INTERNACIA
MONDLITERATURO
Kolekto de la plej famaj verkoj
el ĉiuj naciaj literaturoj
FERDINAND HIRT & SOHN EN LEIPZIG / 1924
ESPERANTO-FAKO
HONORÉ DE BALZAC
LA FIRMAO DE LA KATO KIU PILKLUDAS
El la franca originalo tradukis
Paul Benoit
FERDINAND HIRT & SOHN EN LEIPZIG / 1924
ESPERANTO-FAKO
ĈIUJ RAJTOJ ESTAS REZERVATAJ
PRESEJO BREITKOPF & HÄRTEL, LEIPZIG
ANTAŬPAROLO
Honoré de Balzac naskiĝis en Tours 1799 kaj mortis en Parizo 1850. Li estis filo de ekssekretario de la reĝa konsilantaro. Li studis en Vendôma kolegio, liveris pseŭdonime tre juna mezbonajn romanojn; li estis presisto en Parizo (1826-1829), forlasis post gravaj perdoj la profesion, kiu ne konvenis je liaj emoj; ekreskribis sed per tutnova maniero, kiu kondukis lin rapide al sukceso. En 1830, li eldonis la „Physiologie du Mariage“ (la fiziologio de la edzeco), viva satiro, kiu certigis lian famon. De tiam li ne ĉesis produkti romanojn kaj novelojn legatajn avide. Post ekzistado laborema kaj necerta, li atingis fine la famon kaj la komforton kaj li ĵus honorinde edziĝis, kiam tro frue li mortis, en la pleneco de la talento kaj de la vivo.
Balzac estis entrepreninta priskribi laŭ ĉiuj ĝiaj aspektoj la samtempan societon. Li dividis sian tutan verkaron en fakoj, kiuj entenis ĉion: Scenojn de la vivo: privata, pariza, provinca, politika, militista, kampara ktp. Ĉio devis konsistigi la „Comédie Humaine“ (homara komedio). Sed li ne povis plenumi tian ampleksan komedion, kvankam liaj verkoj atingis la nombron 90. Same kiel ĉiuj geniuloj, li kreis tipojn, kies nomoj restos: Patro Goriot, Gaudissart, patro Grandet, Gobsek ktp.
Balzac verkis ankaŭ teatraĵojn: „Vautrin“ en 1840 kaj „Merkadet“, kiuj havis pli da sukceso.
Oni trovas en preskaŭ ĉiuj liaj romanoj kun intereso viva kaj konstante alta, pentrindan kaj originalan stilon, kvankam ne tre korektan kaj kelkafoje de malbona gusto, profunde primoran observadon, verecon de frapa priskribo kaj subtilecon de analizo. Precipe li sukcesis pentri la virinojn (ne la honestajn, ne la junulinojn!) kaj kapti la vidindaĵojn de la burĝaro, sed al li plaĉas reprezenti la plej difektajn flankojn de la societo. Krome li afektas la manieron de viro sen difinitaj principoj, montrante sin alterne revema kritikisto aŭ senhonta cinikulo.
LA FIRMAO[1]
„LA KATO, KIU PILKLUDAS“
Tiu romano apartenas al la fako: Scenoj el la privata vivo.
Per tiu rakonto, Balzac kondukas nin en la intiman vivon de pariza komercisto, kiu konservis ĉiujn tradiciojn de la iamaj drapvendistoj.
Ŝajnas, ke la moto de tiu libro estas entenita en tiuj paroloj de sinjoro Guillaume: „Ĉiam, frue aŭ malfrue, oni estas punata pro tio, ke oni volas supreniri tro alte“.
La agado estas tre simpla: Pentristo amas freneze komercistan filinon, kiu amas lin, li edziĝas je ŝi, poste li forlasas ŝin. Tio estas ankaŭ la temo de „Die Frau Professorin“ de Auerbach. Mi lasas al tiuj, kiuj konas la du verkojn la plezuron ilin kompari.
Ĉe la franca aŭtoro ni legas longajn, detalegajn priskribojn de la loĝejoj, de la vivmanieroj, studojn de animstatoj indaj je la aŭtoro de la „Physiologie du Mariage“. Sed la vivo, la movo ŝajnas preskaŭ forresti.
Kelkaj dialogoj nur, ne sufiĉe por interrompi la tedecon de la ĉiama rakonto. Cetere pro tio la stilo estas peza. Balzac trouzas la komparojn ofte sen rilato kun la temo, ekz.: „La preterpasanto, kiu zorge rigardis la drapvendiston, kiel Humboldt la unua devis ekzameni la elektrongimnoton...“, aŭ „la antikvaj ruboj retrovitaj de Cuvier“; la pronomon dont (kies), la adverbon assez (sufiĉe), la esprimon un de ces (unu el tiuj) ktp.
Oni sentas, ke li verkis rapide. Efektive por fermi la buŝon de siaj kreditoroj li bezonis labori terurige, enfermiĝante semajnojn kaj monatojn kaj verkante eĉ nokte. Tia penigado mallongigis lian vivon.
La tradukaĵo, kiun mi prezentas al la esperantista publiko estas farita laŭ la konsilo de eminenta kritikisto: „Ni kredas hodiaŭ, ke la tradukanto devas malaperi malantaŭ sia aŭtoro kaj oni pelas kelkfoje ĝis ekstreme la zorgon pri laŭvorta ĝusteco“. Mi pensas, ke tiel la legantoj povos akiri kiel eble plej ĝustan opinion pri la originalo.
Paul Benoit.
Meze de la strato S-ta Deniso, preskaŭ ĉe la angulo de la strato Petit-Lion (Leonido), ekzistis ne antaŭlonge unu el tiuj konservindaj domoj, kiuj liveras al la historiistoj la eblecon rekonstrui analogie la antikvan Pariz-on. La falminacantaj muroj ŝajnis esti iam kovritaj per multkoloraj hieroglifoj. Kian alian nomon la vagulo povis doni al la X kaj al la V, kiujn desegnis sur la fasado la oblikaj aŭ diagonalaj traboj en la kalkŝmiraĵo per paralelaj fendetoj? Fakte ĉe la preterpaso, ankaŭ de la plej malpezaj veturiloj, ĉiu el tiuj traboj moviĝis en sia enĉizo. Tiu respektinda konstruaĵo estis superita de triangula tegmento, kies neniun modelon baldaŭ oni vidos en Parizo. Tiu kovrilo tordita per la malbonaj veteroj de la pariza klimato antaŭstaris ĝis tri futoj super la strato, tiom por protekti kontraŭ la pluvo la pordsojlon, kiom por ŝirmi la muron de la subtegmento kaj ĝian senapogan lukon. Tiu lasta etaĝo estis konstruita el tabuloj najlitaj unu sur la alia, kiel ardezoj, sendube por ne tro pezi sur tiu nefirma domo.
