Produced by Andrew Sly, Eric Brown, and the Online Distributed Proofreading Team. Thanks to the Toronto Esperanto Circle for providing the original book.
KOLEKTO DE «LINGVO INTERNACIA»
Rolandkanto
TRADUKIS
Doktoro NOËL
PARIS
PRESA ESPERANTISTA SOCIETO
33, RUE LACÉPÈDE
1906
Traduko de «La Chanson de Roland» laŭ oficiala klasika teksto de Léon Gautier (24-a eldono, ĉe Alfred Marne, Tours, 1899) estas reviviĝo de manuskripto de Oxford (Oksfordo), kaj enhavas la originalan verkon kune kun franca traduko.
Vortoj, versoj aŭ strofoj presitaj per klinitaj literoj ne troviĝas sur la Oksforda manuskripto, sed estas reeldonitaj el diversaj tekstoj, el kiuj ĉefa estas la manuskripto de Venizo.
Al Sinjoro Th. Cart
Profesoro en Liceo Henri IV
kaj en la Lernejo de politikaj Sciencoj
tiun ĉi verkon danke dediĉis
Doktoro Noël
Januaro 1905.
ANTAŬPAROLO
Parolante pri Rolandkanto, eminenta scienculo kaj akademiano Gaston Paris diras: «tiu infano jam fortika kaj sana, plena je forteco, boneco kaj kuraĝo... estas jam la granda franca popolo.»
Tute bone, ĉar, efektive, en tiu mezepoka poemo oni jam trovas la ĉefajn ecojn de nia franca nacio:
unuflanke, tiun deziron porti al aliaj la proprajn ideojn, tiun emon propagandi, kion oni kredas la vero, kaj tiun inklinon batali por la progreso en vicoj unuaj, kiel protagonisto: tiel batalas por Kristo kontraŭ Sarazenoj Rolando, glora nepo de Karlo granda!
aliflanke, profundan senton de nacia unueco, dank' al kiu, kvankam multaj ekzistas Francujoj malsamaj, kvankam ĉe ni ankaŭ la kutimoj kiel la kostumoj, la moroj kiel la lingvaĵoj ofte estas tre diversaj, tamen pli ol iu ajn nacio ni sentas nin antaŭ la fremdo nur unu popolo, kaj faras eksterlande tiun saman impreson: neniu lando malpli ol Francujo estas «geografia esprimo» kaj jam en tempo de nia Rolando.
Vere franca kaj eĉ france «klasika» estas plie la Rolanda kanto laŭ la simpleco de la agado, laŭ la sobreco aŭ, pli ĝuste, laŭ la malesto de epizodoj--oni nur komparu ĝin kun alia belega poemo, la Nibelungenkanto de la Germanoj--kaj, fine, laŭ la malmulteco de personaĵoj, super kiuj ĉiam aperas tiu nobla figuro: dolĉa Franclando.
* * * * * * *
D-ro Noël agis tre prave, kiam, kun mirinda lerteco, li tradukis por Esperantistaro la kanton pri Rolando, kiu en mezepoko ĝuis universalan famon kaj estis ĉie tradukata aŭ imitata.
Ĉar, vere, granda estas devo kaj tasko de esperanta beletristiko. Ĝi devas konigi al ni la ĉefverkojn de naciaj literaturoj, kiuj estas kvazaŭ morala vivo, kvazaŭ konscienco de ĉiu popolo. Dank' al tiu kono ne nur ni pli ĝuste ŝatos unu la alian,--kio jam estas granda profito,--sed ankaŭ, per internacia lingvo Esperanto, plej «konvena» tradukilo, post multaj, multaj jaroj, iom post iom sed tre certe, kolektiĝos trezoro komuna de l' homa literatura kulturo kaj konstruiĝos kiel muzeo de niaj plej ŝatindaj intelektaj riĉecoj, kien, apud tiu genie tradukita angla Hamleto (por nomi nur ĝin), oni metos sendube, kun aliaj belaj tradukaĵoj, kanton francan pri Rolando.
Samtempe aŭ nur poste, sub influo de tiaj verkoj, naciaj laŭ la deveno, internaciaj laŭ la komuna formo, naskiĝos pure esperanta literaturo. Geniaj aŭtoroj venos, kiuj, senpere pensante kaj skribante internacie, esprimos en siaj verkoj novajn internaciajn sentojn, novan komun-intelektan vivon, novan homan konsciencon.
Kiel Esperanto jam ekzistas apud la aliaj vivaj lingvoj, tiel ekzistos internacia literaturo apud la naciaj, ĉiam vivaj.
Revo! diros kelkaj.
Jes, eble!...
* * * * * * *
Brave batalinte, mortis Rolando, kaj lia revo efektiviĝis.
Kiel li, brave ni bataladu:
«Munĝojo! krios ni, deviz' de venko»
Hometoj, homunculi, baldaŭ ni malaperos, sed glore efektiviĝos nia revo!
Th. CART.
Oktobro 1905.
ROLANDKANTO
PERFIDO DE GENO
Komenco de kanto.
1
Jam Reĝo Karlo, nia glora Estro
En Hispanujo restis dum sep jaroj,
Akiris altan landon ĝis la maro
Kaj submetadis ĉion. Nek kasteloff
Nek urbo, nek remparo kontraŭstaras,
Krom monta Saraguso; ĝin defendas
Marsilo, reĝo Dion malamanta,
Mahometano kaj Apolonano.
Sed nepre malfeliĉo lin atingos. Aŭdu.
Konsiliĝo ĉe Marsilo.
2
En Saraguso estas Reĝ' Marsilo; 10
Sub ombro de ĝardffeno fruktodona
Li sidas sur seĝego blumarmora.
Pli ol dudek mil viroj ĉirkaŭ_staras_;
Li diras: «Dukoj, Grafoj, vidu, kia
«Malfeliĉego nin premegas! Karlo,
«Imperiestro de Francujo dolĉa,
«Ĉi-tien venis por nin neniigi;
«Armeon mi ne havas por batali,
«Nek virojn por dispeli liajn virojn!
«Konsilu min, mi petis vin, Saĝuloj, 20
«Kaj savu min de morto kaj de honto!»
Neniu eĉ respondas unu vorton,
Krom Blankandrino de Val-Fond' Kastelo. Aŭdu.
3
Ĉi-tiu estas plej elturniĝema
El Idolanoj, brava Kavaliro,
Bonkonsilant' por Reĝo; li ekkrias:
«Nun, via Reĝa Moŝto, trankviliĝu;
«Al Karl' fiera, aroganta, skribu;
«Promesu amikecon kaj fervoron;
«Donacu hundojn, ursojn kaj leonojn, 30
«Sepcent kamelojn, kaj mil akcipitrojn
«Plenaĝajn, kvarcent mulojn ŝarĝigitajn
«Je oro kaj arĝento, tiom, kiom
«Forporti povas kvindek veturiloj,
«Por ke li superpagu siajn anojn.
«Li jam de longe tie ĉi militas.
«Francujon baldaŭ, Ajkson li revenos.
«Vi, diru, ke vi sekvos lin je festo
«De Sankta Miĉjo kaj Kristan' fariĝos,
«Kaj estos lia volebonservanto.
«Garantiulojn al li ne rifuzu, 40
«Dek, dudek, por lin plene konfidigi.
«Ni sendu filojn de edzinoj niaj,
«Mi mem oferos riske mian filon.
«Pli bone estos ili perdu kapon,
«Ol ni majstraĵon kaj propraĵon nian,
«Vivonte nur per peto pri almozo!»
Respondas Idolanoj: «Ni aprobas!» Aŭdu.
4
Sed Blankandrin': «Pro dekstra man' kaj barbo
«Je vento antaŭ mi disbloviĝanta
«Vi tuj ekvidos Francojn translokiĝi,
«Reiri al Francuj', ilia lando. 50
«Kaj kiam ĉiu estos reveninta
«En hejmon, Karlo en kapelo sia
«Ĉe Ajkso solenigos Sanktan Miĉjon.
«Li vane vin atendos al kunveno;
«Pri ni malestos vortoj kaj novaĵoj.
«Fiera estas Karlo, kormalbone
«Garantiulajn kapojn li tranĉigos!
«Pli bone certe ili perdu kapon,
«Ol ni belegan, gloran Hispanujon,
«Kaj tiom da malbonoj ni suferu!» 60
Ekkrias Idolanoj: «Povas esti!» Aŭdu.
Sendo de deligitoj.
5
Marsilo reĝo konsiliĝon finis.
Kunvokas li Klarinon Balageran,
Estramarinon, ankaŭ Eŭdropinon,
Priamon kaj Garlanon la barbulon,
Kaj Makineron, lian onklon Mahon,
Transmaran Malbienon, Ĵoimeron,
Kaj Blankandrinon, por elmontri celon.
Li tiel vokas dek plej perfidulojn:
«Sinjoroj kaj baronoj, vi kuniru 70
«Al Karlo, nun Kordovon sieĝanta;
«Vi, en la mano portos olivbranĉojn,
«Montrante tiel pacon, submetiĝon;
«Kaj se vi scios interkonsentigi,
«Mi donos al vi (kiom vi deziros)
«Arĝenton, oron, kampojn kaj majstraĵojn.»
«_Vi estas prava!_» diras Idolanoj. Aŭdu.
6
Marsilo reĝo finis konsiliĝon.
Li diras: «Nun, Sinjoroj, vi foriru,
«Portante en la mano olivbranĉojn; 80
«Al Reĝo Karlo mianome diru,
«Ke li, pro Dio lia, min indulgu.
«Ne pasos tiu ĉi monato, antaŭ
«Ol mi lin sekvos kun mil fideluloj.
«Mi tuj aliĝos al Kristana leĝo,
«Servonte lin fidele, ame. Mi ja
«Garantiulojn sendos, se li volos!»
