LA FORGESITO
AMA STELARO
Tradukaĵoj kaj originalaĵoj
Eldonejo:
Oskar Ziegler & Ko., Marktredwitz (Bayern)
1922
Al mia lumo
ENHAVO
paĝo
Dediĉo 5 Al la leganto 6 La korvo kaj la vulpo (trad. el Coelho Netto) 7 La nigra papilio (trad. el Olavo Bilac) 43 Trioleto (originale verkita)* 76 Alvoko (trad. el João Baena)* 77 Sola (originale verkita)* 80 Kiel knabo povas sin mem rekomendi (trad. el angla lingvo)* 81 Rozoj, rozoj ... (originale verkita) 83 La horloĝo (originale verkita) 85 Lulkanto (originale verkita) 86 Se mi estus riĉa ... (laŭmemore verkita)* 87 Marmeze (originale verkita)* 93 Vero vera (originale verkita) 94 Neĝa statuo (originale verkita) 96 Inter nuboj (originale verkita)* 97 Confiteor (trad. el Luiz Guimarães Filho) 104 Miraklo (originale verkita)* 105 Ami estas mia penso (originale verkita) 107 Lina el Moskvo (trad. el Dro Nuno de Andrade)* 109 Destino (trad. el nekonata aŭtoro)* 118
[*] Jam aperinta en Esperanta gazeto.
Al la leganto
Eble vi demandos al vi mem, kial la aŭtoro ne aperigas sian propran nomon, kaj kial li sin prezentas kiel La Forgesito. Unue, por la tutmonda esperantistaro, tio estus nur anstataŭo de pseŭdonimo, ĉar ambaŭ nomoj estas nekonataj. Due, mi ĉiam rimarkas, ke la verkoj estas pli ŝatataj, se la nomo de la aŭtoro restas en mistera ombro.
Multe da fojoj mi aŭdis tiun ĉi dialogon:
--A. (varme)--Belege! Kiu estas la aŭtoro?
--B. (same)--La Forgesito!
--A. --Tio estas pseŭdonimo.
--B. --Ha! La aŭtoro estas F.
--A. (malvarme)--Ne malbele.
Do, mi profitas je la sperto por esperi, ke ankaŭ vi tre varme diros--Belege!--, antaŭ ol vi konas la veran nomon de
La Forgesito
Decembro 1921.
COELHO NETTO
La korvo kaj la vulpo
Porinfana komedio en unu akto
Personoj
Alberto } filoj de Terezo
Edmundo }
La profesoro
Terezo
Lucindo, servistino
Unu-akto
(Ĉambro dece meblita. Flankaj pordoj)
Sceno unua
Alberto kaj Edmundo
Alberto (eniras tra la dekstra pordo)
Tre certe mi ne sukcesas fari la aĉan priskribon. La profesoro al mi diris: antaŭe sentu bone, poste priskribu, kaj mi ne sentas ion alian ol mallaboremon; mallaboremon kaj malsaton. Kaj vi? Ĉu vi jam faris la enuigaĵon?
Edmundo (ridetante)
Mi pensas, ke mi faris.
Alberto
Ĉu bone farita?
Edmundo
La profesoro juĝos.
Alberto
Vidigu. Mi imagas al mi vian verkon. Vi havas tre riĉan vervon poetan. Mi neniam forgesos tiun admirindan soneton, kiun vi verkis por la naskiĝa datreveno de la profesoro, kiu ne ĝin komprenis. Li estas homo vulgara, tre vulgara. Ekster la reguloj gramatikaj kaj la komentarioj pri Camões[1], li estas ŝtonego.
Edmundo (vante)
Ĉu vi memoras? Estis unu strofo bone farita...
Alberto
Unu strofo...! La tuto estis belega--dek kvar versoj valorantaj mil. Kaj la stilo...! Kaj la riĉegeco de l' rimoj...!
Edmundo
Li trovis du versojn eraraj kaj unu malglata.
Alberto
Malglata estas li! Versoj eraraj... Kie estas la versoj eraraj? Envio... Envio, ĉar la poezio estas donaco de l' dioj--oni ne lernas senti kiel oni lernas la sintakson. Li scias funde ĉiujn regulojn de la belparola arto, sed, kiam li skribas, ŝajnas, ke tion li faras per fera bastono, tiel rigida estas lia frazaro. Kion vi priskribis? Ni vidu la majstro-verkon.
Edmundo
Mi priskribis someran tagiĝon.
Alberto (flatemule)
Kun la kanto ĝojiga de l' birdetoj, la bleketo de la ŝafaro, la roso brilanta sur la folioj...
Edmundo
Ja vi farus beletan paĝon, se vi volus: talentplena vi estas kaj vi esprimas ĉion pli purece kaj elegante ol mi.
Alberto
Bagatelaĵo. Mi tre emas fantazii, de kiam mi ĝin povas fari kun la dorso malsupren, sur la lito. Ha! por la kapo ne ekzistas io pli komforta ol bona lanuga kapkuseno; la libroj estas tre ĝenantaj. (Alia tono.) Lasu, ke mi vidu la priskribaĵon.
Edmundo
Jen. Sed ne ridu...
Alberto
Ridi? Preferinde diru: ne ploru. Ho! kara Edmundo, kredu--mi ne envias riĉaĵojn, sed tion... (Tuŝas la frunton.) Se Dio proponus al mi la elekton inter grandega riĉaĵo kaj bela talento, kiel la via, mi ne ŝanceliĝus eĉ sekundon. (Ravite.) La talento! (Alia tono.) Sed ni vidu la mirindaĵon. La estonto estas via. Mi... kompatinda! Eĉ mi ne scias, kiamaniere min ŝirmi kontraŭ la mizero. Fine... (Alia tono.) La tagiĝo... Ĝuste mi pensis pri la malo: la noktiĝo. Mi komencis la priskribon: ĝi montriĝis tiel malluma, tiel implikita, ke ĝi similis vintran nokton. La nokto estas mia vundebla flanko. Dormi... Kaj kie estas la Tagiĝo?
Edmundo
Jen, prenu.
Alberto
Donu. (Edmundo transdonas al li paperon.) Kia skribo! Mi ne scias, kiamaniere vi sukcesas skribi tiel simetrie, mia knabo. Kvieta karaktero... Mia skribo estas fuŝaĉo, kiun mi mem kelkfoje tre malfacile povas deĉifri. (Eklegas senvoĉe, kun gestoj de admiro. Edmundo rigardadas lin vante. De tempo al tempo Alberto ekkrias): Belete! Admirinde! Belege! (Subite.) Kia belaĵo, Edmundo! Mi fieriĝas pro vi. Mi tuj montros tion al Aŭgusto... Li estas tiel tromemfida. Estas bone, ke li vidu paĝon el majstro. Nur unu minuton.
Edmundo
Ne malfruiĝu. La profesoro baldaŭ venos.
Alberto
Nur momenteton. (Eliras tra la dekstra pordo.)
Sceno dua
Edmundo kaj Terezo
Terezo (eniras tra la maldekstra pordo)
Kie estas via frato?
Edmundo
Li ĵus iris najbaren por montri aferon al Aŭgusto.
Terezo
Anstataŭ labori. La profesoro tuj venos, estas preskaŭ la deka. (Alia tono.) Nu, ĉu vi jam faris vian ekzercon?
Edmundo
Jes, patrino. (Karese.) Kaj se mi ricevos la plej bonan noton, ĉu panjo kondukas min al la urbocentro, por ke mi elektu ludilon?
Terezo
Ja, certe. Vi bone scias, ke mi plenumas ĉiam mian promeson.
Edmundo
Mi volas fervojon, kun la reloj, la pontoj, la tuneloj... por ludi en la ĝardeno.
Terezo (ridetante)
Kaj se Alberto sukcesos pli bone?
Edmundo
Alberto... (Ridetas ironie.) Al li la premio...
Terezo
Vi malŝatas vian fraton. Tamen atentu, la profesoro opinias lin tre inteligenta. Eĉ li diras, ke estas domaĝe, ke li ne lernas diligente.
Edmundo
Mi ne opinias male, panjo. Alberto estas pli vigla ol mi, lia inteligenteco estas pli granda, sed... li malamegas la librojn. Li dormas sur ili. Vi vidos, ke li ne prezentas eĉ unu linion pri la ekzerco.
Terezo
Ĉu li ne ĝin faris?
Edmundo
Dum mi estis skribanta, li dormis. Eble li laboris matene.
Terezo
Povas esti. Li ellitiĝis tre frue, kaj sin enŝlosis en la ĉambro.
Edmundo
Por trarigardi la gravuraĵojn de la ilustritaj revuoj.
Terezo
Ĉu vi vidis?
Edmundo
Li mem diris.
Terezo
Des pli malbone. Li ricevos, kion li meritos. (Atentante.) Mi supozas, ke li venas.
Edmundo
Eble tiu estas la profesoro, kaj mi tuj iras por alporti miajn librojn.
Sceno tria
Terezo kaj Alberto
(Alberto eniras tra la dekstra pordo, suspekteme)
Terezo
De kie vi venas kun la vangoj tiel ruĝaj?
Alberto
Ĉu mi? De la laboro.
Terezo
Ĉu vi ne iris al la najbaro? Edmundo diris al mi, ke vi estis alirinta al Aŭgusto por montri ion al li.
Alberto
Mi iris revidi mian ekzercon. (Kolerete.) Mia moŝto frata kontrolas troege miajn paŝojn. Certe li parolis malbone pri mi: ke mi dormis, ke mi ne atentis pri mia tasko. Jes, mi dormis, nokte, ĉar mi preferas labori dum la freŝo de la mateno. Plie, mi ne havas la kreigan fantazion de Edmundo, nek mi verkas laŭ informoj: mi elrigardas kaj mi priskribas, kion mi vidis. Je kioma horo mi ellitiĝis hodiaŭ? Panjo vidis.
Terezo
Jes, estis frumatene.