En pluveca mateno de monato Marto, junulo zorge envolvita en sia mantelo staris sub la elstara tegmento de butiko kontraŭ tiu malnova loĝejo kaj ŝajnis observi ĝin kun entuziasmo de arkeologo. En vero, tiu restaĵo de la XVI-centjara burĝaro povis prezenti al la observanto pli ol unu solvotan problemon. Ĉiu etaĝo montris sian apartecon. Ĉe la unua kvar fenestroj longaj, mallarĝaj, proksimaj unu de la alia, havis lignajn kvadratojn en sia malsupra parto por naski dubhelon, dank’ al kio lerta vendisto donas al la ŝtofoj la koloron deziratan de siaj aĉetantoj. La junulo ŝajnis tute malŝati tiun gravan domparton, liaj okuloj ne jam fiksis sin tie. La fenestroj de la dua etaĝo, kies movkovriloj refalditaj lasis vidi tra grandaj vitraĵoj de Bohema vitro kurtenetojn el flavruĝa muslino ne interesis lin pli. Lia atento sin direktis precipe al la tria, al malbelaj fenestroj, kies maldelikate laborita ligno estus meritinta, ke oni metu ĝin en la „Konservejon de la artoj kaj metioj“ por montri la unuajn penojn de la franca lignaĵarto. Tiuj fenestroj havis vitraĵetojn de koloro tiel verda, ke sen siaj bonegaj okuloj la junulo ne estus povinta ekvidi la blukvadratajn kurtenojn, kiuj kaŝis la misterojn de tiu loĝejo al la profanulaj okuloj. De tempo al tempo tiu observanto, enuigata pro sia senrezulta rigardado aŭ pro la silento, en kiu enprofundiĝis la domo, same kiel la tuta kvartalo, mallevis siajn okulojn al la malsupraj regionoj. Nevola rideto desegniĝis tiam sur siaj lipoj, kiam li revidis la butikon, kie renkontiĝis efektive sufiĉe ridindaj aferoj. Teruriga ligna kolono horizonte apogita sur kvar stangoj, kiuj ŝajnis kurbigitaj per la pezo de tiu kaduka domo, estis surkovrita per tiom da tavoloj de diversaj ŝmir-pentraĵoj, kiom de ruĝpudro ricevis la vango de maljuna dukino. Meze de tiu larĝa trabo gracie skulptita troviĝis antikva pentraĵo reprezentanta katon, kiu pilkludas. Tiu pentraĵo kaŭzis la ĝojon de la junulo. Sed oni devas diri, ke la plej sprita el la modernaj pentristoj ne imagus tian tiel komikan karikaturon. La besto tenis en unu de siaj antaŭpiedoj reĵetilon tiel grandan, kiel ĝi mem, kaj staris sur siaj postpiedoj por celi dikegan pilkon, kiun al ĝi resendis nobelo kun brodita vestaĵo. Desegnaĵo, koloroj, akcesoraĵoj, ĉio estis pentrita tiamaniere, ke oni povus kredi, ke la artisto volis primoki la komerciston kaj la preterpasantojn. Difektante tiun naivan pentraĵon, la vetero kaj la tempo igis ĝin pli groteska ankoraŭ per kelkaj malcertaĵoj, kiuj devis maltrankviligi konsciajn vagulojn. Ankaŭ la punktmakulita vosto de la kato estis pentrita tiamaniere, ke oni povis kredi, ke ĝi estas rigardanto, tiel la vosto de la katoj de niaj prauloj estis dika, alta kaj densa. Dekstre de la pentraĵo, sur blua fono, kiu neperfekte kaŝis la lignan pentraĵon la preterpasantoj legis: GUILLAUME kaj maldekstre: POSTEULO DE SINJORO CHEVREL. Suno kaj pluvo formordis la plej grandan parton de la muelita oro troŝpareme metita sur la literojn de tiu surskribo, ĉe kiu la U anstataŭis la V, kaj reciproke, laŭ la leĝoj de nia malnova ortografio. Por malaltigi la malhumilecon de tiuj, kiuj opinias, ke la mondo tagon post tago plispritiĝas, kaj ke la moderna ĉarlatanismo superas ĉion, decas, ke oni rimarkigas, ke tiuj elpendaĵoj, kies etimologion trovas stranga pli ol unu pariza komercisto, estas pentraĵoj, dank’ al kiuj niaj petolaj prauloj estis sukcesintaj altiri la aĉetantojn en siajn firmaojn. Ekzemple: La Porkino, kiu ŝpinas, la Verda Simio ktp. estis bestoj en kaĝo, de kiuj la lerteco mirigis la preterpasantojn kaj la dresiteco pruvis la paciencon de la industriisto en la XV-a jarcento. Similaj kuriozaĵoj pliriĉigis pli rapide siajn bonŝancajn posedantojn ol la Providencoj, la Bonaj Fidoj, la Dank’ al Dio kaj la Senkapigoj de S-ta Johano-Baptisto, kiujn oni vidas ankoraŭ en la strato S-ta Deniso. Tamen la nekonito ne restis tie certe por admiri tiun katon, kiun momenton da atento sufiĉis por gravuri en la memoron. Tiu junulo havis ankaŭ siajn apartaĵojn. Lia mantelo faldita laŭ la antikva drapaĵo, lasis vidi elegantajn ŝuojn, tiom pli rimarkindaj meze de la pariza koto, ĉar li havis blanksilkajn ŝtrumpojn, kies ŝprucmakuloj pruvis lian senpaciencon. Li venis kredeble de edziĝfesto aŭ de balo, ĉar je tiu frua horo li mantenis blankajn gantojn, kaj la bukloj de liaj nigraj malfrizitaj haroj, disĵetitaj sur liaj ŝultroj, indikis hararanĝon laŭ Karakala, enmodigita tiom de la skolo de David kiom per tiu pasanta entuziasmo por la grekaj kaj romaj formoj, kiu signis la unuajn jarojn de tiu jarcento. Malgraŭ la bruo, kiun faris kelkaj malfruiĝintaj legomistoj veturante galope por atingi la grandan vendhalon, tiu tiel malkvieta strato havis tiam trankvilecon, kies magiecon konas nur tiuj, kiuj eraris en senhoma Parizo je tiuj horoj, kiam ĝia bruaro momente kvietiĝita, renaskiĝas kaj estas aŭdata en la malproksimo kiel la granda marvoĉo. Tiu stranga junulo kredeble estis tiel scivolema por la komercistoj de LA KATO, KIU PILKLUDAS, kiel LA KATO, KIU PILKLUDAS estis tia por li. Blankbrila kravato igis lian malkvietan vizaĝon ankoraŭ pli pala ol ĝi estis reale. La flamo laŭvice malluma kaj fajrera, kiun ĵetis liaj nigraj okuloj, harmoniĝis kun la strangaj konturoj de lia vizaĝo, kun lia larĝa kaj ondlinia buŝo, kiu kuntiriĝis ridetante. Lia frunto, sulkigita pro grava malagrablaĵo, fatalaspektis. Ĉu la frunto ne estas, kio estas pli profeta en la homo? Kiam tiu de la nekonito esprimis la pasion, la faldetoj, kiuj tie formiĝis, kaŭzis kvazaŭan terurigon pro la vigleco, per kiu ili reliefiĝis; sed kiam li reakiris sian trankvilecon, tiel facile rompeblan, tie oni vidis lumecan graciecon, kiu altirebligis tiun fizionomion, kie ĝojo, doloro, amo, kolero, malŝato vive brilis per tiel komunikiĝa maniero, ke la plej nesenta homo devis esti impresigita per ĝi. Tiu nekonito koloretiĝis tiel je la momento, kiam subite oni malfermis la lukon de la subtegmenta ĉambro, ke li ne vidis tie ekaperi tri gajajn vizaĝojn rondetajn, blankajn, rozkolorajn sed tiel ordinarajn, kiel la vizaĝoj de la Komerco, skulptitaj sur kelkaj monumentoj. Tiuj tri vizaĝoj enkadrigitaj per la luko memorigis la kapojn de pufvangaj anĝeloj disflugantaj en la nuboj, kiuj akompanas la eternan Patron. La metilernantoj enspiris la eliĝaĵojn de la strato kun avideco elmontranta, kiom la atmosfero de ilia subtegmenta ĉambro estis varma kaj haladza. Post kiam li estis montrinta tiun strangan gardostaranton, la komizo, kiu ŝajnis esti la plej gajema, malaperis kaj revenis tenante ilon, kies rigida metalo estis antaŭ nelonge anstataŭita per fleksebla ledo; poste ĉiuj alprenis malican aspekton rigardante la vagulon, sur kiun ili ŝprucigis maldensan kaj dubeblankan pluvon, kies parfumo provis, ke la tri mentonoj ĵus estis razitaj. Altstarantaj sur piedpinto kaj rifuĝintaj funden de la ĉambro por ĝui la koleron de sia viktimo, la komizoj ne ridis plu, vidante la senzorgan malŝaton, kun kiu la junulo skuis sian mantelon, kaj la malestimegon markitan sur lia vizaĝo, kiam li levis la rigardon al la malplena luko. Tiumomente blanka kaj delikata mano resuprenigis al la glitfenestreto la malsupran parton de unu el la malbelaj fenestroj de la tria etaĝo per tiaj ŝovfaldoj, kies turnkruco lasas ofte neatendite defali, la pezan vitraĵon, kiun ĝi devas reteni. La preterpasanto estis tiam rekompencita pro sia longa atendado. La vizaĝo de junulino, freŝa kiel unu el tiuj blankaj kalikoj, kiuj floras meze de la akvoj, montris sin kronita per ĉifita muslino, kiu donis al ŝia kapo mienon de admirinda virgeco. Kvankam tegitaj per bruna ŝtofo, ŝia kolo, ŝiaj ŝultroj ekvidiĝis dank’ al interspacetoj naskitaj de dumdormaj movoj. Neniu esprimo de ĝeno difektis nek la senmalicon de tiu vizaĝo, nek la kvietecon de tiuj okuloj, senmortigitaj antaŭe per la superegaj verkoj de Rafaelo: tio estis la sama gracieco, la sama trankvileco de tiuj virgulinoj iĝitaj proverbfamaj. Ĉarma kontrasto naskita de la juneco de la vangoj de tiu figuro, sur kiu la dormo preskaŭ estis reliefiginta superabundon de vivo, kaj de la kadukeco de tiu masiva fenestro kun maldelikataj konturoj, kies apogilo estis nigra! Similante tiujn tagajn florojn, kiuj matene ne jam malvolvigis sian tunikon ruligitan per la noktaj malvarmoj, la junulino apenaŭ vekita lasis vagi siajn bluajn okulojn super la najbarajn tegmentojn kaj rigardis la ĉielon; poste laŭ kvazaŭa kutimo, ŝi mallevis ilin super la malhelajn stratajn regionojn, kie ili renkontis tuj tiujn de ŝia adoranto. La koketeco sendube suferigis ŝin pro tio, ke oni vidis ŝin negliĝe, ŝi retiriĝis vigle malantaŭen, la eluzita turnkruco turniĝis, la fenestro[2] malsupreniĝis kun tiu rapideco, kiu niatempe donigis abomenan nomon al tiu naiva eltrovo de niaj prauloj kaj la vizio malaperis. Ŝajnis al tiu junulo, ke subite nubo kaŝis la plej brilan matenstelon.