--«Traktaĵo lerta!» diras Blankandrino. Aŭdu.
7
Marsil' venigas dek mulinojn blankajn
De Reĝ' de Sicilio donacitajn. 90
Jen orbridiloj, kaj jen arĝentseloj,
Jen rajdas la dek viroj delegitaj,
Portante en la mano olivbranĉojn,
Montrante tiel pacon, submetiĝon,
Al Karlo, al Francestro ili venas...
Sin gardu Karlo!... Tuj lin ili trompos!... Aŭdu.
Kortego de Karlo.
8
La Reĝo estas ĝoja, bonhumora;
Kordovon prenis li, rompinte murojn,
Kaj disĵetinte turojn per maŝinoj.
Forprenis kavaliroj grandakiron,
Arĝenton, oron, kaj armaĵojn riĉajn. 100
Ne restas tie unu idolano
Se ne li mortis aŭ Kristan' fariĝis.
La Reĝo sidas en fruktoĝardeno
Grandega, kun Rolando, Oliviro,
Sansuno duko, kaj Ansejs' fiera,
Gefrejz' de Anĵo, reĝa standardisto;
Gerin' kaj Gerier' ĉi-tie estas;
Kun ili ankaŭ, multe da aliaj
Barbulaj kaj maljunaj viroj, kvindek
Mil kavaliroj, Francoj de Francujo.
Ĉi-tiuj sidas sur tapiŝoj blankaj; 110
Sin distras ili, je tabuloj vetas,
Plej saĝaj kaj maljunaj ŝakojn ludas,
Baŝelieroj plaĉamove skermas...
Jen, sub abio, apud roz' sovaĝa,
Seĝego ora hele brilas; sidas
Ĉi-tie Estro de Francujo dolĉa.
Per lia blanka barbo, bela kapo,
Altkreska kaj fiera eksteraĵo,
Lin oni konas, je rigard' unua.
Al li senditoj piediras, kaj tuj 120
Salutas lin per kora bondeziro. Aŭdu.
Alveno de Marsilanoj.
9
L' unua Blankandrino ekparolas:
«Al via Reĝa Moŝto, altsaluto
«Je Dio, la Glorulo, adorinda!
«Jen kion diras brava Reĝ' Marsilo.
«Esploris li pri via leĝ' de l' Savo;
«Li volas al vi partodoni havon,
«Leonojn, ursojn, hundojn kunligitajn,
«Sepcent kamelojn kaj mil akcipitrojn
«Plenaĝajn, kvarcent mulojn ŝarĝigitajn 130
«Je oro kaj arĝento, tiom kiom
«Forporti povas kvindek veturiloj,
«Por ke vi superpagu viajn anojn.
«Jam de tre longe vi ĉi-tie estas,
«Francujon, Ajkson vi reiru; tien
«Li sekvos vin; ĉi-tion li promesas.
«_Al via leĝo tiam li aliĝos,_
«_Manplekte, li fariĝos ano via:_
«_Per vi, li estos Reĝ' de Hispanujo._»
Al Di', Imperiestro levas manojn,
Kaj, mallevinte kapon, ekpripensas. Aŭdu.
10
La Reĝo sidas, kapon mallevinte:
Por parolado li ne tro rapidas, 140
Kaj nur parolas post pripenso plena.
Li restariĝas kaj fiere diras
Al la senditoj: «Vi ja estas pravaj;
«Sed Reĝ' Marsilo multe min malamas!
«Pri tio kion vi al mi raportis,
«Je kia grado povas mi konfidi?»
--Kaj Sarazeno: «Per garantiuloj;
«Fordonos ni al vi dek, dek kvin, dudek;
«El ili estos riske filo mia;
«Vi ja ne havos pli nobelan ol li. 150
«Je fest' de Sankta Miĉjo de l' danĝero,
«Sinjoro mia, laŭ promeso, sekvos
«Vin revenintan en palacon reĝan
«En Ajkso (kie por vi Dio fontojn
«Ŝprucigis); li Kristano ekfariĝos.»
--Kaj Reĝo: «Tiel li sin savi povos!» Aŭdu.
11
Belega tago de nun ekfiniĝas.
La dek mulinojn Karlo enstaligas,
Kaj en ĝardeno fruktodona tendon
Starigas por loĝigi dek senditojn. 160
Pri ili zorgas dek du el serĝentoj,
Dum nokt' gardantoj ĝis tagiĝo hela.
Sin levas Estro Karlo frumatene,
Al meso kaj matinoj li ĉeestas...
Imperiestro sidas sub abio;
Li vokas la baronojn al kunveno,
Ĉar nur per Francoj ĉion li plenumos. Aŭdu.
Konsiliĝo ĉe Karlo.
12
Imperiestro sidas sub abio;
Li vokas la baronojn al kunveno.
Ogiro duk', Turpin' ĉefepiskopo, 170
Riŝard' maljuna, lia nev' Henriko,
Aslino, brava grafo de Gaskujo,
Tedbaldo Rejmsa, kaj Milun' la kuzo,
Gerin' kaj Gerier' ĉi-tie estas,
Kun ili ankaŭ venas Graf' Rolando
Kaj Oliviro nobla, brava; tie
Pli estas ol mil Francoj de Francujo,
Kaj ankaŭ Geno, perfidonto. Tiam
Malbena konsiliĝo komenciĝas. Aŭdu.
13
«Baronoj noblaj», diras Estro Karlo, 180
«Marsilo reĝo skribis al mi jenajn:
«Li volas al mi partodoni havon,
«Leonojn, ursojn, hundojn kunligitajn,
«Sepcent kamelojn, kaj mil akcipitrojn
«Plenaĝajn, kvarcent mulojn ŝarĝigitajn
«Je or', kaj pli ol kvindek veturilojn,
«Kondiĉe ke Francujon mi reiru.
«Li sekvos min en Ajkson, en palacon;
«Aliĝos li al nia leĝ' de l' Savo,
«Kristan' fariĝos, kaj de mi ordonos. 190
«Mi tamen dubas, ĉu li diris veron!»
--Ekkrias Francoj: «Ni nin gardu bone!» Aŭdu.
Paroladoj.
14
La Reĝo finis sian paroladon.
Rolando graf' neniel lin aprobas,
Sin levas, staras, kaj lin kontraŭdiras:
«Malprave estus fidi al Marsilo!
«Ni, de sep jaroj, venis Hispanujon!
«Por vi, mi prenis Noplon kaj Komiblon,
«Akiris Pinolandon kaj Valternon
«Tuelon, Balageron, Sebilion! 200
«Pri reĝ' Marsilo, ĉiam li perfidis!
«Li jam alsendis dek kvin idolanojn,
«El ili, ĉiu portis olivbranĉon,
«Parolis ili al vi samajn vortojn.
«Kun viaj Francoj vi konsiliĝadis,
«Ĉi-tiuj malsaĝege vin aplaŭdis.
«Du grafojn sendis vi al l' Idolano,
«Basanz' kaj Basilio estis tiuj.
«Li senkapigis ilin, apud Haltoj!
«Vi, kiel ekbatalis, bataladu! 210
«Al Saragus' armeon alkonduku,
«Sieĝu urbon, eĉ dum tuta vivo!
«Al perfidulo venĝu mortigitojn!» Aŭdu.
15
Jen Karlo, kun la kapo mallevita!
Li elkaresas barbon kaj lipharojn,
Li nek aprobas nek mallaŭdas nevon.
Silentas ĉiuj Francoj; sed jen Geno
Sin levas; li al Reĝo proksimiĝas
Kaj fierege tiel ekparolas:
«Malprave estas kredi malsaĝulojn, 220
«Min aŭ l' aliajn; nur profiton celu.
«Nu, kiam vin sciigas Reĝ' Marsilo,
«Ke li, manplekte, submetiĝos al vi,
«Ke, de vi, li ricevos hispanujan
«Estrecon, kaj alprenos kredon nian,
«Ĉi-tiu kiu volas lin mallaŭdi
«Je mort' elfariĝonta ne pripensas!
«Konsiloj vantaj ne plu superregu!
«Malsaĝajn lasu ni, kaj saĝajn gardu!» Aŭdu.
16
Alvenas siavice duk' Naimo, 230
Barbulo kaj harulo heleblanka,
Pli bona kortegano ne troviĝas.
Al Reĝo diras li: «Vi aŭdis bone
«Ĉi-tion, kion Gen' al vi respondis;
«Konsilo saĝa, bona kaj ŝatinda;
«En la milito vi Marsilon venkis,
«Kastelojn ĉiujn vi forprenis de li,
«Per la maŝinoj murojn disĵetinte,
«Vi urbojn bruligadis, virojn venkis;
«Sed nun de vi, li petas nur kompaton!
«Ja, estus peko pli postuli de li 240
«Pruvinta dirojn per garantiuloj.
«_Ni devas nur baronon sendi al li,_
«Por ke finiĝu tiu militado!»
Kaj Francoj diras: «Duko estas prava!» Aŭdu.
17
«Baronoj noblaj, kiun ni alsen_dus_
«En Saraguson al Marsilo reĝo?»
Jen duk' Naim': «Mi iros, se vi jesos;
«Fordonu tuj al mi bastonon, ganton!»
Sed Reĝo diras: «Vi, saĝulo estas;
«Pro barbo kaj lipharoj, mi al vi ne
«Permesos tiel malproksimen iri! 250
«Sidiĝu; tion mi ordonas al vi!» Aŭdu.
18
«Baronoj noblaj, kiun ni alsendus
«Al Sarazeno, Saragusa estro?»
Rolando diras: «Mi ja povas iri!»
--«Ne, certe», diras grafo Oliviro,
«Ĉar bola kaj fiera via koro,
«(mi tion timas) vin malbonkondukus;
«Mi vole iros, se al Reĝo plaĉas.»
