← Elektitaj noveloj

Opening the book…

INTERNACIA
MONDLITERATURO

Kolekto de la plej famaj verkoj
el ĉiuj naciaj literaturoj

FERDINAND HIRT & SOHN EN LEIPZIG / 1923
ESPERANTO-FAKO

I. S. TURGENEV

ELEKTITAJ NOVELOJ

El la rusa originalo tradukis
Alexandra Mexin

FERDINAND HIRT & SOHN EN LEIPZIG / 1923
ESPERANTO-FAKO

ĈIUJ RAJTOJ ESTAS REZERVATAJ

PRESEJO BREITKOPF & HÄRTEL, LEIPZIG

TABELO DE ENHAVO

Paĝo Antaŭparolo kun biografio de Ivan S. Turgenev 7 Mumu 13 Beĵin-Herbejo 50 Poemetoj en prozo 77 Hundo -- Sfinkso -- Egoisto -- Lazurregno -- Festo en la ĉielo -- Haltu! -- Morgaŭ! Morgaŭ! -- Rozo -- Nimfoj.

ANTAŬPAROLO

KUN BIOGRAFIO DE IVAN S. TURGENEV

La librokolekto „Internacia Mondliteraturo“ havas la taskon, konigi al la Esperantistaro per karakterizaj verkoj la plej famajn verkistojn de diversaj nacioj. Starante antaŭ la demando, kiu rusa poeto meritas, kiel unua reprezenti la literaturon de sia popolo en ĉi tiu libroserio, oni sen hezito donos sian voĉon al Ivan Turgenev; ĉar lin antaŭ ĉiuj honoras la ĝenerala juĝo, ke li estas inter la rusaj verkistoj „la plej klasika“. Krome oni nomis lin ankaŭ „la plej eŭropa“, aludante per tio, ke Turgenev estis la arta reprezentanto de la „Okcidentemuloj“, rusa partio politika kaj literatura, kiu volis enigi en Ruslandon la tuteŭropan modernan kulturon kun ĝiaj klereco kaj liberecaj ideoj. Pro tio neruso plej bone komencos la studadon de la rusa literaturo per ĉi tiu poeto, ĉar liaj pensmaniero kaj stilo estas por ĉiu klaraj kaj facile kompreneblaj, kaj li kvazaŭ sur oportuna vojo enkondukas en la fremdecan regnon de la rusa animo.

La epoko, en kiu ekverkis Turgenev, estas ĉefe karakterizita per la mizera stato de sklaveco, en kiu vivis grandega parto de la rusa popolo. Regis tiam ankoraŭ la malbeninda sistemo de l’ servuto, kiu subigis ĉiujn sociajn rilatojn al siaj kruelaj leĝoj. Sub la „servuta rajto“ ekzistis nur du precipaj klasoj: sinjoroj kaj servutuloj. La rusa regnestraro sub Nikolaj Ia celis per ĉiuj rimedoj daŭrigi kiel eble plej longe tiun staton. Tial ĝi malpermesis kaj persekutis ĉion, kio povus -- rekte aŭ malrekte -- akceli la forigon de la servuto. Per feraj manoj la registaro retenis la kamparanojn, kiuj aspiris la liberecon, kaj same la sklavposedantojn, kiuj mem protestis kontraŭ la indigninda sklaveco de siaj sampopolanoj. Estis sinjoroj, kies konscienco ne permesis al ili ĝui komfortan vivadon, kiam apud ili suferis homoj, sur kies sango kaj larmoj apogiĝis la „civilizacio“ de tiu epoko.

Tamen tre forte staris ankoraŭ la muroj de la sklaveco kaj nerompeblaj ŝajnis la katenoj de l’ mallibero. La ribeloj de la servutuloj estis subpremataj per pafiloj kaj kanonoj, kaj malfortaj estis la voĉoj de tiuj servutsinjoroj, kiuj -- kvankam hontante pri la malhonesteco de la aĉetado, vendado kaj ekspluatado de homoj kiel de bestoj -- tamen ne riskis malkaŝe kaj kuraĝe agi kontraŭ tiu profunde enradikiĝinta institucio. Sed ekstaris aliaj -- noblaj kaj bravaj filoj de Ruslando, kiuj ne povis toleri senage tiun hontegon kaj laŭte protestis kontraŭ la servuto je la nomo de vera amo al sia patrolando, je la nomo de la piedpremitaj homrajtoj. Ivan Turgenev apartenis al tiuj noblaj kaj bravaj homoj.

Ivan Sergejeviĉ Turgenev (1818-1883) naskiĝis en la urbo Orel, en riĉa nobela familio. Sian infanaĝon li pasigis en la granda vilaĝobieno Spasskoje-Lutovinovo, kiu apartenis al lia patrino. En tiu tempo estis kutimo en la nobelaj familioj, inviti eksterlandajn edukistojn. Tial la juna Turgenev havis guvernantojn francajn kaj germanajn kaj parolis perfekte tiujn du lingvojn. Malgraŭ la senzorga, luksa vivo la juna Turgenev ne estis feliĉa. Li tro frue rimarkis la malgajan sorton de la servutularo, bedaŭrinde en sia hejmo mem. Lia patrino estis kruela al la servutularo kaj hejma servistaro. Por ĉiam en la juna animo de la estonta eminenta verkisto restis la malgajaj okazintaĵoj el la vivo de la kamparanoj, la sklavoj de la sinjoroj. Dekunujara Turgenev estis sendata al Moskvo en edukejon, kie li perfekte ellernis ankaŭ la anglan lingvon. Dekkvinjara li jam iĝis studento de la Moskva universitato, kie li studis historion kaj filologion. Sed baldaŭ li estis devigata reveni en la vilaĝon, ĉar lia patro mortis.

Unu jaron Turgenev pasigis en la bieno de sia patrino. Iliaj interrilatoj malboniĝis pro tio, ke Turgenev ne povis toleri ŝian kruelan konduton al la servutularo, kaj la fiera, despotema nobelino ne ŝatis la humanajn ideojn de sia filo. Turgenev forlasis la hejman vilaĝon por viziti la Peterburgan universitaton. Atinginte la gradon de kandidato, li vojaĝis en la jaro 1838a al Germanlando kaj studis ĉe la Berlina universitato klasikan filologion, historion kaj filozofion. Reveninte en sian patrujon post du jaroj, Turgenev definitive disiĝis de sia patrino, rifuzis monrimedojn de ŝi kaj komencis vivi de siaj literaturaj laboroj.

Turgenev dediĉis en la komenco de sia literatura agado sian grandegan verkistan talenton al la priskribo de la malgaja vivado de la servutularo. Liaj rakontoj el la kamparana vivo aperis en la jaro 1852a sub la titolo: „Memoraĵoj de ĉasisto“. La libro faris tre grandan impreson sur la legantojn kaj fondis lian famon. Kun veremo Turgenev kuraĝe montras en ĝi la hontindan sklavostaton de milionoj da rusoj. La caro Aleksander IIa, tiam ankoraŭ kronprinco, tre ŝatis la libron de Turgenev. La bela rakontaro sendube akcelis multe la liberigon de la kamparanoj en la jaro 1861a.

En la jaro 1856a Turgenev transloĝiĝis en Parizon, kie li restis ĝis sia morto. Tie li skribis siajn rimarkindajn romanojn: „Nobela nesto“, „Patroj kaj infanoj“ kaj aliajn. Krom admirinda beleco de la lingvo kaj de la stilo, krom la arto belege priskribi ia naturon, la verkoj de Turgenev estas plenaj de humanaj ideoj. Tiu ĉi granda verkisto alvokas la kompaton al ĉiuj malfeliĉuloj kaj persekutatoj, la amon al ĉio nobla kaj ideala. Mortinte en la jaro 1883a en Bougival apud Paris, Turgenev estis enterigata en Peterburgo, en la famkonata tombaro Volkova, kie ripozas apud li en eterna dormado ankaŭ aliaj eminentaj kaj noblaj filoj de la rusa lando ...

Baldaŭ Turgenev iĝis famglora ankaŭ en eksterlando. Eminentaj aŭtoroj skribis pri li kaj liaj verkoj: Daudet, Renan, Carlyle k. a. -- Turgenev estis amiko de Merimée, Flaubert, Rolstown kaj Tennyson. -- Li apartenas al la tuta homaro!

La noveloj de Turgenev, kiujn mi elektis por ĉi tiu libro, apartenas al diversaj periodoj de lia verkado.

La novelo „_Mumu_“ aperis en la jaro 1852a. Sub ĝia arta vesto kaŝiĝas akra kritiko kontraŭ la socia institucio, kiu permesis la sklavigon de homo per alia homo. Kaprica maljuna nobelino forprenas de liaj terkulturaj laboroj surdmutan grandegulon, Gerasim, kaj destinas lin kortgardisto por sia domo en Moskvo. Apenaŭ kutimiĝinte al la nova vivo en la grandurbo, la soleca Gerasim ekamas la humilan, simplaniman lavistinon Tatjana. Sed, laŭ ordono de la sinjorino, Tatjana estas edzinigata kun drinkemulo. Poste Gerasim koraliĝas al la hundeto Mumu, kiun li trovis kaj prenis kun si, sed ree la sinjorino, al kiu la hundeto de ŝia servutulo ne montris la atenditan respekton, ĉagrenas la bonkoran mutulon, ordonante forigi la hundon. Fine Gerasim devas mem dronigi sian karulon. La angla verkisto Carlyle nomis la novelon „Mumu“ la plej kortuŝa el ĉiuj rakontoj, kiujn li iam legis.