Dum tio okazis, la pezaj internaj fenestrokovriloj, kiuj ŝirmis la nefirman vitraĵon de la butiko LA KATO, KIU PILKLUDAS estis forprenitaj kvazaŭ sorĉe. La malnova pordo kun frapilo estis puŝita kontraŭ la internan dommuron de servisto kredeble samtempulo de la elpendaĵo, kiu per trema mano tie fiksis la kvadratan drapopecon, sur kiu estis brodita per flava silko la nomo „_Guillaume, posteulo de Chevrel_“. Pli ol unu preterpasanto ne estus povinta diveni la komercan fakon de sinjoro Guillaume. Tra la dikaj ferstangoj, kiuj ŝirmis ekstere lian butikon, apenaŭ oni ekvidis envolvitajn en bruna tolaĵo pakojn tiel multajn kiel haringoj, kiam ili tranaĝas la Oceanon. Malgraŭ la ŝajna simpleco de tiu gotika fasado, sinjoro Guillaume estis el ĉiuj parizaj drapvendistoj tiu, de kiu la magazenoj estis ĉiam la plej taŭge provizataj, de kiu la rilatoj estis plej ampleksaj, kaj de kiu la komerca honesteco estis plej ekzakta. Se iuj el liaj kolegoj estis kontraktintaj kun la regnestraro, ne posedante la postulitan kvanton da drapo, li estis ĉiam preta liveri ĝin al ili, kiom ajn multa estis la nombro de la liverotaj pecoj. La ruza negocisto konis mil manierojn por altribui al si la plej grandan gajnon, ne devante kiel ili, klopodi apud protektantoj, antaŭ ili humiliĝi aŭ fari multekostajn donacojn. Se la kolegoj povis pagi lin nur per bonegaj kambioj pageblaj post longa tempo, li konigis sian notarion, kiel akordiĝeman viron, kaj povis ankoraŭfoje eltiri duan profiton el sama afero, dank’ al tiu rimedo, kiu igis, ke la negocistoj de la S-ta Denisa strato komune diris: „Dio gardu vin kontraŭ la notario de sinjoro Guillaume!“ por signifi tropezan diskonton. La maljuna negocisto subite troviĝis starante, sur sia butiksojlo, en la momento kiam la servisto sin retiris. Sinjoro Guillaume rigardis la S-ta Denisan straton, la najbarajn butikojn kaj la veteron, kiel homo, kiu elŝipiĝas en Le Havre kaj revidas Francujon post longdaŭra vojaĝo. Bone konvinkita, ke nenio ŝanĝis dum lia dormo, li nun ekvidis la gardostarantan preterpasanton, kiu siaflanke zorge pririgardis la prapatron de la drapvendistaro, kiel Humboldt sendube rigardis la unuan elektran gimnoton en Ameriko. Sinjoro Guillaume portis larĝajn, nigrovelurajn pantalonetojn, diverskolorajn ŝtrumpojn kaj ŝuojn kvadratigitajn kun arĝentaj bukoj. Lia ĵaketo kun kvadrataj baskoj, kvadrata kolumo envolvis lian iom kurbitan korpon per dubeverda drapo garnita per butonegoj el blankmetalo sed ruĝigitaj per uzo. Liaj grizaj haroj estis tiel taŭge platigitaj kaj kombitaj sur lia flava kranio, ke li similis sulkitan kampon. Liaj verdaj okuletoj boritaj kiel per borileto, flamis sub la arkoj indikitaj per maldensa ruĝaĵo anstataŭ brovoj. La zorgoj desegnis sur sia frunto horizontalajn faldetojn tiel multnombrajn, kiel la faldoj de lia ĵaketo. Tiu palega vizaĝo signis la paciencon, la komercan prudenton kaj la ruzan gajnavidecon, kiujn postulas la aferoj.
Tiuepoke oni vidis malpli malofte ol nun antikvajn familiojn, en kiuj konserviĝis, kiel multvaloraj tradicioj, la moroj, la karakterizaj kostumoj de ilia profesio, restintaj meze de la nova civilizacio kiel tiuj antaŭdiluvaj ruboj retrovitaj de Cuvier en la ŝtonminejoj. La ĉefo de la Guillaum-a familio estis unu el tiuj notindaj konservantoj de la antikvaj vivmanieroj: oni aŭdis kelkfoje lin bedaŭranta la „arĥiĉefon de la komercistoj[3]“, kiam li parolis pri juĝo de la komerca tribunalo, li nomis ĝin nur _la verdikto de la konsuloj_[4]. Levinta, sendube laŭ tiu kutimo, la unua en sia domo, li atendis firme la alvenon de siaj tri komizoj por riproĉi ilin okaze de malfruiĝo. Tiuj junaj disciploj de Merkurio ne konis ion pli terurigan ol la silenteman aktivecon, per kiu la patrono esploris iliajn vizaĝojn kaj iliajn morojn la lundon matene, por serĉi la pruvojn aŭ la postsignojn de iliaj malsaĝaĵoj. Sed tiumomente la maljuna vendisto neniel atentis pri siaj lernantoj. Li penis por trovi la motivon de la prizorgemo, per kiu la junulo kun silkaj ŝtrumpoj kaj mantelo direktis alterne la rigardojn jen al la elpendaĵo jen al la profundaĵo de lia magazeno. La taglumo pliheliĝanta ebligis, ke tie oni ekvidis la kradigitan skribotablon ĉirkaŭitan per kurtenoj el malnova verda silko, kie kuŝis la libregoj, mutaj orakloj de la domo. La tro scivolema fremdulo ŝajnis avidi tiun loĝetejon, preni la planojn de flanka manĝoĉambro lumigita per vitraĵo en plafono, de kie la familio kunigita dum la manĝadoj povis facile vidi la plej etajn akcidentojn okazantajn sur la butiksojlo. Tiel granda amo al lia loĝejo ŝajnis suspekta al la negocisto, kiu suferis sub la reĝimo de la Terurigo[5]. Sinjoro Guillaume pensis do sufiĉe laŭnature, ke tiu malbonsigna figuro pensis pri la kaso de LA KATO, KIU PILKLUDAS. Post kiam li sekrete estis ĝuinta la senvortan duelon, kiu okazis inter lia patrono kaj la nekonato, la plej aĝa komizo kuraĝetis meti sin sur la kahelŝtonon, kie staris sinjoro Guillaume, kiam li vidis, ke la junulo ŝtele rigardis la fenestrojn de la tria etaĝo. Li faris du paŝojn en la straton, kaplevis kaj kredis, ke li ekvidis fraŭlinon Aŭgustinon Guillaume, kiu rapide retiriĝis. Malkontenta pro la akrevideco de sia unua komizo, la vendisto ĵetis al li malrektan rigardon; sed subite la timoj, kiujn la ĉeesto de tiu preterpasanto ekscitis en la animo de la komercisto kaj de la amanta komizo, ekmalaperis. La nekonato alvokis fiakron, kiu iris al proksima placo, enveturiĝis rapide ŝajnigante trompigan indiferentecon. Tiu foriro metis ian balsamon en la koron de la aliaj komizoj, sufiĉe maltrankvilaj retrovante la viktimon de ilia petolaĵo.
-- Nu, sinjoroj, kial vi restas tie kun la brakoj interplektitaj! -- diris sinjoro Guillaume al siaj tri komizoj. -- Ja tiam, je diablo! kiam mi estis ĉe la sinjoro Chevrel, mi estis jam esplorinta pli ol du rulaĵojn da drapo.
-- Do tagiĝis pli frue, -- diris la dua komizo, kiun tiu tasko koncernis.
La maljuna negocisto ne povis malhelpi subridon. Kvankam du el tiuj tri junuloj, konfiditaj al liaj zorgoj de iliaj patroj, riĉaj manufakturistoj el Louviers kaj Sedan, povis nur postuli cent mil frankojn por ilin ricevi, kiam ili estus sufiĉe aĝaj por preni negocon je sia propra konto, Guillaume opiniis, ke lia devo estis teni ilin obeemaj sub la antikva despotismo nekonata nun en la distingegaj modernaj magazenoj, kies komizoj volas esti riĉaj je la trideka jaro: li laborigis ilin, kiel negrulojn. Triope ili sufiĉis por tasko, kiu estus laceginta dek el tiuj oficistoj, kies sibaritismo ŝveligas nun la kolonojn de la budĝeto. Neniu bruo konfuzigis la pacon de tiu solena domo, kie la pordhokoj ŝajnis ĉiam oleitaj, kaj kies plej eta meblo montris tiun respektindan purecon, kiu signas severajn ordon kaj ekonomion. Ofte la plej petola komizo amuziĝis skribi sur la Grujeran fromaĝon, kiun oni allasis al ili ĉe la matenmanĝo kaj al kiu ili ne tuŝis, la daton de sia unua akcepto. Tiu malicaĵo kaj kelkaj aliaj similaj subridigis kelkafoje la pli junan filinon de Guillaume, la beletan „virgulinon“, kiu ĵus aperis al la preterpasanto ĉarmita. Kvankam ĉiu lernanto kaj eĉ la plej maljuna pagis multekostan pensionon, neniu estus estinta sufiĉe sentima por resti ĉe la patrona tablo, kiam oni alportis la deserton. Kiam sinjorino Guillaume parolis pri preparo de la salato, tiuj kompatindaj junuloj tremis pensante, kiom ŝparema ŝia prudenta mano superverŝis oleon. Ili ne povis pensi pasigi nokton ekster la domo, se longatempe antaŭe ili ne estis konigintaj rajtigan motivon pro tiu malreguleco. Ĉiudimanĉe kaj laŭvice du komizoj akompanis la Guillaum-an familion al la meso de Sankta Leu[6] kaj al la posttagmeza diservo. Fraŭlinoj Virginio kaj Aŭgustino, modeste katunvestitaj, prenis brakon de komizo kaj antaŭenmarŝis, sub la penetrantaj okuloj de sia patrino, kiu finis tiun familian procesion kun sia edzo, kutimita de ŝi porti du dikajn meslibrojn binditajn el nigra marokeno. La dua komizo estis sen salajro. Tiu, kiun dek du jaroj de persistado kaj de diskreteco iniciatis al la firmaaj sekretoj ricevis okcent frankojn por rekompenco por sia laboro. Ĉe certaj familiofestoj, oni donacis al li kelkajn objektojn, al kiuj la seka kaj sulketigita mano de sinjorino Guillaume donis sola ian valoron; retaj monujoj, kiujn ŝi plenigis zorge per kotono por rimarkigi la laŭmodajn brodaĵojn; ŝelkoj forte faritaj, aŭ paro da silkaj ŝtrumpoj tre pezaj. Kelkafoje, sed malofte, tiu ĉefministro estis akceptata por partopreni la familiajn plezurojn, ĉu kiam oni iris sur la kamparon, ĉu kiam post monatoj de atendado, oni decidis, luante loĝion, uzi sian rajton por postuli teatraĵon, al kiu Parizo jam ne plu pensis. Pri la du aliaj komizoj la barilo de respekto, kiu dispartigis iam drapmastron de liaj lernantoj, staris tiel firme inter ili kaj la maljuna negocisto, ke ili pli facile estus ŝtelintaj drapblokon ol konfuzigi tiun ceremoniaron. Tiu sindetenemo povas ŝajni esti ridinda nun. Tamen, tiuj antikvaj firmaoj estis lernejoj por moroj kaj honesteco. La mastroj adoptis siajn lernantojn. La tolaĵaro de junulo estis zorgata, riparata, eĉ kelkfoje renovigata de la dommastrino. Se komizo malsaniĝis, li iĝis objekto por vere patrinaj zorgoj. Se estis danĝero, la patrono malŝparis sian monon por venigi la plej famajn kuracistojn; ĉar li respondis ne nur pri la moroj kaj la fakaj konoj de tiuj junuloj al iliaj gepatroj. Se iu el la komizoj, de honorinda karaktero, suferis ruinegiĝon, tiuj iamaj negocistoj sciis taksi la intelegenton, kiun tiuj estis montrintaj kaj ne hezitis konfidi la feliĉon de siaj filinoj al tiu, al kiu ili dum longatempe konfidis sian riĉaĵon. Guillaume estis unu el tiuj antikvaj viroj; kaj same kiel li posedis la ridindaĵojn de ili, li havis ĉiujn iliajn kvalitojn. Pro tio Jozefo Lebas, lia unua komizo, orfa kaj senhava, estis laŭ lia penso, la estonta edzo de Virginio, lia pliaĝa filino. Sed Jozefo ne partoprenis la simetriajn pensojn de sia patrono, kiu, ankaŭ por imperio, ne estus edziniginta sian duan filinon antaŭ la unua. La malbonŝanca komizo sentis sian koron tute kaptita de fraŭlino Aŭgustino, la pli juna. Por pravigi lian pasion, kiu sekrete estis plifortiĝinta, estas necese, ke oni pli bone konu la agilojn de la absoluta mastrumado, kiu estris la domon de la maljuna drapvendisto.