Imperiestro mallevetas kapon,
Kaj tiam diras: «Ambaŭ vi silentu!
«Nek unu nek l' alia forvojaĝos! 260
«Pro tiu barbo blankiĝinta, unu
«El dek du konsilistoj ne eliru!»
Silentas Francoj; ili aŭskultadas. Aŭdu.
19
Turpin' de Rejms' sin levas siavice;
Li diras laŭte kaj sonore: «Paco
«Al viaj Francoj, Via Reĝa Moŝto.
«Vi, de sep jaroj estas en la lando,
«Baronoj multsuferis kaj klopodis.
«Fordonu al mi ganton kaj bastonon;
«Mi al hispana Sarazen' aliros,
«La taŭgajn vortojn al li parolonte.» 270
--Imperiestro diras kun kolero:
«_Pro tiu barbo, vi neniel faros;_
«Sidiĝu sur ĉi-tiun blankan ŝtofon.
«Silentu, se ne mi mem vin demandis!» Aŭdu.
Delegado.
20
«Vi Francaj Kavaliroj», diras Karlo,
«Voĉdonu pri baron' el mia tero,
«Por ke li portu al Marsil' la skribon,
«_Kaj, se necese estos, li ekbatu._»
--Roland': «Jen Geno, mia duonpatro;
«Se restos li, pli bonan vi ne sendos.»
--Kaj Francoj: «Li je tio estas inda;
«Se Reĝo volos, li sukcese iros!» Aŭdu.
21
«Alproksimiĝu Geno», diras Reĝo, 280
«Vi tuj ricevos ganton kaj bastonon.
«Vi aŭdis, vin elektis voĉ' de Francoj.»
--Sed Geno: «Tion ĉi Rolando faris!
«Neniam plu, dum vivo, mi lin amos,
«Nek plu kolegon lian Oliviron,
«Nek (lin amantajn) dek du Konsilistojn;
«Mi ilin, antaŭ vi, provokas, Reĝo!»
--Sed Reĝo diras: «Vi ja tro koleras!
«Vi tien iru, jen ordono mia!»
--«Mi povas iri, sed ne trovos helpon! 290
«Basanz' kaj Basilio tion montris!» Aŭdu.
22
«Mi nepre devas iri Saraguson!
«Ve! kiu iras tien ... ne revenos!...
«Memoru pri l' edzin', fratino via,[1]
«Pri l' filo, ja, el ĉiuj la plej bela,
«Baldvino, se li vivos, estos brava.
«Mi testamentas al li havon, terojn;
«Vi gardu lin, mi lin plu ne revidos!»
Nun Karl',: «Tro mola estas via koro!
«Ĉar mi ordonas, vi foriri devas!» Aŭdu.
[1] Ŝia nomo estas «Berta»; ŝi estas patrino de Rolando.
23
Pro tio, korŝirite, Grafo Geno
De siaj ŝultroj prenas mustelfelojn,
Vestata nur per silktolaĵa veŝto.
Jen hel_rigardo_ kaj vizaĝ' fiera,
Gracia korpo, larĝa eksteraĵo!
Li tiel bela! Ĉiuj lin rigardas!
Li diras: «Kial vi, Roland', koleras?
«Ve! Ke mi estas via duonpatro!
«Vi min devigis iri al Marsilo!
«Se Di' el tie savos min, mi kreos 310
«Al vi ĉagrenojn kaj malhelpojn tiajn,
«Ke ili daŭros tutan vian vivon!»
--Rolando: «Fierec' kaj malsaĝaĵo!
«Jes, vere, mi ne zorgas pri minacoj;
«Sed, se saĝulon oni devas sendi,
«Ĉu Reĝo jesos, mi vin anstataŭos.» Aŭdu.
24
Sed Gen' respondas: «Vi ne iros pro mi!
«Servisto?... Nek mi via, nek vi mia!
«Ordonas Karlo fari lian servon;
«Mi iros Saraguson al Marsilo. 320
«Mi faros tie ian malsaĝaĵon,
«Por kvietigi mian koleregon!»
--Roland', aŭdinte tion, ekridetas. Aŭdu.
25
Ĉar Geno vidis ridon de Rolando,
Dolore li koleras, korŝiriĝas,
Kaj preskaŭ svenas, sed rediras: «Grafo
«Roland' mi certe vin neniel amas;
«Sur min vi ekfaligis tiun sorton!...
«Imperiestro prava ... jen mi estas,
«Kaj preta por plenumi vian servon!» Aŭdu.
26
«Sinjoro Geno, diras Karlo, aŭdu:
«Mi scias, tiun sendon vi plenumos.
«Je mia nomo, al Marsilo diru,
«Ke li, manplekte, mia an' fariĝu,
«Kaj ankaŭ li ricevu sanktan bapton.
«Al li mi donos duonhispanujon,
«L' alia estos al Roland' barono.
«Ĉu li ne volas interkonsentiĝi,
«Mi iros por sieĝi Saraguson;
«Li estos ekkaptita, katenita,
«En Ajkson la ĉefurbon kondukita,
«Per juĝo tie li elperdos vivon,
«Li mortos kun doloroj kaj kun honto.
«Leteron tiun sigelitan donu
«Al l' idolano en la dekstran manon.» Aŭdu.
27
Al Geno, Karlo montras dekstran ganton.
Pli volus grafo esti for de tie.
Li volas preni ganton, sed ĝi falas
Sur teron.--Francoj: «Dio! Kio estos!
«De tio nur malbono ekfariĝos.»
--Kaj Geno: «Vi pri tio eksciiĝos!» Aŭdu.
28
Li diras: «Reĝo, donu forpermeson:
«Ĉar forironta mi plu ne prokrastos.»
La Reĝo diras: «Pro Jesuo, pro mi!»
Per dekstra mano benas, krucalsignas, 340
Kaj donas la leteron kaj bastonon. Aŭdu.
29
En sian hejmon iras Grafo Geno;
Kaj tuj li sin vestigas per armaĵoj
Plej belaj el la eltroveblaj tie;
El oro spronoj al piedoj ligas,
Murglejson, glavon, al si alflankigas,
Sur Taŝebrun', ĉevalo, li ekrajdas.
Ginmer', la onklo, tenas piedingon.
Da Kavaliroj vidu kiom ploras!
«Barono, diras ili, malfeliĉa! 350
«Vi jam de longe estas kortegano,
«Vin oni juĝas nobla kaj fidela.
«Pri tiu kiu vin devigis iri,
«Eĉ Karlo ne kapablos lin defendi.
«Rolando grafo vin malprave trafis,
«Ĉar via parencaro estas nobla!»
--Kaj ankaŭ diras: «Grafo, ni kuniru!»
--«Sinjoro Dio! Ne!--respondas Geno,
«Mi mortu, jes, sed ne vi, tiel kleraj!
«Sinjoroj, vi Francujon dolĉan iru; 360
«De mi salutu ja edzinon mian,
«L' amikon kaj samulon Pinabelon,
«Baldvinon mian filon; vi lin konas,
«Lin gardu, kaj _defendu lian havon!_»
Vojiras li, celante Saraguson. Aŭdu.
Foriro de Geno.
30
Rajdadis Gen' tra altaj olivarboj,
Atingis li senditojn sarazenajn.
Ĉar Blankandrin' haltetis en irado,
Lertege ambaŭ interparoladas.
Ekdiras Blankandrin': «Miriga Karlo! 370
«Li almilitis Pujlon kaj Kalabron,
«_Konstentinnoblon kaj Saksujon vastan,_
«Tra l' sala maro li Anglujon iris,
«Por Sankta Petro ĝin depagigante;
«Sed kial, ĉe ni, li nin persekutas?»
Rediras Geno: «Ĉar li tiel volas.
«Ne estas, kiu lin renkonte venkos.» Aŭdu.
31
Kaj Blankandrin': «Bravuloj estas Francoj;
«Sed grafoj, dukoj, tute domaĝigas
«Imperiestron, per konsiloj tiaj
«Lin kaj l' aliajn ili ruinigas!» 380
--«Kulpulon mi ne scias», diras Geno,
«Se ne Rolandon, al li honto estu!
«Nelonge antaŭ, Reĝ' sub ombro sidis,
«La nevo venas, kun kiraso bela,
«(Li multakiris apud Karkasuno),
«En mano, li ruĝegan pomon tenas,
«Al l' onklo diras: Via Reĝa Moŝt', jen
«De ĉiuj reĝoj mi prezentas kronojn.»
«Puninda estus tia fiereco!
«Li, ĉiutage, riskas morton, iu 390
«Mortigu lin, ni tiel trankviliĝos!» Aŭdu.
32
Kaj Blankandrin': «Roland' terura estas!
«Li kiu volas submetadi ĉiujn,
«Kaj tiel ekokupi ĉiujn terojn!
«Per kiu pensas li la celon trafi?»
Respondas Geno: «Per la franca gento.
«Ĝi amas lin, neniam ĝi malestos.
«Al ĝi elspezas li arĝente, ore,
«Ĉevale, mule, silke kaj armaĵe.
«Al l' Estro mem li donas, laŭ deziro. 400
«Ĝis Oriento, li la mondon prenos!» Aŭdu.
33 (?)
Esploras Blankandrin' de Geno belan
Mienon kaj perfidan rigardeton.
Tremetas Geno per la tuta korpo;
Al li parolas jenajn Blankandrino:
«Sinjoro Geno, min aŭskultu bone,
«Ĉu volas vi venĝegi al Rolando?
«Pro Mahometo, lin fordonu al ni.
«Marsilo Reĝo estas multĝentila,
«La tutan havon al vi li forlasos».
Aŭdinte tion, Gen' mallevas kapon. Aŭdu.
Alveno de Geno.
34
Rajdadis Blankandrin' kaj Geno tiel,
Ke ambaŭ konsentiĝis serĉi eblon
Por okazigi morton de Rolando.