La dua rakonto „_Beĵin-Herbejo_“ estas prenita el la libro „Memoraĵoj de ĉasisto“, aperinta en la jaro 1852a. Ĉasante Turgenev pasigas la nokton sur la Beĵin-Herbejo en la societo de kamparanaj knaboj, kiuj dumnokte gardas paŝtiĝantajn ĉevalojn. La simpla elkora babilado de la knaboj konigas al ni rusajn superstiĉojn, kiuj devenas parte de la malklereco -- la kamparanoj ne povas klarigi naturajn fenomenojn -- parte estas restaĵoj de la idolana religio, kiu strange intermiksiĝas en kredoj kaj ritoj kun la kristana. -- La bela rakonto estas kvazaŭ kadrumita de admirinda naturpriskribo.

Kiel fina akordo sonas la lirikaj „_Poemetoj en prozo_“, aperintaj en la jaro 1881a. La lacanima majstro esprimas en ili krom altaj tuthomaraj ideoj ankaŭ siajn proprajn personajn sentojn, meditas pri sia sorto, pri morto kaj senmorteco.

Alexandra Mexin.

MUMU

En unu el la stratoj malproksimaj de la centro, en Moskvo, en griza domo, kun blankaj kolonoj, interetaĝo kaj kurbiĝinta balkono, loĝis iam nobela vidvino kun multnombra hejmanaro. Ŝiaj filoj havis oficon en Peterburgo, ŝiaj filinoj estis edziniĝintaj; ŝi eliradis malofte el sia domo kaj en soleco pasigis la lastajn jarojn de sia avara, enuiga maljunaĝo. Jam delonge preterpasis ŝia tago, sengaja, malserena; sed ŝia vespero estis pli malluma ol la nokto mem.

El ŝia tuta servantaro la plej rimarkinda persono estis la kortgardisto Gerasim, viro altkreska, grandegulo, sed naskita surdmuta. La sinjorino prenis lin el la vilaĝo, kie li vivis sola, en malgranda „izba“[1], loĝante dise de siaj fratoj. Li fervore plenumis siajn devojn, kiel servutulo.

Eksterorde fortega, li laboris kvaroble pli ol iu alia -- li estis kapabla je ĉiu laboro. Estis ĝojo observi lin, kiam li plugis: kunpremante per siaj grandegaj manplatoj la plugilon, li ŝajne sen helpo de sia ĉevalo tratranĉis la elastan terbruston. Aŭ, dum la falĉado, li tiel ege skuadis la falĉilon, kvazaŭ li forfalĉus betulojn kune kun la radikoj. Kiam li rapide, senhalte draŝis per triarŝinlonga draŝilo, tiam moviĝis kiel leviloj la longformaj kaj malmolaj muskoloj de liaj ŝultroj. Pro ĉiama silento lia laborado ŝajnis solene grava. Li estis bravulo kaj ĉia fraŭlino volonte edziniĝus kun li, se li ne estus surdmutulo.

Tiun Gerasim-on oni venigis al Moskvo, aĉetis por li botojn; je la somero oni kudris por li kaftan-on[2], je la vintro-felpelton, enmanigis al li ŝovelilon kaj balailon -- kaj li ricevis la oficon de kortgardisto.

Ne plaĉis al li komence lia nova vivmaniero. De sia infanaĝo li estis kutimita al kampaj laboroj, al kamparana vivado. Fremda inter aliaj homoj pro sia malfeliĉo, li elkreskis muta, fortikega, kiel arbo sur fekunda grundo. Translokita en la urbon, li ne komprenis, kio al li okazis. Li enuis, ne komprenante ion, kiel nenion komprenas juna sanplena bovo, kiun oni ĵus forprenis de la kampo, kie li paŝtiĝis en longkreska suka herbo, forprenis, metis en vagonon fervojan kaj jen -- oni ĝin forveturigas, surŝutante ĝian grasdikan korpon per fumo, per fajreroj, per onda vaporo; rapidege oni forigas ĝin, brue, knare -- sed kien -- tion nur Dio scias!

Sian novan okupon Gerasim, post pena kampara laborado, komparis je amuzo. Post duonhoro lia laboro estis farita, kaj li ree senokupe haltis meze de la korto; li observis mirigite, malfermante la buŝon, ĉiujn preterpasantojn, kvazaŭ li volus fine ekscii de ili la solvon de sia enigma situacio.

Aŭ li sin kaŝis ien, en angulon, kaj forĵetinte malproksimen la balailon kaj ŝovelilon, li kuŝigis sin, tuŝante la teron per sia vango, kaj restis senmove dum kelke da horoj, kiel kaptita besto.

Sed la homo kutimiĝas al ĉio, kaj ankaŭ Gerasim kutimiĝis fine al la urba vivado. Li ne havis tro da okupo: lia ofico konsistis en tio, ke li devis purigi la korton, dufoje ĉiutage venigi la barelon kun akvo, provizi la domon je ligno kaj dishaki ĉi tiun, ankaŭ por la kuirejo, ne enlasi fremdulon kaj dumnokte gardi la korton.

Verdire, li fervore plenumis sian devon: nek ligneron, nek balaaĵon oni povis trovi en la korto.

Se restis en la pluvokoto ie la ĉevalaĉo, kiu tiris la akvobarelon, li ne nur la ĉaron, sed eĉ la ĉevalon per unu movo de siaj ŝultroj forpuŝis. Aŭ li hakis lignon: la hakilo sonoris en liaj manoj, kiel vitro, ĉiuflanken flugis ligneroj, ŝtipetoj. Kio koncernis fremdulojn -- li, unu nokton, kaptinte du ŝtelistojn, tiel frapis unu kontraŭ la alia per la fruntoj, ke post tio oni eĉ ne bezonis konduki ilin en la policejon. Pro tio ĉiuj en la kvartalo tiel lin timegis, ke preterpasantaj eĉ dumtage fremduloj, ne friponoj, ekvidante la teruran kortgardiston, faris timgestojn kaj lin krivokis, kvazaŭ li povis ilin aŭdi.

Kun la servantaro Gerasim ne estis tro amikema, -- ili lin timis -- sed tamen li konsideris ilin „siaj“.

Ili interkompreniĝis helpe de signoj; -- li plenumis akurate ĉiujn ordonojn, sed konsciis siajn rajtojn, kaj neniu kuraĝis okupi lian lokon ĉetable. Ĝenerale, Gerasim estis severmora, serioza kaj ŝatis ordon en ĉio. Li eĉ al la kokoj ne permesis lukti: ekvidante tion, li tuj kaptis ilin je la piedoj, turnis ilin dekfoje en la aero kaj disigis ilin. En la korto de la sinjorino troviĝis ankaŭ anseroj; ansero estas, kiel oni scias, birdo serioza, meditema. Gerasim ilin estimis, li vartis kaj manĝigis ilin; li mem similis je ia gravmiena viransero.

Kiel loĝejon oni destinis por li la ĉambreton super la kuirejo, kiun li aranĝis mem, laŭ sia plaĉo. Li konstruis mem sian liton el kverkbretoj sur kvar ŝtipegoj -- vere gigantecan liton: ĝi ne estus kurbiĝinta eĉ sub centpuda ŝarĝo[3].

Sub la lito staris forta kestego kaj en la angulo -- tableto samspeca. Ĉe la tableto -- la tripieda seĝo, malalta, tiel solidedaŭra, ke Gerasim ĝin levis, faligis kaj nur ridetis.

Li fermis sian ĉambreton per seruro simila je kalaĉeto, nur nigra; la ŝlosilon de tiu seruro Gerasim ĉiam portis sur sia zonumo.

Li ne ŝatis, ke oni venas al li.

Tiel forpasis unu jaro, post kies fino io okazis al Gerasim.

La maljuna sinjorino, kies korton gardis Gerasim, laŭ malnovaj kutimoj, havis multnombran geservistaron. En ŝia domo estis ne nur lavistinoj, kudristinoj, meblistoj, tajloroj kaj tajlorinoj, sed ankaŭ ĉevalarmajisto. Li, krome kuracis bestojn kaj kortanojn[4]. Li estis domkuracisto por la sinjorino, ankaŭ estis botisto, kiun oni nomis Kapiton Klimov, drinkemulo. Klimov opiniis sin mem -- homo ofendita, ne ŝatata laŭ sia indeco, klerulo. Li pensis, ke li devus loĝi en la ĉefurbo, ne en Moskvo, senokupe, en ia forgesita angulo. Se li drinkis, li tion faris pro ĉagreno, kiel li mem klarigis, akcentante ĉiun vorton kaj frapante sian bruston.

Unu fojon la sinjorino konversaciis pri li kun sia ĉambelano Gavrila, kiu ŝajne jam ĉe la naskiĝo estis destinita por esti ĉefa persono, se oni juĝis laŭ liaj flavaj okuletoj kaj la nazo, simila je anasbeko.

La sinjorino bedaŭris la malbonmoralecon de Kapiton, kiun antaŭvespere oni trovis ie sur la strato.

„Jen, Gavrila“, ŝi ekparolis subite, „ĉu ni lin edzigu, kion ci pensas? Eble li serioziĝos.“

„Kial do lin ne edzigi? Tre bone tio estos“, respondis Gavrila.

„Jes, sed kiu konsentos edziniĝi kun li?“

„Kompreneble, sed laŭ via deziro. Li tamen estas al io taŭga. Ni ne malesperu.“

„Ŝajne Tatjana al li plaĉas.“

Gavrila volis ion kontraŭdiri, sed kunpremis la lipojn.

„Jes, li svatiĝu je Tatjana“, decidis la sinjorino, flarante tabakon plezure. „Ĉu ci aŭdas?“

„Laŭ via ordono“, diris Gavrila kaj foriris.