Alberto
Je duono de la sesa. Por kion fari? Por vidi la sunleviĝon, aŭdi la birdojn, senti la tagiĝon.
Terezo
Kaj ĝin priskribi...?
Alberto (kaŝe-malice)
Mi ne scias. Baldaŭ vi vidos. Kiam la lernama Edmundo iris en la lernoĉambron, mi jam estis fininta mian laboron kaj mi amuzadis min rigardante la gravuraĵojn de la revuoj. Poste mi aliris al la ĝardeno kaj li restis tie ĉi.
Terezo
Kaj via skribaĵo?
Alberto
Mi lasis ĝin en la paperujo.
Terezo
Do, se vi faris, kion vi diras, vi ricevos la merititan premion.
Alberto
Mi penadas plej eble, sed la mallaboremula reputacio persekutas min.--Eĉ se miaj verkoj estas pli bonaj ol tiuj de Edmundo, ĉiam la laŭroj estas rikoltataj de li--kiam tio ne okazas pro la merito, ĝi estas pro la aĝo, ĉar li estas pli juna. Kaj oni ne volas, ke mi indignu.
Terezo
Sed kiu klaĉas pri vi?
Alberto
Ĉiuj. Eĉ oni diras, ke mi profitas je tio, kion li faras.
Terezo
Mi neniam tion diris.
Alberto
Vi ne diris, sed iu diris. La profesoro mem, ĉiam, kiam mi prezentas ekzercon bone faritan, li rigardas min nekonfide, grumblas, nur pro tio, ke, iam, li trovis malgrandan elĉerpaĵon el Alencar[2] en unu el miaj skribaĵoj.
Terezo
Malgranda elĉerpaĵo! Pacienciĝu, Alberto--tio estis tuta paĝo, ne havanta unu solan linion el vi.
Alberto
Kiu scias, ĉu panjo volas, ke mi kunlaboris kun la aŭtoro de "Guarany"? Mi kopiis...
Terezo
Sed vi ne lernas kopii.
Alberto
Nu! Kion mi faras en la desegnado? Mi kopias.
Terezo
Tio estas alia afero--en la desegnado estas necese alkutimigi la vido-senton al la linio, lertigi la manon...
Alberto
En la skribado estas necese alkutimigi la aŭdosenton al la harmonio de la frazo. Estas per la kopio, ke oni sukcesas fari "Venus"on, kaj la "Divina Comedia".
Terezo
Bedaŭrinde, mia infano, vi estas tro frazema. Kiu vin aŭdos, povos diri, ke viaj konaĵoj estas tre vastaj... kaj ĉion vi scias laŭ tio, kion vi aŭdas.
Alberto
Kaj tio ne estas malmultaĵo, panjo. Ekzistas pianludistoj rimarkindaj, kiuj ne havas alian meriton. La verŝajnoj estas nepraj; pli valoras orumita malriĉo ol trezoro en la mano de avarulo.
Terezo
Via memor-kapablo estas admirindega.
Alberto
Mi montras, ke mi atente aŭdas la vortojn de paĉjo.
Terezo
Via devo estas ankaŭ aŭdi liajn konsilojn.
Alberto
Kaj mi aŭdas ilin, panjo.
Terezo
Ne ŝajnas.
Alberto
Ili estas, kiel la semoj en la tero--siatempe ili floriĝos.
Terezo
Bone. Frazoj ne mankas al vi.
Alberto
Feliĉe!
Sceno kvara
Alberto, Terezo kaj Lucindo
Lucindo (dekstre)
Jen estas la profesoro.
Terezo
Enlasu lin.
Alberto
Momenton. (Al Lucindo.) Ĉu li portas verdajn okulvitrojn?
Lucindo
Ne, sinjoro.
Alberto
La blankajn?
Lucindo
Jes, sinjoro.
Alberto
Jen ni havas Camões...
Terezo
Kial?
Alberto
Por kompreni la klasikulojn, li uzas teleskopajn lensojn. Li havas la vidadon tre mallonga, la kompatindulo!
Terezo
Kaj vi havas la langon tre longa.[3]
Alberto
Kio abundas, ne malutilas. Tro da bono ne turmentas. (Sopire.) Ha! patrino mia, se vi imagus al vi, kiom kostas al mi elporti la vivon dum la horoj gramatikaj!... Dio ne faris la gramatikon ... male: li konfuzigis la lingvojn, kaj tio, kion ni faras per tiom da reguloj neutilaj, estas vera sakrilegio, ĉar ni pretendas korekti la ellaboraĵon de la Kreinto. La neregulaj verboj...
Terezo
Ĉu vi ne volas esti kuracisto?
Alberto
Vere mi ne scias!
Lucindo
Ĉu mi povas enirigi la profesoron?
Terezo
Jes. (Lucindo eliras dekstren.)
Alberto
Kaj en la ĝardeno la cikadoj kantas... Kia senkoreco! (Sidiĝas.)
Sceno kvina
Terezo, Alberto kaj la Profesoro
La Profesoro
(eniras kun pakaĵo de libroj, salutante per multe da salamalekoj. Li estas treege miopa kaj senatenta)
Sinjorino... Sinjoroj. (Rekoninte Alberton.) Ho! Ĝi estas la knabo! Kiel vi kreskis! Tiel ne atendite vi ŝajnis al mi lia moŝto komandora! (Viŝante sian vizaĝon.) Kia varmo! Je noktomezo la termometro montris 25° sub la ombro.
Alberto
Mirinde estus, se, je tia horo, ĝi montrus ion sub la suno.
La Profesoro
Est modus in rebus... Por ĉiu plezuro devas esti mezuro.
Terezo (mallaŭte al Alberto)
Ĉu vi jam komencas?
La Profesoro
Mi pasis hieraŭ je la deka nokte tie ĉi... Via Moŝto estis ĉe la fenestro.
Terezo
Hieraŭ! dum tia pluvo, profesoro...!?
La Profesoro
Ĉu hieraŭ ne estis merkredo?
Terezo
Jes.
La Profesoro
Estis lunlume.
Alberto
Hieraŭ pluvegis.
La Profesoro
Do, tio okazis la merkredon de la pasinta semajno... (Ordante la librojn sur la tablo.) Sinjoro Komandoro ĉiam sanega?
Terezo
Feliĉe.
La Profesoro
Mi legis en ia ĵurnalo, ke li estas elektita prezidanto de ia kompanio... mi ne memoras de kia.
Terezo
De asekuroj.
La Profesoro
Ŝajnas, ke jes... Kaj nun! Kun tia kompanio Via Moŝto ne vivos tiel sola... Kiam la kompanio estas bona ĝi signifas riĉaĵon.
Terezo
Tiu kompanio estas en bonega situacio.
La Profesoro
Mi ĉiam diras al la knaboj, ke ili evitu la malbonajn kompaniojn. Estas iu Aŭgusto, kiu loĝas tie ĉi najbare... Ho, Sinjorino! Li estis mia lernanto... Li estas ŝtonego! Li neniam forlasis la substantivon, kaj por formi la multenombron... Kia batalo! Mi al li diradis: oni formas la multenombron per la aldono de "s"... ekzemple... Nenio! Silento! Ŝtonego, mia Sinjorino! Estas vere, ke la patro ankaŭ estas nomata S-ro Ŝtonego.
Alberto
Ne, profesoro, li estas S-ro Pipro.
La Profesoro
Kiel, Pipro? Ha, jes... vi estas prava--li estas Pipro, Ŝtonego estas la alia, mia domluiganto. Li ankaŭ estas malmola, tre malmola. (Ŝanĝas la okulvitrojn verdajn je aliaj malklaraj.)
Alberto (al si mem)
Okulvitroj ŝanĝitaj. Mi forkuris de Camões, sed mi ne min forsavas de la verboj neregulaj.
La Profesoro
Bone. Ni laboru.
Alberto
Mi iras por preni miajn librojn. (Eliras dekstren.)
Sceno sesa
Terezo kaj la Profesoro
Terezo
Nu, profesoro! Ĉu vi opinias la knabojn preparitaj por la ekzamenoj?
La Profesoro
Certe, Sinjorino. Pri la angla lingvo ŝajnas al mi, ke ili estas iomete malprofundaj, ili ankoraŭ konfuziĝas. Ili sin prezentas tro memfide, kaj kiam mi pensas, ke ili tradukas Macauley aŭ Walter Scott, ili tradukas Chateaubriand. La pli maljuna precipe...! Inteligenta, tre inteligenta, sed ruza kiel neniu! Ĉar mi ne vidpovas bone, li trompas min, kaj mokas min. Mi demandas, ekzemple: Kiel oni diras ĉevalo en la angla lingvo? Kaj li tuje respondas: Cheval! Terpomo? Li: Pomme de terre. Kaj mi konsentas... Manko de vidpovo. Kiam tio okazas, la alia ĉiam atentigas min. Nun mi kunportas okulvitrojn pli fortajn kaj en granda kvanto. Mi havas ilin por ĉiuj lingvoj kaj sciencoj. (Elprenas el la poŝo aron da okulvitroj.) Por la matematiko... Bonvolu Via Moŝto vidi la dikon de tiuj lensoj.
Terezo
Vere, ili estas tre dikaj.
La Profesoro
Kaj tre delikataj, senmiksa kristalo. Ili kostis al mi tre multe. Kun tiuj ili ne trompos min.
Terezo
Kaj Edmundo?
La Profesoro
La pli juna?
Terezo
Jes.
La Profesoro
Perlo! Kaj tre inteligenta! La pli maljuna estas aglo, li flugos tre alten, Sinjorino... sed li volas nur ludi. Li estas el tiuj, kiuj maljuniĝas ludante la blindkaŝon.
Terezo
Tia estonteco ne plaĉas al mi.
La Profesoro
Sed li estas gaja.
Terezo
Kaj pri la portugala lingvo? Ĉu ili progresas kontentige?