Tra vojoj, tra vojetoj ili rajdas
Ĝis Saragus' kaj haltas sub taksuso.
Ĉe ombro de abio kuŝas trono
Per silk' Aleksandria drapirita;
La Reĝ' de Hispanujo sidas tie,
Kaj, ĉirkaŭ li, dudek mil Sarazenoj. 410
Aŭdata estas nek parol' nek sono,
Ĉar pri novaĵoj ĉiu volus scii.
Jen venas Geno, ankaŭ Blankandrino. Aŭdu.
35
Aliras Blankandrino al Marsilo,
Per mano li kondukas grafon Genon
Kaj diras: «Reĝ', salut' je Mahometo
«Kaj Apolono, kies leĝ' nin regas.
«Al Karlo, vian servon ni plenumis;
«La manojn li levadis al ĉielo,
«Al Dio dankis, kaj nenion diris. 420
«Sed sendis li al vi baronon noblan,
«Ĉi-tiun francon, kaj plej potenculon;
«Per li, vi scios pri milit' aŭ paco.»
Kaj Reĝo: «Li parolu, ni aŭskultu.» Aŭdu.
Interdisputo.
36
Jen Geno, post momento da pripenso,
Lertege ekparolas, kiel homo
Spertulo pleje por la parolado.
Li diras al la Reĝ': «Salut' je Dio
«Glorulo, kiun devas ni adori.
«Jen kion al vi diras Karl' barono:
«Alprenu vi Kristanan sanktan leĝon;
«Al vi li donos duonhispanujon,
«_L' alia estos al Roland' barono_, 430
«_(Kolego tre fiera por vi tie)._
«Se vi ne volos interkonsentiĝi,
«_Li iros por sieĝi Saraguson_,
«Vi estos ekkaptita, katenita,
«En Ajkson la ĉefurbon kondukita,
«Per juĝo tie vi elperdos vivon,
«Vi mortos kun malgloro kaj kun honto!»
Marsilo Reĝo tuj ekkoleregas,
Kaj, per pikstang' je oro ornamita,
Li frapus Genon, se ne malhelpita. Aŭdu.
37
Marsilo Reĝo staras paliĝinta;
Li svingas per la mano sagovergon.
Sed Gen' lin vidas, tuj ekprenas glavon,
Eltiras ĝin je longo da du fingroj,
Kaj diras: «Glavo bela! Glavo hela!
«Dum mi vin tenos ĉe ĉi-tiu reĝo,
«Ne diros, ja, la Estro de Francujo,
«Ke sola mortis mi en fremdolando!
«Plej bonaj pagos vin per sia sango!»
Kaj Idolanoj: «Ni disigu ilin!» Aŭdu.
38
Marsilon petas la Ĉefsarazenoj
Ĝis fine li sidiĝas sur la tronon.
Kalifo diras: «Vi malprava estis,
«Volinte ekataki tiun francon!
«Pli taŭge, vi lin aŭdu kaj aŭskultu.»
Kaj Geno: «Reĝo, tion mi elportos!
«Ne volus mi, eĉ por la oro tuta
«De Di' kreita, aŭ riĉaĵoj ĉiuj
«De land' ĉi-tiu (se nur vi permesos
«Al mi paroli), ne plenumi sendon 460
«De glora Karlo al vi malamiko!»
Demetas Geno la zibelmantelon
Je silk' Aleksandria ornamitan;
Ĝin ĵetas teren; Blankandrin' ĝin levas.
Sed Gen' ne volas lasi sian glavon,
Per dekstra mano prenas l' orprenilon.
Kaj Idolanoj: «Jen barono nobla!» Aŭdu.
39
Al Reĝo nun alproksimiĝas Geno;
Li diras: «Vi malprave koleregas!
«Jen kion al vi diras Karl' Francestro: 470
«Kristanan leĝon vi alpreni devas,
«Al vi li donos duonhispanujon,
«L' alia estos al Roland' la nevo,
«Kolego tre fiera por vi tie.
«Ĉu vi ne volos interkonsentiĝi,
«Li iros por sieĝi Saraguson,
«Vi estos ekkaptita, katenita,
«En Ajkson la ĉefurbon kondukita,
«Ĉevalon por batali, por vojiri,
«Aŭ mulon, aŭ mulinon vi ne rajdos; 480
«Vin oni ĵetos sur portilan bruton;
«Per juĝo tie vi elperdos kapon...
«Jen la letero de l' Imperiestro.»
En dekstran manon li ĝin donas al li. Aŭdu.
40
Marsil' lertulo estas kaj klerulo,
La idolanan leĝon li ellernis.
Sigelon li disrompas, sigelvakson
Li ĵetas, kaj leteron tuj tralegas...
Li ploras, tiras sian blankan barbon,
Sin levas, kaj per laŭta voĉ' ekkrias:
«_Sinjoroj, vidu!_ kia malsaĝaĵo!
«Francestro Karlo ĵus alskribis al mi,
«Ke mi memoru pri kolero grava,--
«Ĝi pri Basanz' kaj Basilio, kiujn 490
«Mi senkapigis apud montoj Haltoj.
«Ĉu mi mem volos vivon deaĉeti,
«Kalifon, onklon, mi alsendi devas;
«Alie, Karl' kun mi ne konsentiĝos!»
Ne diras unu vorton Idolanoj,
Krom Marsilido. Tiu ĉi respondas
Al Reĝo: «Geno tiel malprudente
«_Al vi parolis_, ke li devas morti.
«Fordonu lin al mi, kaj mi lin punos.»
Aŭdinte tion, Geno svingas glavon
Kaj alflankiĝas al abia trunko. Aŭdu.
41 (?)
Saragusanoj maltrankviliĝadas.
Ĉeestas tie batalanto nobla,
Potenca, filo de Mahometano.
Prudente li parolas al la Reĝo:
«Ja, trankviliĝu, Via Reĝa Moŝto,
«Jen perfidulo!... kiel li paliĝis!...» Aŭdu.
Konsentiĝo.
42
Nun, en fruktoĝardenon iras Reĝo;
Plej bonajn el la viroj kun si prenas.
Blankhara Blankandrino venas tien,
Ĵurfalo ankaŭ, heredonta fil', kaj
Kalifo, lia onklo kaj amiko.
«La francon voku», diras Blankandrino.
«Li ĵuris al mi por afero nia.»
La Reĝo diras: «Lin konduku al mi!»
Lin prenas Blankandrin' per dekstra mano.
Al Reĝ' irante en fruktoĝardenon, 510
Parolas ili pri perfid' hontiga. Aŭdu.
43
«Sinjoro Geno», diras Reĝ' Marsilo,
«Mi agis kontraŭ vi malprave, kiam
«Mi volis bati vin pro kolerego;
«Kompensu vin per tiuj zibelfeloj,
«_Hodiaŭ kunkudritaj, pretigitaj_,
«Je pli ol kvincent funtoj orvalore.
«Tuj prenu ilin, bela kompensaĵo!»
Al lia kol' Marsilo ligas ilin.
«Mi tute ne rifuzas», diras Geno,
«Kaj Dio volu Mem vin rekompenci.» Aŭdu.
44
Marsilo diras: «Geno sciu vere, 520
«Ke mi deziras vin tre kore ami;
«_Sekreta restos nia konsiliĝo_,
«Mi tre dezirus aŭdi vin pri Karlo
«Grandaĝa, vivotempon li transpasis,
«Li estas, ŝajne, pli ol ducentjara;
«Li tiom da fremdlandoj trapaŝadis,
«Da batoj sentis sur la bulan ŝildon,
«Da gloraj reĝoj igis mizeruloj!
«Nu! Kiam ĉesos li batali tiel?
«_Francujen, Ajksen, trovus li ripozon!_»
Respondas Geno: «Karl' ne estas tia;
«Ja, ĉiuj kiuj lin ekvidas, konas, 530
«Ripetas, ke la Reĝo estas nobla.
«Ne povus mi lin inde ŝati, laŭdi;
«Pli nobla kaj pli bona ne troviĝas;
«Valoron lian kiu povus diri?
«Lin Dio faris tiom superulo!
«Mi volus morti pli ol lin forlasi!» Aŭdu.
45
«Mi multe miras», diras l' Idolano,
«Pri Karlo tiel blanka kaj grandaĝa;
«Li estas, ŝajne, pli ol ducentjara;
«Sur tiom da fremdlandoj klopodadis, 540
«Da batoj per pikstangoj ricevadis,
«Da gloraj reĝoj igis mizeruloj!
«Nu! Kiam ĉesos li batali tiel?»
Kaj Gen': «Ne, certe, dum la nevo vivas,
«La plej kuraĝa sub Ĉielarkaĵo;
«L' amiko Oliviro estas brava,
«La dek du konsilistoj, la amataj,
«Antaŭgvardias kun dudek mil anoj.
«Konfidu Karlo, li neniun timas!» Aŭdu.
46
Rediras l' Idolano: «Mi miregas 550
«Pri Karlo tiel blanka kaj grandaĝa,
«Li estas, ŝajne, pli ol ducentjara;
«Li tiom da fremdlandoj almilitis,
«Da batoj per tranĉegaj lancoj sentis,
«Da gloraj reĝoj venkis kaj mortigis;
«Nu! Kiam ĉesos li batali tiel?»
Kaj Gen': «Ne, certe, dum Rolando vivas
«La plej kuraĝa ĝis la Oriento;
«L' amiko Oliviro estas brava,
«La dek du konsilistoj, la amataj, 560
«Antaŭgvardias kun dudek mil Francoj.
«Konfidu Karlo, li neniun timas!» Aŭdu.
47
--«Sinjoro Geno», diras Reĝ' Marsilo,
«Ne estas gento bela pli ol mia.