Reveninte en sian ĉambron (ĝi troviĝis en la flank-konstruaĵo kaj en ĝi estis amasigitaj forĝumitaj kestoj), Gavrila unue forsendis sian edzinon, poste sin sidigis ĉe la fenestro kaj enpensiĝis. La neatendita ordono de la sinjorino starigis antaŭ li malfacilan taskon. Fine li ekstaris kaj venigis Kapiton-on. Kapiton estis veninta ... Sed antaŭ ol ni komunikos al la legantoj ilian konversacion, ni opinias necesa, rakonti per nemultaj vortoj pri Tatjana, kun kiu estis devigita edziĝi Kapiton, kaj pri tio, kial la ordono de la sinjorino embarasis la ĉambelanon.

Tatjana, lavistino (ŝi estis lerta kaj lavis nur delikatajn tolaĵojn), estis dudekokjara virino, eta, maldika, blonda, kun makuletoj sur la maldekstra vango. Makuletoj, kun kiuj oni naskiĝas sur la maldekstra vango, estas malbona antaŭsigno en Ruslando -- la antaŭdiro de la malfeliĉa vivo ... Tatjana ne povis laŭdi sian sorton. De sia junaĝo ŝi estis maldorlotita; ŝi laboradis pene, ne vidante ian kareson.

Oni vestigis ŝin iel. Ŝi ricevis mizeran salajron. Ŝi preskaŭ ne posedis parencaron: ia maljuna ŝlosilgardisto, forlasita en kamparbieno pro netaŭgeco, estis ŝia onklo, aliaj ŝiaj onkloj estis kamparanoj -- jen ĉio. Oni ŝin opiniis iam belulino, sed ŝia beleco tre frue foriĝis. Ŝi estis tre humila, homtima; pri si mem ŝi sentis indiferenton, aliaj ŝin teruris. Ŝi pensis nur pri unu afero: fini ŝian laboron ĝis la fiksita horo, neniam parolis kun iu kaj tremetadis pro la nomo nur de la sinjorino, kvankam tiu apenaŭ ŝin konis laŭvide. Kiam oni venigis Gerasim-on el la kamparo, ŝi preskaŭ svenis pro teruriĝo, ekvidante lian grandegan figuron. Ŝi ĉiam evitis renkonti kun li, ŝi eĉ fermis la okulojn, kiam hazarde ŝi preterkuris lin, rapidante el la domo en la lavejon. Gerasim komence tute ne atentis ŝin. Poste li ridetadis, ŝin renkontante, poste ŝin longe fiksrigardadis kaj fine -- ekamis ŝin. Ŝi plaĉis al li pro kio -- Dio tion scias: ĉu pro ŝia milda vizaĝesprimo, ĉu pro la timemo de ŝiaj movoj. Unu fojon ŝi trapasis la korton, singardeme tenante en disstarigitaj fingroj amelumitan bluzeton de la sinjorino -- iu ekkaptis forte ŝian kubuton. Ŝi returniĝis, ekkriis -- malantaŭe staris Gerasim. Malsaĝe ridante kaj karese muĝante, li aletendis mielkuketon kokforman kun orumitaj vosto kaj flugiloj. Ŝi volis rifuzi, sed li perforte ĝin enŝovis en ŝian manon, kapbalancis, foriris kaj, rigardante reen, ankoraŭfoje ekmuĝis ion amikecan. Depost tiu tago li ŝin sekvis: kien ajn ŝi iris, ŝi ĉie vidis lin antaŭ si. Li renkonte ridetis, eltiris rubandon, kaŝitan ĉebruste, kaj ĝin donacis al ŝi, forviŝis antaŭ ŝi la polvon per la balailo. La malfeliĉa fraŭlino estis tre embarasita pro tio. Baldaŭ ĉiuj domanoj eksciis pri la faroj de la muta kortgardisto. Tatjana estis kvazaŭ surŝutata de mokvortoj, eldiroj, ŝin trafantaj, pikaludoj. Sed neniu tamen kuraĝis mokaĉi pri Gerasim: li ne ŝatis ŝercojn; ankaŭ ŝin oni ne maltrankviligis en lia ĉeesto. Nevole la fraŭlino estis de li protektata. Kiel ĉiuj surdmutuloj, li estis tre komprenema kaj tuj rimarkis, ke oni mokas pri li aŭ ŝi. Unu fojon, dum la tagmezmanĝo, la ĉambelanino insultis Tatjana-n tiel, ke la kompatindulino preskaŭ estis ekploronta pro ĉagreno. Subite Gerasim leviĝis, etendis sian brakon, metis sian manegon sur la kapon de la ĉambelanino kaj tiel malafable, furioze rigardis ŝin, ke ŝi kurbiĝis super la tablo. Ĉiuj eksilentis. Gerasim prenis ree la kuleron kaj daŭrigis sorbmanĝi la brasiksupon. „Jen -- muta diablo, arbarkoboldo“[5], duonvoĉe ĉiuj balbutis, -- la ĉambelanino levis sin kaj foriris en la servistinejon.

Aliafoje, rimarkinte, ke Kapiton, tiu Kapiton, pri kiu mi ĵus rakontis, tro amindume konversaciis kun Tatjana, Gerasim faris al li fingrosignon, ke li alproksimiĝu, kondukis lin en la veturilejon; tie li, preninte la pinton de la timono, neforte, sed signifplene minacis per ĝi.

Ĉi ĉion li faris nepunate. Vere, la ĉambelanino, enirinte la servistejon, tuj svenis kaj ĝenerale tiel lerte agis, ke la saman tagon la maldelikata agado de Gerasim estis raportita al la sinjorino. Sed kaprica maljunulino, ŝi je ofendiĝo de la ĉambelanino, nur ekridis kaj igis ŝin ree kaj ree montri -- „kiel li cin mallevigis per sia tro peza mano“; sekvantan tagon ŝi sendis al Gerasim unu rublon. Ŝi lin ŝatis kiel fidelan, fortikan gardiston. Gerasim timis ŝin, sed tamen li esperis je ŝia favoro kaj intencis jam, iri al ŝi kun la peto, permesi al li edziĝi kun Tatjana. Li atendis nur novan kaftanon por aperi decaspekta antaŭ la sinjorino; la kaftanon al li promesis la domestro. Sed subite la sinjorino decidis edzinigi Tatjana-n kun Kapiton.

La leganto nun facile komprenas la kaŭzon de la embaraskonfuziĝo, kiun sentis Gavrila post la interparolado kun la sinjorino. „La sinjorino“, li pensis, sidante ĉe la fenestro, „certe favoras Gerasim-on (Gavrila tion bone sciis kaj tial li mem jesigis ĉion, kion faris Gerasim), sed tamen -- li estas homestaĵo senparola. Ĉu estas eble raporti al la sinjorino, ke Gerasim amindumas Tatjana-n? Ankaŭ estas ĝuste: ĉu li estas konvena edzo? Aliaflanke, se tiu arbardiablo -- ke Dio min pardonu -- ekscios, ke oni edzinigos Tatjana-n kun Kapiton, li ja ĉion disbatos en la domo! Verdire! Oni ja ne povas al li ĉion klarigi. Lin ja, tiun diablon, -- pekis mi, pekulo[6] -- neniel oni konsentigos!“

Kapiton aperis kaj la meditado de Gavrila estis interrompita. La malserioza botisto eniris, kunmetis la brakojn malantaŭe, senĝene sin apogante al elstaranta murangulo ĉe la pordo, krucforme metis siajn piedojn kaj skuis sian kapon: „Jen mi estas. Kion vi bezonas?“

Gavrila ekrigardis Kapiton-on kaj ekfrapis la fenestrokadron. Kapiton nur iomete duonfermis siajn plumbkolorajn okuletojn, sed ne mallevis ilin; li eĉ ekridetis kaj gladtuŝis per la mano siajn blankaspektajn harojn, erinace disstarantajn: „Nu, jen mi. Kial vi rigardas?“

„Bele ci aspektas“, elparolis Gavrila kaj silentis. „Belaspekta ci estas. Kontraŭ tio oni povas nenion diri.“

Kapiton nur movis la ŝultrojn. „Ĉu ci estas pli bela?“ pensis li.

„Nu, rigardu cin mem, nu, rigardu“, krivoĉe daŭrigis Gavrila; „nu, je kiu ci similas?“

Kapiton trankvile rigardis sian eluzitan, disŝiritan surtuton, siajn flikitajn pantalonojn, atente observis la truojn sur la ŝuoj, -- precipe tiun ŝuon, sur kies pinton tiel dande sin apogis lia dekstra piedo, kaj ree fiksrigardis la ĉambelanon.

„Kio do?“

„Kio?“ ripetis Gavrila. „Kio? Ci ankoraŭ demandas: kio? Al diablo ci similas, -- pekis mi, pekulo -- jen, al kiu ci similas.“

Kapiton rapide ekpalpebrumis.

„Insultu nur, vi insultu, Gavrila Andrejiĉ“, ree pensis li.

„Ci ja ree estis ebria“, komencis Gavrila, „ree? He, nu, respondu do!“

„Mi ĝuis alkoholajn trinkaĵojn pro mia malfortika sanstato -- efektive“, rediris Kapiton.