La Profesoro
Pri la portugala lingvo mi ne estas tre postulema, ĝi estas hejma lingvo, oni ne atentas pri ĝi. Por la fremdaj mi aplikas mian tutan atenton. Hejme oni sin kondutas senceremonie: vestaĵeto el kotono, eĉ kun unu aŭ alia flikaĵo. Por iri en la societon oni postulas la plej bonajn vestojn, ĉu ne vere? Unu solecismo, de tempo al tempo, en la portugala lingvo, eĉ estas spritaĵo... Kaj kie staras tiu, kiu ĝin ne diras, sinjorino?
Terezo
Sed mi ne konsentas kun vi, profesoro. Mi opinias ke ili devas scii fundamente sian gepatran lingvon, eĉ kun malprofito por la aliaj. Unue mi, poste vi.
La Profesoro
Jes, unue Via Moŝto.
Terezo
Ne, la portugala lingvo.
La Profesoro
Tiel vi opinias?
Terezo
Kaj tiuj, kiuj saĝe pensas.
La Profesoro
Nu! En mia spirito mi formis la ideon, ke Via Moŝto, kiel la plejmulto el la gepatroj preferas, ke la knaboj diru unue: Bon jour!
Terezo
Ne, mi postulas, ke li diru unue--"Bom dia."[4] kiel diradis liaj prapatroj, poste...
La Profesoro
Prave oni diras, ke ne ekzistas regulo sen escepto. Nu, en la portugala lingvo ili ne estas ankoraŭ tre progresintaj, tio estas vero... sed en la franca!... Ili scias parkere elĉerpaĵojn el Racine, Corneille, Lamartine, Hugo...
Terezo
Kaj el Camões?
La Profesoro
Camões?... Camões estas domano. Nur de ne longe, ili lernas "La luziadojn". Sed ni povas atendi.
Sceno sepa
Terezo, La Profesoro, Edmundo, poste Lucindo
Edmundo
(eniras tra la maldekstra pordo kunportante librojn)
Bonan tagon, profesoro.
La Profesoro
Bonan tagon. Ĉu tiu estas la alia? (Atentigante la rigardon.) Ho, ĝi estas la pli juna. La alia estis tie ĉi antaŭ ne longe.
Terezo
Li iris por preni la librojn.
La Profesoro
Mi ne dubas, ke li restas tie. (Terezo sonoras.) Certe estas necese lin vokigi. (Lucindo aperas dekstre.)
Terezo
Diru al Alberto, ke jam estas la horo de la leciono.
Lucindo
Jes, sinjorino. (Malaperas.)
La Profesoro (sidiĝante ĉe la tablo)
Nia leciono hodiaŭ estas...?
Edmundo
Verboj de la unua konjugacio.
La Profesoro
Verboj de la unua konjugacio... Ĉu vi memoras, kion mi diris al vi pri la verboj de la unua konjugacio?
Edmundo
Ke ĉiuj estas tre freŝaj...
La Profesoro
Tre bone. Kial?
Edmundo
Ĉar ili finiĝas per "ar"[5]
Terezo
Eĉ "queimar"[6], ekzemple, profesoro?
La Profesoro
Jes, sinjorino, ĝi estas el la unua konjugacio.
Terezo
Mi bone scias; sed ĉu ĝi estas freŝa?
La Profesoro
Ĝi havas "ar" en la fino.
Terezo
Jes, kiam oni surblovas la brulvundon.
La Profesoro
Tiu procedo mnemonika estas ekskluzive mia.
Terezo
Kaj ĉu vi havas alian por la ceteraj konjugacioj?
La Profesoro
Mi pripensas pri tio, sinjorino.
Sceno oka
La Profesoro, Terezo, Edmundo kaj Alberto
Alberto
(eniras kun brovoj kuntiritaj kaj sidiĝas krucigante la krurojn)
Mi ĉeestas!
La Profesoro
Bonan tagon... (Fiksante lin per la rigardo kaj al si mem.) Tiu ĉi estas la alia... (Laŭte.) Mi pensas, ke por hodiaŭ ni havas ekzercon de verkado, ĉu ne vere? (Esplorante kajeron.) Jen estas en mia notlibro. (Legante.) "Por la filoj de komandoro Barboza, ekzercoj de verkado kaj kilogramo da kafo"... (La knaboj ridas. Korektante.) Ne, la kafo estas por mi. (Fermante la kajeron.) Kia temo?
Edmundo
Laŭvola.
La Profesoro
Laŭvola... Tre bone. Kaj... ĉu vi ambaŭ ĝin faris?
Alberto kaj Edmundo (samtempe)
Jes, sinjoro.
La Profesoro
Tre bone.
Terezo (al Alberto, mallaŭte)
Sidu dece.
La Profesoro
Sinjoro Alberto. (Alberto stariĝas.) Legu vian ekzercon.
Alberto
Nature?
La Profesoro
Kompreneble.
Alberto
Iafoje vi postulas, ke ni legu emfaze.
La Profesoro
Jes, vi estas prava. Sed hodiaŭ mi volas, ke vi legu nature.
Alberto (legante dolĉe)
"Tagiĝo."
Edmundo (surprizita)
"Tagiĝo!"
Alberto
Pro kio la miro? La profesoro diris, ke mi evitu la malklarecon: pli klara ol la tagiĝo... nur la tagmezo.
Edmundo
Sed ankaŭ mi...
La Profesoro
Sol lucet omnibus. La suno lumas por ĉiuj.
Alberto (superece)
Kiu scias, ĉu Dio faris la tagiĝon, nur por ke mia klera frato ĝuu kaj priskribu ĝin?
Terezo
Ne koleriĝu.
Alberto
Mi ellitiĝis je la kvina: panjo povas atesti, kion mi diras; mi iris en la ĝardenon por surprizi la unuan lumradion. Kion mi vidis, tio estas tie ĉi, bona aŭ malbona. (Dum la legado, Edmundo ne povas sin moderigi, esprimante per gestoj nereteneblaj sian indignon. La profesoro signofaras, ke li kvietiĝu; Terezo devigas lin sidiĝi, lin kvietigas. Alberto ne maltrankviliĝas kaj proporcie, laŭ li legas, grandiĝas lia entuziasmo): "Malforta koloro heligas serenan la ĉielon. La rando de l' horizonto ruĝetas, koloriĝas per purpuro--oras trio strekas ĝin, brilegante. La nestoj vekiĝas, kaj la birdaro forflugas ĝoje, pepante tra la libera spaco. La arboj rebrilas, malseketaj de roso; gutoj brilantaj ektremas sur la delikataj folioj, kaj la akvoj rapidetaj kantas murmure..."
Edmundo (ne povante sin reteni)
Sed tio estas el mi!
La Profesoro
Silentu!
Edmundo
Li forŝtelis.
Terezo
Tion oni ne diras!
La Profesoro
La verbo "forŝteli", de la vidpunkto de la ĝentileco, estas neregula, neregulega. Ĝi ne estas dirinda, ĝi ne estas konjugaciinda, ĝi ne estas uzinda.
Edmundo
Eĉ kiam ĝi estas la esprimo de la vero?
La Profesoro (kategorie)
Nunc et semper! Nun kaj ĉiam!
Alberto (tre kviete)
Ĉu mi povas daŭrigi?
Terezo
Jes, vi povas.
Alberto (daŭrigante)
"...kantas murmure..."
La Profesoro
Kiel bonege!
Alberto
"...kantas murmure kaj agrable. La brutaro blekas sur la kampoj; sonorilo aŭdiĝas de malproksime; la kulturisto aperas ĉe la pordo de sia kabano, kaj, feliĉa, rigardante la leviĝantan sunon, suprenlevas la manojn, kvazaŭ por danki al la Kreinto la bonfaron de la lumo." Mi finis (sidiĝas).
La Profesoro
Lukse bele! Lukse bele! Nun sinjoro Edmundo. Mi jam scias, ke vi elektis la saman temon, sed ne estas temoj, ne jam pritraktitaj de la poetoj... Nihil novi sub sole. Nenio nova sub la suno... kaj ĉiam aperas novaĵoj. La verko de via frato estas bonega, sed la via povas esti pli bona. Ni vidu.
Edmundo
Sed ĝi estas la sama... Mi certigas, ke Alberto kopiis... Mi ne legos. (Lasas la verkaĵon sur la tablo. Terezo, nerimarkite, forprenas ĝin, kaj malferminte libron, kaŝas la paperon inter la folioj.)
Alberto
Ĉu mi kopiis?!
Edmundo
Ja, vi kopiis!
Terezo
Sed kiel tio okazis?
Edmundo
Tie ĉi mem. Mi estis fininta mian taskon, kiam Alberto eniris, demandante, ĉu mi jam faris la ekzercon. Mi respondis jese, kaj li, kiu estas ruza, eklaŭdis min: "ke mi certe skribis belan paĝon, ke mi estas talentplena, ke mi versofaras admirinde..." kaj...
La Profesoro
...kaj vi lasis la fromaĝon fali.
Edmundo
La fromaĝon?! Kian fromaĝon?
La Profesoro
Jes, kiel ĉe la fablo de l' korvo kaj la vulpo.
Edmundo
Post multe da babilado, da bedaŭro, li petis, ke mi donu al li la verkon por ĝin montri al Aŭgusto. Mi, naive, transdonis al li...
Alberto
Vi mensogas!
Terezo (admone)
Alberto!
La Profesoro
Do, ekzistas malhonestaĵo.
Edmundo
Jes, sinjoro, kaj la viktimo estas mi.
Alberto (atakante)
Ekpruvu! Li diras, ke mi iris por montri la verkon al Aŭgusto. Do, vokigu Aŭguston, kaj li diru, ĉu li jam vidis min hodiaŭ.
Edmundo
Tion mi kredas. Vi ne kunestis kun li, vi estis kopiante tion, kion mi faris.
Alberto
Mi skribis mian verkon matene; mi lasis ĝin en la paperujo, kaj poste mi iris en la ĝardenon. Sinjoro mia frato ne forlasis la ĉambron... Kion li tie faris, mi ne scias.