Guillaume havis du filinojn. La pli aĝa tute similis sian patrinon. Sinjorino Guillaume, filino de sinjoro Chevrel, sidis tiel rekta sur la remburita benko de sia kasotablo, ke pli ol unufoje ŝi aŭdis ŝercemulojn veti, ke ŝi sidas sur ĝi trapikata. Ŝia malgrasa kaj longa vizaĝo montris troan piecon. Sen gracieco kaj sen afablaj manieroj, sinjorino Guillaume kutime ornamis sian preskaŭ sesdekjaran kapon per kufo, kies formo estis nevariebla kaj garnita per plumeroj, kiel tiu de vidvino. La tuta najbararo nomis ŝin „la pordistina fratino“. Ŝia parolo estis seka, kaj ŝiaj gestoj havis iom el la intermitaj movoj de telegrafo. Ŝia okulo, klara kiel tiu de kato, ŝajnis kolera kontraŭ ĉiuj pro ŝia malbeleco. Fraŭlino Virginio edukita kiel sia juna fratino sub la despotaj leĝoj de sia patrino, jam atingis la dudekokan jaron. La juneco mildigis la malgraciecan aspekton, kiun ŝia simileco al ŝia patrino donis kelkfoje al ŝia vizaĝo, sed la patrina severeco estis dotinta ŝin per du gravaj kvalitoj, kiuj povis ekvilibri ĉion; ŝi estis milda kaj pacienca. Fraŭlino Aŭgustino, apenaŭ dekokjara, similis nek al sia patro nek al sia patrino. Ŝi estis unu el tiuj filinoj, kiuj pro manko de ĉio fizika ligilo kun ŝiaj gepatroj, kredigas al tiu proverbo de prudulino: „Dio donas la infanojn“. Aŭgustino estis malgranda aŭ por ĝuste priskribi ŝin, miniaturbela. Ŝi estis gracieca kaj tute naiva, kaj mondulo estus povinta riproĉi al tiu agrabla estaĵo nur malnobletajn gestojn aŭ iajn komunajn sintenojn kaj kelkfoje ĝenon. Ŝia silentema kaj senmova vizaĝo montris tiun nedaŭran melankolion, kiu kaptas ĉiujn junulinojn tro malfortajn por rezisti kontraŭ la patrinaj voloj. Ĉiam modeste vestitaj la du fratinoj povis kontentigi la koketecon kunnaskitan ĉe la virino nur per lukso de pureco, kiu al ili konvenis mirige, kaj harmonigis ilin kun tiuj rebrilaj vendtabloj, kun tiuj bretoj, sur kiuj la maljuna servisto ne toleris polveron, kun la antikva simpleco de ĉio, kion oni vidis ĉirkaŭ ili. Per sia vivmaniero devigataj serĉi feliĉerojn en obstinaj laboroj, Aŭgustino kaj Virginio ĝis nun nur kontentigis sian patrinon, kiu sekrete aplaŭdis sin pro la perfekta karaktero de siaj du filinoj. Oni imagos facile la rezultojn de ilia edukiteco. Destinitaj al la komerco, kutimitaj aŭdi nur malgaje fikomercajn rezonadojn kaj kalkulojn, studintaj nur la gramatikon, la librotenon, iom da hebrea historio, la francan historion nur en _Le Ragois_[7] kaj legante nur la librojn, kiujn permesis ilia patrino, iliaj ideoj ne estis multe ampleksaj; ili scipovis perfekte mastrumi, ili konis la prezon de la aferoj, ili taksis la malfacilaĵojn por amasigi monon, ili estis ŝparemaj kaj multe ŝatis la kvalitojn de negocisto.
Malgraŭ la riĉeco de sia patro ili estis tiel lertaj por fliki kiel por ornami; ofte ilia patrino intencis lernigi al ili la kuirarton, por ke ili scipovu taŭge ordoni manĝadon kaj admoni ĝuste kuiristinon. Nekonante la mondumajn plezurojn kaj vidante kiel elfluis la ekzempla vivo de siaj gepatroj, tre malofte ili forĵetis siajn rigardojn ekster la malnova prapatra domo, kiu por ilia patrino estis la universo. La kunvenoj okazantaj pro familiofestoj formis la tutan estontecon de iliaj surteraj ĝojoj. Kiam en la granda salono sur la dua etaĝo oni devis akcepti -- sinjorinon Roguin, fraŭlinon Chevrel, dek kvin jaroj pli juna ol sia kuzino, kaj kiu surmetis diamantojn; la junan Rabourdin, subĉefon ĉe la Financa Ministerio; sinjoron Cesar Birotteau, riĉan parfumiston kaj lian edzinon nomitan sinjorino Cesar; sinjoron Camusot, la plej riĉan negociston pri silkaĵoj el la strato de Bourdonnais kaj sian bopatron, sinjoron Cardot, du aŭ tri maljunajn bankistojn kaj neriproĉeblajn virinojn -- la preparoj necesaj pro la maniero, laŭ kiu estis elpakitaj la arĝentaro, la saksaj porcelanoj, la stearinkandeloj, la kristalaĵoj distris la monotonan vivon de tiuj tri virinoj, kiuj iris kaj reiris, tiom moviĝante, kiom religiulinoj antaŭ la episkopa akcepto. Poste kiam, vespere, lacaj ĉiuj tri pro la viŝado, la frotado, la elpakado, la remetado de la festenaj ornamaĵoj, la du junulinoj kuŝhelpis sian patrinon, sinjorino Guillaume diris al ili: „Ni faris nenion hodiaŭ, miaj infanoj!“
Kiam, ĉe tiuj solenaj kunvenoj, la pordistina fratino permesis danci, forlokigante la bostonajn, vistajn kaj triktrakajn ludantojn en sian dormoĉambron, tiun cedon oni konsideris kiel neespereblan feliĉaĵon kaj ĝi kaŭzis kontentigon egalan al tiu, kiun naskis la vizito al du aŭ tri grandaj baloj, kien Guillaume kondukis siajn filinojn ĉe la epoko de la karnavalo. Fine unufoje ĉiujare la honesta drapvendisto donis feston, por kiu oni nenion ŝparis. Kiaj ajn riĉaj kaj elegantaj estis la invititoj, ili nepre venis; ĉar la plej gravaj firmaoj de la ĉirkaŭaĵo petis helpon al la kreditego, al la riĉaĵo aŭ al la malnova sperto de sinjoro Guillaume. Sed la du filinoj de tiu inda negocisto ne profitis tiom, kiom oni povus supozi, la instruon, kiun la mondo liveras al junaj animoj. Ili surmetis ĉe tiuj kunvenoj, enskribitaj cetere sur la pagdata notlibro de la firmao, ornamaĵojn, kies malgraveco ruĝigis ilin. Ilia dancmaniero estis neniel rimarkinda kaj la patrina observado ne ebligis, ke ili daŭrigu konversacion kun siaj akompanantoj, plu ol per „jes“ aŭ per „ne“. Krome la leĝo de la antikva elpendaĵo LA KATO, KIU PILKLUDAS, ordonis, ke ili rehejmiĝu de la dekunua, momento kiam la baloj kaj la festoj ekvigliĝas. Do iliaj plezuroj ŝajne sufiĉe konvenaj al la patra riĉeco ofte seninteresiĝis pro cirkonstancoj naskitaj de la kutimoj kaj de la familiaj principoj. Pri ilia ordinara vivo unu sola rimarkigo finfinos ĝin priskribi. Sinjorino Guillaume postulis nepre, ke ŝiaj filinoj estu zorge vestitaj tre frumatene, ke ili malsupreniru ĉiutage, je sama horo, kaj ŝi submetis iliajn okupadojn al monaĥeca reguleco. Tamen Aŭgustino ricevis de la hazardo sufiĉe noblan animon por senti la neniecon de tiu ekzistado. Kelkfoje ŝiaj bluaj okuloj leviĝis, kiel por demandi la profundaĵojn de tiu malluma ŝtuparo kaj de tiuj malsekaj magazenoj. Post kiam ŝi estis sondinta tiun monaĥejan silenton, ŝi ŝajnis aŭskulti de malproksime konfuzajn rivelaciojn de tiu pasia vivo, kiu pli ŝatas la sentemojn ol la aferojn. Ĉe tiuj momentoj ŝia vizaĝo koloriĝis, ŝiaj neaktivaj manoj lasis defali la blankan muslinon sur la poluritan kverkon de la vendtablo, kaj baldaŭ ŝia patrino diris per voĉo ĉiam akra eĉ ĉe la plej dolĉaj tonoj: „Aŭgustino, pri kio vi pensas, mia juvelo?