„Pro cia malfortika sanstato ... Eble pro tio, ke ci estas ne sufiĉe punata -- jen pro kio ... Kaj ci instruiĝis en Peterburgo ... Multon ci tie lernis! Nur nenionfarante ci manĝas la panon!“

„En tiu ĉi kazo, Gavrila Andrejiĉ, min prijuĝu nur sola Disinjoro -- neniu alia. Li sola scias, kia homo mi estas en la mondo, ĉu mi efektive manĝas mian panon nenionfarante. Konsidere la ebriecon -- ankaŭ en tiu kazo ne mia estas la kulpo -- estis kunulo mia, kiu allogis min ... poste li foriris, ruze, kaj mi...“

„Kaj ci restis, ansero, sur la strato. Ho, ci, pereinto! Nu, ne pri tio temas,“ daŭrigis la ĉambelano, „sed jen pri kio. Plaĉas al la sinjorino,“ li iomete silentis, „al la sinjorino plaĉas, ke ci edziĝu. Ĉu ci aŭdas? Ŝi supozas, ke ci serioziĝos, edziĝonte. Ĉu ci komprenas?“

„Kial do ne kompreni?“

„Nu, jes ... Laŭ mia opinio pli bone estus -- cin teni severe. Sed tio estas la afero de la sinjorino. Nu, ĉu ci konsentas?“

„La edziĝo estas tre bona afero por la homo, Gavrila Andrejiĉ. Miaflanke, mi plezure, agrable, konsentas.“

„Nu, jes,“ rediris Gavrila en pensoj, „verdire, tiu ĉi homo parolas laŭorde. -- Nur jen kio -- fianĉinon oni trovis por ci ne tro bonan.“

„Kiun, permesu demandi?“

„Tatjana-n.“

„Tatjana-n?“

Kapiton pro miriĝo malfermegis okulojn kaj deiris de la muro.

„Nu, kial ci maltrankviliĝis? Ĉu ŝi ne plaĉas al ci?“

„Kial ne plaĉas? Si estas fraŭlino deca, laborema, trankvilmora. Sed vi ja mem scias, Gavrila Andrejiĉ, li ... la arbardiablo, la stepa monstro ... li ja ŝin...“

„Mi scias, fratulo, mi ĉion scias,“ tedite interrompis lin la ĉambelano ... „sed ja...“

„Do, estu malsevera, Gavrila Andrejiĉ, li ja min mortigos, je Dio, li min mortigos, kiel muŝon li min mortbatos manmove ... Li ja havas manon -- bonvolu vi mem rigardi, kian manon li havas -- vere, la manon kiel Minin kaj Poĵarskij[7]. Li, mutulo, batas kaj mem ne aŭdas, kiel li frapas! Svingas pugnegojn, kvazaŭ en sonĝo! Ne estas eble trankviligi lin, kiel? Ĉar li, vi mem scias, estas surda kaj krome stulta, kiel kalkano. Li ja estas besto, idolo, Gavrila Andrejiĉ ... pli terura ol idolo. Kiel tremolarbo li estas ... Kial do mi suferu pro li? Certe, al mi nun ĉio estas negrava, -- mi kutimis al ĉio, mi toleras ĉion, mi ne estas postulema -- sed tamen mi estas -- homo, ne, verdire, ia sentaŭgaĵo...“

„Mi scias, mi scias, ne priskribu tro...“

„Disinjoro mia“, flamarde daŭrigis la botisto, „kiam do venos fino al mia turmento? Kiam, ho, Disinjoro? Malfeliĉulo mi, veulo! Kia estas mia sorto, se oni konsideras! En junaĝo batis min mia mastro -- germano, -- en plej bela aĝo -- batadis min mia frato, -- fine, jen kion mi ĝisvivis en mia maturaĝo...“

„He, ci, molanimulo,“ diris Gavrila, „kial ci detale pri ĉio rakontas? Verdire?“

„Kial, Gavrila Andrejiĉ? Mi ne timas batojn, Gavrila Andrejiĉ. Se mia sinjoro min punas, poste li min publike salutas -- mi tamen restas homo. Sed suferi pro tiu...“

„Nu; iru for“, senpacience interrompis lin Gavrila.

Kapiton foriris.

„Se li ne estus,“ kriis post li la ĉambelano, „ĉu vi mem konsentus?“

„Mi eldiras mian konsenton“, diris Kapiton kaj malaperis. La elokventeco ne forlasadis lin eĉ en la plej malagrabla situacio.

La ĉambelano paŝis iomete tra la ĉambro.

„Nu, venigu nun Tatjana-n“, fine diris li.

Post kelke da tempo Tatjana nelaŭte eniris kaj haltis sur la sojlo.

„Kion vi ordonos, Gavrila Andrejiĉ?“ diris ŝi, apenaŭ aŭdeble. La ĉambelano fikse rigardis ŝin.

„Nu,“ diris li, „ĉu ci, Tanjo, volas edziniĝi? La sinjorino elektis por vi la fianĉon.“

„Mi obeas, Gavrila Andrejiĉ. Kiun do la sinjorino destinis kiel fianĉon por mi?“

„Kapiton-on, la botiston.“

„Mi obeas.“

„Li estas malseriozulo, verdire. Sed la sinjorino en tiu okazo esperas, ke ci...“

„Mi obeas.“

„Nur jen -- malŝanco ... tiu surdulo, Geraĉjo, li ja cin amindumas. Kiel ci alsorĉis tiun urson? Li ja kapablas cin mortigi, tiu urso...“

„Li min mortigos, Gavrila Andrejiĉ, nepre mortigos.“

„Li mortigos cin ... Nu, tion ni ankoraŭ vidos ... Ci diras -- li mortigos? Ĉu li rajtas cin mortigi, prijuĝu ci mem?“

„Mi ja ne scias, Gavrila Andrejiĉ, ĉu li rajtas aŭ ne...“

„Jen kia ci estas! Ĉu ci ion al li promesis?“

„Kion vi deziras?“

La ĉambelano iomete silentis kaj pensis: „Modesta ci estas! -- Nu, bone,“ li aldiris, „ni priparolu ankoraŭ tion, nun foriru, Tanjo; mi vidas, ke ci vere estas humilulino.“

Tatjana returnis sin, apogis sin facile je la pordkadro kaj foriris.

„Eble la sinjorino morgaŭ jam estos forgesinta pri tiu geedziĝo,“ pensis la ĉambelano, „eble mi vane estas maltrankvila. Ni ja la tumultulon pacigos ... se io okazos -- mi tuj sciigos la policon ... Ustinja Fedorovna,“ ordonis li laŭtvoĉe al sia edzino, „klopodu vi pri la samovaro[8], mia respektindulino.“

Tatjana dum tiu tuta tago ne eliris el la lavejo. Komence ŝi ekploris, poste -- forviŝis la larmojn kaj laŭkutime laboris. Kapiton ĝis malfrua nokto sidis en la drinkejo kun iu kunulo malafablaspekta kaj rakontis al li detale -- kiel li loĝis en Peterburgo ĉe ia sinjoro. Tiu sinjoro estis tre talenta, sed observis tro la ordon kaj havis unu malbonan econ: li tro inklinis al drinkado kaj ĉiel amindumis virinojn ... La malafabla kunulo jesis; sed kiam Kapiton al li anoncis, fine, ke li, pro ia okazo, intencas morgaŭ sin memmortigi, la malafabla kamarado diris, ke jam estas tempo dormi. Ili disiĝis maldelikate kaj silente.

Sed la esperoj de la ĉambelano ne efektiviĝis. La sinjorinon priokupis tiom la intenco, edzigi Kapiton-on, ke ŝi eĉ dumnokte pri tio konversaciis kun unu el siaj akompanistinoj[9]. Tiu ĉi akompanistino loĝis en la sinjorina domo nur por pasigi la nokton kun la dommastrino, se tiu ne povis dormi; la fraŭlino dormis dumtage kiel nokta veturigisto.

Kiam Gavrila venis al la sinjorino post la matenmanĝo, kun la raporto, ŝia unua demando estis: „... kaj la geedziĝo? Ĉu la afero sukcesos?“ Li kompreneble respondis, ke jes, ke Kapiton hodiaŭ venos ŝin saluti. La sinjorino ne fartis bone; ŝi ne longe okupis sin pri la aferoj.

La ĉambelano revenis hejmen kaj kunvokis konsilantaron. La afero, sendube, postulis apartan pridiskutadon. Tatjana ne kontraŭdiris ion, sed Kapiton laŭtvoĉe anoncis, ke li havas nur unu kapon, sed ne du, nek tri ... Gerasim severe, rapidrigarde observis ĉiujn, ne forlasis la peronon de la servistinejo kaj, ŝajne, antaŭsentis, ke oni konspiras ion por li malbonan. La kunvenintoj (en ties nombro ĉeestis maljuna bufedestro, nomita onklo Ĥvost, kiun ĉiuj respekte demandis pri konsiloj, kvankam li ne respondadis ion alian ol „jen ĝi kiel“ aŭ „jes, jes! -- jes, jes!“) komencis per tio, ke ili, por en ĉiu kazo eldanĝerigi lin, enfermis Kapiton-on en la ĉambreton, kie staris akvopuriga maŝino. Oni komencis fervore pripensi. Certe, estis facile agi perforte, -- sed -- ke Dio antaŭgardu -- la sinjorino maltrankviliĝos pro la bruo, -- malŝanco! Kion do fari! Oni pensis, pensis, finfine, elpensis.

Rimarkite estis multfoje, ke Gerasim ne toleris ebriulojn. Sidante ĉe la pordego, li ĉiam deturnis la kapon indigne, kiam lin preterpaŝis ia drinkulo, necerte marŝante, kun la ŝirmileto de sia ĉapo sur la orelo. Oni decidis instigi Tatjana-n, ke ŝi ŝajnigu sin ebrieta kaj iru, ŝanceliĝante kaj balanciĝante, preter Gerasim. La malfeliĉulino longe ne konsentis; sed oni konvinkis ŝin. Ŝi mem vidis, ke alimaniere ŝi ne liberiĝus de sia adoranto. Ŝi iris. Oni eligis Kapiton-on el la ĉambreto -- ĉar la afero lin koncernis. Gerasim estis sidanta sur la piedestaleto ĉe la pordego kaj enŝovis la ŝovelilon en la teron ... El ĉiuj anguloj, el sub ĉiuj rulkurtenoj oni lin observis ...

