna viro, vestita per blua laborjako, eliris. Per stupo li viŝpurigas siajn manojn de oleo. Vidante min, li ridas kaj diras: „Bonan vesperon, sinjoro!“
„Kiu estas vi?“ mi demandas.
„Mi estas Karolo, la aŭtomobilisto kaj servisto.“
„Tio ĝojigas min,“ mi diras kaj trajtigas mian buŝon je embarasa rideto. „Ĉu vi povas diri, kiel mi povas endomiĝi? Jen, antaŭ la pordo staras homo, kiu fumas teruran tabakaĉon.“
„Ah, vi devas pardoni, estimata sinjoro,“ klarigas Karolo fervore, „la afero estas jena: sinjoro Parkwer kaj la tabako estas vera turmentado en ĉi tiu domo, malbonaĵo ĉiutaga, kiu daŭras bedaŭrinde jam depost jaroj.“
„Kaj kian okupon li havas en ĉi tiu domo?“
„Nu, li estas ĉionfaristo --“
„-- sed faras nenion,“ mi aldonas bonhumore. „Li do estas pli ĝuste nenionfaristo, haha!“
„Vi estas prava,“ diras Karolo ridante. „Li faras ion nur, kiam oni promesas al li cigaron aŭ ion alian fumeblan. Sed ankaŭ ion ‚trinkeblan‘ li volontege akceptas...“
Sciavide mi aŭskultas la aŭtomobiliston, kiu faras sur min impreson de normala homo. Mi demandas pri mia aŭtomobilo.
Li malfermas la pordegon de la domo, kiu estas vasta aŭtomobilejo.
„Ankaŭ via veturilo resaniĝas,“ li diras. „Pli grandaj riparoj estis bezonaj, unue aksorompo, due difekto je la direktilo.“
El la granda kvadrato, en kiun subite la suno eniras flamante, ekfulmas mia veturilo per grandaj rondaj lanternokuloj. Ĉi tiuj okuloj ŝajnas direktitaj sur min. Kun detruitaj vitroj ili rigardegas min grande kaj mire. Mutaj demandoj fluas el ili kaj kuregas en senkomprena mirego: kio okazis? Kial vi enŝlosis nin en ĉi tiun vastan ejon kaj traktas nin kiel kaptitojn? Kial vi ne zorgis pri ni dum tiel longa tempo?...
La juna viro antaŭ mi parolas fervore. Li laŭdas la motoron, kiu estas eksterordinare forta. Ke certe estas plezurego, flugadi per ĝi tra la naturo...
Mi ne aŭskultas lin. Mi aŭdas nur la demandegojn de l’ rondaj brilantaj okuloj. Mi vidas la deformitajn kot-ŝirmilojn, kiuj malrekte kaj kurbigite pendas super la pneŭmatikojn. Mi paŝas pli proksimen.
Mia sana mano glitas super la aŭtomobilon en delikata karesa tuŝeto...
* * * * *
Sinjoro Tabakaĉ’ -- tiel mi baptas lin -- la domgardisto kaj „nenionfaristo“ malaperis.
Mi trapenetras kun peno la fumegon, kiu kuŝas en sufoka denso en la ŝtuparejo. Mi paŝas en la grandan vitran arkaĵon, kiun nun plenigas purpura fajro. Volontege mi nun ripoze falus en angulo sur unu el la multaj vulpaj kaj ursaj feloj. Mi plene fordonus min al ĉi tiu fabela belego kaj reva atmosfero, kiu ĉirkaŭvolvas min en ĉi tiu sunbrilegata arkaĵo per dolĉa sveno kaj agrablega ebrio. Sed mi sufokas mian emegon. Mi ŝanceliĝas plu kvazaŭ laca papilio en suna lumo. Laŭlonge de l’ ŝtuparo mi treniĝas supren kaj faletas en mia ĉambro sur molan divanon. Mi estas lacega.
Ĉu oni rimarkis mian foreston? Certe oni serĉis min? Aŭ supozis, ke mi dormis en la lito tutan tagon?
Malrapide mi senvestigas min kaj falas en dormegon...
8.
Mia lito balanciĝas kvazaŭ ŝipo sur Oceano, kiun ondovipas ventego. Samtempe krakego kiel pafo el kanono. La fenestraj vitroj tintas. La muroj de mia ĉambro ŝanceliĝas. Tremegas la tuta domo.
Timigite mi saltas el la lito. En unua momento mi pensas, ke tertremo erartrafis ĉi tien. Kion signifas tio? Sed nun denove silentegas ĉio...
La mateno pendas ankoraŭ grize je la kurtenoj. Tremante mi staras en ĉemizo meze en la ĉambro kaj ĉirkaŭrigardas senhelpe. En la domo regas trankvilo. Tio ankoraŭ plitimigas min. Neniu ŝajnas atenti pri ĉi tiu pafego. Ĉu mi sonĝas?
Mi kuregas el la ĉambro, malsupren la ŝtuparon en la grandan vitran halon. Sed ankaŭ ĉi tie moviĝas nenio. Timtremiga silentego! Eĉ miaj paŝoj sonperdiĝas en la molaj tapiŝoj kaj felaĵoj...
Subite pordo malfermiĝas supre. Eksterordinare hela lumkonuso ĵetiĝas en la halon. Kaj en ĉi tiu blanka blindiga lumo mi staras senhelpe en ĉemizo kaj prezentas bildon de kompato.