“ Eble Hippolyte, grafo de Douglas kaj _La Grafo de Comminges_[8], du romanoj trovitaj de Aŭgustino en la ŝranko de kuiristino freŝe forpermesita de sinjorino Guillaume, kontribuis malvolvigi la pensojn de tiu junulino, kiu ŝtele avide legis ilin dum la longaj noktoj de la antaŭa vintro. La esprimoj de malpreciza deziro, la dolĉa voĉo kaj la bluaj okuloj de Aŭgustino estis do ekbruligintaj en la animo de la kompatinda Lebas amon tiel vivegan kiel respekteman. Per kaprico tre komprenebla Aŭgustino spertis nenian aliĝon al la orfulo; eble pro tio, ke ŝi ne sciiĝis, ĉu ŝi estas amata. Aliflanke la longaj kruroj, la kaŝtankoloraj haroj, la dikaj manoj kaj la fortika kolo de la unua komizo estis trovintaj sekretan admirantinon ĉe fraŭlino Virginio, kiu, malgraŭ sia doto je kvindek mil skudoj[9], de neniu jam estis petita por edziĝo. Nenio estas pli laŭnatura ol tiuj du pasioj inversaj naskiĝintaj en la silento de tiuj mallumigitaj vendtabloj, same kiel floras violoj en la arbara profundaĵo. La muta kaj konstanta rigardado, kiu kunigis la okulojn de tiuj ambaŭ gejunuloj per fortega bezono de distreco meze de obstinaj laboroj kaj de religieca paco, devis frue aŭ malfrue eksciti amsentemojn. La kutimo vidi vizaĝon, gradete trovigas en ĝi la animajn kvalitojn kaj fine malaperigas la mankojn.
-- Tiel rapidagas tiu viro, ke niaj filinoj baldaŭ genufleksiĝos antaŭ svatiĝanto, -- diris en si sinjoro Guillaume, legante la unuan dekreton, per kiu Napoleon anticipis la alvokon de la rekrutoj.
De tiu tago, li malesperis vidante, ke lia pliaĝa filino plimaljuniĝis; la maljuna negocisto memoris, ke li edziĝis kun fraŭlino Chevrel preskaŭ en la sama situacio, en kiu troviĝis Jozefo Lebas kaj Virginio. Kia bela afero, edzinigi sian filinon kaj elpagi sanktan ŝuldon, redonante al orfulo la bonfaron ricevitan de sia posteulo en la samaj cirkonstancoj. Tridektrijara, Jozefo Lebas pensis pri la malhelpaĵoj, kiuj, pro diferenco de dek kvin jaroj, metis inter Aŭgustino kaj li. Cetere tro sagaca por ne diveni la projektojn de sinjoro Guillaume, li konis sufiĉe liajn neflekseblajn principojn por scii, ke neniam la pli juna edziniĝos antaŭ la pliaĝa. La kompatinda komizo, kies koro estis tiel bonega, kiel la kruroj estis longaj kaj la brusto dika, suferis do silente.
Tia estis la aferstato en tiu respubliketo, kiu meze de la S-ta Denisa strato similis sufiĉe al filio de la Trappe[10]. Por raporti tutĝuste pri la eksteraj okazoj same kiel pri la sentemoj, estas necese, ke oni parolu pri tio, kio okazis kelkajn monatojn antaŭ la sceno, per kiu komenciĝas tiu historio. Eknoktiĝis, kiam junulo, preterpasante antaŭ la malluma butiko LA KATO, KIU PILKLUDAS, restis tie momente serioze rigardante vidaĵon, kiu estus haltiginta ĉiujn pentristojn. La magazeno, kiu ne estis jam lumigita, formis nigran planon, funde de kio vidiĝis la manĝoĉambro de la komercisto. Lampo disvastigis tiun flavan lumon, kiu donas al la pentraĵoj de la holanda skolo tiom da gracieco. La blanka tolaĵo, la arĝentilaro, la kristalaĵoj formis brilajn akcesoraĵojn, kiujn plibeligis ankoraŭ vivaj kontrastoj inter la ombro kaj la lumo. La vizaĝo de la familiopatro kaj tiu de lia edzino, tiuj de la komizoj kaj la puraj formoj de Aŭgustino, du paŝojn de kiu staris dika pufvanga junulino, konsistigis grupon tiel kuriozan; tiuj kapoj estis tiel originalaj kaj ĉia individuo havis tiel malkaŝeman impreson; oni divenis tiel facile la pacon, la silenton kaj la modestan vivon de tiu familio, ke, por artisto, kiu kutime esprimas la naturon, estis en tio iom malesperiga, se oni volus pentri tiun okazan scenon. Tiu preterpasanto estis juna pentristo, kiu antaŭ sep jaroj gajnis la grandan premion de pentrarto. Li revenis de Romo. Lia animo nutrita je poezio, liaj okuloj satitaj je Rafaelo kaj Mikel Angelo soifis la veran naturon, post longa restado en la pompaj landoj, kie la arto ĉien ĵetis sian grandiozecon. Ĝusta aŭ malĝusta, tia estis lia propra sentemo. Longatempe ellasita el la frenezo de la italaj pasioj, lia koro postulis unu el tiuj modestaj kaj enpensiĝaj virgulinoj, kiujn malbonŝance li trovis en Romo nur ĉe la pentraĵoj. De la entuziasmo ekscitita en sia animo tro arda per la laŭnatura vidaĵo, kiun li zorge rigardis, li transpasis al profunda admiro por la ĉefa figuro: Aŭgustino ŝajnis pensema kaj ne manĝis; pro loko de la lampo, kies lumo falis tute sur ŝian vizaĝon, ŝia busto ŝajnis moviĝi en fajra cirklo, kiu markis plivive la konturojn de la kapo kaj iluminis ĝin per kvazaŭ supernatura lumo. La artisto komparis ŝin nevole al ekzilita anĝelo, kiu memoras pri ĉielo. Preskaŭ nekonita sento, klara kaj bolanta amo plenigis lian koron. Li restis tie momente, kiel dispremita sub la pezo de siaj ideoj, poste li elŝiris sin de sia feliĉo, reeniris hejmen, ne manĝis, ne dormis. La morgaŭon li eniris en sian laborejon; li eliris el tie nur, post kiam li estis deponinta sur la pentrotolon la magiecon de tiu sceno, kies memoro preskaŭ fanatikigis lin. Lia feliĉo estis ne tuta, ĉar li ne posedis portreton de sia idolo. Li preterpasis plurfoje antaŭ la domo LA KATO, KIU PILKLUDAS, li kuraĝis eĉ eniri tien unu- aŭ dufoje sub la masko de alivestaĵo, por vidi pli proksime la ravigan kreitaĵon, kiun sinjorino Guillaume gardis tiel severe. Dum ok monatoj, dediĉata al sia amo, al siaj penikoj, li restis nevidebla por siaj plej intimaj amikoj, forgesante la mondon, la poezion, la teatron, la muzikon kaj siajn plej ŝatitajn kutimojn. Iun matenon Girodet alvenis malgraŭ ĉiuj malpermesoj, kiujn konas kaj scipovas lerte eviti la artistoj, li atingis lin kaj vekis lin per tiu demando: „Kion ci ekspozicios en la Salono[11]?“ La artisto kaptis la manon de sia amiko, kuntrenis lin al sia laborejo, malkovris pentraĵeton sur stablo kaj portreton. Girodet saltis al la kolo de sia kamarado kaj ĉirkaŭbrakis lin, ne povante paroli. Liaj emocioj povis koniĝi, nur kiel li sentis ilin, de animo al animo.
-- Vi amas! -- diris Girodet.