«Mi povas per kvarcent mil kavaliroj
«Elbataladi Karlon, ankaŭ Francojn.»
--Respondas Geno: «Vi ne kredu tion;
«Multegajn Idolanojn vi nur perdos!
«Ne malsaĝaĵon, sed saĝaĵon faru!
«Al Karlo donu tiom da riĉaĵoj, 570
«Ke Francoj estu tute mirigitaj.
«Preninte dudek el garantiuloj,
«La Reĝo iros al Francujo dolĉa,
«Kaj malantaŭe lasos postgvardion,
«En kiu estos graf' Roland', mi kredas,
«Kaj Oliviro brava kaj nobela.
«Du grafoj mortos, mi certigas tion;
«Kaj tiel malfieriĝinta Karlo
«Plu ne kuraĝos iam vin batali.» Aŭdu.
Montroj.
48
«Sinjoro Geno», diras Reĝ' Marsilo, 580
«Rolandon kiel povos mi mortigi?»
--Kaj Gen': «Mi scios tion al vi diri.
«Trairos Karlo Sizrajn intermontojn;
«Li, malantaŭe, lasos postgvardion.
«Kun nevo graf' Rolando, potenculo,
«Kaj Oliviro, tiel konfidinda;
«Dudek mil Francoj ankaŭ estos tie.
«_Sed vi, kunigu vian belan genton,_
«Al Francoj sendu centmil Idolanojn
«Por batalegi je l' unua fojo;
«La francan genton ili forte vundos; 590
«Jes, viaj, eble, estos disĵetitaj;
«Sed, duan fojon, bataladu same;
«El tiuj du, Roland' ne elturniĝos.
«Vi tiel faros belan elmiliton,
«Kaj vi plu ne batalos vivodaŭre!» Aŭdu.
49
«Rolandon, kiu povus pereigi
«Senigus Karlon je la dekstra brako!
«Jes! Plu ne estos la belegaj aroj!
«Anarojn tiajn Karl' ne kunigante,
«Ne portos plu sur frunto oran kronon,
«Kaj tuta Hispanujo trankviliĝos!» 600
Aŭdinte, Reĝo kisas lin sur kolo.
Kaj tuj trezorojn siajn ekmalfermas. Aŭdu.
Ĵuroj.
50
Marsilo diras: «Kial paroladi?
«Ne estas konsilant' se ne fidinda!
«_Tuj_ ĵuru al mi, ke Rolando mortos,
«Ke mi lin trovos en la postgvardio;
«Sur mia leĝo mi promesos al vi,
«Ke mi batalos lin, se mi lin trovos.»
--Respondas Gen': «Laŭ via volo estu!»
Sur sanktrestaĵoj en Murglejso glavo
Li ĵuras!... Perfidaĵo plenumiĝis!... Aŭdu.
51
Ĉi-tie staras tron' elefantosta
Sub olivujo kaj sur blanka ŝildo.
Marsilo tien alportigas libron 610
Sur kiu estas leĝ' Tervaga, Maha;
Sur ĝi l' hispana Sarazeno ĵuras:
«Se mi Rolandon trovos postgvardie,
«Mi lin batalos per la tuta gento;
«Rolandon mi mortigos se mi povos,
«_La dek du konsilistoj juĝe mortos!_»
--Kaj Gen': «_Traktaĵo nia_ bonsukcesu!» Aŭdu.
52
Jen venas idolano Valdabruno,
En majstr' ordeno patro de Marsilo,
Li afablege diras: «Gen', Sinjoro,
«Ĉi-glavon prenu, la plej el efikaj, 620
«Valoras la prenil' pli ol mil skudojn;
«Pro amikec' mi ĝin donacas al vi;
«Sed helpu kontraŭ la baron' Rolando,
«Ke ni lin trovu en la postgvardio.»
--«Tiele estos», diras grafo Geno,
«_Jes, mi certigas, ni lin ekbatalos,_
«_Kaj mi promesas, ke ni lin mortigos._»
Kaj ili kisas sur menton' kaj vango. Aŭdu.
Donacoj.
53
Jen venas idolano Klimborino;
Li afablege diras: «Gen', Sinjoro,
«Ĉi-kaskon prenu, la plej el fortikaj,
«_Sur nazŝirmilo brilas karbunkolo;_
«Nin helpu kontraŭ la markiz' Rolando, 630
«Kaj diru, kiel ni lin malglorigos.»
--«Tiele estos», diras al li Geno.
Sur buŝ' kaj vango interkisas ili. Aŭdu.
54
Alvenas nun Reĝino Bramimundo.
«Sinjoro, diras ŝi, mi vin amegas.
«Ĉar l' edzo, ĉiuj anoj, vin tre ŝatas.
«Mi donas al vi, por edzino via,
«Du ĉirkaŭmanojn, oro kaj juveloj
«Valoras pli ol la trezor' de Romo.
«Neniam via Estro vidis tiajn, 640
«Kaj ĉiutage al vi mi donacos.»
--Nun Geno: «Ni plenumos vian servon.»
Li metas ĉirkaŭmanojn en la boton. Aŭdu.
55
Alvokas Reĝ' Maldujton, la kasiston:
«Nu? Ĉu pretigis vi por Karl' donacojn?»
--Kasisto diras: «Via Reĝa Moŝto,
«Jen l' or', l' arĝento, sur sepcent kameloj;
«Garantiuloj dudek el plej noblaj.»
Marsil' al Geno ĵus alproksimiĝis,
Sur sia kor' lin dolĉe ĉirkaŭpremis,
Kaj diris: «Mi ja devas vin tre ami,
«Kaj ĉiutage al vi mi donacos,
«Se, por Rolandon frapi, vi kunhelpos.»
Respondas Geno: «Jes! mi ne prokrastos!» Aŭdu.
56
Marsilo tuŝas Genon sur la ŝultro,
Dirante: «Vi tre brava, saĝa, estas;
«Sed pro la leĝo (laŭ vi) la plej bona,
«Vin gardu, ke vi aliiĝu pri ni. 650
«Mi malavaros por vi mian havon,
«Dek mulojn per araba or' ŝarĝitajn,
«Kaj ĉiujare tiel mi donacos.
«Ŝlosilojn prenu de l' urbego nia,
«Al Karlo donu, je mi, riĉegaĵojn,
«_Kaj ankaŭ dudek ĉi-garantiulojn_.
«Sed igu, ke Rolando postgvardiu.
«Se mi lin trovos intermontirantan,
«Mi kontraŭ li batalos ĝis la morto.»
--Kaj Gen': «Mi pensas, ke mi tro prokrastas!»
Ekrajdas li, kaj iras sian vojon. Aŭdu.
Reveno de Geno.
57
La Reĝo proksimiĝas sian Regnon,
Li ĵus alvenis al Valterno, urbo
Ekokupita iam de Rolando,
Ruinigita ankaŭ de cent jaroj.
Pri Gen' novaĵojn Reĝ' atendas tie.
Ĉu submetiĝos granda Hispanujo?
Tagiĝe, je l' unua matenruĝo,
Jen Grafo Geno venas al tendaro. Aŭdu.
58
Belega tago kaj brilega suno.
Sin levis Reĝo Karlo frumatene;
Al meso kaj matinoj li ĉeestis; 670
Sur verda herbo, apud tendo, sidas
Rolando; brava Olivir' alestas,
Kaj duk' Naimo, kaj grandnombraj anoj
Kaj Geno, perfidulo, ĵurrompinto.
Li perfidege alparolas Reĝon:
«Salut' je Dio, Via Reĝa Moŝto,
«De Saragus' ŝlosilojn mi alportas;
«Jen grandaj trezoraĵoj, kaj jen dudek
«Garantiuloj; bone gardu ilin.
«Marsilo Reĝo petas vin, ke vi ne 680
«Riproĉu lin pri manko de l' kalifo;
«Ĉar mi mem vidis tricent mil soldatojn,
«(Kaj la kirasojn, kaj la ŝtalajn kaskojn,
«Kaj oregravuritajn glavprenilojn),
«Kun la kalifo ili enŝipiĝis;
«Foriris ili, tute malvolinte
«Ricevi kaj konservi nian kredon.
«Ne marveturis ili tra kvar mejloj,
«Jen ekbruegas fulmotondr' ventego...
«Vi ilin plu ne vidos... ili dronis... 690
«_Pro tio nun kalifo ne ĉeestas_.
«Se li postvivis, mi lin kunkondukus.
«Sed, l' idolana Reĝo vin certigas,
«Ke, antaŭ ol finiĝas ĉi-monato,
«Li sekvos vin al franca Reĝolando;
«Al leĝ' kristana tiam li aliĝos,
«Manplekte, li fariĝos ano via,
«Per vi, li estos Reĝ' de Hispanujo.»
--Kaj Reĝo diras: «Ni al Dio danku;
«Vi agis bone, Gen', mi ŝuldas al vi.»
--Nun, mil trumpetoj tra kampar' sonoras... 700
Deloĝas Francoj; ili ŝarĝas brutojn;
Jen ĉiuj iras al Francujo dolĉa... Aŭdu.
Malamikoj.
59
Nun Reĝo Karlo venkis Hispanujon,
Kastelojn ruinigis, urbojn prenis;
Li diras: «Mi ja finis militadon!»,
Kaj li rajdadas al Francujo dolĉa.
Jam tago malheliĝas, krepuskiĝas;
Rolando graf' starigis la standardon
Sur altaĵeton, rekte al ĉielo;
Ripozas Francoj sur kamparo vasta.
Jen, tra la valoj, Idolanoj rajdas, 710
Vestitaj per kirasoj, ferkiteloj,
Sur kapo kaskoj, kaj ĉe flanko glavoj,
Je kolo ŝildoj kaj pikstangoj akraj...
Sur monto, en arbaro ili haltas;
Kvarcent mil viroj staras ĝis tagiĝo!