Supre paŝas al la galerio Fromaĝi. Li estas volvita en blankan kemiistan mantelon. Kaj dum li fikse rigardas malsupren per grandaj okuloj sur mian blankan fantomon, kiu senhelpe baraktas per brakoj en la lumkonuso, mi kriegas: „Kio okazis? Kio okazis?“
„Ĉu vi estas lunatika?“ li demandas mirigite.
„Ne!“ mi spiregas. „Sed io terura okazis en la domo...“
„Iru dormi,“ li konsilas. „Vi povas malvarmumiĝi...“
„Ĉu vi ne aŭdis la teruran ekkrakon?“ mi kriegas. „Io terura certe okazis ĉi tie!“
„Ah, la eksplodo,“ li diras ridante. „Efektive, afero malagrabla. Malatentaĵo. Preskaŭ tuta mia provizo da faruno monta perdiĝis ĉi-okaze...“
„Kion do vi faras nun meze en la nokto?“ mi demandas mirfrapite.
„Kemiajn eksperimentojn,“ li diras. „Nun trankvile enlitiĝu...“
Tion dirinte, li malaperas. Kaj kun li la helega lumo. Kun klakantaj dentoj mi palpas supren laŭlonge de l’ ŝtuparo. Mi eniras mian ĉambron.
Dum kiam mi kuŝas en la lito, super mi aŭdiĝas mistera bruo. Poste zumado de elektraj baterioj, kiu kantante flugas tra la ejo kvazaŭ abelego. Ĉi tiu abelego ĉirkaŭzumas en mallumo mian kapon... pli kaj pli laŭte kaj penetre... pli kaj pli proksime...
Kun terurego mi metas mian kapon sub la litkovrilon...
9.
Vespera duonhelo regas en mia ĉambro. La kurtenoj, pendantaj antaŭ la fenestroj kiel ruĝe-flamaj teksaĵoj, trempas ĉion en malhelan ruĝeton. Ree mi enbrakiĝas al dolĉa laco. Ŝajnas al mi, ke mi migris dum tuta tago. Ke mi marŝegis trans montoj kaj valoj en ardega suna varmeco. Ke mi ŝvitis kaj soifis. Ke mi treniĝis kun brulantaj plandoj. Kaj ke mi nun, reveninte de ĉi tiu laciga tagomarŝo, kun plene elĉerpitaj fortoj, lacega kuŝas kaj jam ne povas fari eĉ unu paŝon...
Jes, mi sentas, ke mi riskis tro multe, ke mi tro multon postulis de mia ankoraŭ malforta organismo. Sed ankaŭ hodiaŭ la suno logis min en la arbareton kaj la verda kaŝejo akceptis min kiel bona patrino sian infanon...
Super mia ĉambro mi aŭdas denove strangan bruadon kvazaŭ de seĝoj. Post tio trasiblas nekutima fajfado la tutan domon, kvazaŭ subite leviĝanta vento, kiu ĝemante kuras laŭlonge de la tegmenta defluilo. Mi ekmemoras, kion diris Tabakaĉ: „Ili sorĉas!“
Mi ektremas. Mi subite rememoras la teruran nokton. Strangaĵoj okazas tie ĉi. La hazardo ĵetis min inter homojn nenormalajn, kiel ŝajnas. Kion ili intencas? Kial ili ne permesas al mi, simple forlasi ilian domon? Kial ili retenas min?
Timema frostiga antaŭsento trakuras miajn nervojn: se mi ne forlasos ĉi tiun domon, kie eksperimentas evidenta frenezulo, okazos teruraĵoj. Mi mem travivos ĉion, kion supre la freneza homo preparas kun mistera bruo...
Subita eksilento. Mallaŭte homo frapas pordon. La strigaj okulvitroj de Fromaĝi fantome ŝoviĝas el malantaŭ pordo. Trans la krepuske-ruĝaj ondoj, kiuj plenigas la ĉambron, ruliĝas ride lia voĉo:
„Hi, hi, forkuremulo vi! Revenis de la ekskurseto? Mi devos enkarcerigi vin estonte!“
Senvorte mi rigardas lin. Lia malgranda figuro enĉambriĝas. Liaj brakoj moviĝas kvazaŭ fiŝaj naĝiloj. Li ŝajnas naĝi sur min en la krepuske-ruĝa trema brilo. Timigite mi levas min. Mia hararo stariĝas hirte. Miaj piedoj komencas ŝanceliĝi. Iu ŝutis malice pizojn sub iliajn plandojn.
„Ne!“ mi kriaĉas kun timego. „Mi ne restos tie ĉi. Mi dankas vin pro via gastemo, sed tuj mi forlasos vian domon. Mi iros en la urbon, en plej proksiman hotelon...“
Li respondas per laŭtega rido:
„En la urbon volas iri tiu ĉi hometo, hahaha! Kaj tuj, ankoraŭ hodiaŭ. Vi estas tre humorema sinjoro...“
„Kial?“ mi demandas kun timvastigitaj okuloj.