Edmundo
Eble vi volas diri, ke mi estis kopianta vian inspiraĵon?
Alberto
Mi ne diris tiom.
La Profesoro
Fine, unu el vi alpropriigis al si fremdan verkon. La kulpulo sin prezentu, kaj mi promesas mian pardonon.
Terezo
Momenton, profesoro. Relegu vian verkon, Alberto.
Alberto
Tre volonte. (Malvolvas la paperon kaj legas kviete.) "Malforta koloro..."
Terezo
(ŝajnigante legi en la libro, samtone)
..."heligas serenan la ĉielon." (Movo de Alberto. La du knaboj sin interrigardas, mirigite. La profesoro ŝanĝas la okulvitrojn maltrankvile.)
Alberto
"La rando de l' horizonto ruĝetas,"
Terezo
..."koloriĝas per purpuro,..."
La Profesoro
Eksterordinare!
Alberto (per voĉo tremanta)
--"ora strio..."
Terezo
..."strekas ĝin, brilegante." (Ridetante.) Daŭrigu...
Alberto (jam konfuzite)
"La nestoj vekiĝas..."
Terezo
..."kaj la birdaro forflugas ĝoje, pepante tra la libera spaco." Daŭrigu!
Alberto (per voĉo preskaŭ neaŭdebla)
"La arboj rebrilas..."
Terezo
"Malseketaj de roso,..."
La Profesoro
Kian mirindegan memorkapablon vi havas!
Terezo
Antaŭen!
Alberto (kolerete)
Mi ne legos plu.
Terezo
Tute ne estas necese. Ambaŭ vi meritas severan punon, ĉar ambaŭ vi estas kulpuloj de la sama krimo. La elĉerpaĵo estis malnoble kopiita el Alexandre Herculano.[7]
La Profesoro
Kiel! Mistifikaĵo!... (Ŝanĝas la okulvitrojn.) Ho!
Edmundo (mirigite)
Kopiita! el Alexandre Herculano! Panjo vi eraras.
Terezo (montrante la libron)
Vidu tie ĉi (momento de silento).
Alberto
Mi jam sciis. (Al Edmundo.) Ĉu mi ne diris al vi, ke mi senmaskigos vin?
Edmundo
El Alexandre Herculano... Sed tio estas neebla!
La Profesoro
Kial neebla, se ĝi estas en la libro?
Edmundo
Mi certigas...
Alberto
Mi tion faris intence. Vi pensis, ke vi trompas min. Mi estos ĉio, kion vi volos, escepte malsaĝulo. (Arogante.) Ĝi estas kopiita el Alexandre Herculano... Mi vidis, kiam li estis kopianta; mi notis la numeron de la paĝo kaj mi decidis konfuzigi lin ... per ŝercaĵo.
Terezo
Ĉu vi?
Alberto
Jes, patrino, mi mem. En ĉi tiu domo estas nur unu persono, kiu laboras: tiu estas sinjoro Edmundo. Ĝi estas perfektaĉo, tia verko. Mi same kapablas verki poemojn.
Edmundo (priokupita)
El Alexandre Herculano...! Dio mia! sed kiel tio okazis?! mi neniam vidis verkon el Alexandre Herculano... Ho! jes! mi legis "Eŭriko", sed jam antaŭ tre longe. (Afliktita.) Mi freneziĝas.
Alberto (sarkasme)
Ho, frato mia! Tiu ne estas la unua korbo, kiun vi faras.[8]
Terezo (stariĝante, severe)
Sufiĉe! (Al Edmundo.) Do, vi ne kopiis?
Edmundo
Mi ĵuras, panjo...
Terezo
Ne ĵuru. Sufiĉas, ke vi diru: jes aŭ ne.
Edmundo (fiere)
Ne!
Alberto
Kaj li neas!...
Terezo (al Alberto)
Kaj vi?
Alberto (senĝene)
Mi kopiis...
Terezo
El Alexandre Herculano.
Alberto
Kompreneble.
Terezo
Profesoro, la verko, bona aŭ malbona, estas originala el Edmundo (Movo de la knaboj--ĝoja, de Edmundo; indigna, de Alberto.) Mi uzis artifikon, kaj la rezultato preterpasis ĉion, kion mi esperis. Jen estas la originalo de Edmundo, kiu min servis por la lego; la verko de Alexandre Herculano, kiu estas en mia mano, estas ... la nunjara almanako. (Al Alberto.) Kaj nun? Ĉu vi havas ion por diri kontraŭ via frato?
La Profesoro (al si mem)
Tiu virino havas sangon de Salomono en siaj vejnoj.
Alberto (konfuzite)
Mi ŝercis...
Terezo
Vi ŝercis? Ne! vi havigis al vi ludilon miksitan el mallaboremo, el malnobla flato, el mensogo, kaj plie el kalumnio. Nur unu el tiaj elementoj sufiĉas por makuli unu vivon. Vi uzis ilin samtempe, kaj via ago devas resti kiel ekzempla malvirto. Memoru ĝin, kaj korektiĝu. Kaj pro kio vi vidas vin humiligita? Ĉu pro tio, ke vi estas malsprita? Ne. Pro tio, ke vi estas malsanulo? Ne. Pro tio, ke vi ne disponas je tempo por labori? Ne.--Simple pro tio, ke vi estas mallaborema.
Alberto (sin ĵetante en ŝiajn brakojn)
Panjo ... mi promesas...
Edmundo (kortuŝita)
Lasu lin, panjo. Li ne faris malbonintence. Alberto estas bonkora.
Alberto
Kaj honorama, mia frato; vi vidos! (Eliras plorante. Terezo lin sekvas.)
La Profesoro
(ŝanĝante la okulvitrojn, post silento)
Vi, mia amiketo, antaŭgardu vin: aŭdu la belajn vortojn, sed evitu, ke la fromaĝo defalu el via beko. Vulpoj ekzistas ĉie kaj centope, kaj ili scias kanti, eĉ plezurige.
(Kurteno.)
OLAVO BILAC
La nigra papilio
Komedio en unu akto
El portugala lingvo
tradukis
La Forgesito
Personoj
Matildo
Mario, servistino
Eleonoro, filino de Matildo
Unu-akto
Ĉambro eleganta: Pordoj flankaj
Sceno unua
Eleonoro kaj Mario
Mario (tenante plum-balailon)
Tre granda?
Eleonoro
Grandega!... Kaj tute nigra. Ĝi ŝajnis velura. Mi estis, ĉe la fenestro, ĝuanta la lunlumon, kiam ĝi eniris, kaj sin metis sur la kartonan kadraĵon de la orkideoj.
Mario (priokupita)
Kaj tio okazis nokte...
Eleonoro
Jes, nokte.
Mario
Des pli malbone. Tiuj aferoj, nokte, estas plej danĝeraj. Nigra papilio...
Eleonoro
Eble tiu estas averto, Mario.
Mario
Jes... Eble...
Eleonoro
Mi tre timas morti... (Ploras.)
Mario
Ne ploru, fraŭlino. Mi tuj faros ion; vi vidos, ke nenio malbona okazos.
Eleonoro
Ha, Mario! (Kun intereso.) Kio?
Mario
Lasu... Mi prenas sur min la aferon.
Eleonoro
Kaj ĉu vi jam vidis ion similan?
Mario
Ja, certe...! Kiom da ili! Nia bona Dipatrino!... Oni ne povas plu kalkuli. (Mistere.) Aŭskultu! Iam, hejme, ni estis laborantaj nokte en la manĝoĉambro, kiam ĉe la duono de la naŭa, eniris nigra papilio, tute egala al tiu, kiu aperis al vi, kaj enflugis, haltante jen sur la plafono, jen sur la mebloj, kun la grandaj flugiloj larĝe etenditaj. Mia mortinta patrino, kiun Dio gardu, tuj malbenis ĝin, per preĝo tre forta, tiel forta, fraŭlino, ke, iafoje, ŝi ne alvenis ankoraŭ al la mezo, kaj la miraklo jam estis farita. Okazis konfuziĝo, neniu plu pensis pri kudrado, kaj ni ekforpelis la antaŭsignon.
Eleonoro
Kaj kio okazis?
Mario
Nenio, pro la preĝo de panjo. Alifoje boteleto da salo elverŝiĝis sur la tablon. Ha, fraŭlino!... La sango malaperis el miaj vejnoj, kaj mi tuj faris ĵuran promeson al Sankta Antono. Tamen, malgraŭ tio, post unu jaro mia frato rulfalis sur la ŝtuparo kaj rompis al si la brakon. Se mi ne estus farinta la promeson, mi ne scias, kio okazus al la knabo. Ne! Kun tiaj aferoj mi ne volas ludon. Dio liberigu min! (Faras kruco-signon.) Mi kunportas ĉiam miajn amuletojn: unu pugn-amuleto el gagato, du el Gvineo, tri el korno, unu el koralo; mi havas ĉe la litkapo unu de tiu ĉi grando. Kaj tiu ĉi... (vidigas pugn-amuleton ĉe ŝia zono), kaj ankaŭ dento de maj-skarabo. La fraŭlino devas havi ŝian amuleton, almenaŭ unu. Ne ludu kun tia afero.
Eleonoro
Mi mortiĝas, Mario...!
Mario
Ne, vi ne mortiĝos. Fidu al mi. (Memfidege.) Nu! Ĉu mi estas aŭ ne via amikino? Mi, tiel frue kiel mi finos mian laboron, mi eliras al mia ĉambro, kaj mi preĝos.
Eleonoro
Do, iru tuj. Mi faros la balaon anstataŭ vi.
Mario
Vi?
Eleonoro
Jes. Kial ne?
Mario
Eble mia mastrino koleriĝos.
Eleonoro
Ne. Mi diros, ke mi mem tion volis, por fari iom da ekzerco. (Alia tono.) Kaj ĉu vi scias, kie estas troveblaj la pugn-amuletoj?
Mario
Jes.
Eleonoro
Kiaj estas la plej bonaj?