La ruzaĵo sukcesis plej eble bone. Ekvidinte Tatjana-n, li, komence, laŭkutime, karese kapbalancis; poste, ŝin fiksrigardante, faligis la ŝovelilon, ekstaris, alproksimiĝis, almetis sian vizaĝon al la ŝia ... Pro la timo ŝi ekŝancelis ankoraŭ pli forte kaj fermis la okulojn. Li prenis ŝian manon, kurigis ŝin tra la korto; enirinte kun ŝi la ĉambron, kie kunsidis la konsilantaro, li puŝis ŝin rekte al Kapiton. Tatjana preskaŭ svenis ... Gerasim staris iomete, ŝin rigardante, svingis manon, ekridetis kaj foriris pezpaŝe, en sian ĉambreton ... Unu tagon kaj unu nokton li ne eliris. Forejtor Antipka poste rakontis, ke li vidis tra fendeto, ke Gerasim, sidante sur sia lito, nelaŭte, egalmezure kaj nur muĝante -- kantis; tio estis -- balanciĝis, fermis la okulojn kaj skuis la kapon, kiel tion faras veturigistoj aŭ volgaj ŝiplaboristoj, kiam ili kantas siajn vemalgajajn melodiojn.

Antipka eksentis kortimon kaj deiris de la fendotruo.

Kiam, sekvantan tagon, Gerasim eliris el sia ĉambreto, li havis sian kutiman mienon. Li aspektis nur iomete pli malserena kaj tute ne atentis Tatjana-n, nek Kapiton-on.

La saman vesperon la gefianĉoj, tenante subbrake anserojn[10], iris al la sinjorino kaj post unu semajno ili geedziĝis. En la sama tago Gerasim ŝanĝis sian konduton neniel.

Sed de la rivero li revenis sen akvo -- li ial rompis dumvoje la barelon. Vespere, en la ĉevalejo, li tiel fervore purigis kaj frotis sian ĉevalon, ke la besto balanciĝis, kvazaŭ sektrunketo pro la vento, kaj apenaŭ tenis sin sur la piedoj sub liaj ferpugnoj. Ĉi ĉio okazis printempe. Preterpasis ankoraŭ unu jaro, dum kiu Kapiton fine al nenio plu taŭgis pro sia ebrieco. Oni decidis forsendi lin kaj lian edzinon en malproksiman kamparon kun la kamparveturilaro. En la tago de ilia forveturo li ŝajnis kuraĝa kaj volis konvinki ĉiujn, ke -- kien ajn oni lin sendos, eĉ al fino de la mondo -- li tamen ne pereos. Sed poste li tute senkuraĝiĝis, plendis, ke oni veturigas lin al malkleruloj, kaj fine malfortiĝis tiel, ke li povis eĉ ne surmeti sian ĉapon. Iu kompatemulo ĝin surŝovis sur lian frunton, orde aranĝis la ŝirmileton kaj manfrapis ĝin desupre. Kiam ĉio jam estis preta, la kamparanoj jam prenis en la manojn la kondukilojn, kaj oni atendis nur la vortojn: „Kun Dio!“[11], Gerasim eliris el sia ĉambreto, alproksimiĝis al Tatjana kaj donacis al ŝi -- por rememorigo pri li -- ruĝan kotontukon, kiun li por ŝi aĉetis antaŭ unu jaro[12]. Tatjana, ĝis nun indiferente suferinta ĉiujn ŝanĝiĝojn de sia sorto, tamen nun ne povis plu elteni -- ŝi eligis larmojn, kaj, sin sidigante en la kamparveturilon, ŝi, laŭkristane, interŝanĝis kun Gerasim trifojan kison. Li intencis akompani ŝin ĝis la limbaraĵo[13] kaj iris apud la veturilo, sed subite haltis ĉe la Krima Trairejo, svingis la manon[14] kaj ekmarŝis laŭlonge de la rivero.

Vesperiĝis. Li iris nerapide kaj rigardis la akvon. Subite ŝajnis al li, ke iu baraktas en la ŝlimo ĉe la bordo. Li kliniĝis kaj ekvidis etan hundidon, blankan, nigromakulan, kiu, malgraŭ siaj penoj, ne povis eliri iel el la akvo, glitis kaj tremetis per tuta sia malseka kaj malgrasa korpeto. Gerasim iom rigardis la kompatindan fihundidon, ekkaptis ĝin per unu mano, metis ĝin ĉe sia brusto kaj grandpaŝe iris hejmen. Veninte en sian ĉambreton, li metis sur sian liton la savitan hundidon, kovris ĝin per sia peza lanmantelo kaj kuris -- unue en la ĉevalejon por alporti pajlon, poste -- en la kuirejon, kie li prenis pelveton da lakto. Zorgeme forpuŝinte la lanmantelon kaj sterninte la pajlon, li metis la pelveton sur la liton. La kompatinda hundido estis nur trisemajna, -- ĝi estis nur antaŭ nelonge komencinta vidi -- unu okulo eĉ ŝajnis pli granda ol la alia. Ĝi ankoraŭ ne povis trinki el la pelveto, nur tremetis kaj fermetis la okulojn. Gerasim, delikate altuŝante ĝian kapon, puŝis ĝian buŝon al la lakto. La hundido subite eltrinkis avide, ŝprucblovante, tremante kaj troglutante. Gerasim iom observis ĝin, kaj subite ekridis ... Tutan nokton li vartis ĝin, kuŝigis, sekigis kaj, fine, li mem ekdormis apud ĝi kontente kaj kviete.

Neniu patrino flegas sian infanon tiel, kiel Gerasim flegis sian adoptiton (tio estis la hundineto). Komence ĝi estis tre malfortika, etaĉa kaj malbela; sed iom post iom ĝi grandiĝis kaj fortiĝis. Post ok monatoj ĝi dank’ al la zorga flegado de sia savinto iĝis belaspekta hundeto de hispana raso, kun longaj oreloj, lanuga vosto tubforma kaj grandaj esprimplenaj okuloj. Ĝi pasie amis Gerasim-on, ĉiam akompanis lin, turnante sian voston. Li nomis ĝin -- mutuloj scias, ke ili atentigas aliajn per sia blekado -- Mumu. Ĉiuj domanoj amis ĝin kaj vokis „_Mumunja_“. Ĝi estis tre komprenema, karesema, sed montris sian sindonemon nur al Gerasim. Li mem ĝin tre amis, sed li ne toleris, kiam aliaj ĝin karesis; ĉu li timis pro ĝi, ĉu li estis ĵaluza -- Dio scias ...

La hundeto vekis lin frumatene, tirante la randon de lia vestaĵo, kondukis per la ŝnuro la maljunan ĉevalon al li -- tiu ĉevalo kaj la hundo estis amikoj. Gravmiene ĝi iradis kun li al la rivero, gardis liajn balailojn kaj ŝovelilojn kaj al neniu permesis alproksimiĝi al lia ĉambreto. Li eltranĉis por ĝi malgrandan malfermaĵon en sia pordo, kaj ĝi kvazaŭ komprenis, ke nur en la ĉambreto de Gerasim ĝi estas hejme; tial, enirinte tien, ĝi tuj, kontentmiena, saltis sur la liton. Dumnokte ĝi tute ne dormis, sed ne bojadis sencele, kiel stulta korthundaĉo, kiu, sidante sur sia vosto kaj levante la buŝon, duonfermante la okulojn, bojas nur pro neokupiĝo, kutime trifoje. Sed la voĉeto akra de Mumu aŭdiĝis neniam vane: -- aŭ kiam iu fremdulo alproksimiĝis al la ĉirkaŭbaro, aŭ ie io suspektinda bruetis, kraketis ... Unuvorte, ĝi estis perfekta gardisto ...

Verdire, krom ĝi estis en la korto ankoraŭ maljuna virhundo, flava kun brunaj makuletoj, nomita Volĉok; sed li eĉ nokte estis alligita al la ĉeno. Li mem, pro sia kadukeco, tute ne aspiris la liberecon, -- li estis kuŝanta, kunvolviĝinte, en sia niĉo kaj nur malofte eligadis raŭkaĉan, preskaŭ sensonan ekbojon. Li ĝin tuj haltigis, kvazaŭ konsciante mem la senutilecon de sia bojo.

Mumu neniam eniris en la sinjoran domon. Kiam Gerasim alportis lignon en la ĉambrojn, la hundo restis ĉiam ekstere kaj senpacience atendis lin sur la perono, streĉante la orelojn, turnante la kapon, jen dekstren, jen maldekstren, ĉe la plej malforta bruo malantaŭ la pordoj.

Tiel forpasis ankoraŭ unu jaro. Gerasim daŭrigis sian oficon kaj estis kontenta pri sia sorto, sed subite okazis neatenditaĵo. Nome: iun belan somertagon la sinjorino kun siaj akompanistinoj promenis tra la gasto-ĉambro. Ŝi estis bonhumora, ridis kaj ŝercis. La akompanistinoj ankaŭ ridis kaj ŝercis kun ŝi; sed ili ne ĝojis tro: oni ne ŝatis en la domo, kiam la sinjorino estis gaja. Unue -- ĉar tiam ŝi postulis de ĉiuj senprokrastan kaj plenan partoprenon en sia ĝojhumoro kaj koleris, se ies vizaĝo ne brilis pro plezuro; due -- ĉar la ĝojekflamoj ĉe ŝi ne longe daŭris kaj kutime ŝanĝis en malserenan, malafablan humoron.