Ho Dio, ve! ne scias tion Francoj! Aŭdu.
Unuaj sonĝoj de Karlo.
60
La tago malheliĝis, nun noktiĝas;
Ekdormas tie glora Estro Karlo;
Li sonĝas: En la Sizraj intermontoj
Li tenas sian fraksenlignan lancon. 720
Jen grafo Geno ĝin forprenas de li,
Svingante ĝin kaj skuadante tiel,
Ke li ĝin rompas, kaj eĉ ĝin frakasas;
Ĝis la ĉielo flugas la rompaĵoj...
Dormadas Karlo, ĉar li ne vekiĝis... Aŭdu.
61
Sonĝinte tiel, li denove sonĝas.
Jen en Francujo, en kapel' de Ajkso
La dekstran brakon urso mordis tiel,
Ke tranĉis ĝi la karnon ĝis la osto:
Jen, el Ardeno, kuras leopardo;
Ĝi ankaŭ kruelege lin atakos...
Sed jen, el ĉambro, tuj ĉashundo kuras 730
Al Karl' per galopegoj, risortiĝoj;
Elmordas hundo dekstran ursorelon,
Kaj brave ekatakas leopardon.
--«Batalo granda--diras Francoj; ili
«Ne scias, kiu estas la venkonto...»
Dormadas Karlo, ĉar li ne vekiĝis. Aŭdu.
Ordono.
62
Post nokto, la tagiĝo hele venas.
Imperiestro tre fiere rajdas;
Nun mil trumpetoj tra la gent' sonoras.
«Baronoj noblaj, diras Estro Karlo, 740
«Rigardu tien, intermontvojetojn...
«Decidu, kiu marŝos postgvardie.»
Sed Gen': «Rolando, mia duonfilo;
«Neniu estas pli kuraĝa ol li;
«_Li estas la savonto de la gento._»
Aŭdinte, Reĝ' fiere lin rigardas,
Kaj diras: «Vi ja estas mem Diablo;
«Ekscit' mortiga prenis vian korpon;
«Sed kiu do por mi antaŭgvardios?»
Respondas Gen': «Ogiro de Danujo
Plej bona estas por plenumi tion.» Aŭdu.
63
Aŭdinte, ke lin oni nomas, Grafo
Rolando ekparolas kiel Estro:
«Mi, duonpatro, devas vin tre ami,
«Mi, ŝuldos al vi, ke mi postgvardios.
«Francestro Karlo, ja, nenion perdos,
«Ĉar mi zorgeme gardos pri ĉevaloj
«Pri muloj kaj mulinoj surrajd_eblaj_,
«Kaj pri portilaj brutoj. Kiu ilin
«Forprenus, ilin pagos per glavbato.»
--Gen': «Vi ja veron diris, mi vin konas.» Aŭdu.
64
Roland' aŭdinte, ke li postgvardios,
Parolas kun koler' al duonpatro:
«Perfido kaj malbon' de via sango
«Kredigis vin, ke mi ellasos ganton,
«Ĉar antaŭ Karl' faligis vi bastonon!» Aŭdu.
65
Rolando grafo alparolas Karlon:
«El via mano, donu la pafarkon;
«Mi kredas, mi riproĉon ne meritos.
«Ĝi, ja, ne falos de mi, kiel falis
«De Geno dekstra ganto kaj bastono.» 770
La Reĝo staras, kapon mallevinte,
Li elkaresas barbon kaj lipharojn,
Kaj li ne povas sin deteni plori. Aŭdu.
66
Alvenas siavice Duk' Naimo,
Barbulo kaj harulo heleblanka.
Li estas plej ŝatinda kortegano;
Li diras al la Reĝo: «Vi lin aŭdis;
«Rolando grafo estas kolerega,
«_Kaj furioza, ankaŭ terurega;_
«Al li vi komisiis postgvardion;
«Baronon tian vi neniam trovos.
«Streĉitan de vi, donu la pafarkon 780
«Al li, kaj li kunprenu bonhelpantojn.»
Pafarkon donas Reĝ'--Roland' ĝin prenas. Aŭdu.
67
Kaj Reĝo Karlo diras al Rolando:
«Sinjoro nevo, ja, vi scias, al vi
«Duonon de l' anaro mi fordonos;
«Ĝin gardu, ĉar ĝi estas la savonto.»
--Sed Grafo: «Ne! Mi tion ĉi ne faros;
«Pro Di' je mia gent' mi restos inda.
«Nur restu dudek mil kuraĝaj Francoj;
«Senriske, vi trairu intermontojn; 790
«Neniun timu, dum mi estas viva!» Aŭdu.
68
Rolando grafo staras sur altaĵo;
Li vestis sin per la kiras' plej bela,
Surmetis kaskon indan je barono,
Ĉe l' flanko orprenilan Durendalon,
Al kolo sian ŝildon florpentritan;
Li volas rajdi nur sur Vejlantifo;
En man' pikstango; la standardo blanka
Per oraj franĝoj tuŝas glavprenilon.
Montriĝos kiu lin amegas aŭ ne!
Ekkrias Francoj: «Ni vin sekvos tien!» Aŭdu.
Postgvardio.
69
Rolando graf' ekrajdas sur ĉevalo;
Ĉe lia flank', kolego Oliviro,
Gerin' kaj Gerier' la nobla grafo,
Otuno ankaŭ, kaj Berengiero
Kaj duk' Sansuno, kaj Ansejs' fiera,
Ivono, Ivori' de Reĝ' amataj,
Girard' de Rusiluno, la grandaĝa
Engeliero Gaskujano. Diras
Ĉefepiskop': «Pro mia kap'! mi iros!»
Kaj Galtiero: «Ankaŭ mi kuniros, 800
«Mi Rolandano, mi lin ne forlasu!»
Jen estas tuj dudek mil kavaliroj. Aŭdu.
70
Roland' alvokas Human[2] Galtieron:
«Vi, kun mil Francoj de Francujo nia,
«Okupu intermontojn kaj altaĵojn,
«Por ke Imperiestr' neniun perdu.»
--Kaj Galtier': «Pro vi, mi faros tion!»
Kun tiuj ĉi mil Francoj de Francujo
Li iras tra altaĵojn, intermontojn.
De tie, kiaj ajn novaĵoj estos, 810
Li ne revenos, antaŭ ol vidvigi[3]
Sepcent glavingojn. Reĝo Almariso
Belferna lin hodiaŭ batalegos[4]. Aŭdu.
[2] De urbo «Humo».
[3] Senigi je glavo.
[4] Sekvo de tiu epizodo post versoj 1411-a kaj 2040-a.
Foriro de Karlo.
71
Jen Estro Karl' trairas Rencesvalon.
Barono Duk' Ogir' antaŭgvardias;
El tie do, nenio timeginda.
Rolando malantaŭe postgvardias
Kun Oliviro, dek du konsilistoj,
Dudek mil anoj, Francoj de Francujo.
Al ili helpu Dio dum batalo
Proksima. Tion scias Gen' perfida;
Sed li ricevis oron, kaj silentas! Aŭdu.
72
Montaro estas alta! Val' malluma!
Ŝtonego nigra! intermont' terura!
Jen Francoj iras, ne sen dolorego!
Ĝis dek kvin mejloj sonas forirado!
Sed, alveninte Teron Altan, ili
Je vido de Gaskuja patrolando
Rememoriĝas pri propraĵo, hejmo, 820
Pri junulinoj, pri edzinoj ĉastaj;
Je kortuŝeco ili ĉiuj ploras!
La plej sentema estas Karlo, lasis
Li nevon en Hispanaj intermontoj!
Dolore, li ne sin detenas plori! Aŭdu.
73
En Hispanujo restis Konsilistoj,
Dudek mil Francoj ankaŭ estas tie.
Ne tremas ili, kaj ne timas morton.
Imperiestro iras al Francujo,
Li ploras, tiras sian blankan barbon,
Malĝojan frunton kaŝas per mantelo, 830
Ĉe lia flanko rajdas Duk' Naimo
Dirante: «Reĝo, kia pens' vin premas?»
Respondas Karlo: «Ve! Demand' ofenda!
«Mi estas kortuŝita ĝis la larmoj!
«De Gen' Francujo estos detruita!
«Ĉi-tiun nokton sonĝis mi, ke Geno
«En miaj manoj rompas mian lancon.
«Al postgvardio li irigis nevon
«Rolandon, mi lin lasis en fremdlando!
«Ve! se li mortos, kiu helpos al mi?» Aŭdu.
Kunveno ĉe Marsilo.
74
Ne povas Karlo sin deteni plori;
Kunkompatadas kun li cent mil Francoj
Timante terurege pri Rolando
Danĝerigita de perfida Geno...
De fremda Reĝ' ricevis li donacojn,
Arĝenton, oron, silkvestaĵojn, mulojn,
Ĉevalojn, kaj kamelojn, kaj leonojn...
Marsil' alvokas de l' anar' baronojn,
Vicgrafojn, grafojn, dukojn, almasurojn,
Emirojn, kaj la filojn de la grafoj, 850
Kvarcent mil li kunigis post tri tagoj,
Urbanojn alvokinte per tamburoj.
Mahomstatuon starigitan alten
Sur turo ĉiuj preĝas kaj adoras.
Furiozege tiam ili rajdas
Tra la kampar', la valoj kaj la montoj.
Jen ili vidas la standardojn francajn,
Kun postgvardio, dek du konsilistojn...
Ho! nepre batalado ekfariĝos! Aŭdu.
Paroladoj.
75
Jen nevo de Marsil' antaŭe rajdas 860
Sur mulo; li ĝin per bastono pikas.