Mario
Tio dependas de la celo: por ensorĉigo, tiuj el Gvineo, aŭ el gagato. Por bonŝanco, tiuj el koralo. Por ... mi scias. Vi devas porti unu el gagato.
Eleonoro
Ĉu vi kapablas aĉeti unu por mi?
Mario
Jes.
Eleonoro
Kiel vi estas bonkora.
Mario
Ha! Kiam mi estas amika, mi estas vere amika.
Eleonoro
Donu al mi la plumbalailon, kaj iru tuj preĝi.
Mario
Do, ĝis baldaŭ. Kaj ne timu; de kiam mi preĝas, la malbono estas venkita. Ĉu vi ne memoras tiun serviston, kiu servadis tie ĉi? Felicianon? Mi tiele malamis lin!... Mi tiom preĝis, ke la mastro forsendis lin.
Eleonoro
Ĉar li ŝteladis liajn cigarojn.
Mario
Babilaĵoj, fraŭlino! La ŝtelinto, tiu estis mi.
Eleonoro
Vi?!
Mario
Jes, fraŭlino.
Eleonoro
Kaj ĉu vi fumas?
Mario
Pro kolerego. Tiam mi fumis.
Eleonoro
Kaj vi ne sentis kapturnon?
Mario
Ne, mi ne fumadis la cigarojn. Mi volis nur diri, ke interne mi furioziĝis. Mi ĵetadis ilin sur la straton, certa, ke la mastro suspektos Felicianon, kaj tio okazis. Mi diras tion al vi, por ke vi vidu, ke, kiam mi preĝas, mi sukcesas.
Eleonoro
Sed ŝajnas al mi, ke ne la preĝoj faris tion, Mario... ĉar...
Mario
La cigaroj... Nu! Se mi ne estus preĝinta, la mastro ne rimarkus la ŝtelon. Vi vidos.
Eleonoro
Do, iru. Mi ne kvietiĝas, antaŭ ol vi preĝos.
Mario
Nu, mi iras!
Eleonoro
Iru... Kaj atentu... Vi povas preni por vi la manteleton el punto.
Mario
Kaj por vi?
Eleonoro
Mi havas alian.
Mario
Dio pagu vin. (Eliras dekstren.)
Sceno dua
Eleonoro kaj Matildo
(Eleonoro senpolvigas la meblojn, senatente, penseme.)
Matildo
(enirante tra la maldekstra pordo)
Ho! Kio okazas? Ĉu kaptis vin la febro de la purigo?
Eleonoro
Mi distras min.
Matildo
Bela distraĵo, nedubo. (Rimarkante, ke ŝi ploras.) Kio okazas al vi?
Eleonoro
Multe mi timas morti, panjo!
Matildo
Morti... Sed... ĉu vi sentas ion?
Eleonoro
Nigra papilio eniris en mian ĉambron, kaj haltis sur la kadro de la orkideoj.
Matildo
Kion signifas tio?
Eleonoro
Ĝi estas averto.
Matildo
Averto pri kio? Nu, filinjo... Kiu enmetis tiajn ideojn en vian kapon? Se vi ne volas, ke la noktaj papilioj eniru en vian ĉambron, fermu la fenestrojn. Mi, ĉiunokte, ilin havas, triope, kvarope, flugetantaj ĉirkaŭ mia litkurteno, kaj mi ne troe atentas pri tio. Nia domo estas inter arboj, kie vivas la bestetoj de Dio, kiuj sin sentas altiritaj al la lumo. Kie estas la malbono, kiam ili vizitas min?
Eleonoro
Kaj la noktuo? Mi aŭdis ĝin ĉiunokte.
Matildo
Ankaŭ mi.
Eleonoro
Kaj panjo ne timas?
Matildo
Timi... Kion?
Eleonoro
La morton.
Matildo
Vi freneziĝis. La noktuo kantas, kiel kantas la piroloj kaj la kanarioj. La kanto estas laŭ instinkto de l' birdoj. Ĉiu el ili montras per speciala maniero sian feliĉon pri vivo--tiu ĉi pepante, kiel la paseroj; tiu ĝemante, kiel la turto. La noktuo havas bleketon malĝojan, sed ĝi ne antaŭdiras malbonaĵojn--ĝi ne estas antaŭdiristino; ĝi estas nedanĝera besto, kiu vivas plenumante sian destinon. Kio, precipe, igas ĝian kanton malĝoja, tio estas la nokto kun la mistero, kiun nia fantazio disportas tra ĝi. La grekoj faris el la noktuo la penseman kunulon de Minervo, simbolo de la meditado, flanke de la saĝeco; kaj ni humiligas ĝin kiel antaŭdirantinon de la Morto. Superstiĉoj, mia filino.
Eleonoro
Superstiĉoj!...
Matildo
Jes. En la cerbo de la nesciulo estas nature, ke ili ekzistas; la kavaĵoj plenaj de mallumo estas la loĝejo de la legendo--tie vivas la drakoj, la ensorĉitaj bestoj, mirindigaj genioj. Por ke ĉio malaperu, sufiĉas la brilo de l' suno. Ili estas la rezultato de la ombro, perfekta figuro de la nescio. En cerbo kiel la via, tiaj kredoj ne devas persisti. Ĉu vi jam vidis, hazarde, ian feinon, ian monstran flugbeston?
Eleonoro
Ne.
Matildo
Tamen la fabeloj estas plenaj de ili, kaj ekzistas homoj certigantaj, ke ili jam ilin vidis. Petro, tiu servinto de via patreto, diradis, ke li renkontis akvo-feinon,[9] ĉe l' bordo de la rivero, kombantan al si la harojn per arĝenta kombilo. Kuraĝega ĝis la tro-riskemo, pro pago ia, li kapablos preterpasi, nokte, la lokon, en kiu li vidis la nomitan feinon. Li estis malklerulo, spirito naiva, plena de superstiĉoj. Sed vi...? Kiajn pruvojn vi havas?
Eleonoro
Mi? Sennombrajn!
Matildo
Diru unu.
Eleonoro
Tiel subite mi ne memoras. Interparolu kun Mario.
Matildo
Ha! Mario... Mi jam suspektis. Ĝi estas ŝi, kiu enmetadas en vian kapeton naivajn kredaĵojn. La superstiĉo, mia filino, estas malutilega fantazio--anstataŭ fariĝi floro, ĝi pintiĝas en dornoj, kaj sin returnas al la propra animo, kiu ĝin naskis: ĝi estas la restaĵo veneniga de la poezio. Forgesu tion. Al ĉio vi atribuas povon pereigan, kaj vi traserĉas antaŭsignojn en la plej sensignifaj fenomenoj--guto da oleo kiu elverŝiĝas, iom da salo elŝutita, plorbojo de hundo, kraketo de meblo. Ĉu vi opinias, ke la fortoj de la naturo havas nenion por fari, kaj sin amuzas susurante antaŭdirojn, montrante signojn de malfeliĉo? Sensenco!
Eleonoro
Panjo kontentiĝas dirante--sensenco! Sed vi ne konvinkas min pri la malo.
Matildo
Mario! Mi ne scias, kie ŝi lernis tiom da aferoj: ŝi interpretas sonĝojn, klarigas la influon bonfarantan aŭ malutilegan de la insektoj, demonstras, per absurdo, la ekziston de la demonoj, ŝi scias, kie estas sorĉistinoj, ŝi konas la herbojn sorĉantajn. Ŝi estas kreitaĵo admirinda, supernatura, kapabla por ĉio, escepte por balai la domon kaj senpolvigi la meblojn, se oni ne insistas pri tio.
Eleonoro
Ĉio, kion ŝi diras, estas vera--pli unu tagon, malpli unu tagon, ĉio okazas.
Matildo
Kaj kion ŝi diris pri la nigra papilio?
Eleonoro
Tion, kion ĉiuj scias.
Matildo
Ĉiuj? Ne: mi ne scias.
Eleonoro
Ke ĝi antaŭdiras malfeliĉon.
Matildo
Ha! Tiun ĉi fojon la profetaĵo efektiviĝos. Voku ŝin. Mi volas aŭdi, kion ŝi diras. Al mi tre interesas la scio pri la tuta prognozo mistera. (Eleonoro eliras dekstren. Matildo sidiĝas ĉe la tablo kaj ekskribas. Poste silento.)
Sceno tria
Matildo kaj Mario
Mario
(enirinte tra la dekstra pordo)
Ĉu la mastrino vokigis min?
Matildo (severe)
Jes. Unue por diri, ke vi legas troege.
Mario (surprizite)
Legi! Ĉu legi troege? Sed mi neniam vidis alfabetumon, mastrino. Mi neniam eniris en lernejon.
Matildo
Neniam vi tuŝis alfabetumon?
Mario
Mi? Ne, sinjorino.
Matildo
Ha! Vi ne legas tion, kio estas proksime al viaj okuloj, kion ĉiuj vidas; vi ne komprenas kiel grupo da literoj formas vorton, kaj vi volas legi la nevideblan, trapenetri la sekretojn de Dio, atingi la profundon de la Destino?
Mario
Mi ne komprenas, kion vi diras.
Matildo
Ĉu vi ne komprenas?
Mario
Ne, sinjorino.
Matildo
Kion signifas nigra papilio?
Mario
Nigra papilio? Malfeliĉo.
Matildo
Kaj akrido?
Mario
Akrido? Se ĝi estas verda--espero, sano, mono; se ĝi estas malhela--ĉagreno. Kolibro verda--ĝojiga letero; bruna--malbonaj novaĵoj. Grilo en la domo--malsano; en la flora ĝardeno--baldaŭa alveno de parenco. Hirundo ĉirkaŭflugante la domon...
Matildo
Sufiĉe...
Mario (protekteme)
Mi scias, kial mia mastrino demandas tion...
Matildo
Ĉu vi scias?
Mario
Jes, mi scias, sinjorino; ĝi estas pro la nigra papilio. Sed ne maltrankviliĝu, sinjorino--mi jam komencis la preĝon.