„Nu, mia amiketo,“ li gaje diras kaj patrece frapas mian ŝultron. „Ĉu vi ankoraŭ ne ĵetis rigardon tra via fenestro? Sur la domaron, sur la homamasojn, kiuj puŝiĝas laŭlonge de l’ stratoj, sur la bruan svarmadon de la elektraj tramveturiloj, de la aŭtomobiloj, de la veturiloj? Kaj vi ne aŭdis ankoraŭ la sonorigadon, bruegon kaj kriadon de la urbego? Ne? Do, unu momenton!“
Mistere lia malgranda figuro ŝvebas al la fenestro. Liaj brakoj ŝiregas flanken la ruĝajn kurtenojn. Li malfermas la fenestron.
Antaŭ mi vastiĝas senfina nuda plataĵo. Vastega erikejo sen arboj kaj arbetaĵoj etendiĝas antaŭ miaj okuloj kiel ebena, granda senborda, glata lago, en kiun enakviĝas ĵus la suno en brileganta vespera purpuro. Kvazaŭ vasta sabla maro, kiun ne povas ĉirkaŭpreni la rigardoj, kvazaŭ ruĝa dezertejo de ebenaj dimensiegoj -- kuŝas antaŭ mi la lando...
Fromaĝi staras malantaŭ mi. Li diras triumfe: „Ĝis plej proksima urbo estas cent mejloj, miaj kara!“
Tion dirante, li ekfrapas gaje mian dorson...
10.
Efektive! Mi troviĝas en la domo de la eltrovanto, instruitulo kaj eksperimentisto Fromaĝi! Tion mi eksentas ĉiupaŝe. Mi falegas el unu surprizo en alian kaj palpas tra la domo kiel blindulo. Kaj staras ĉiam denove antaŭ misteraĵoj. Mi surpriziĝas kaj malekvilibriĝas tiom, ke ofte mi demandas min, ĉu mi mem ne estas jam normala aŭ ĉu la domo, en kiun mi falegis per hazardo, staras surkape? Ĉar verŝajne ambaŭaĵoj estas veraj, mi estas trankvila kaj kontenta, ke mi entute vivas. Aŭ ĉu estas ĉio ĉi nur sonĝo? Stato simila al dormo, en kiun mi falis? Kaj se ĉi tiu lasta supozo estus ĝusta ... ĉu domaĝus iel?...
La regionon, en kiu mi troviĝas, mi komparus kun granda dezertejo. Kaj la domon, en kiu mi loĝas, kaj la ĉirkaŭan belegan ĝardenon kun agrabla ombroplena oazo.
„Kiel okazis, ke vi loĝas ĉi tie?“ mi demandas Fromaĝi.
„Ĉar tie ĉi ne estas homoj,“ li respondas.
„Kion faras al vi la homoj?“ mi demandas kun miro.
„Ili malhelpas min.“
„Ah!“
„Mi ŝatas la trankvilon.“
„Kaj mi eniĝis en ĉi tiun trankvilon kiel trudema rompanto de l’ paco --“
Fromaĝi levas la manon kiel policisto:
„Haltu, juna amiko!“
„Kiam mi resaniĝos, mi ne volas esti plu al vi ŝarĝo. Mi ne volas profite elpremi vian gastemon kiel citronon...“
Tion aŭdante, Fromaĝi fariĝas furiozega. Sovaĝe li fingre kombas sian hararon. Liaj okuloj ruliĝas minace malantaŭ la okulvitroj. Malrapide li paŝas al mi. Li kriegas:
„Ĉu vi freneziĝis? Parolante tiel, vi ofendas min! Kiaj ideaĉoj venis en vian kapon, vi hometo? Vi restos tie ĉi! Finita la afero!“
Ekscitite li kuras tien kaj reen kun sovaĝaj gestoj. Post tio subite lia mieno trajtiĝas gaje kaj li demandas ridante:
„Kaj vi ja tute ne volas foriri, ĉu ne? Ĉio ĉi estas malsaĝa babilo. Ĉar sciu: vi imponas min! Ni estos bonaj amikoj.“
Li ekprenas mian sanan brakon.
„Venu kun mi!“ li diras kaj fortiras min. „Mi montros al vi miajn laborejojn. Vi travivos aferegojn! Jes, aferegojn, ĉar Fromaĝi estas ĵus malkovranta interesegan novaĵon, jes!...“
Senvole mi fortreniĝas tiregate de li...
11.
Knabino kun nigra hararo sidas kontraŭe de mi. Ŝiaj brunaj revemaj okuloj rigardas min esplore. Miaj rigardoj perdiĝas en ili kvazaŭ sendirektilaj ŝipoj en alklifiĝo. Mi leviĝas. Miaj tremantaj manoj ekprenas ŝiajn ŝultrojn.
„Kiel nomiĝas vi?“ mi demandas la knabinon, kiu rigardas min senparole kun brilegantaj okuloj.
„Maria,“ ŝi respondas mallaŭte.
„Ma-ri-a!“ mi ripetas kun rompita voĉo.
Mallume, malklare ekŝvebas memoro en mia cerbo. Ŝajnas al mi, kvazaŭ mi kuŝas denove malsana kaj malforta. Kvazaŭ kapo kun nigra hararo ekaperas antaŭ mi. Kaj brunaj okuloj kun longaj revemaj palpebroj ridetas malgaje. Kaj blanka mano tuŝetas miajn ardantajn tempiojn kun malvarmetiga kareso...