Tiun tagon ŝi vekiĝis bonŝance: laŭ la kartoj -- ŝi ĉiumatene divenprovis la kartojn -- ŝi atendis la plenumon de sia deziro; la teon ŝi opiniis aparte bongusta -- tial la ĉambristino ricevis laŭdon kaj kiel rekompencon -- dek kopekojn. Kun dolĉagrabla rideto sur la sulkaj lipoj la sinjorino promenis en la gasto-ĉambro kaj alproksimiĝis al la fenestro. Antaŭ la fenestro troviĝis ĝardeneto; en la mezo, sur la bedeto kun rozarbusto, kuŝis Mumu kaj fervore dentskrapis oston. La sinjorino ĝin ekvidis.

„Ho, mia Dio!“ Si ekkriis subite: „kio estas ĉi tiu hundo?“

La akompanistino, al kiu turnis sin la sinjorino, ĵetis sin ĉiuflanken, vemalgaje embarasita, kiel kutime okazas al iu subpotenca, kiu ne bone komprenas kion signifas la ekvoko de lia estro.

„Mmm ... mi ne scias“, balbutis ŝi, „ŝajnas, ke tio estas la hundo de la mutulo.“

„Dio mia“, interrompis ŝin la sinjorino, „ĝi estas beleta hundo! Ĉu li ĝin jam delonge havas? Ordonu ĝin venigi. Kial do mi ĝin ĝis nun ne vidis? Venigu ĝin.“

La akompanistino tuj flugkuris en la antaŭĉambron.

„He, he“, ekkriis ŝi. „Venigu tuj Mumu! Ĝi estas en la ĝardeneto.“

„Ha“, diris la sinjorino: „oni ĝin nomas Mumu! Tre bela nomo!“

„Ho, jes, tre bela“, rediris la akompanistinoj. „Rapidu, Stepan!“

Stepan, fortika fraŭlo, lakeo, kuregis en la ĝardeneton, volis kapti Mumu, sed la hundo lerte elglitis el liaj fingroj kaj, levinte la voston, alkuris rapidege al Gerasim, kiu staris apud la kuirejo kaj skuis la barelon, frapante kaj turnante ĝin en siaj manoj, kvazaŭ infanan ludtamburon. Stepan kure persekutis la hundon, penante ĝin ekkapti ĉe la piedoj de ĝia mastro. Sed la rapidmova hundeto ne lasis sin kapti, elturniĝis, forsaltis. Gerasim mokridetante observis tion. Fine Stepan kolere sin levis kaj rapide komprenigis lin helpe de mansignoj, ke la sinjorino ordonis venigi al si la hundeton. Gerasim ŝajnis mirigita, sed alvokis Mumu, levis ĝin de la tero kaj enmanigis al Stepan. Stepan alportis ĝin en la salonon kaj starigis sur la pargeton. La sinjorino karesvoĉe vokis ĝin. Mumu, neniam en sia vivo vizitinta tiajn luksegajn ĉambrojn, timegis kaj volis forkuri tra la pordo, sed, forpuŝita de la servema Stepan, tremis kaj premis sin al la pordo.

„_Mumu_, Mumu, venu do al mi, venu al la sinjorino,“ diris la mastrino, „venu, stulteta, ne timu...“

„Alproksimiĝu, Mumu, al la sinjorino“, ripetis la akompanistinoj: „venu do!“

Sed Mumu sopire ĉirkaŭrigardis kaj ne moviĝis.

„Alportu al ĝi iom por manĝi!“ diris la sinjorino. „Kia stulta ĝi estas! ne volas veni al la sinjorino! Kion ĝi timas?“

„Ĝi ankoraŭ ne estis kutimita“, elparolis serveme-timeme unu el la akompanistinoj.

Stepan alportis pelveton kun lakto, metis ĝin antaŭ Mumu, sed la hundo eĉ ne flaris la lakton, -- ĝi ĉiam tremetis kaj ĉirkaŭrigardis.

„Ho, kia ci estas!“ diris la sinjorino, alvenante; ŝi kliniĝis kaj volis ĝin mankaresi. Sed Mumu konvulsie turnis la kapon kaj montris la dentojn. La sinjorino rapide forprenis sian manon. Dum unu momento ĉiuj silentis. Mumu nelaŭte pepkrietis, kvazaŭ plendante kaj petante pardonon. La sinjorino deiris malafablamiena. La subita movo de la hundo ŝin timigis.

„Ho“, ekkriis samtempe ĉiuj akompanistinoj ... „Ĉu ĝi, eble, vin mordis? Ke Dio nin gardu!“ (Mumu ankoraŭ neniun mordis iam.) „Ho, ho!“

„Forportu ĝin!“ diris la maljunulino per ŝanĝita voĉo. „Aĉa fihundeto! Kiel malbona ĝi estas!“

Kaj, sin returninte malrapide, ŝi iris al sia skriboĉambro. La virinoj, time rigardante unu la alian, volis ŝin sekvi, sed ŝi haltis, severe ilin rigardis kaj diris: „Kial vi venas? Mi ja vin ne invitis!“ kaj foriris.

La akompanistinoj senespere mansvingis al Stepan. Li ekkaptis Mumu kaj rapide elĵetis ĝin tra la pordo, rekte al la piedoj de Gerasim. Post unu duonhoro silento regis en la domo kaj la maljuna sinjorino sidis sur sia kanapo malbonhumora, pli malserenaspekta ol nubego fulmotondra.

Kiaj bagateloj, se oni meditas, povas iafoje malbonhumorigi la homon!

Ĝis la vespero la sinjorino ne trankviliĝis, ne alparolis iun, ne kartludis kaj malkviete dormis. Ŝi imagis, ke oni ne donis al ŝi saman parfumon, kiun oni kutime al ŝi alportis, ke ŝia kuseno odoris je sapo, kaj igis la ĉambelaninon, traflari la tutan tolaĵaron, -- unuvorte ekcitiĝis tro. La sekvantan matenon ŝi ordonis venigi Gavrila-n unu horon pli frue ol kutime.

„Diru -- do“, ŝi komencis, kiam li, interne tremante, apenaŭ trapaŝis la sojlon de ŝia skriboĉambro: „kiu hundo bojis la tutan nokton en nia korto? Mi ne povis dormi pro tio.“

„Hundo ... kiu ... eble la hundo de la mutulo“, diris li per necerta voĉo.

„Mi ne scias, kies ĝi estas, nur mi ne povis dormi. Mi miras, kial ni bezonas multegon da hundoj. Mi deziras scii. Ni ja havas la korthundon?“

„Jes, certe. Volĉok...“

„Nu, kial do ni bezonas ankoraŭ hundon? Nur pro senordo ... Tio okazas nur, ĉar forestas la domestro ... Kial la mutulo bezonas hundon? Kiu permesis al li, posedi hundojn en mia korto? Hieraŭ mi venis al la fenestro -- ĝi kuŝas en la ĝardeneto, portis tien ian aĉaĵon, dentskrapas. Sed mi tie plantis rozojn...“ La sinjorino silentis iom.

„Ĝi foriĝu ankoraŭ hodiaŭ!... Ĉu ci aŭdis?“

„Mi obeas.“

„Hodiaŭ ... Nun foriru. Mi cin venigos poste por la raporto[15].“ Gavrila eliris.

Trairante la gastĉambron, la ĉambelano, pro la ordo, transmetis la tintileton de unu tablo sur alian, nelaŭte purigis en la salono sian nazon, similan je anasbeko, kaj iris en la antaŭĉambron. En la antaŭĉambro, sur la kanapaĉo, dormis Stepan, en la situacio de mortigita militisto sur batalbildo, konvulsie elstreĉante siajn nudajn piedojn el la surtuto, kiu servis al li kiel kovraĵo. La ĉambelano puŝe vekis lin kaj duonvoĉe komunikis al li ian ordonon. Stepan respondis per duonoscedo kaj duonrido.

La ĉambelano foriris. Stepan salte ekstaris, surmetis kaftanon kaj botojn, eliris kaj haltis sur la perono. Post proksimume kvin minutoj Gerasim aperis kun lignofaskego sur la dorso, akompanate, kiel ĉiam, de Mumu. (Oni hejtis eĉ somere la dorm- kaj skribĉambrojn de la sinjorino.) Gerasim starigis sin flanke antaŭ la pordo, puŝis ĝin per sia ŝultro kaj faleniris en la domon kun sia portaĵo. Mumu, kiel kutime, haltis ĉe la dompordo en atendo. Tiam Stepan, elektinte oportunan momenton, subite sin ĵetis sur la hundon, kiel vulturo sur kokidon, premis ĝin al la tero per sia brusto, ĉirkaŭkaptis ĝin kaj forkuris kun ĝi el la korto, eĉ ne surmetinte sian ĉapon. Li sidigis sin sur la unuan trovitan fiakron kaj rapidis al Oĥotnij Rjad. Tie li baldaŭ trovis aĉetanton, al kiu li cedis la hundon por duonrublo, kondiĉe, ke la aĉetinto almenaŭ dum unu semajno tenu la hundon alligita al la ŝnuro. Li baldaŭ revenis hejmen, sed, ne alproksimiĝante al la domo, li eliris el la fiakro, kaj, ĉirkaŭirante la korton ekstere de la malantaŭa strateto, li transsaltis la ĉirkaŭbaraĵon kaj eniris en la korton. Li timis paŝi tra la kortpordeto, ĉar li evitis Gerasim-on.