Matildo
Ĉu vi jam komencis la preĝon?
Mario
Jes, sinjorino.
Matildo
Kaj la papilio?
Mario
Ĝi foriris.
Matildo
Kaj vi tuj iros akompani ĝin?
Mario
Ĉu mi?! Kiel?
Matildo
Prenante vian pakaĵon kaj elirante tra la strata pordo.
Mario
Ĉu mia mastrino maldungas min? Kion mi faris?
Matildo
Ĉu vi ne scias?
Mario
Ne, sinjorino.
Matildo
Nu, mi tuj diros al vi. (Kviete.) Atentu: Se anstataŭ balai la ĉambron, alportante la balaaĵon al la deponejo, vi amasigus ĝin sub la mebloj, kio okazus post malmulte da tempo? Eĉ se plej multe zorge ni kaŝus ĝin, ĝi elŝutiĝus kaj, ĉe la plej malforta venteto, la polvo kaj la aliaj restaĵoj disŝutiĝus en la tuta domo.
Mario
Sed neniam mi faris tion.
Matildo
Vi faris pli grandan malbonaĵon.
Mario
Ĉu mi? mia mastrino povas esplori kaj, se vi trovos ion sub la mebloj, vi rajtas senkapigi min.
Matildo
Mi ne diras, ke estas io sub la mebloj, sed la spirito de mia filino superpleniĝas...
Mario
Kaj mi...? En la spirito, ... Sed mi neniam vidis la spiriton de Fraŭlino... Kion mi tien enmetis?
Matildo
Nigrajn papiliojn, akridojn, pinĉprenon da salo, spegul-pecetojn, feliĉigajn foliojn, pugn-amuletojn, konketojn, maj-skarabojn, herbojn sekajn... Mi ne scias kion plu! Kiu ĵetis tiujn frivolaĵojn en la animon de Eleonoro? Vi.
Mario
Mi?
Matildo
Jes, vi! Eleonoro estis gaja knabino, ĉiam ridema, elprenante el la vivo la helan parton--. Vi enpuŝis ŝin en la ombron kaj vi surĵetis sur ŝin ĉiajn balaaĵojn, kiujn vi kunportadis.
Mario
Kia balaaĵo, mastrino?
Matildo
Viaj superstiĉoj, viaj kredaĵoj ridindaj. Mi volas purigi, aerumi la spiriton de mia filino, kaj ne estos al mi facile sukcesi, se vi restos pli longe apud ŝi.
Mario
Mi ne komprenas, kion mastrino diras. Oni faris sorĉaĵon.
Matildo
Vi mem faris... Mi forsendas vin, ĉar mi ne volas sorĉistinojn en mia hejmo.
Mario
Sorĉistino! mi...!? (Plorema.) Tiel okazas ĉiam: kiu plej faras, malplej meritas; ju pli da laboro, des malpli da honoro. Mi nur volas la feliĉon de la fraŭlino, kaj mia mastrino nomas min sorĉistino. Dio estu laŭdata! La malsaĝa estas mi...
Matildo
Mi ne kontraŭdiras.
Mario
Jes. La malsaĝa estas mi--ĉar mi ne korektiĝas. S-ro Dro Mamede maldungis min pro araneo; nun mastrino forsendas min...
Matildo
Pro nigra papilio. La insektoj persekutas vin.
Mario
Nu, mastrino volus, ke mi lasu okazi la malfeliĉon?
Matildo
Kian malfeliĉon, Mario?
Mario
Tiu, kiu estis supre, en la aero...
Matildo
Ĉu estis malfeliĉo en la aero? En balono eble!
Mario
Mi ne scias.
Matildo
En la aero estas via kapo...
Mario
Mi povus paroli... sed mastrino opinias, ke mi estas sorĉistino.
Matildo
Ĉu vi povus paroli? Parolu, do.
Mario (plorante)
Ne, sinjorino. (Eliras dekstren.)
Sceno kvara
Matildo (sola)
Kompatinda! La kulpo, fine, estas de tiuj, kiuj ŝin edukis. Ĉe ili estas la teruro, per kiu oni penadas korekti la infanon.--Anstataŭ montri al ĝi la malbonon, oni minacas per fantaziaĵoj, kaj plenigante malhele la infanan spiriton per strangaĵoj, antaŭe oni preparas ĝin por ĉiuj malveraj ideoj, faras el ĝi timemulojn, kaj la eraro; kaj antaŭjuĝoj, kiuj falas en la nescion spiritan de la mensogo, multobliĝas je superstiĉoj. Pensante nur pri mi, la kompatinda knabino daŭrigus sian oficon--ŝia superstiĉo ne min timigas--mi estas tre bone kirasita kontraŭ ĝi: bedaŭrinde, la spirito de Eleonoro ankoraŭ ne estas tute formita, kaj ĉio, kio falas en ĝin, povas fariĝi floro aŭ dorno. Hodiaŭ estas la nigra papilio, morgaŭ la akrido verda, poste la grilo, poste la musido... Ne! Ni evitu ĝustatempe pli grandan malbonon.
Sceno kvina
Matildo kaj Eleonoro
Eleonoro
(eniras kurante, profunde senkuraĝa, kaj lasas sin fali sur seĝon, etendante bluan paperon al Matildo.)
Voĉo (obtuza)
Legu, panjo. Mi ne kuraĝas.
Matildo
Kio estas tio?
Eleonoro
Telegramo.
Matildo
Ĉu vi ricevis ĝin nun?
Eleonoro
Ĝuste nun.
Matildo
De kie ĝi venas?
Eleonoro
De Laranĵeiras...[10] (Tragedie.) La papilio...
Matildo
Ĉu la papilio alportis ĝin?
Eleonoro
Nedube...!
Matildo
Ĉu la papilioj estas nun dungitaj en la telegrafejo? Mi ne sciis.
Eleonoro
Ne ŝercu, panjo. Mi estis certa pri tio.
Matildo
Pri la telegramo?
Eleonoro
Aŭ pri alia afero... pri ia malfeliĉo. Mario estis preĝanta, panjo vokigis ŝin... Jen vi havas.
Matildo
Vere la malfeliĉo ne povus veturi pli rapide--por ne perdi tempon ĝi venis telegrafe. (Eleonoro ploras.) Sed ne malkvietiĝu, antaŭ ol vi legis la telegramon, kaj eĉ vi ne scias de kiu ĝi venas.
Eleonoro
Ĝi estas de Eŭgenio.
Matildo
Kiu Eŭgenio?
Eleonoro
Eŭgenio de Lima, tiu, kiu loĝas en Laranĵeiras.
Matildo
Ia kolegino? (Jesa kapsigno de Eleonoro.) Kaj ŝi estis malsana?
Eleonoro
Mi ne scias... Certe ŝi mortis.
Matildo
Do, la telegramo ne venas de Laranĵeiras, filino,--ĝi venas de la alia mondo.
Eleonoro
Ho! panjo...
Matildo
Ni vidu. Kvietiĝu. (Malfermas la telegramon kaj legas ridetante.) Vere la papilio...
Eleonoro (ektremege)
Ŝi mortis!
Matildo (legante kviete)
"Eleonoro. Atendas vin morgaŭ nepre, bapto Mimi. Eŭgenio."
Eleonoro (surprizite)
Ha!
Matildo
Ŝajnas, ke la novaĵo ne postulas funebron?
Eleonoro
Pri la bapto de la pupo... Mi estas la baptopatrino. (Rekvietiĝinte.) Kia senpezigo!
Matildo
Vi vidas, ke vi estis nejusta pri la papilio.
Eleonoro
Ha! Sed kiu scias tion, kio povos ankoraŭ okazi.
Matildo
Jes. Povos ankoraŭ okazi multe da aferoj. Vi povos, ekzemple, opinii, ke la vesto, kiun la kudristino sendis, ne alĝustiĝas al via nova ĉapelo...
Eleonoro
Ĉu la vesto jam venis?
Matildo
De mallonge.
Eleonoro
Kaj panjo diris nenion.
Matildo
Vi estis priokupata pri la papilio kaj pri la ŝercaĵoj de Mario.
Eleonoro
Vi parolas tiamaniere, ĉar vi ne vidis la papilion.
Matildo
Mi jam diris al vi, ke ili kutimas dormi sur mia litkurteno; pro tio mi ne havas terur-sonĝojn, kaj mi ne envias la feliĉegon de la plej feliĉegaj, ĉar mi konsideras min perfekte feliĉa. Kaj vi ankaŭ estas tia: vi havas patron, kiu vin amegas; kaj mia koro... Kion plu vi volas? (Altirante ŝin al si.) Diru: ĉu vi kredas ankoraŭ je la influo fatala de la insektoj?
Eleonoro (timeme)
Mario...
Matildo
Mario estas kompatinda vilaĝano, mia filino; ŝi estis edukita de nekleruloj, kiuj plenigis al ŝi la kapon per absurdaĵoj. Via religio, kiu estas tute pureca, forigas kaj batalas ĉiajn superstiĉojn. Ĉu vi kredas, ĉu vi opinias eblaĵo, ke Dio fidu la sekretojn de sia kompato aŭ la decidojn de sia kolero al la vagantaj papilioj aŭ al la akridoj? Ĉu vi kredas, ke Li sciigu siajn intencojn laŭ maniero malmulte pura aŭ mallerta, elverŝigante oliv-oleon aŭ dispecigante spegulojn, kaj ke Li donu al estaĵo simplanima eksterordinarajn povojn por nuligi siajn intencojn? Ĉu vi ne vidas, ke ĉio tio estas kontraŭ la komuna saĝo kaj kontraŭ la principoj de via kredo? Vi parolas pri nigra papilio, kaj vi ne havis ankoraŭ, dum viaj ferioj, tagon pli ĝojan ol la hodiaŭan. Estas motivo, por ke vi malfermu larĝe la fenestrojn de via ĉambro, lasante, ke ili eniru centoble, la antaŭdirantaj papilioj. (Karese.) Forkuru de la kredaĉoj, ne atentu pri malsaĝaj vortoj. Mario estas malspritulino--ŝi vivas en la mallumo de la nescio, en kiu oni lasis ŝin, kaj, el la mallumo, la malfeliĉa elprenas ĉiujn malĝojegajn fantaziojn, per kiuj ŝi venenigadis kaj miregigadis vian spiriton. Papilioj, ili estu iaj ajn, de tiu aŭ alia koloro, ĉiuj ili estas nedanĝeraj--ili vivas serĉante la lumon--la sunon aŭ la flamon de l' hejmoj. Ili ne alportas antaŭdirojn, ili alportas ĉarmojn, ili estas la evidentigo de la granda vivo, kiu plenigas la planedon loĝatan de ni. Tiaj estas la papilioj.