Ambaŭ ili sciis, ke la plej belaj portretoj de Titien, de Rafaelo kaj de Leonardo da Vinci devenas de superekscititaj sentemoj, kiuj laŭ diversaj kondiĉoj naskas cetere ĉiujn ĉefverkojn. Kiel sola respondo, la juna artisto kapklinis.
-- Kiom vi estas feliĉa, ke vi povis ami, revenante de Italujo! Mi ne konsilas, ke vi elmetu tiun verkon en la Salono, -- aldonis la fama pentristo. -- Kredu al mi, tiuj ambaŭ pentraĵoj ne estus komprenataj. Tiuj ĝustaj koloroj, tiu eksterordinara laboro ne povas ankoraŭ esti ŝatataj, la publiko ne kutimas plu tiom da profundeco. La niaj pentraĵoj, amiko mia, estas ekranoj, ventŝirmiloj. Nu, prefere ni versigu kaj ni traduku la antikvulojn. Tie estas pli da ricevota gloro ol per niaj malbonŝancaj pentraj verkoj.
Malgraŭ tiu amika avizo la du pentraĵoj estis elmetitaj. La interna sceno naskis revolucion en la pentrarto. Ĝi naskigis tiujn anekdotajn pentraĵojn, kies mirinda kvanto enportita en ĉiujn niajn ekspoziciojn povus opiniigi, ke oni akiros ilin per procedoj nure mekanikaj. Koncerne la portreton estas nemulte da artistoj, kiuj ne konservas la memoron pri tiu viva pentraĵo, al kiu la publiko kelkfoje justa lasis la kronon, kiun Girodet metis mem. La du pentraĵoj estis rigarditaj de amaso da homoj. Oni mortigis sin tie, kiel komune diras la virinoj. Spekulistoj, grandnobeloj proponis por tiuj ambaŭ verkoj multe da duoblaj napoleonoj[12]; la artisto rifuzis obstine vendi ilin kaj rifuzis fari kopiojn. Oni proponis grandan sumon por gravuri ilin: la komercistoj ne pli bone sukcesis ol la nemetiistoj. Kvankam tiu aventuro famiĝis en la tuta mondo, ĝi ne estis tia, ke ĝi povis trapenetri la etan Tebaidon de la S-ta Denisa strato. Tamen vizitante sinjoron Guillaume, la notaredzino parolis pri la ekspozicio antaŭ Aŭgustino, kiun ŝi multe amis, kaj klarigis al ŝi la celon de tio. La babilado de sinjorino Roguin instigis nature en Aŭgustino la deziron vidi la pentraĵojn, kaj la kuraĝon peti sekrete sian kuzinon por akompano al la Louvre. La kuzino sukcesis en la traktado, kiun ŝi provis apud sinjoro Guillaume por ricevi la permeson fortiri sian kuzineton de ŝiaj malgajaj laboroj dum ĉirkaŭ du horoj. Do la junulino penetris tra la amason ĝis la premiita pentraĵo. Tremeto traskuis ŝin, kiel betulan folion, kiam ŝi rekonis sin. Ŝi timis kaj rigardis ĉirkaŭ si por reatingi sinjorinon Roguin, de kiu mondfluo estis apartiginta ŝin. Tiumomente ŝiaj terurigitaj okuloj renkontis la enflamitan vizaĝon de la juna pentristo. Subite ŝi memoris la fizionomion de promenanto, kiun scivolema ŝi ofte rimarkis, opiniante, ke li estis nova najbarulo.
-- Vi vidas, kiom al mi instigis la amo, -- diris la artisto ĉe la orelo de la timema estaĵo, tute ektimegata per tiuj paroloj.
Ŝi trovis supernaturan kuraĝon por ŝoviĝi tra la kunpuŝiĝon kaj por reatingi sian kuzinon, ankoraŭ penantan por trapasi la dikan amason, kiu malhelpis, ke ŝi staru antaŭ la pentraĵo.
-- Vi estus sufokita, -- ekkriis Aŭgustino. -- Ni foriru!
Sed okazas en la Salono, certaj momentoj, dum kiuj du virinoj ne povas ĉiam libere direkti siajn paŝojn en la galerioj. Fraŭlino Guillaume kaj ŝia kuzino estis puŝitaj je kelkaj paŝoj de la dua pentraĵo per malregulaj movoj, kiujn la amaso komunikis al ili. Hazarde ambaŭ ili povis kune alproksimiĝi al la bildo famigita de la modo, tiufoje konsentinte kun la talento. La notaredzino surprize ekkriis, sed tio perdiĝis en la konfuza bruo kaj la zumado de la amaso; sed Aŭgustino ploris nevole ĉe la aspekto de tiu mirinda sceno. Poste per preskaŭ neklarigebla sento ŝi metis fingron sur siajn lipojn ekvidante la ekstazan vizaĝon de la juna artisto. La nekonito respondis kapsigne kaj indikis sinjorinon Roguin, kiel ĝenantan personon, por montri al Aŭgustino, ke ŝi estis komprenita. Tiu pantomimo efikis kvazaŭan amofajron en la korpo de la kompatindulino, kiu opiniis sin krima imagante, ke ŝi tuj konkludis interkonsenton kun la artisto. Sufokiga varmo, la konstanta aspekto de la plej belaj tualetoj kaj la lacigeco, kiun naskis en Aŭgustino la vereco de la koloroj, la multeco de la vivantaj aŭ pentritaj figuroj, la abundego de la oraj kadroj, sentigis al ŝi kvazaŭan ebriecon, kiu duobligis ŝiajn timojn. Eble ŝi estus sveninta, se, malgraŭ tiu ĥaoso de sentoj, el la fundo de ŝia koro ne estus leviĝinta nekonata ĝueco, kiu vigligis ŝian tutan estaĵon. Tamen ŝi kredis, ke ŝi estas sub la influo de tiu demono, kies teruraj kaptiloj estis antaŭpriskribitaj de la predikantoj. Tiu momento estis por ŝi momento de malsaĝeco. Ŝi vidis sin akompanata, ĝis la kuzina veturilo, de tiu junulo, brila pro feliĉo kaj amo. Tute kaptita per nova incito, per ebrieco, kiu liveris ŝin iamaniere al la naturo, Aŭgustino aŭskultis la elokventan voĉon de ŝia koro, kaj rigardis plurfoje la junan pentriston, lasante aperi la konfuzon, kiu kaptis ŝin. Neniam la karnkoloro de ŝiaj vangoj formis pli frapantan kontraston kun la blankeco de ŝia haŭto. La artisto ekvidis tiam tiun belecon en ĝia tuta floreco, tiun hontemon en ĝia tuta gloro. Aŭgustino spertis tian kvazaŭan ĝojon miksitan kun teruro, pensante, ke ŝia ĉeesto kaŭzas la feliĉon de tiu, kies nomo kuŝis sur ĉiuj lipoj, kies talento senmortigis nedaŭrajn bildojn. Ŝi estis amata! Neeble ŝi povis dubi pri tio. Kiam ŝi ne vidis plu la artiston, ŝi aŭdis ankoraŭ en ŝia koro resoni tiujn simplajn parolojn: „Vi vidas, kiom al mi instigis la amo.“ Kaj la korkonvulsietoj pligraviĝintaj ŝajnis al ŝi doloro, tiom ŝia pli arda sango vekigis en ŝia korpo nekonitajn potencojn. Ŝi ŝajnigis, ke ŝi suferas pro fortega kapdoloro por eviti respondon al la demandoj de la kuzino rilate al la pentraĵoj; sed ĉe la reeniro sinjorino Roguin ne povis ne paroli al sinjorino Guillaume pri la famo akirita de LA KATO, KIU PILKLUDAS, kaj Aŭgustino tremegis, kiam ŝi aŭdis, ke ŝia patrino iros en la Salonon, por tie vidi ŝian domon. La junulino insistis denove, ke ŝi suferas kaj ricevis la permeson, iri por kuŝi.
-- Jen estas tio, kion oni gajnas ĉe ĉiuj tiuj spektakloj -- ekkriis sinjoro Guillaume: -- Kapdolorojn! Ĉu do estas tre amuzige vidi pentrita, kion oni renkontas ĉiutage en nia strato? Ne parolu al mi pri tiuj artistoj, kiuj estas, kiel viaj verkistoj, malsatuloj. Kial, diablo! ili bezonas preni mian domon por malglorigi ĝin sur siaj pentraĵoj.
-- Per tio ni povas vendi kelkajn pliajn ulnojn da drapo, -- diris Jozefo Lebas.
Tiu rimarkigo ne malhelpis, ke ankoraŭfoje la artoj kaj la penso iĝis kondamnitaj de negoca tribunalo. Kompreneble tiuj paroladoj ne donis fortan esperon al Aŭgustino. La tutan nokton ŝi liveriĝis al la unua ama meditado. La okazintaĵoj dumtagaj estis kiel sonĝo, kiujn ŝi plaĉe reproduktis en sia imago. Ŝi eksentis la timojn, la esperojn, la pentojn kaj ĉiujn ŝanĝojn de sentoj, kiuj devis luli simplan kaj timeman koron, kiel la ŝia. Kian malplenon ŝi rekonis en tiu nigra domo, kaj kian trezoron ŝi trovis en sia animo! Esti la edzino de talentulo, partigi lian gloron! Kiajn difektegojn tiu ideo devis naski en la koro de infanino edukita meze de tiu familio? Kiun esperon ĝi devis veki ĉe junulino, kiu ĝis nun sekvante nur vulgarajn principojn, estis deziranta elegantan vivon! Sunradio falis en tiun malliberejon. Aŭgustino amis subite. En ŝi tiom da sentoj estis aprobe ekscititaj samfoje, ke ŝi estis kaptita, neniel pripensinte. Ĉu ĉe dekokjarulino la amo ne ĵetas siajn radiojn inter la mondon kaj ŝiajn okulojn? Nekapabla diveni la krutajn puŝegojn, kiuj rezultas de la kunligo de ama virino kun imagulo, ŝi kredis, ke ŝi estas dediĉata por fari la feliĉon de ĉi tiu, ekvidante nenian akran kontraston inter si kaj li. Por ŝi la estanteco estis la tuta estonteco. Kiam la morgaŭon ŝiaj gepatroj revenis el la Salono, iliaj vizaĝoj markis ian elreviĝon. Unue la du pentraĵoj estis forprenitaj de la pentristo; poste sinjorino Guillaume estis perdinta sian kaŝmiran ŝalon. La sciiĝo, ke la pentraĵoj malaperis post ŝia vizito en la Salono estis por Aŭgustino la konigo de delikata sento, kiun la virinoj ŝatas ĉiam, eĉ instinkte.