„Maria!“ mi diras, dum subita kortuŝo forprenas mian spiron. „Do estas vi, kiu min flegis. Estas vi, kiu senlace sidis apud mi, kiam mi ŝvebis en febro inter vivo kaj morto... Kiel mi danku vin?“
Rideto konvulsias ĉirkaŭ ŝiaj ruĝaj lipoj.
„Mi faris tion volonte,“ ŝi diras reveme. „Mi ja nenion havas ĉi tie por fari...“
Mirinda infano estas Maria. Kvazaŭ soleca belega floro ŝi elkreskis, jen meze en la erikeja dezerto. Netuŝita de malnoblaj avidoj de l’ moderna mondo estas tiu ĉi knabino...
„Kial vi estas tiom malgaja?“ mi demandas.
„Ĉar tie ĉi ne estas homoj,“ ŝi respondas.
„Kion vi volas de la homoj?“ mi demandas mirigite.
„Mi volas esti inter ili.“
„Ah!“
„Vivi! Vivi mi volas!“
Ŝi leviĝas kaj paŝas sur la malfermitan balkonon.
„Rigardu tiun sunon! Tie, kie ĝi malaperas, situas granda urbo. Ho, mi scias, vespere oni lumigas tie multkolorajn lampojn, milojn da kolorflamantaj lumoj, kiuj brilegas pli hele ol ĉi tie la steloj sur la ĉielo. Kaj la homoj, feste vestitaj, sidas kun ŝerco kaj ridoj en tiu lumomaro, meze en tiu brila, fabela brilego... Gaja muziko lulas ilin en la ebrion de l’ vivo... Kaj mi?... Mi soife pereas en tiu ĉi dezerto kaj seko, kiu ĉirkaŭas min! Mi malviviĝas en tiu ĉi soleco, kiu ĉie ĉi kuŝas per pezanta sufoko...“
„Ne parolu tiel!“ mi diras petegante.
„Rakontu al mi pri la homoj!“ ŝi petas.
Tremante mi metas la manon sur ŝian ŝultron. Mi levas la malfortan, maldekstran brakon kaj etendas ĝin.
„Jen, kie loĝas la homoj!“ mi diras obtuze. „Sed ili ne estas tiaj, kiaj oni priskribas ilin en tiuj libroj, kiujn vi legis. Ili estas malbonaj. Oni ne povas fidi ilin. Seniluziiĝo kaŝatendas en tiu urbo! Kredu al mi: vi ĉiam elkreskis ĉi tie, sub la zorgemo de via patrino, sub la eduko de fraŭlino Snob kaj opinias, ke la vivo en la granda mondo prezentiĝas belege. Bedaŭrinde ne estas tiel. Kion ajn vi serĉas, vi trovos ĝin en tiu mondo neniam...“
Mi eksilentas.
Denove venis vespero. La elrigardo, kiun ni ĝuas sur la belegan ĝardenon kaj la proksiman arbareton, estas idilia. Ŝajnas al mi, ke mi troviĝas en malgranda paradizo. En ĝi loĝas vere strangaj homoj. Sed netuŝite de la tumulto de la granda moderna mondo, ĝi pentras en mian animon malofte pacsolenan bildon. Mondeto por si mem estas la oazo de Fromaĝi! Malgranda silueta tranĉo el dia pranaturo, en kiu la aero ŝajnas saturita de dolĉa agrabla revemo...
Mallaŭte leviĝas la krepusko el la arbareto. Ĝi rampas kaŝe sur la vojoj de l’ ĝardeno laŭlonge de florantaj arbetaĵoj. Solenvualajn ombrojn ĝi tiras super la balkonon...
Mi sentas sorĉan potencon, kiu transfluas sur min de tiu juna stranga knabino. Ho, leviĝi mi volus en ĉi tiu krepuska horo de feliĉega ravo kaj tiri al mia brusto tiun hominfanon! Ne impete mi farus tion, sed tute kviete kaj delikate, kiel ŝajnas ordoni la revema ombra horo ... sed io retenas min...
Sub ni staras la malluma ombro de l’ vespero. Super ni steleto amike brilas. Ĉirkaŭ ni paca trankvilo. La proksimaj arboj klinetas siajn pintojn en malvarmeta vespera vento. Paco ŝvebas tra la domo...
Kaj la facila vento alportas melodiajn sonorilajn sonojn. Per tremantaj flugiloj ili flugas tra la silento en egalaj sinsekvaj intertempoj...
„Oni sonorigas al vespera manĝo,“ ŝi diras kaj eksaltas.
Kvazaŭ en sonĝo mi ŝanceliĝas de la balkono en la ĉambron...
12.
Ĉiuj ni sidiĝas al tablo. Karolo serve prezentas la manĝaĵojn, kiuj alvenis el la kuirejo per elektra levilo. Ni vespermanĝas.