Sceno sesa
La samaj kaj Mario
Mario (kun pakaĵo, singultante)
Jen mi, mastrino. (Al Eleonoro.) Atentu, fraŭlino; nur pro tio, ke mi multe amas vin, oni forsendas min.
Eleonoro
Kiu forsendis vin?
Mario
La mastrino. Ĉu vi ne scias? Mi rakontis la aferon pri la nigra papilio, kaj ŝi maldungis min. Ĉu mi ne diris al vi, ke okazos ia malfeliĉo? La papilio eraris: anstataŭ eniri en mian ĉambron, ĝi eniris en la vian; sed la antaŭdiro estis por mi. Plie, mia pugn-amuleto fendiĝis; mi lasis ĝin sub la suno. Ĉio nebona okazas al mi. Fine, la volo de Dio plenumiĝu.
Eleonoro
Ĉu panjo forsendas ŝin?
Matildo
Jes.
Eleonoro
Kial?
Matildo
Ŝia apudesto ne konvenas al vi. Ne nur la korpaj malsanoj estas komunikeblaj, tiuj de la spirito ankaŭ estas.
Eleonoro
Do, nur pro la superstiĉaĵoj?
Matildo
Vere tio estas bagatelo...
Eleonoro
Kvietiĝu. De nun mi ne lasos min impresi, kaj eĉ mi bonfaros al ŝi.
Matildo
Ĉu vi?
Eleonoro
Panjo diris al mi de ne longe, ke pro nescio ŝi agas malbone.
Matildo
Jes, vere.
Eleonoro
Do, la nescio estas afero facile korektebla. Kaj jen mi korektos ŝin: mi tuj ekinstruos ŝin la legadon.
Matildo
Vi povas diri: mi tuj lumigos ŝian animon.
Eleonoro
Permesu, ke ŝi restu, panjo. Mario estas bonega knabino.
Matildo
Se vi promesas plenumi, kion vi diris...
Eleonoro
Mi promesas. Ŝi alportis al mi la mallumon, mi kompense liveros al ŝi la lumon.
Matildo
Tre bone. Nun al la sibilo. (Vokante.) Mario!
Mario (elviŝante la okulojn)
Jes, sinjorino!
Matildo
Eleonoro petas, ke mi restigu vin, kaj mi ne volas ĉagreni ŝin, por ke ŝi ne atribuu tion al la influo de la nigra papilio.
Mario
Tiu malŝatinda!
Matildo
Se la familianoj plaĉas al vi...
Mario (lasante fali la pakaĵon)
Se ili plaĉas!... Sed kie mi trovos la zorgojn, kiujn mi ricevas tie ĉi, la afablaĵojn, kiujn vi faras al mi?
Matildo
Nu! Vi povas resti kun ni la tutan tempon, kiun vi volos, se vi lernos kredi, ke la papilioj flugas pace kaj la akridoj, kaj se vi ne faros sorĉaĵojn ĝusta-tempajn aŭ ne-ĝustatempajn.
Mario
Mi promesas, mastrino. Mi mem vivas tre enuigita de tiuj aferoj. Ĉio okazas inverse. Ĉu vi volas scii? Mian tutan salajron de la pasinta monato mi perdis pro aĉeto de biletoj de loterio, kaŭze de akrideto. Mi renkontis unu ĉe mia kapkuseno, kaj pro tio, ke mia patrino ĉiam diradis: "Akrideto ĉe kapkuseno, mono, multe da mono", mi aĉetis biletojn abundege.
Eleonoro
Kaj poste?
Mario
Ĉiuj nepremiitaj. La papilio aliras al la ĉambro de la fraŭlino, kaj la domo falas sur min.
Matildo
Tio taŭgas, por ke vi konvinkiĝu. Krom tio, ke vi restas en mia domo, Eleonoro proponas instrui vin pri la legado.
Mario (ĝoj-radie)
Ĉu vi, fraŭlino?
Eleonoro
Jes.
Mario
Ha! La blanka papilio, kiu venis antaŭhieraŭ.
Matildo (severe)
Kion vi diras?
Mario
Neniam plu, mastrino... (Tre mallaŭte.) La blanka papilio... (Kun la manoj en teniĝo de preĝo.) Legi! Kian volon legi mi havas, vivi kun la okuloj en la libroj! Estas dirate, ke kiam oni legas, estas kvazaŭ oni havas flugilojn--oni iras kien oni volas, ni vidas kion ni deziras... Kaj mi tre volas vidi, sed mi estas kvazaŭ blindulino... Ha, fraŭlino! Ne, la papilio ne estis nigra... ne povis esti... Ha, fraŭlino!... Mi vivas antaŭ palaco el oro kaj eburo... La pordoj estas fermitaj, interne estas riĉaĵoj... Kiaj riĉaĵoj!... Kaj jen la fraŭlino, kiu diras al mi: "Mario, prenu la ŝlosilojn de l' palaco, malfermu la pordojn kaj eniru". Legi!
Matildo
Nu! Ĉu vi volas?
Mario
Ĉu mi volas?! Ho, mastrino!...
Matildo
Kaj vi promesas neniam plu diri sensencaĵojn similajn al tiuj, kiujn vi diradis al Eleonoro?
Mario
Mi diradis, ĉar mi kredis, sed nun mi estas konvikita, ke ĉio tio estas fabelo. Papilioj, akridoj, noktuoj... (Post silento.) Legi! (Subite.) Sed, fraŭlino, ĉu vi bone vidis...?
Eleonoro
Kion!
Mario
La... Ne... Mi ĵuras, mastrino, ke neniam plu mi parolos pri papilioj. (Tre mallaŭte.) Legi... Lerni la legadon... Ne, ne estas eble, ke la papilio estis nigra... Ĝi estis blua, certe, de la koloro de l' ĉielo...
Matildo
Nu, Mario?
Mario (ekstaze)
De la koloro de l' ĉielo...
Eleonoro (ridante)
Kio, knabino...?
Mario
La... la... mia alfabetumo, fraŭlino... De la koloro de l' ĉielo, kaj la literoj brilantaj kiel steloj... (Ploras kortuŝite.)
Matildo
Kompatinda knabino! Vere, estus kruelaĵo revenigi ŝin al la mallumo.
(Kurteno.)
Trioleto
La unuan fojon mi vidis vin,
Ne la plej feliĉa mi sentis min.
Donjo, arde mi vin adoris tuj
La unuan fojon mi vidis vin;
Sed adoro tia, en via kor'
Veran amon al mi elvekis, flor'.
La unuan fojon mi vidis vin,
Ne la plej feliĉa mi sentis min.
Alvoko
El "Rakontoj pri Amo", de João Baena
Sunradio falis sur la sep glavojn, kiuj disŝiras la bruston de la Sankta Virgulino Dolorata, kaj du gekolomboj flirtetis super la kornicoj de l' templo, inter la densaj nuboj de bonodor-fumo, kiuj suprenleviĝis el la bonodor-fumiloj, maldikiĝante tra la altaroj kaj ogivoj. Genufleksinta, tre ĉasta kaj malĝoja, tenante blankegajn manojn kunmetitajn en sintenado de petego, kaj la beletajn okulojn turnitajn al la ĉielo, tiu, kiun mi amas kaj pri kiu mi sopiras, preĝis kun tiom da fervoro kaj piemeco, ke estus malfacile scii, ĉu ŝi petegis kompaton pri siaj grandaj kulpoj, ĉu ŝi preĝis ardege por la feliĉeco de sia amo.
--Sankta Virgulino Dolorata, protektu tiun, kiun mi amas, kaj pri kiu mi vane sopiras.
* * * * *
Mi amis ŝin en tiu mallonga intertempo per ĉiuj fortoj de mia animo, per tuta sincereco kaj ekmovo de unua kor-inklino.
Kaj kiam la Diservo finiĝis, mi ekvidis, ke mia feliĉego ankaŭ finiĝis, restante al mi nur la dolĉa-maldolĉa rememoro de tiuj forflugantaj momentoj dum kiuj mi ekvidis la paradizon, ne povante atingi ĝin.
--Sankta Virgulino Dolorata, protektu mian amon.
* * * * *
Tiu, kiun mi amas, kaj pri kiu mi sopiras, de longe forlasis min; sed kiam ŝi forlasis min, ŝiaj belegaj okuloj renkontis la miajn, kaj neniam plu mi povas forgesi ilin, neniam plu.
Ili estis, tiuj okuloj, tiel klaraj tiel puraj, tiel kvietaj, ke oni dirus ilin faritaj el porcelano, kiel tiuj de la pupoj riĉaj. Okuloj, tiaj, kiaj, ne havante la reveman esprimon de la suferantoj, penetras en la profundon de l' koroj por ĵeti en ilin la ĝermon de la pasio, kiu malsaĝigas kaj mortigas. Okuloj tiaj, kiaj delogas nin kaj suprenlevas nin al la ĉielo; kiuj forpuŝas nin kaj instigas nin al krimo.
--Sankta Virgulino Dolorata, protektu la marverdajn okulojn de la virino, kiun mi adoras kaj amas.