La matenon, kiam revenante de balo, Teodoro de Sommervieux, tio estis la nomo, kiun la famo alportis en la koron de Aŭgustino, -- estis superspruĉita de la komizoj de LA KATO, KIU PILKLUDAS, dum li atendis la aperon de sia naiva amikino, kiu certe ne suspektis lian ĉeeston, la du geamantoj vidis sin nur kvaran fojon depost la sceno en la Salono. La malhelpaĵoj kontraŭstarigitaj per la reĝimo de la firmao Guillaume al la senbrida karaktero de l’ artisto igis lian pasion ankoraŭ pli fortega. Kiel aliri al junulino sidanta ĉe vendtablo inter du virinoj tiaj, kiaj fraŭlino Virginio kaj sinjorino Guillaume? Kiel korespondi kun ŝi, se ŝia patrino neniam forlasas ŝin? Lerta kiel ĉiuj amantoj por imagi malfeliĉojn, Teodoro kreis amkonkuranton en ia komizo, kiun favorigas la du aliaj. Se li ne estus vidata de tiom da Argusoj, tamen li malsukcesus antaŭ la severaj okuloj de la maljuna negocisto aŭ de sinjorino Guillaume. Ĉie bariloj! ĉie malespero! La ardeco mem de lia pasio malhelpis, ke la juna pentristo trovu tiujn sagacajn eblojn, kiuj, ĉe la malliberuloj kiel ĉe la amantoj, ŝajnas esti la lasta peno de la racio varmigita per sovaĝa bezono de libereco aŭ per la amflamo. Teodoro turniĝis tiam en la kvartalo kun vigleco de frenezulo, kvazaŭ la movo povus sugesti al li ruzojn. Li turmentegis sian imagon, poste li elpensis per ormono subaĉeti la pufvangan servistinon. Kelkaj leteroj estis do interŝanĝitaj dum la du semajnoj sekvantaj la matenon, kiam sinjoro Guillaume kaj Teodoro tiel taŭge rigardis sin reciproke.
Tiumomente la ambaŭ gejunuloj estis interkonsentintaj, ke ili vidos sin ĉiutage, je fiksa horo kaj dimanĉe dum la diservoj matena kaj posttagmeza en S-ta Leu. Aŭgustino sendis al sia kara Teodoro la liston de la geparencoj kaj geamikoj de la familio, ĉe kiuj la juna pentristo penis eniri por interesigi, se eble, al sia amo iun el tiuj animoj okupataj pri mono, pri komerco kaj al kiu vera pasio devis ŝajni la plu monstreca spekulacio, neaŭdita spekulacio. Cetere neniel ŝanĝis la kutimoj de LA KATO, KIU PILKLUDAS. Se Aŭgustino estis distrita, se kontraŭ ĉia obeo al la domkontrakto ŝi supreniris por iri en sian ĉambron fari signojn per florpoto; se ŝi sopiris, se fine ŝi pensis, neniu, eĉ ne ŝia patrino ekvidis tion. Tiu cirkonstanco mirigos tiujn, kiuj komprenis la karakteron de tiu domo, kie penso poezie makulita devis naski kontraston kun la estaĵoj kaj la aferoj, kie neniu povis permesi al si geston aŭ rigardon, kiuj ne estus vidataj kaj analizataj. Tamen tio estas tute laŭnatura; la tiel kvieta ŝipo, kiu naĝis sur la malserena maro de la pariza komercurbo sub la flago de LA KATO, KIU PILKLUDAS, estis la kaptaĵo de unu el tiuj uraganoj, kiujn oni povas nomi ekvinoksaj pro ĝia perioda reveno. De dek kvin tagoj, la kvar viroj de l’ ekipaĵo kaj fraŭlino Virginio dediĉis sin al tiu ekcesa laboro nomita inventarkalkulo. Oni movis ĉiujn pakegojn kaj oni kontrolis la mezuron de la blokoj, por certiĝi pri la ĝusta valoro de la restaĵo. Oni zorge ekzamenis la karton pendantan de la pako, por rekoni je kia epoko la drapoj estis aĉetitaj. Oni fiksis la aktualan prezon. Ĉiam starante kun la mezurilo en mano kaj la plumo sur la orelo, sinjoro Guillaume similis kapitanon komandantan la manovron. Lia akra voĉo pasanta tra luketo por demandi la profundaĵon de la aperturoj de la malsupra magazeno parolas nur enigme: -- Kiom da H-N-Z? -- Forvendita. -- Kio restas el Q-X? -- Du ulnoj. -- Kia prezo? -- Kvin-kvin-tri? -- Metu al 3 A tutan J-J, tutan M-P kaj la restaĵon de V-D-O. Mil aliaj frazoj tutegale ne kompreneblaj ronkis tra la vendtabloj, kiel versoj de la moderna poezio, kiujn romantikistoj estus recitintaj inter si por konservi sian entuziasmon al unu el siaj poetoj. Vespere, Guillaume enfermita kun sia komizo kaj sia edzino saldis la kalkulojn, kreditis denove, skribis al malfruiĝintoj kaj redaktis fakturojn. Triope ili preparis tiun laboregon, kies rezultato kovris nur kvadraton de papero, kaj pruvis al la Guillaum-a firmao, ke ekzistis tiom en mono, tiom en komercaĵoj, tiom por kambioj kaj biletoj, ke ĝi ŝuldis nenion; ke oni ŝuldis al ĝi cent aŭ ducent mil frankojn; ke la kapitalo pligrandiĝis, ke la farmbienoj, la domoj, la rentoj baldaŭ estos kompletigitaj aŭ duobligitaj. De tio venis la neceseco rekomenci pli arde ol iam por kolekti novajn skudojn, kaj neniu el tiuj kuraĝaj formikoj pensis: Pro kia utilo?
Dank’ al tiu ĉiujara agitego, la feliĉa Aŭgustino sin tiris el la atenta observado de siaj Argusoj. Finiĝis vespere iun sabaton la inventarkalkulo. La cifero de la kredito prezentis sufiĉe da nuloj, por ke tiuokaze Guillaume forigu la severan regulon, kiu la tutan jaron regis ĉe la deserto. La malica negocisto interfrotis siajn manojn kaj permesis, ke la komizoj restu ĉetable. Apenaŭ ĉiu ŝipano estis eltrinkinta sian glaseton de familia likvoro, kiam oni aŭdis veturilan ruladon. La familio iris al la Variété[13] por vidi Cindrulinon, dum la du aliaj komizoj ricevis ĉiu po unu sesfrankan skudon kaj la permeson iri, kien ili deziris, kondiĉe ke ili reeniru je la noktomezo. Malgraŭ tiu diboĉo, la dimanĉon matene, la maljuna drapvendisto razis sin je la sesa, surmetis sian kaŝtankoloran ĵaketon, kies belaj rebriloj kaŭzis al li ĉiam la saman kontentiĝon, li alkroĉis orajn bukojn ĉe sia larĝa silkpantaloneto; poste ĉirkaŭ la sepa, kiam ĉiuj dormis ankoraŭ dome, li direktis sin al la kabineto apuda je lia unuaetaĝa magazeno. Ĝi ricevis lumon per fenestro provizata per dikaj ferstangoj, kaj ĝi havis vidon sur kvadratan korteton fermitan per tiel altaj muroj, ke ĝi sufiĉe similis al puto. La maljuna negocisto malfermis mem tiujn kovrilojn garnitajn per lado, kiujn li tiel bone konis kaj relevis duone la vitraĵon, glitigante ĝin en la kuliso. La glaciita aero de la korto refreŝigis la varman atmosferon de tiu kabineto, kiu haladzis la specialan odoron de la skriboĉambroj. La komercisto restis stare, kun la mano metita sur la malpura brako de apogseĝo kunplektita, tegita per marokeno, kies unua koloro malaperis; li ŝajnis heziti tie sidiĝi. Li rigardis kortuŝita la tablon kun duobla pupitro, kie kontraŭ la lia estis la sidloko de lia edzino en arkaĵo kavigita en la muro. Li longe rigardis la numeritajn kartonojn, la ŝnuretojn, la drapstampilojn, la keston, objektojn de senmemora deveno, kaj li kredis, revidi sin en la alvokita bildo de sinjoro Chevrel. Li antaŭenlokis la saman tabureton, sur kiu li iam sidis antaŭ sia formortinta patrono. Tiun tabureton garnitan per nigra ledo, kaj kies haregoj eliĝis delonge ĉe la anguloj, sed ne perdiĝante, li metis ĝin tremetante sur la saman lokon, kie ĝin metis lia antaŭulo; poste kun eksciteco ne facile priskribebla, li tiris la sonorileton, kiu korespondis ĉe la litkapo de Jozefo Lebas. Tiun decidigan agon li faris, poste, ĉar tiuj memoroj estis sendube tro pezaj, li prenis tri aŭ kvar kambiojn al li prezentitajn, kiujn li rigardis ne vidante ilin, kiam Jozefo Lebas subite aperis.