Sed li timis vane: Gerasim ne estis plu en la korto. Elirinte el la domo, li tuj rimarkis la foreston de Mumu; neniam okazis, ke Mumu ne estis lin atendanta. Li kuris ĉien, serĉis, vokis; li enrigardis sian ĉambreton, la fojnejon, tien, ĉi tien. Sed Mumu ne estis trovebla! Li turnis sin al homoj, demandis pri la hundo per senesperaj gestoj, montrante je duonarŝino pli alte ol la tero, mandesegnis ĝin. Unuj efektive ne sciis, kie estas Mumu, kaj nur kapbalancis responde; aliaj respondis, sciante, per duonrideto. La ĉambelano iĝis subite eksterorde gravmiena kaj krivoĉe turnis sin al la veturigistoj. Tiam Gerasim forkuris el la korto.

Jam vesperiĝis, kiam li estis reveninta. Laŭ lia laca aspekto, necerta marŝado kaj polvaj vestaĵoj oni povis konkludi, ke li trakuris la duonon de la urbo Moskva. Li haltis antaŭ la sinjoraj fenestroj, rapide observis la peronon, sur kiu kunariĝis sep kortanoj, sin deturnis kaj ekblekis ankoraŭfoje: „_Mumu!_“ -- sed Mumu ne revokis. Li foriris. Ĉiuj lin postrigardis, sed neniu ridetis, nek diris vorton. La sciavida „forejtor“ Antipka rakontis la sekvantan matenon, ke la mutulo sopirĝemis la tutan nokton.

La tutan tagon Gerasim ne aperis -- anstataŭ li la veturigisto Potap iris por alporti la akvon, pro kio Potap estis tre malkontenta. La sinjorino demandis Gavrila-n, ĉu ŝia ordono estas plenumita. Gavrila respondis, ke jes.

Sekvantan matenon Gerasim eliris el sia ĉambreto por labori. Li venis al la tagmezmanĝo, manĝis iom kaj foriris, ne salutinte iun. Lia vizaĝo, ĉiam senvivaspekta, kiel ĉe ĉiuj surdmutaj, nun kvazaŭ ŝtoniĝis. Dumtage li ree foriris, sed ne forestis longe -- li baldaŭ revenis kaj tuj kuŝigis sin en la fojnejo.

Estis nokto, lunluma, serena. Vesopire, maltrankvile kuŝis Gerasim; subite li eksentis, ke iu tiras lian vestrandon. Li tuta ektremis, sed ne levis la kapon, eĉ kunpremis la palpebrojn ... Sed jen -- iu tiris lin ankoraŭfoje, pli forte ol antaŭe ... li salte ekstaris. Antaŭ li, kun deŝirita ŝnuro ĉirkaŭ la kolo, moviĝis Mumu.

Longa ĝojkrio eliĝis el lia muta brusto. Li ekkaptis Mumu, premegis ĝin en siaj brakoj; la hundo rapidege lekis lian nazon, okulojn, lipharojn, barbon. Li staris momenton, pripensis, singardeme malsupreniris de la fojnejo, ĉirkaŭrigardis, kaj, certiĝinte, ke neniu lin povus vidi, li ŝtelpaŝe atingis sian ĉambreton. Gerasim jam konjektis, ke la hundo ne estis foriĝinta memvole, ke, eble, oni ĝin forigis laŭ ordono de la sinjorino. Oni klarigis al li mansigne, kiel ekkoleris la hundo, kiam la sinjorino volis ĝin karesi. Kaj li decidis agi singardeme.

Li manĝigis al Mumu panon, karesis ĝin, kuŝigis, poste kombinis, kiel li povus ĝin plej eble bone forkaŝi. Fine li decidis, dumtage lasi ĝin enfermita en la ĉambreto, viziti ĝin nur malofte kaj nur nokte elirigi ĝin. La malfermaĵon en la pordo li ŝtopis per malnova feltomantelo kaj frumatene li jam estis aperinta en la korto, kvazaŭ nenio okazis. Li eĉ konservis (naiva ruzo) sian senesperan mienon.

La kompatinda surdulo ne komprenis, ke Mumu povis sciigi pri sia reveno per sia pepkrio. Efektive ĉiuj domanoj baldaŭ sciis, ke la hundo de la mutulo estas reveninta, ke li kaŝe enfermas ĝin en sia ĉambreto. Sed pro kompato je li aŭ, parte, pro la timo ĉiuj igis lin kredi, ke lia sekreto ne estas konata. Nur la ĉambelano embarasite skrapis sian nukon kaj diris: „Nu, ke Dio pri li zorgu! Eble la sinjorino tion ne ekscios.“

Ankoraŭ neniam la mutulo estis tiel laborema, diligenta, kiel tiun tagon: li purigis, traskrapis la korton, eltiris ĉiujn herbetojn, propramane eligis ĉiujn palisetojn de la ĝardeneta ĉirkaŭbaraĵo por esti certa, ke ili estas sufiĉe fortaj, kaj ree poste ilin enigis, enbatante en la teron. Unuvorte, li laborpenadis kaj klopodadis tiom, ke eĉ la sinjorino atentis lian fervoran diligentecon.

Dumtage Gerasim dufoje ŝtelkaŝe vizitis sian malliberigiton. Kiam noktiĝis, li kuŝigis sin kune kun la hundo, ne en la fojnejo, sed en sia ĉambreto; nur postnoktmeze ili ambaŭ eliris iomete promeni. Marŝinte kun ĝi sufiĉe longe tra la korto, li jam intencis reveni -- sed subite, malantaŭ la ĉirkaŭbaraĵo, el la strateto, aŭdiĝis ia brueto. Mumu streĉis la orelojn, ekkriegis, alproksimiĝis al la baraĵo, flaris kaj ekbojis laŭte-akre. Iu ebriulo ennestiĝis tie por la nokto.

En la sama momento la sinjorino estis ĵus ekdormanta post longedaŭra „nervekscitiĝo“. Tiaj „ekscitiĝoj“ okazis post tro satiga vespermanĝado. Subita bojo vekis ŝin; ŝia koro ekfrapis, poste kvazaŭ haltis. -- „Ĉambristinoj, ĉambristinoj!“ ekĝemis ŝi: „ĉambristinoj!“ La ektimigitaj ĉambristinoj rapidis en ŝian dormoĉambron. -- „Ho, ho, mi mortas“, diris ŝi, sopire movante la manojn: „Denove ĉi tiu hundo! Ho, venigu la kuraciston! Ili volas min mortigi! La hundo, ree la hundo! Ho!“ Kaj ŝi malantaŭklinis la kapon, kio signifis, ke ŝi svenas. Oni kuris por venigi la kuraciston, t. e. la domsanigiston Ĥariton. Tiu ĉi kuracisto, kies tuta kuracarto konsistis en tio, ke li portis botojn kun molaj plandoj, delikate palpis la pulson, dormis dek kvar el dudek kvar horoj, la restan tempon ĉiam sopiris kaj senĉese regalis la sinjorinon per laŭroĉerizaj gutoj -- ĉi tiu kuracisto tuj aperis, disvastigis en la ĉambro la fumon de bruligataj plumoj[16], kaj, kiam la sinjorino malfermis la okulojn, li alportis al ŝi senprokraste, sur arĝenta plateto, glaseton da bonfaraj gutetoj. La sinjorino englutis ilin, sed tuj, per larmplena voĉo, komencis plendi pri la hundo, pri Gavrila, pri tio, ke ĉiuj forlasis ŝin, kompatindan maljunulinon, ke neniu ŝin bedaŭras, ke ĉiuj aspiras ŝian morton. Dume la malŝanca Mumu daŭrigis sian bojadon kaj Gerasim vane penadis foririgi ĝin de la ĉirkaŭbaraĵo.

„Jen ... jen ... ree...“, balbutis la sinjorino kaj ree rulis la okulojn emociite. La kuracisto ion flustris al la ĉambristino, ŝi kuris en la antaŭĉambron, puŝe vekis Stepan-on, -- tiu kuris por veki Gavrila-n, Gavrila, ekscitita, ordonis veki ĉiujn domanojn.

Gerasim sin returnis, ekvidis briletantajn lumojn, moviĝantajn ombrofigurojn tra la fenestroj, kaj divenante ian malfeliĉon per sia koro, li ekkaptis Mumu-n subbrake, enkuris en sian ĉambreton kaj ŝlosfermis ĝin. Post kelkaj momentoj kvin homoj volis perforte penetri al li, sed la ŝovfermilo ne cedis. Gavrila alkuris rapidege, ordonis al ĉiuj, resti tie ĝis la mateno kaj gardi. Li mem kuris al la servistinejo kaj petis la ĉefan akompanistinon, Ljubov Ljubimovna-n, kun kiu li kune ŝteladis kaj false kalkuladis sukeron, teon kaj ceteran spicaron, ke ŝi raportu al la sinjorino jenon: ke la hundo, malfeliĉe, revenis al sia mastro, sed ke jam morgaŭ ĝi nepre ne estos plu vivanta; ke li petas la sinjorinon, sindone -- ne koleri kaj bonvole trankviliĝi. La sinjorino, kredeble, ne estus trankviliĝinta tiel baldaŭ, sed la kuracisto, en rapido, verŝis en la glaseton kvardek gutojn anstataŭ dekdu; la trankviliga eco de la laŭroĉerizaĵo efikis, post unu kvarono da horo la sinjorino ripozis jam kviete kaj pace; Gerasim, tuta pala, kuŝis en sia lito, forte kunpremante la buŝon de Mumu.