* * * * *
Ŝi forlasis min, sed ĉu brilas en la Supro la konsoliga lumo de la stelaroj, ĉu tereniĝas ĝermigante la teron, la brulantaj radioj de l' suno, mi vidas ilin ĉiam fiksataj sur min, persistaj kaj kruelaj, revivigantaj al mi la doloron perdi ilin, kaj la sopiron, kiu kortuŝas min kaj doloras min, kiel malfeliĉulon. Sed mi deziregas vidi ilin, efektive, denove, surverŝantajn sur mian animon turmentitan la brilegon, kiu iluminas ilin kaj poste ... poste morti.
Kaj kiam, ĉe la lasta momento, la animo forkuros el la tera elvolvaĵo, ili venu kompatemaj kaj malavaraj, doni al mi la lastan oleumon de sia kiso farita el lumo.
--Sankta Virgulino Dolorata, protektu mian amon. Donacu al mi la favoron havi en la lasta momento, kiel du vakskandelegojn, tiujn adoratajn okulojn, kiuj forkuris de mi kaj sin impresas ĉiam sur mian retinon, persistaj kaj kruelaj, ĉu brilas en la Supro la konsoliga lumo de la stelaroj, ĉu tereniĝas, ĝermigante la teron, la varmegaj radioj de l' suno.
--Sankta Virgulino Dolorata, estu malsevera, estu kompatema.
Sola
(Al Donjo)
Sur placo bruega amaso da homoj
Ĝojas kaj ridas
Kontente.
En kaĝo firmita la birdoj pepetas,
Turnas, returnas
Petole.
Odoraj kaj belaj ekfloras la arboj:
Rampas la vermoj
Agemaj.
De fortepiano agorda per tremo
Vibras aero
La pura.
De ĉio, de ĉie, de l' tero ĉielen
Bruas la vivo
Ridanta.
Silenta, malĝoja, en mez' de feliĉo
Mortas sopire
Mi, sola!
Kiel knabo povas sin mem rekomendi
El "The royal star readers"
(Al la brazilaj knaboj)
1. Negocisto anoncis, ke li bezonas iun, kiu lin helpu en lia oficejo, kaj proksimume kvindek knaboj sin prezentis petante la oficon. Tuj li elektis unu el ili, kaj forpermesis la aliajn.
2. "Mi dezirus scii", diris unu el liaj amikoj, "kiaj estas viaj motivoj por akcepti tiun knabon. Li ne montris al vi simplan leteron de rekomendo."
3. "Vi tute eraras", diris la negocisto. "Li viŝis siajn piedojn, kiam li eniris, kaj enirinte, li fermis la pordon; tio montras, ke li estas orda kaj pura."
4. "Li tuj cedis sian seĝon al la maljunulo, kiu eniris kun unu el la knaboj: tiamaniere pruvante, ke li estas tiel bona kiel pripensa."
5. "Li demetis sian ĉapelon, kiam li eniris, kaj li respondis miajn demandojn rapide kaj konvene; tio pruvas, ke li estas ĝentila."
6. "Li prenis per la mano la libron, kiun mi surlasis sur la planko, antaŭ la alveno de l' knaboj, kaj li ĝin metis sur la tablon, dum ĉiuj aliaj paŝis super ĝi aŭ puŝis ĝin aparte; tio ĉi montras, ke li estas zorgema."
7. "Li atendis pacience sian vicon anstataŭ repuŝi unu el la aliaj; tiel mi sciis, sen pli da demandoj, ke li estas modesta."
8. "Kiam mi parolis kun li, mi rimarkis, ke liaj vestoj estas bone brositaj, liaj haroj en agrabla maniero, kaj liaj dentoj blankaj kaj puraj."
9. "Kiam li skribis sian nomon, mi vidis, ke liaj ungoj estas agrable zorgitaj kaj neprovizitaj per pintoj kiel tiuj de kelkaj el la aliaj knaboj."
10. "Ĉu vi ne nomas tiujn faktojn la plej bona speco de leteroj? Mi juĝas, ke jes; kaj kion mi povas diri pri knabo, uzante miajn proprajn okulojn dum dek minutoj, tio estas pli valora ol ĉiuj belaj leteroj, kiujn li povas alporti al mi."
Rozoj, rozoj...
Iam matene mi vidis
Belan rozujon florantan;
Gaja, soleca rozeto
De ĝi alloge pendetis.
Blanka, pli blanka ol neĝo,
Pura, pli pura ol brilo;
Ĝin tre deziris elŝiri
Mi el ĝardena branĉeto.
Sed ĝardenisto kruela
En ĝin solvaĵon injektis,
Dolĉan, misteran. De tiam,
Ruĝa, la rozo fariĝis.
Kiel alloge sin turnis
Al mi belega la floro!
Arde mi volis ĝin tuŝi,
Krude per dornoj min vundis.
Pasis la tempo. Alvenis
Nova aŭroro printempa.
Ree ekfloris rozujoj:
Ne plu refloris la mia.
Tamen ne mortis la rozo.
Ŝanĝis nur ĝia koloro:
Flavaj sulkiĝis, ekfalis
Ĝiaj petaloj velkintaj.
Tiam la branĉo sin ĵetis
Sur min karese; kaj rozo
Dolĉe, dolĉege, tuj kuŝis
Sur ŝultro mia por kiso.
For! Tuj, rozujo kruela!
Blankan, mi amis respekti;
Ruĝan, deziris ardege;
Flavan... Rozujo malbela!
Kial ne lasis vi, ke mi
Ĝoje enspiru la virgan,
Ĉarman odoron de l' blanka?
Aŭ mi eksentu volupte
Kun pasiego kaj fajro
Brilan veluron de l' ruĝa?
Rozoj tre blankaj, tre puraj.
Rozoj, tre ruĝaj, tre ardaj,
Venu karese, multope!
Sed vi, rozaĉoj malbelaj
Jam sen odoro, velkintaj.
Ho! Kunfandiĝu en polvo,
Naŭza paŝtaĵo de l' vermoj.
La horloĝo
--Kioma horo? Ŝajne malrapidas
Horloĝo mia.
Ĝusta kun la via, tre ĝusta,
Deziras ĝin mi.
--Ne estu infano! Ne helpas,
Ke horloĝoj kune iradu.
Pli malpli rapide, aŭ ĝuste,
Ne revenas tempo estinta.
Preferinde ni ĝustigu la animojn.
Alproksimigu vian bruston al mia,
Metu la lipojn sur la miajn, ho, Donjo,
Korojn amantajn tre intimaj ni sentu.
Lulkanto
(Al Donjo)
Dormu, mia infano!
Havas koro amanta
Pli da vido akrega,
Ol la aglo fluganta.
Ĉio dormas sur tero;
Rozoj, vermoj, brutaro!
Dormas sablo arĝenta
Sub la kisoj de l' maro!
Dormu, mia infano!
Sur la volbo ĉiela
Brilas puraj la steloj,
Kaj mi gardas fidela.
En la nesto birdetoj
Krias, tremas timemaj;
Sed kviete redormas
Sub flugiloj amemaj.
Dormu, mia infano!
Dormu! Ne timu doloron
Gardas mi vin pli zorge
Ol avarulo trezoron.
Se mi estus riĉa...
(Rakonto laŭmemore verkita)
Antaŭ multaj jaroj vivis en malgranda urbo ŝuisto tre malriĉa, kiu ne povis kompreni, kial ĉiuj homoj ne havas egalan sumon da mono. Ĉiutage, de la mateno ĝis la nokto, li diradis:
--Mi laboradas senĉese, mi estas ŝparema, mi ne monludas, tamen neniam mi havas monon, miaj poŝoj estas ĉiam kiel korbo truita. Ha! Se mi estus riĉa!...
Kaj li vidadis preterpasi la lukse vestitajn personojn. Li aŭdadis frazojn orajn: miaj juveloj, miaj kapitaloj, mia servistaro ktp. Li ĉagreniĝis, tial, ke li ne povis paroli sammaniere, kaj tre malfeliĉe li vivis.
Ian tagon, sidante sur lia ligna benketo, senarte farita, li ekkriis:
--Se la diablo mem volus doni al mi monon!...
Tuj eklumis fulmo, kaj aperis sinjoro ruĝe vestita, kiu diris al li:
--Bonan tagon, mia bona. Pri kio vi pensas tiel serioze! Kio estas al vi?
--Pro kio tio interesas vin? Se almenaŭ vi donus al mi monon, multe, multege da mono...
--Kial ne? Se vi preferas monon, ĝin vi havos. Mi donos ĝin al vi ĉiutage.
--Vi ŝercas.
--Tute ne. Sed estas tri nepraj kondiĉoj: unue, vi diros al neniu eĉ unu vorton pri nia afero; due, vi elspezos la tutan monon antaŭ ol la suno subiros...
--Ĉu vi parolas senŝerce?
--Atendu momenton. Trie, se vi ne plenumos tiun ĉi interkonsenton, via animo apartenos al mi.
--Konsentite, diris la ŝuisto, post momenta pripensado.
--Bone. Jen estas papero kaj plumo Subskribu la kontrakton per via sango. Perfekte. Nun, eniru en vian domon, kaj ne forgesu unu vorton el ĉio, kion mi diris.
Nova ekfulmo, kaj la ruĝe vestita sinjoro malaperis subite.
--Sendube mi revis. Tio ne estas ebla. Mono, multe, multege da mono por mi? Ne, neeble!
Sed sur lia dika fingro briletis, kiel malgrandeta rubeno, guto de sango. Tiam li leviĝis ŝanceliĝante, kaj malrapide direktis sin al sia budo.
Sur la senarta ligna tablo kuŝis saketo velura. Li palpis, kaj sentis ion malmolan, rondan. Tremante de teruro kaj pro espero, li malfermis la saketon. Brilantaj moneroj el oro frapis liajn okulojn mirigitajn. Kun la palpebroj senmovaj, larĝe malfermitaj, per tremantaj manoj, li elŝutis la enhavon de la saketo, kaj la moneroj diskuris disĵetante flavajn fajrerojn.