Ses personoj sidas ĉirkaŭ la ovala tablo: sinjoro Fromaĝi, sinjorino Kamilo, fraŭlino Maria, mi, fraŭlino Snob kaj profesoro Sovaĝi. Disvolviĝas sekvanta interparolo:
Fromaĝi entrepreneme: „Ĉu ni ne volas aŭskulti radiomuzikon aŭ paroladon?“
Sinjorino Kamilo riproĉe: „Mateo, vi scias bone, ke tio nur malhelpas la vespermanĝon.“
Maria petante: „Sed panjo, ni ja povas elekti muzikon.“
Fraŭlino Snob ravite: „O jes, London-an operon!“
La profesoro mallaŭdege: „Radiomuziko estas sensencaĵo. Ĝi sonas ĉiam kiel foruzita gramofono! Mi protestas kontraŭ ĉia radiomuziko...“
Fromaĝi pacience: „Per tio ĉi vi ofendas miajn bonegajn radiofonojn. Sed mi ne volas klarigi al vi, kiurilate miaj aparatoj superas ĉiujn aliajn, ĉar pri tekniko vi ja komprenas nenion... Kion dezirus vi, sinjoro Kovalo?“
„Al mi estas indiferente. Mi ĉion aŭskultos volonte,“ mi diras.
„Do bone, ni aŭskultu paroladon,“ diras Fromaĝi. „Estas nun oka horo... Karolo, alportu de la radioprogramon, kiu estis radie akceptita hodiaŭ matene. Certe ĝi kuŝas supre en ĉambro R...“
Karolo transdonas flavan slipon. Fromaĝi ĝuste ŝovas siajn okulvitrojn kaj legas:
„Sed Mateo, manĝu unue,“ admonas sinjorino Kamilo. „La manĝaĵoj ja malvarmiĝos al vi.“
„Mi proponas ‚Turboaeroplanoj‘ de profesoro Chester-New York,“ diras Fromaĝi kaj rigardas en rondo. „Se ĉiu konsentas?...“
„Ne!“ krias kvar voĉoj samtempe.
„Ni volas aŭdi ion pri nova modo,“ diras fraŭlino Snob.
„Tekniko nun ne konvenus,“ deklaras la profesoro.
Fromaĝi embarasite gratetas malantaŭ sia orelo.
„Hm,“ li diras. „Krome estas ĉi tie ‚La antikva greka poezio‘ de profesoro D-ro Mayer-Vieno.“
„Nepre!“ subite ekkrias la profesoro laŭte kaj per la osto, kiun li estas primaĉanta, ekscitite gestas al Karolo. „Funkciigu! Funkciigu!“
„1234!“ ordonas Fromaĝi kaj turnas la atenton denove al sia telero.
„O, ni ne volas aŭdi grekaĵojn,“ diras ekscitite fraŭlino Snob. Ŝia malgrasa figuro rotacias pro indigno sur la seĝo kaj kolera rigardo trafas la profesoron.
„Ankaŭ mi proponus prefere ion alian,“ aldonas Maria.
„Nu, ni faru la komplezon al la profesoro,“ kvietigas sinjorino Kamilo.
„Silentu!“ krias la profesoro. „Mi nenion aŭdas!“
Sed subite trafluas muĝado la silenton. Post tio parolas voĉo klare kaj laŭte:
„... komenciĝis. Se ni parolas pri poezio, unue ni devas klarigi al ni, kio vere estis poezio. Poezio estas versigo kontraŭe al prozo. Sed ni esploru unue, kion oni komprenis pli frue sub poezio. Ĉar estas ja evidente, ke ankaŭ la esprimo poezio kiel ja multo alia en la sinsekvo de l’ tempoj iom post iom venis en tute alian signifon, kaj kiajn ajn imagojn ni hodiaŭ ligas kun la esprimo poezio, ili tamen estas tre malproksimaj de tio, kion oni en tiu antikva tempo nomis poezio...“
„Estimataj gesinjoroj,“ diras la profesoro. „Kion tiu sinjoro Mayer el Vieno surtabligas al ni, malhavas ĉian logikon. Mi nepre ne povas konsenti pri lia teorio, kiun li disvolvas al ni ĉi tie en altesonaj vortoj. Mi deklaras, ke tiu homo distrumpetas en la mondon komplete falsan hipotezon pri la antikva poezio!“
„Silentu, mi petas“, diras Fromaĝi nervoze. „Oni ja ne komprenas lin, se vi krias.“
„Ĉu oni povas aŭskulti trankvile tiajn senfundajn mallogikaĵojn?“ grumblas la profesoro. „Estas ja kvazaŭ...“
„Silentu!“ krias Fromaĝi kolere.
„... ludis la heksametro. Ĝi estas versa ritmo, kiu estis multe uzata kaj ŝatata ne nur en la latina sed ankaŭ en la greka poezio de l’ antikvaj tempoj. La antikvaj poetoj tre ŝatis apliki en siaj verkoj la heksametron. Kaj certe ĉiu, kiu studis antikvan poezion, konfesos, ke tiu ĉi versformo tre konvenas kaj vere mirinde taŭgas por antikvaj lingvoj. La heksametro fariĝis baldaŭ populara kaj mi trankvile povas aserti, ke ĝian taŭgecon pruvas kaj ĝian popularecon fundamentigis la glora Homera majstroverko de l’ antikva greka poezio. La eraraj vagadoj de Odysseus estas bone konataj tra tuta mondo...“
„Terure!“ ekĝemas la profesoro. „Li eĉ ne scias, ke la antikvuloj parolis Odyssevs!“
„Tio ne rilatas la temon,“ rimarkigas Fromaĝi.
„Kion?“ bruas la profesoro sovaĝe. „Tio estas gravega hipotezo, kiun mi starigis!...“
„Nu, ankaŭ mi ĉiam parolis Odysseus,“ mi interdiras.