Sekvantan matenon la sinjorino vekiĝis sufiĉe malfrue. Gavrila atendis nur ŝian vekiĝon, por ordoni la decidan atakon al la rifuĝejo de Gerasim. Li mem atendis la kolerekflamon de la sinjorino, kiel fortan fulmotondran veteron. Sed la fulmotondro ne venis. Kuŝante en la lito, la sinjorino ordonis venigi la ĉefan akompanistinon.

„Ljubov Ljubimovna“, ŝi ekparolis per nelaŭta, malforta voĉo, -- ŝi volonte kelkafoje ŝajnigis sin persekutata, solece suferanta; kompreneble tiam ĉiuj domanoj sentis sin tre malagrable. -- „Ljubov Ljubimovna, vi vidas, kia estas mia situacio; iru do, mia karulino, al Gavrila Andrejiĉ: priparolu kun li. Ĉu vere iu hundaĉo pli valoras por li ol la trankvilo, eĉ la vivo de lia sinjorino! Mi ne dezirus tion kredi“, ŝi aldiris kun la esprimo de la profunda sento. „Iru do, mia amindulino, mi petas vin, iru al Gavrila Andrejiĉ.“

Ljubov Ljubimovna iris en la ĉambron de Gavrila. Estas nescieble, pri kio ili interparolis; sed post iom da tempo tuta arego da servistoj marŝis tra la korto en la direkto al la ĉambreto de Gerasim. Gavrila antaŭenpaŝis, tenante la ĉapon per la mano, kvankam la vento tute ne blovis; apud li iris lakeoj kaj kuiristoj. El la fenestro rigardis onklo Ĥvost kaj klopode ordonis -- t. e. nur dismovis la manojn; post ĉiuj, saltis kaj grimacis bubaĉoj, el kiuj la duono estis alkurintaj fremdaj. Sur la mallarĝa ŝtupetaro, kondukanta al la ĉambreto, estis sidanta unu gardisto, du aliaj staris ĉe la pordo, armitaj de bastonoj. Oni supreniris la ŝtuparon, okupis ĝin tutan. Gavrila alproksimiĝis al la pordo, pugnofrapis kaj ekkriis:

„Malfermu!“

Ekaŭdiĝis sufokita bojo, sed nenia respondo.

„Oni diras al ci -- malfermu!“ ripetis li.

„Sed, Gavrila Andrejiĉ,“ diris de malsupre Stepan, „li ja estas surda, li ne aŭdas.“

Ĉiuj ekridis.

„Kion do fari?“ rediris de supre Gavrila.

„En lia pordo estas truo, enŝovu tien la bastonon!“

Gavrila kliniĝis.

„Li ŝtopis ĝin per ia feltmantelo, la truon.“

„Vi ŝovu do la feltmantelon internen.“

Ree ekaŭdiĝis obtuza bojo:

„Jen, la hundo malkaŝas sin mem“, iu diris en la homamaso, kaj ĉiuj ree ekridis.

Gavrila skrapis malantaŭ sia orelo.

„Ne, frato,“ fine diris li, „la mantelon enŝovu ci mem, se ci volas.“

„Bone, laŭ via ordono!“

Stepan rampis supren, prenis la bastonon, traŝovis la feltomantelon internen kaj skuis en la truo la bastonon, ripetante: „Eliru, eliru!“ Li skuis ankoraŭ la bastonon, kiam neatendite la pordo de la ĉambreto larĝe malfermiĝis, la tuta servantaro malsuprenruliĝis de la ŝtuparo kiel turnludilo; Gavrila -- la unua. Onklo Ĥvost fermis sian fenestron.

„Nu, nu, nu, nu“, kriis Gavrila de la korto: „ci atendu nur!“ Gerasim senmove staris sur sia sojlo. La servantaro ariĝis ĉe la bazo de la ŝtuparo. Gerasim observis ĉi ĉiujn fihomojn en urbaj surtutoj de supre, facile apogante la manojn sur siajn flankojn. En sia ruĝa, kamparana bluzo, kompare je ili, li aspektis kiel giganto. Gavrila iom antaŭenpaŝis.

„Atentu, frato,“ diris li, „mi ne toleros neobeemon!“ Kaj li klarigis al la mutulo per mansignoj, ke la sinjorino nepre volas forigi la hundon -- „donu ĝin tuj, alie al ci okazos ia malfeliĉo.“

Gerasim rigardis lin, montris la hundon, faris ĉe sia kolo signon, kvazaŭ kuntirante la ŝnuron, kaj demandmiene ree rigardis la ĉambelanon.

„Jes, jes,“ rediris tiu, kapbalancante, „jes, nepre...“ Gerasim mallevis la okulojn, poste subite skuiĝis, ree montris al Mumu, kiu staris apud li, senkulpe vostbalancante kaj scivoleme movante la orelojn. Li ripete faris la signon de strangolo sur sia kolo, kaj signifplene batfrapis sian bruston, kvazaŭ anoncante, ke li mem prenas sur sin -- forigi Mumu-n.

„Sed ci trompos“, geste respondis Gavrila.

Gerasim iom rigardis lin, malestime ekridetis, ree batfrapis sian bruston kaj brufermis la pordon.

Ĉiuj senvorte rigardis unu la alian.

„Kion do ĉi ĉio signifas? Ĉu li refermis la pordon?“

„Ne atentu lin plu, Gavrila Andrejiĉ!“ elparolis Stepan. „Li ja faros, kion li promesis ... Tia li estas ... Se li promesas, estas certe ... Li estas pli fidinda ol ni ... Tio estas vero ... Jes...“

„Jes“, ĉiuj ripetis kapskuante. „Tio estas vero. Jes.“ Onklo Ĥvost malfermis la fenestron kaj ankaŭ diris: „Jes“.

„Nu, bone“, diris Gavrila: „sed la gardistoj tamen restu ĉi tie!“

„He, Jeroŝka,“ li aldiris, turnante sin al iu mizerulo, en flava nankena kitelo, -- tiu homo estis opiniata kiel ĝardenisto, -- „ci ja nenion faras! prenu la bastonon kaj sidu ĉi tie. Se io okazos, tuj kuru al mi.“

Jeroŝka prenis la bastonon kaj sidigis sin sur la lastan ŝtupeton. La servantaro disiris, escepte de kelkaj sciaviduloj kaj bubaĉoj.

Gavrila revenis hejmen kaj pere de Ljubov Ljubimovna sendis la raporton al la sinjorino, ke ĉio estas plenumita. La sinjorino faris nodeton el la pinto de sia nastuketo, surverŝis parfumon, flaris, frotis la tempiojn, apetite trinkis teon kaj, estante ankoraŭ sub la influo de la laŭroĉerizaj gutoj, ree ekdormis.

Unu horon post ĉi tiu tumulta okazintaĵo la pordo de la ĉambreto malfermiĝis kaj Gerasim aperis. Li estis surmetinta sian festan kaftanon, li kondukis Mumu-n per ŝnureto. Jeroŝka flanken iris por lasi lin preteriri. Gerasim direktis sin al la pordego. Ĉiuj bubaĉoj en la korto rigarde sekvis lin, sed silentis. Li eĉ ne returnis sin; sian ĉapon li surmetis nur sur la strato. Gavrila sendis Jeroŝka-n kiel observanton. Jeroŝka, vidante de malproksime, ke Gerasim iris en restoracion kun Mumu, atendis, ĝis li eliros.

Gerasim estis konata en la restoracio. Oni komprenis liajn mansignojn.

Li mendis „ŝĉi“[17] kun viando kaj sidigis sin, apogante la brakojn sur la tablo. Mumu staris ĉe lia seĝo, trankvile observante lin per siaj saĝaj okuloj. Ĝia felo estis kvazaŭ polurita, tiel belaspekta kaj orde kombita. Oni alportis la brasiksupon. Gerasim metis en la teleron panpecetojn, ere dishakis la viandon kaj starigis la teleron sur la teron. Mumu ekmanĝis kun sia kutima bonedukiteco: apenaŭ tuŝante la manĝaĵon per sia buŝeto. Gerasim longe ĝin rigardis: du pezaj larmoj elruliĝis subite el liaj okuloj; unu falis sur la krutan frunteton de la hundo, alia -- en la „ŝĉi“. Li kovris sian vizaĝon per la mano. Mumu formanĝis la duonon el la telero kaj deiris, lekante sian buŝon. Gerasim ekstaris, pagis la supon kaj eliris akompanate de la iom mirigita rigardo de la kelnero.

Jeroŝka, ekvidinte Gerasim-on, kuris malantaŭ la stratan angulon kaj, lin preterlasante, ree lin sekvis.

Gerasim marŝis, ne rapidante, ĉiam tenante Mumu-n je la ŝnureto. Irinte ĝis la stratangulo, li haltis, kvazaŭ ion pripensante, sed tuj grandpaŝe direktis sin al la Krimea Trairejo. Survoje li iris en la korton de domo, apud kiu estis konstruata la flankdometo, kaj forportis de tie sub sia brako du briketojn. De la Krimea Trairejo li direktis sin al la bordo, iris ĝis la loko, kie staris du boatetoj kun remiloj, alligitaj al palisetoj (li jam rimarkis ilin antaŭe), kaj ensaltis en unu kun Mumu.

Lama maljunulaĉo eliris el post la pajltendo, kiu staris en la angulo de la legomĝardeno, kaj krivokis lin. Sed Gerasim nur kapbalancis kaj ekremis tiel forte, kvankam kontraŭ la riverfluo, ke li post unu momento jam estis tre malproksime. La maljunulo staris iomtempe, skrapfrotis sian dorson per maldekstra, poste per dekstra mano kaj reiris lamante en sian pajltendon.