Al l' onklo afablege li parolas:
«Por mia serv' al Via Reĝa Moŝto,
«Elportis mi dolorojn kaj klopodojn,
«Batalis, kaj, venkinto, mi revenis;
«Permesu, ke Rolandon mi ataku;
«Mi lin mortigos per tranĉega lanco;
«Se Mahomet' bonvolos helpi al mi,
«Mi liberigos tutan Hispanujon,
«De Aspraj intermontoj ĝis Duresto. 870
«For Karlo, Francoj tuj kapitulacos,
«Kaj vi plu ne batalos vivodaŭre!»
Marsilo Reĝo donas al li ganton. Aŭdu.
76
La ganton tenas nevo de Marsilo,
Li fierege diras al la Onklo:
«Ĵus min honoris Via Reĝa Moŝto!
«Elektu nun dek unu estrojn, por ke
«Ni ekataku dek du konsilistojn.»
L' unua ekparolas Falsaruno;
(Ĉi-tiu estas frato de Marsilo), 880
«Sinjoro nevo, mi kaj vi kuniros.
«Ni ambaŭ certe, tie, batalados
«La postgvardion de anar' de Karlo.
«Ni ĝin mortigos; tio certa estas!» Aŭdu.
77
Jen siavice Korsablino, Reĝo
De Barbarujo; kvankam malvirtulo,
Li ekparolas kiel kuraĝulo:
«Por tuta Dia or', mi ne forkuros.
«_Roland' ĉeestu, tuj mi lin atakos._
«_Mi estas tria, vi elektu kvaran._»
Sed vidu, jen Malprimo de Brigalo;
Li kuras, pli rapide ol ĉevalo, 890
Kaj per laŭtvoĉo krias al Marsilo:
«Al Rencesvalo, jes, mi tien iros!
«Roland' ĉeestu, tuj mi lin mortigos!» Aŭdu.
78
Ĉeestas la Emir' de Balagero,
Belkorpa kaj vizaĝ' fiera, hela,
Kaj kiam sur ĉevalo li rajdadas,
Nobele, brave, li armilojn portas.
Famulo pro kuraĝo, se li estus
Kristan', barono estus fariĝinta.
Li venas al Marsil' kaj laŭte diras: 900
«Al Rencesvalo, jes, mi iros tien;
«Roland' ĉeestu, morte li finiĝos,
«Kaj Oliviro, dek du konsilistoj,
«Kaj Francoj mortos kun doloro, honto!
«Pri Karlo, li, grandaĝa, babiladas;
«De nun li ĉesos nin kontraŭbatali;
«Libera Hispanujo restos al ni.»
Marsilo Reĝo lin tre multe dankas. Aŭdu.
79
Ĉeestas tie Estr' de Moriano,
Plej perfidulo en Hispanolando; 910
Li al Marsilo fanfaronas jenajn:
«Al Rencesvalo mi kondukos genton,
«Dudek mil virojn kun pikstangoj, ŝildoj.
«Roland' ĉeestu, li certege mortos,
«_Kaj Francoj mortos, kun doloro, honto._
«Pri ili ĉiutage Karlo ploros!» Aŭdu.
80
Kaj ankaŭ jen Turgiz' de Turteluso.
Li estas grafo, Estro de la urbo;
Kristanojn ruinigi li volegas.
Al la aliaj li alproksimiĝas,
Kaj diras: «Reĝ' ne timu; Maho estas 920
«Pli forta, ol, en Romo, Sankta Petro;
«Se vi lin servos, ni akiros venkon;
«Al Rencesval' mi iros al Rolando;
«Neniu povos savi lin de morto.
«Rigardu mian glavon, bonan, longan,
«Mi ĝin prezentos kontraŭ Durendalo;
«Vi scios, kiu estos la venkinto.
«Se Francoj ekbatalos, ili mortos.
«Maljuna Karl' dolore, honte vivos,
«Neniam plu sur kap' portante kronon!» Aŭdu.
81
Jen ankaŭ Eskremizo de Valterno;
Li, idolana Estro de ĉi-lando,
Al Reĝo diras, meze de l' anaro:
«En Rencesval' mi humiligos Francojn.
«Roland' ĉeestu, li la kapon perdos;
«Kaj Oliviro, l' Estro de l' aliaj,
«Konsilistaro iros al la morto;
«Francujo dezertiĝos, Francoj mortos,
«Anaron Karlo havos plu neniam!» Aŭdu.
82
Jen ankaŭ idolano Esturganto, 940
Kun li, Estramarin' kolego lia;
Plej perfiduloj ili ambaŭ estas:
«Sinjoroj, diras Reĝ', antaŭenrajdu,
«Al Rencesvalaj intermontoj iru,
«Kaj helpu al irad' de mia gento.»
--Kaj ili: «Ni plenumos la ordonon;
«Al Oliviro kaj Roland' ni iros,
«Neniu savos dek du Konsilistojn.
«Ĉar niaj glavoj estas bonaj, tranĉaj,
«Ruĝiĝos ili per varmega sango; 950
«Kaj Francoj mortos, Karl' pri ili ploros,
«Kaj grandan Landon ni donacos al vi;
«Vi ĝin posedos, jes, Sinjoro, venu;
«Imperiestron al vi ni submetos!» Aŭdu.
83
Alkuras Margariz' de Sebilio,
Li superregas landon ĝis la maro.
Virinoj amindumas ĉi-belulon.
Se sinjorino vidas lin, ŝi ĝojas,
Kaj, vole aŭ nevole, dolĉridetas.
Nenia idolano lin egalas. 960
En mezo de l' anaro, li, pli laŭte
Ol la aliaj diras: «Reĝ', ne timu;
«En Rencesval' Rolandon mi mortigos,
«Kaj Oliviro ne eliros viva,
«Kaj dek du Konsilistoj ankaŭ mortos.
«Jen vidu mian orprenilan glavon,
«Emir' de Primo ĝin donacis al mi.
«Mi, ja, enigos ĝin en ruĝan sangon!
«Al Francoj morto! Al Francujo honto!
«Maljuna Reĝo Karlo, florbarbulo, 970
«Kun larmoj kaj koler' travivos tagojn!
«Ĉi-jaron, ni, venkintoj de Francujo,
«En urbo San Deniz' kviete dormos!»
Pripense, idolana Reĝ' sin klinas. Aŭdu.
84
Kaj jen Ŝernublo de la Nigra Valo.
Ĝis tero pendas lia kaphararo.
Pli pezan ŝarĝon portas li, ludante,
Ol tiu por kvar muloj ŝarĝegitaj.
Ĉi-brava graf' forlasis landon, kie
Ne brilas suno, kaj ne kreskas greno, 980
Ne pluvas, roso ne akvumas teron,
Kaj ne troviĝas ŝtono, se ne nigra.
Ĝi ŝajnas esti Hejmo de Diablo!
Kaj li: «Mi zonis mian bonan glavon,
«Mi ja ruĝiĝos ĝin en Rencesvalo!
«Roland' bravul' ĉeestu, mi lin frapos;
«Alie, oni kredu min neniam!
«Per glavo, mi akiros Durendalon!
«Francujo ruiniĝos, Francoj mortos!»
Kunvenas dek du fremdaj Konsilistoj, 990
Alprenas al si cent mil Sarazenojn,
Kaj rapidege kuras al batalo.
Sub abiaro ili sin pretigas. Aŭdu.
Pretiĝado por la batalo.
85
Nun ili vestas sin per sarazenaj
Kirasoj, (ofte je subaĵ' triobla).
Jen ili metas Saragusajn kaskojn,
Kaj zonas glavojn el Viena ŝtalo;
Jen ŝildoj belaj, lancoj de Valenco,
Kaj jen standardoj blankaj, bluaj, ruĝaj!
Ŝarĝilajn brutojn, mulojn ili lasas, 1000
Kaj rajdas sur ĉevaloj, flank' ĉe flanko...
La tago estas hela, suno bela,
Armaĵoj ĉie brilas kaj flamiĝas,
Mil kornoj miriginde trumpetadas.
Grandega estas bru'! Ĝin aŭdas Francoj.
Jen Olivir': «Sinjor', koleg', mi kredas,
«Ke Sarazenoj eble nin batalos!»
--Roland': «Per tio, Dio nin favoru!
«Ni devas kontraŭstari por la Reĝo,
«Suferi oni devas por la Estro, 1010
«Por li, elporti varmon kaj malvarmon,
«Kaj perdi ankaŭ haŭton kaj hararon!
«Bategi estas ĉiuhoma devo;
«Ne oni kantu pri ni malbonaĵon!
«Ni estas pravaj kontraŭ Idolanoj;
«Ekzemplo kulpa ja ne estos de mi!» Aŭdu.
MORTO DE ROLANDO
Komenco de batalego.
86
Altaĵon Olivir' suprenirinte
Rigardas dekstren tra la herba valo;
Li vidas Idolanan tutan genton.
Rolandon la amikon li alvokas: 1020
«El Hispanujo, kiom da bruado!
«Da kaskoj brilaj, kaj kirasoj helaj!
«Tuj nepre Francoj multe batalegos!
«_Ĉi-tio estas perfidaĵ' de_ Geno.
«Deĵoriginte tie nin de l' Estro!»
Rolando diras: «Vi, la buŝon bridu,
«Al mi li estas duonpatr'... silentu!» Aŭdu.
87
Altaĵon supreniris Oliviro,
El tie li rigardas Hispanujon.
Kaj Sarazenan densan anaregon. 1030
Jen brilas oraj, juvelhavaj kaskoj,
Kaj ŝildoj, kaj broditaj subkirasoj,
Pikstangoj, kaj standardoj sur la hastoj!
La rotojn li ne povas kunkalkuli!
Ilian nombron kiu povus diri?
Li mem fariĝas tute miriĝinta.
Penade de monteto li revenis;
Al Francoj li raportas pri l' vidaĵo! Aŭdu.