„Neniam!“
„Sed Odyssevs sonas ja abomene,“ mi diras.
„... de la heroo Odysseus, vere majstra verko de Homero...“ interrompe parolas la radiofono.
„Odyssevs!“ korektas kriege la profesoro.
Kaj nun krias ĉiuj samtempe unu tra la alia:
„... sed oni ja nenion komprenas ... kaj kvankam la migroj de Odysseus ... Odyssevs!! ... silentu! ... mi nenion aŭdas ... ni ne volas aŭdi grekaĵojn ... eble parolado pri modo ... sed mi nepre petas silenton ... devas konfesi, ke Odysseus ... Odyssevs!! ... ŝajnas, ke oni parolas Odysseus ... neniam! ... mi nenion aŭdas ... tio ne rilatas la temon ... ĉio je evs, ĉu vi komprenas?! Basilevs, Zevs, Achillevs ktp...“
Estas laŭta vortosvarmego. La profesoro, kontraŭ kies kapon ĵetegas D-ro Mayer el Vieno senĉese sian „Odysseus“, fine furioziĝas tiom, ke li pugnobategas la tablon, eksaltas kaj elĉambriĝas vokegante laŭte „Odyssevs“. Ni ĉiuj laŭte diskutas unu tra alia: Fromaĝi insultante kolere, sinjorino Kamilo kvietigante, Maria senkulpigante, fraŭlino Snob pepante kun indigno kaj mi kuraĝe subtenante la Odysseus-hipotezon. Kaj ni -- ĉiu laŭ sia maniero -- interkrias en la paroladon de D-ro Mayer el Vieno ... ĝis kiam Karolo kun spiritregeco ĉesigas la radiofonon.
Jen, ni staras ĉiuj mute en duona rondo kaj fikse rigardas unu la alian.
„Ĉu mi tuj ne diris, ke la radiofono nur malhelpas la vespermanĝon?“ diras riproĉeme sinjorino Kamilo al sia edzo. Tiu ĉi kun embaraso gratetas sin malantaŭ orelo kaj nervoze ŝovetas la okulvitrojn.
„Domaĝe ... domaĝe ... ke ni ne elektis ‚Turboaeroplanoj‘ ...“ li diras malkuraĝete.
La profesoro enmetas en la ĉambron sian kapon kun strange-malsaĝa mieno.
„Ĉu tiu Mayer finfinis sian ‚Odysseus?‘“ li demandas.
„Jes, venu nur,“ vokas Fromaĝi ridante kaj denove estas tute bonhumora.
Li enverŝas vinon kaj levas sian glason.
„Vivu la tekniko!“ li diras kun fiero.
„Vivu Odyssevs!“ rekrias la profesoro.
Gaje ektintas la glasoj...
13.
Mi ripozas en la jasmena laŭbo. Mi siatempe mem veturdetruis ĝin per mia aŭtomobilo. Sed mi riparis kaj novstarigis ĝin per propraj manoj. Per tio mi akiris ioman ŝaton ĉe fraŭlino Snob.
Kiu kaj kio estas tiu ĉi fraŭlino? Nu, afero malklara kaj nebula. Ie ekzistis iam edukejo por junaj knabinoj. Kaj en ĉi tiu edukejo sinjorino Kamilo kaj fraŭlino Snob estis edukataj kaj instruataj komune. Kaj el ĉi tiu tempo devenas ilia amikeco. Sed kia kontrastego inter ambaŭ amikinoj: fraŭlino Snob aspektas, kvazaŭ ŝi dormis dum siaj „universitataj studoj“ en polvoplena kesto, kaj sinjorino Kamilo posedas ankoraŭ plenajn kaj rozkolorajn vangojn. Sinjorino Kamilo vivgaja kaj bonkora, fraŭlino Snob osteca kaj grumblema. Fraŭlino Snob estas do ĉi tie edukistino kaj instruistino. Por karakterizo sufiĉu la fakto, ke ŝi estas maljuneta virgino, kiu studis ĉe la universitato kaj pasie ŝatas London-an operon...
Tagmezo proksimiĝas. Mia stomako murmuras. Mi sentas jam grandan apetiton je tagmanĝo. Ĉu hodiaŭ estos io bona ... io speciala? Efektive la homo ĉiam pensas nur pri manĝado. Sed ĉu estas mia kulpo, ke la kuiristino Sabino en la domo de Fromaĝi estas fenomeno? Kaj la manĝaĵoj, kiujn ŝi kuiras, fenomenaĵoj?...
„Ĉu eble vi ne scias, kion oni preparas hodiaŭ por tagmanĝo?“ mi demandas timeme.
Fraŭlino Snob levas siajn okulojn de la libro, kiun ŝi legas.
„Vi parolas nur pri manĝado, sinjoro!“ ŝi riproĉas mallaŭde kaj daŭrigas la legadon.
Sed mi retenas ŝin.
„Nu, nu,“ mi diras humile kaj flate, „vi ja estas konfidatino ĉe sinjorino Kamilo kaj certe povos informi min...“
Ŝi ĵetas evidente kondamnan rigardon sur min kaj diras:
„Kapreolaĵo. La dorso de juna cervo.“
Mi ekaŭskultas.
„Oho,“ mi diras. „Vi parolas pri kapreolo kaj cervo en unu spiro. Tio ĉi ne estas al mi indiferenta. Kapreolaĵon mi tre ŝatas, cervaĵon malpli.“
„Tio ĉi ja estas samaĵoj!“ ekridas pikece fraŭlino Snob.