-- Sidigu vin tien, -- diris Guillaume, montrante la tabureton.
Ĉar neniam la maljuna drapmajstro estis sidiginta sian komizon antaŭ li, Jozefo Lebas tremtimis.
-- Kion vi opinias pri tiuj kambioj? -- demandis Guillaume.
-- Neniam ili estos pagitaj.
-- Kiel?
-- Antaŭhieraŭ mi sciiĝis, ke Etienne kaj K-io ormone pagis.
-- Ho! Ho! -- ekkriis la negocisto, -- estas necese, ke oni estu tre malsana por lasi vidi sian galon. Parolu ni pri alia afero. Jozefo, la inventarkalkulo finiĝis.
-- Jes, sinjoro, kaj la dividendo estas unu el la plej belaj, kiel vi jam vidis.
-- Ni ne uzu do tiujn novajn vortojn! Diru la produkton, Jozefo. Ĉu vi scias, mia kara, ke iom al vi ni ŝuldas tiun rezultaton? Pro tio mi ne volas plu, ke vi havu salajron. Sinjorino Guillaume instigis, ke mi proponu al vi procentojn. Nu, Jozefo! Guillaume & Lebas, ĉu tiuj vortoj ne konsistigus belan nomon de firmao? Por kompleti la subskribon oni povus aldoni: kaj kompanio.
La larmoj venis en la okulojn de Jozefo Lebas, kiu penis kaŝi ilin.
-- Ha! sinjoro Guillaume! Kiel mi povis meriti tiom da boneco? Mi faris nur mian devon. Estis jam multe, ke vi interesiĝis al kompatinda orf....
Li brosis la malrektan manikan refaldon per la dekstra maniko kaj ne maltimis rigardi la maljunulon, kiu ridetis pensante, ke tiu modestulo bezonis sendube, kiel li iam, esti kuraĝigata per kompletigo de la klarigo.
-- Tamen, -- plue diris la patro de Virginio, -- vi ne meritas tre tiun favoron, Jozefo. Vi ne havas pri mi tiom da konfido, kiel mi pri vi (la komizo relevis subite la kapon). Vi havas la sekreton pri la kesto. De du jaroj mi diris al vi preskaŭ miajn tutajn aferojn. Mi sendis vin vojaĝi en la fabrikejojn. Fine por vi mi kaŝas nenion. Sed vi? ... vi havas korinklinon, kaj pri tio vi diris al mi ne nuran vorton (Jozefo Lebas ruĝiĝis). -- Ha! Ha! ekkriis Guillaume, -- ĉu do vi pensis trompi maljunan vulpon, kia mi estas. Mi, kiun vi vidis diveni la Lecokan bankroton.
-- Kiel, sinjoro? -- respondis Jozefo Lebas ekzamenante sian patronon tiel atente, kiel lia patrono ekzamenis lin. -- Kiel, vi scias, kiun mi amas?
-- Mi scias ĉion, sentaŭgulo, -- diris la respektinda kaj malica komercisto tordante lian orelan ekstremaĵon. Kaj mi pardonas, mi faris same.
-- Kaj vi donus ŝin al mi?
-- Jes, kun kvindek mil skudoj, kaj mi lasos al vi tiom, kaj ni daŭrigos per nova kapitalo kaj nova firmaa nomo. Ni entreprenos ankoraŭ multe da aferoj; kara mia, -- diris ekscitiĝante la multsperta komercisto, levante sin kaj skuante siajn brakojn. -- Rimarku, mia bofilo, estas nur la komerco. Tiuj, kiuj demandas, kiajn plezurojn oni trovas en ĝi estas stultuloj. Serĉi aferojn, scipovi superi sur la vendejo, atendi maltrankvile, kiel ĉe la ludo, ĉu la Etienne & kompanio bankrotos, vidi regimenton de la imperia gvardio preterpasantan vestitan per nia drapo, piedbare faligi la najbaron, lojale kompreneble! fabriki malplikare al la aliuloj; sekvi aferon, kiun oni skizas, kiu komenciĝas, pligrandiĝas, ŝanceliĝas kaj sukcesas; koni kiel polica ministro ĉiujn agilojn de firmaoj por ne deflankiĝi, stari firme antaŭ la ŝiparo; posedi amikojn koresponde en ĉiuj fabrikurboj, ĉu tio ne estas daŭra ludo. Jozefo! Sed tio estas vivi. Mi mortos meze de tiu klopodo, kiel la maljuna Chevrel, tamen laborante nur laŭ mia forto. En la varmeco de sia pli forta improvizo, la patro Guillaume preskaŭ ne rigardis sian komizon, kiu ploris abunde. -- Nu do! Jozefo, mia kompatindulo, kio estas do?
-- Ha, mi ŝin tiom amas, tiom! Sinjoro Guillaume, ke mi preskaŭ svenas, mi kredas!
-- Nu, knabo, -- diris la komercisto, -- ci estas pli feliĉa ol ci opinias, je diablo! ĉar ŝi amas vin. Mi scias tion, mi.
Kaj li palpebrumis per siaj verdaj okuletoj rigardante sian komizon.
-- Fraŭlino Aŭgustino. Fraŭlino Aŭgustino! -- ekkriis Jozefo Lebas entuziasme.
Jam li volis salti ekster la kabineton, kiam li sentis sin haltigita de ferbrako, kaj lia patrono konsternite rekondukis lin forte antaŭ sin.
-- Kio do faras Aŭgustino en tiu afero? -- demandis Guillaume, kies voĉo frostigis subite la malfeliĉan Jozefon Lebas.
-- Ĉu ne ŝi, -- kiun -- mi amas? -- diris la komizo balbutante.
Embarasita pro sia manko de akrevido, Guillaume residiĝis kaj metis sian pintkapon inter siajn du manojn por pripensi pri la stranga situacio en kiu li troviĝis: Jozefo Lebas honta kaj malespera restis stare.
-- Jozefo, -- plue diris la negocisto kun malvarma indeco, -- mi parolis al vi pri Virginio. La amon „oni“ ne komandas, mi scias. Mi konas vian diskretecon, ni forgesos tion. Mi neniam edzinigos Aŭgustinon antaŭ Virginio. Viaj procentoj estos dek.
La komizo, al kiu la amo donis, mi ne scias, kian gradon de kuraĝo kaj de elokventeco, manplektis, ekparolis, parolis dum kvaronhoro al Guillaume kun tiom da varmeco kaj da senteco, ke la situacio ŝanĝis. Se estus koncerninte komercaferon, la maljuna negocisto estus havanta fiksajn regulojn por decidiĝi; sed elĵetita mil mejlojn for de la komerco, kaj sen kompato, li ŝanceliĝis sen volo antaŭ okazo tiel originala, kiel li diris al si. Fortrenita de sia natura boneco, li iom deflankiĝis.
-- He! diablo! Jozefo, ci scias ja, ke mi havis miajn du infanojn post dek jaroj de intertempo. Fraŭlino Chevrel ne estis bela, tamen, ŝi ne povis plendi pri mi. Agu do kiel mi. Fine ne ploru, ci estas stulta! Kion ci volas? Tio aranĝiĝos eble, ni vidos. Ĉiam oni povas elturniĝi. Ni edzoj ne estas ĉiam kiel „seladonoj“ por niaj edzinoj. Ci komprenas min? Sinjorino Guillaume estas pieca kaj... Nu je diablo, mia infano, donu tiumatene la brakon al Aŭgustino, por iri al la meso.
Tiaj estis la frazoj diritaj hazarde de Guillaume. La fina konkludo, ravis la amantan komizon; li pensis jam por fraŭlino Virginio al unu amiko, kiam li eliris el la fumonigrigita kabineto, premante la manon de sia estonta bopatro, post kiam li estis dirinta al li, kiel interkonsentite, ke ĉio aranĝiĝos plej bone.
Kion pensos sinjorino Guillaume? Tiu ideo maltrankviligis mirinde la bonan negociston, kiam li estis sola.
Ĉe la tagmanĝo sinjorino Guillaume kaj Virginio, al kiuj la vendisto lasis provizore ignori sian disreviĝon, rigardis sufiĉe malice Jozefon Lebas, kiu restis tre embarasita. La hontemo de la komizo havigis al li la amikecon de ŝia bopatrino. La patrino reiĝis tiel gaja, ke ŝi rigardis sinjoron Guillaume ridetante, kaj permesis al si kelkajn ŝercetojn de longe uzitajn en tiuj naivaj familioj. Ŝi temis pri la konformeco de la alteco de Virginio kaj de Jozefo por postuli, ke ili estu mezurataj. Tiuj preparaj simplaĵoj altiris kelkajn nubojn sur la frunton de la familia ĉefo, kaj li elmontris eĉ tian ŝaton por la dececo, ke li ordonis al Aŭgustino preni la brakon de la unua komizo por iri al la meso. Sinjorino Guillaume, mirigita pro tiu vira delikateco honoris sian edzon per jesa kapsigno. La personaro eliris do el la domo laŭ vico, kiu povis sugesti nenian malican penson de la najbaroj.