88
Li diras: «Ili estas tiom kiom
«Ne eble estas dungi pli ol ilin. 1040
«Ĉeestas ja pli ol cent mil, kun ŝildoj,
«Kaj kaskoj kaj kirasoj brilegantaj,
«Pikstangoj rektaj, kaj brunhelaj hastoj!
«Vi nepre miriginde batalegos.
«Sinjoroj francaj, Dio helpu al vi!
«Ni ĉiuj kontraŭstaru por la venko!»
--«Malben' al forkuranto, diras Francoj,
«Ni ĉiuj estas pretaj, eĉ por morti!» Aŭdu.
Fiereco de Rolando.
89
Jen Olivir': «Grandnombraj Idolanoj,
«Kaj nur malmultaj Francoj, al mi ŝajnas! 1050
«Roland' amiko, sonorigu kornon;
«Ĝin aŭdos Karlo, kaj reiros gento.»
Roland' respondas: «Mi malsaĝa estus,
«Kaj perdus gloron en Francujo dolĉa!
«Per Durendalo mi fortege batos;
«Ruĝiĝos ĝia plat' ĝis l' orprenilo,
«_Kaj ankaŭ Francoj frapos kuraĝege!_
«Jes! pentos Idolanoj intermontojn
«Irinte; ili ĉiuj nepre mortos!» Aŭdu.
90
«Roland' amiko, prenu Olifanton;
«Aŭdinte, Karlo reirigos genton. 1060
«La Reĝo kaj baronoj helpos al ni!»
--Rolando: «Dio gardu, ke mi estu
«Al parencaro kaŭzo de mallaŭdo
«Pro malhonoro al Francujo dolĉa!
«Fortege batos mi per Durendalo,
«La bona glavo, tie ĉi je l' flanko.
«Ruĝiĝos ĝia ŝtala plat' per sango
«De Idolanoj tien ĉi malprave
«Venintaj; ili ĉiuj nepre mortos!» Aŭdu.
91
«Roland' amiko, prenu Olifanton; 1070
«Ĝin aŭdos Karlo intermontiranta,
«Kaj kun li Francoj ja returnen iros!»
--Rolando: «Dio gardu! kaj neniam,
«Tra mondo, iu povu diri, ke mi
«Pro Idolanoj sonorigis kornon!
«Mi tiel ne hontigos parencaron!
«Sed kiam estos mi en batalego
«Mi tranĉefrapos mil kaj sepcent foje!
«Ruĝiĝos ŝtala Durendal' per sango!
«Kuraĝe batalegos bravaj Francoj; 1080
«Kaj Sarazenoj ne evitos morton!» Aŭdu.
92
Kaj Olivir': «Ne estus hontindaĵo!
«Mi vidis la hispanajn Sarazenojn;
«De ili plenaj estas valoj, montoj,
«Kaj ankaŭ stepoj, ĉiuj ebenaĵoj!
«Potenca estas fremda anarego,
«Kaj nur malmultenombra nia gento!»
--Roland': «El tio la fervoro kreskas!
«Min gardu Dio kaj Anĝeloj sanktaj,
«Ke iam mi Francujon malaltigu! 1090
«Pli bona morto ol malhonoriĝo!
«Ni frapu, Karlo ŝatas kuraĝulojn!» Aŭdu.
93
Rolando estas nobla, Oliviro
Prudenta; ambaŭ miriginde bravaj,
Rajdante, armiĝinte, multplivolus
Mortiĝi ol seniĝi je batalo!
Belkoraj grafoj noble ekparolas...
Ĉar Idolanoj fervorege rajdas,
Ekkrias Olivir': «Rolando, vidu,
«Ĉeestas ili, tro malestas Karlo! 1100
«Ho! Kial vi ne sonorigis kornon?
«Alestus Reĝo, kaj ni estus fortaj!
«_Al ili, tie, oni ne riproĉu!_
«Rigardu supren, Asprajn intermontojn,
«Vi vidos plendan postgvardion!... kiu
«Nun estas tie, estos plu nenie!»
--«He, babilaĵo! diras graf' Rolando,
«Malbeno estu al malkuraĝulo!
«Sur kampo ni fortege kontraŭstaros;
«De ni devenos batoj kaj batalo!» Aŭdu.
94
Roland' vidante bataladon certan, 1110
Pli ol leon' aŭ leopard' fiera,
Al Francoj kaj al Oliviro diras:
«Koleg' amiko, ne parolu tiel;
«Ĉar Karlo kiu lasis al ni Francojn
«Kunigis tiujn dudek mil el ili.
«Li scias, ke ni ĉiuj estas bravaj.
«Por l' Estro multe ni suferi devas,
«Elporti varmon ankaŭ la malvarmon,
«Kaj malavari sangon kaj eĉ karnon!
«Al vi la hasto, al mi Durendalo 1120
«La bona glavo, de la Reĝ' donaco;
«Post mi la posedanto povos diri,
«Ke ĝi al nobla grafo apartenis!» Aŭdu.
95
Turpin' ĉefepiskopo estas tie,
Ĉevalon pikas, monton supreniras,
Alvokas Francojn kaj predikas tiel:
«Baronoj noblaj, Karl' ĉi-tie lasis
«Nin; por li ni bravege morti devas,
«Por helpi al defend' de Kristanaro!
«Vi tuj batalos, tio certa estas; 1130
«Vi vidas, tie estas Sarazenoj.
«Pri pekoj, petu Dion por pardono!
«Animojn viajn mi tuj senpekigos;
«Kaj se vi mortos, vi, martiroj sanktaj,
«Sidiĝos en altaĵoj Paradizaj.»
--Nun Francoj piediras, genufleksas;
Ĉefepiskop', je Dio, ilin benas:
«Vi pentofaru per fortegaj batoj!» Aŭdu.
96
Nun Francoj releviĝas sur piedoj,
Senkulpigitaj, kvitaj je la pekoj; 1140
Ĉefepiskop' je Dio benis ilin.
Ekrajdas ili sur ĉevaloj viglaj,
Armaĵojn portas, kiel kavaliroj
Por la batalo tute pretiĝintaj.
Rolando graf' alvokas Oliviron:
«Sinjor' kolego, vi pravege diris,
«Ke grafo Geno ĉiujn nin perfidis!
«Li prenis donojn, oron kaj arĝenton!
«Imperiestro prave nin venĝegus!
«Marsilo Reĝo, komercinte pri ni, 1150
«Per niaj glavoj nur ricevos pagon!» Aŭdu.
97
Roland' trairas hispanintermontojn
Sur Vejlantif' ĉevalo sia bona.
Plej taŭga estas lia armilaro,
Li noble tenas per la pugn' pikstangon
Al la ĉielo direktatan; pendas,
Je supr', standardo tute blanka, kies
Franĝaĵoj oraj kovras lian manon,
Rolando estas vigla, ĝoja, gaja.
Amiko Oliviro sekvas lin, kaj 1160
Francanoj krias: «Li savonto estas!»
Li tiam fierege Sarazenojn
Rigardas ... sed pasie, dolĉe, Francojn;
Ĝentilan vorton li al ili diras:
«Baronoj noblaj, paŝu malrapide;
«Al sia perdo iras Idolanoj!
«Hodiaŭ ni akiron prenos ... riĉan
«Pli ol akiris iam franca reĝo!»
De tiam la anaroj renkontiĝas. Aŭdu.
98
Jen Oliviro: «Mi ne parolados!... 1170
«Ĉar vi ne volis sonorigi kornon,
«Neniam helpon Reĝo donos al vi.
«Ne scias Karlo, li do estas prava!
«Al ili tie oni ne riproĉu!
«Baronoj noblaj, laŭ la povo rajdu;
«De nun, neniu iru malantaŭen!
«Pro Dio! Pensu nur pri du aferoj:
«Kaj doni, kaj ricevi fortajn batojn!
«Nu, ni memoru pri deviz' de Karlo!»
Je tiu vorto, Francoj ekkriadas: 1180
«Munĝojo!»--Kiu aŭdus ilin, povus
Nur pensi pri plej alta kuraĝeco!
Ho Dio! Kiel bela la rajdado!
Rapidigante marŝon per spronbatoj
Tuj ekfrapegos ili ... (Ĉu ne pravaj?),
Sed Sarazenoj pro nenio timas...
Jen Francoj, Idolanoj, brust' ĉe brusto. Aŭdu.
Interpuŝo.
99
La nevo de Marsilo, Aelroto,
Unue rajdas antaŭ la anaro.
(Armiloj bonaj kaj ĉevalo forta).
Li tiel ekinsultas niajn Francojn: 1190
«Perfidaj Francoj, tuj vin ni batalos!
«Perfidis, kiu devus vin defendi!
«Malsaĝa Reĝo vin ĉi-tie lasis!
«Francujo dolĉa perdos tuj la gloron,
«Kaj granda Karl' de korpo dekstran brakon!
«_Hispanaj montoj fine kvietiĝos!_»
Roland' lin aŭdas; Dio! kia bato!
Per oraj spronoj li ĉevalon pikas,
Furiozege frapas l' Idolanon;
Kirason rompas, ŝildon dispecigas,
Tra l' korpo puŝas sian grandan glavon,
Distranĉas bruston, kaj disrompas ostojn, 1200
Disigas tutan spinon de la dorso;
Per hasto li forpelas la animon,
Kaj tiel li ŝanceliĝintan korpon
Faligas de ĉeval' per unu bato.
La kolo distranĉiĝas en du pecoj!
Ne lasas lin Roland', sed al li diras:
«For, malŝatinda! Karlo ne malsaĝa,
«Ĉar li neniam amis perfidaĵon!
«En Intermontoj prave li nin lasis!
«Francujo dolĉa tuj ne perdos gloron! 1210
«Frapadu, Francoj, jen komenco estas!
«Ni pravaj, malsatuloj-ĉi malpravaj!» Aŭdu.
100