„Kio?“ mi vokas mirigite. „Kapreolo kaj cervo ja estas bestoj diversaj.“
Fraŭlino Snob levetas la nazon kaj asertas seke:
„La kapreolo estas ido de cervo!“
„Kio?“ mi demandas kaj rigidiĝas pro miro, „vi ŝercas, fraŭlino! Ĉiu bubo kaj infano scias, ke cervo kaj kapreolo estas malsamaj specoj.“
La skandalaj natursciencaj scioj de fraŭlino Snob svenigas min.
Ŝi silentas, nerveme foliumas en sia libro kaj ignoras mian kontraŭdiron. Tia konduto tre kolerigas min. Ĉu mi povas toleri, ke tia skandala eraro plu ekzistu kaj kiel fia lekanto plu kreskaĉu? Mi devas elŝiri ĝin radike!
„Vi tre eraras,“ mi diras laŭte, „kaj vi konfesos mem...“
Tiam ŝi ekkrias triumfe:
„Kion vi volas? Mi ja studis ĉe la universitato!“
Pum! Kvazaŭ bombo frapegas en mian turmentatan cerbon tiu ĉi „universitato“ kaj detruas senkompate ĉiujn miajn cervohipotezojn. Ĉiam eksplodas tiu bombo, kiam fraŭlino Snob troviĝas sur erara vojo. Ĝis nun neniu esploris, ĉe kiu universitato studis fraŭlino Snob kaj -- kiajn studojn ŝi faris en tiu ĉi mistera loko. Sed estas fakto, ke la „universitato“ estas bombo, kiun fraŭlino Snob kutimas ekĵeti kontraŭ la senkulpajn kapojn de tiuj homoj, kiuj kuraĝas kontraŭstari ŝiajn ofte absurdajn asertojn...
Mi eksilentas kun rezigno kaj fraŭlino Snob reklinas sin triumfe.
Antaŭ nelonga tempo ni parolis pri la mondpotenco de l’ antikvaj romanoj. Fraŭlino Snob kuraĝis aserti, ke la romanoj akiris tiun ĉi potencon pro tio, ĉar ili vivadis fidele laŭ la biblio. Kaj kiam mi deklaris, ke la romanoj ankoraŭ tute ne konis la biblion, ĉar tiu ĉi libro ankoraŭ ne estis presita, ŝi moke tiris supren siajn brovojn kaj -- ekĵetis sian bombon! Kaj post tio neniu plu kontraŭstaris, ĉar -- kiel ŝajnas al mi -- neniu el ni studis ĉe „tia“ universitato...
Jes, nun vi scias, kia estas fraŭlino Snob! Sed estu certaj, ke mi ne permesas, ke ŝi rabus al mi la apetiton je la kapreolaĵo per tiaj aferaĉoj...
14.
Mi estas freneziĝanta!
La cervohipotezo de fraŭlino Snob ne volas elkapiĝi. Kaj kio estas plej freneziga kaj stranga: neniu en la tuta domo volas diri al mi, kiu pravas! Skandalo! Sed ĉar oni konsideras la universitatajn studojn de fraŭlino Snob, oni pli inklinas al ŝia hipotezo. Ke ĝenerale ĉi tiu hipotezo estas ankoraŭ problemo...
„Sinjoro profesoro!“ mi vokas laŭte kaj senspire kuras al la arbareto.
La profesoro Sovaĝi ekhaltas mirigite. Lia senhara kapo brilas en la suno kiel granda bilarda pilko. Lia frunto sulkiĝas konstante, kvazaŭ li cerbumas ĉiam pri plej malfacilaj problemoj. Tial lia vizaĝo aspektas ĉiam malserene...
„Kio okazis?“ li demandas scivole.
Fervore mi disvolvas al li la cervohipotezon de fraŭlino Snob. Ke li decidu kaj ke volonte ni ambaŭ submetos nin al lia kompetenta juĝo.
„Tio ĉi estas afero, kiu ne apartenas al mia fako,“ li diras kaj faras malgravigan geston. „Tio ĉi estas bagateloj, pri kiuj ne penindas paroli. Sed jen estas aferoj multe pli gravaj. Kaj pripensu, ke mi feliĉe povas hodiaŭ diri al vi, ke mi starigis novan gravan hipotezon. Vi ja konas tiun pri Odyssevs, ĉu ne?“
„Mi opinias ĝin erara,“ mi diras sincere.
„Kio?“ li ekkrias incitite. „Vi ne kredas je ĉi tiu hipotezo?“
„Argumenti...“
„Hipotezon oni neniam povas argumenti,“ rediras la profesoro mallaŭde. „Sed vi ja bezonas nur rigardi la novgrekan lingvon, kaj vi trovas sufiĉajn argumentojn...“
„Nu, kaj la nova hipotezo?“ mi demandas scivole.
„Grandiozega, mi diras!“ li krias. „Pripensu, ke mi eltrovis post longa scienca esploro de la latinaj praskriptoj, ke la romanoj parolis la konsonanton ‚c‘ ne nur antaŭ a, o ktp. kiel ‚k‘, sed nepre ĉiam kaj ĉie. Do ‚Kikerono‘, ‚Kezaro‘ ktp.“
„Tion mi ne kredas,“ mi diras. „Ankaŭ tiun ĉi hipotezon mi opinias erara. Mi restas konvinkita, ke la antikvuloj parolis ‚Cicerono‘...“
„Vi estas grandega malsaĝulo, se vi ne kredas tion!“ krias furioze Sovaĝi. „Oni parolas Kikerono, ĉu vi komprenas?!“
„Ne, Cicerono,“ mi vokas.
„Kikerono!“
„Cicerono!“
„Kikerono!“
„Cicerono!“
„Kikerono!“ kriaĉas la profesoro.
„Cicerono!“ mi rediris trankvile.
„Ki-ke-ro-no!“ li krias laŭte.
„Ĉu vi estas koko?“ mi demandas moke.
„Kikerono!“ respondas Sovaĝi.
Furioze li kuras en la arbareton, kie fraŭlino Snob -- gardu min Dio! -- ripozas en hamako.
„Fraŭlino Snob!“ li krias senspire. „Oni parolas Kikerono!“
Fraŭlino Snob aprobe klinetas la kapon al la profesoro kaj diras kun rideto: „Vi estas prava. Mi studis ĉe la universitato!“
Kiam mi ekaŭdas tion, mi forkuregas kun teruro, dum la profesoro kun moko kaj triumfo postsendas al mi sian „Kikerono“...
Depost tiu tago la profesoro ĉiam kaj ĉie „kikerikas“ sian novan hipotezon kaj mi devas konfesi, ke mia cervohipotezo tre perdis jam je aktualeco.
Sed mi ĵuras, ke mi pendigos iam la profesoron ... je lia propra hipotezo!...
15.
Du fumkolonoj leviĝas al paca vespera ĉielo.
La unua, la pli granda vekas en mi senton de oportunsereno. Ĝi venas el kamena tubo de oblikve-kontraŭa domo kaj anoncas, ke oni preparas en la kuirejo bongustan vespermanĝon. La kuiristino Sabino jam delonge okupas en mia koro specialan lokon; ĉar ŝi kuiras bonege kaj mirinde. Mi estas konvinkita, ke ŝi kuiras tute laŭ propraj receptoj, kiujn ŝi mem eltrovis kaj elprovis kun genia kuiristina spirito...
La dua fumkolono estas malpli agrabla. Kvankam ĝi ne penetras ĝis mi, ĝi tamen kreas en mia stomako malagrablan senton. Ĝi devenas el la pipo de mia amiko Tabakaĉ, la nenionfaristo. Jen, li staras, laŭ sia maniero apogita je la aŭtomobileja pordo kaj tute profundiĝis en interparoladon kun Karolo, la aŭtomobilisto kaj servisto...
Serena paca bildo, kiun mi ĝuas tra fenestro de mia ĉambro. Se mi estus pentristo, mi nepre pentrus ĉi tiun belegan naturvidaĵon...
Ho jes, ĝuego estas vivi en la oazo de Fromaĝi. Oni estas ĉi tie libera kaj senkatena. Ĉiu povas fari kaj ne fari, kion ajn li volas. Al la ĉefaj manĝoj vokas sonorilo. Kiu venas, ricevas bonegan manĝon, kiu forestas, simple ricevas nenion.
Fromaĝi eksperimentadas. Jam depost tri tagoj li ne aperis ĉe tagmanĝo. Sovaĝi kove sidas super novaj hipotezoj. Li ankoraŭ verkas sian libron „De praulo ĝis radiohomo“ kaj nun feliĉe finis la „antaŭparolon“. Sinjorino Kamilo estas plene okupita per la mastrumado. Fraŭlino Snob ankoraŭ aŭskultas London-an operon (pro kio ŝi estas en konstanta batalo kun la profesoro, kiu ne toleras muzikon) aŭ perdiĝas ie kun libro. Kaj fraŭlino Maria aliĝas al mia societo. Kaj mi -- nu, mi estas ravita pri tio kaj ignoras la multajn „shoking“, kiujn fraŭlino Snob ĵetas kontraŭ mian kapon. Nu, al maljuna virgino oni tion pardonas volonte. Mi ja estas tute certa, ke ŝi tion faras pro nura ĵaluzo!...
Depost kelkaj tagoj mi denove veturas aŭtomobile. Sinjorino Kamilo minacetas per fingro kaj ridetas bonkore:
„Prefere ne faru tion, sinjoro Kovalo! Ĉar povas okazi io simila kiel tiam...“
„Trankviliĝu panjo, jam mi atentos, ke li veturos tute malrapide kaj malsovaĝe,“ diras Maria.
Kaj vere, mi veturas tre malrapide, depost kiam Maria sidas apud mi. La aŭtomobilaj ekskursoj ja...
Diable! Mi devas terni. Kia odoraĉo?
Mi rimarkas, ke de malsupre fumkolono leviĝas tikle rektege en mian nazon. La fumo venas el la pipo de Tabakaĉ, kiu, nenion suspektante, starigis sin sub mia fenestro.
Kun teruro mi fermas la fenestron...
16.
Pluvo plaŭdas kontraŭ vitrojn. Ĝi fluas de tegmentoj kaj muĝas strange en la defluiloj. Lagetoj formiĝas en la korto, de kiu forrifuĝis ĉiuj kokbirdoj.