Opening the book…

Henrik Ibsen

LA TRONPRETENDANTOJ

(Kongs-emnerne)

1864

Tradukis: Odd Tangerud

Eldonejo: Jec Scandinavia a/s

LA TRONPRETENDANTOJ

ROLOJ:

HÅKON HÅKONSSON, de la Birkibejnoj elektita regxo
INGA EL VARTEJG, lia patrino
SKULE JARLO
SINJORINO RAGNHILD, lia edzino
SIGRID, lia fratino
MARGRETE, lia filino
GUTORM INGASON
SIGURD RIBBUNG
NIKOLAS ARNASON, episkopo en Oslo
DAGFINN BONDE, kortega marsxalo de Håkon
IVAR BODDE, kortega pastro
VEGARD VERADAL, ano de la hirdo (kortegano)
GREGORIUS JONSSON, vasalo
PÅL FLIDA, vasalo
INGIBJORG, edzino de Andres Skjaldarband
PETER, sxia filo, juna pastro
SIRA VILJAM, kapelpastro cxe episkopo Nikolas
MAJSTRO SIGARD, el Brabant, kuracisto
JATGEJR SKALDO, Islandano
BÅRD BRATTE, estro el Trondhejmo
KAMPARANOJ kaj URBANOJ en Bergen, Oslo kaj Nidaros
KANONIKOJ, PASTROJ, MONAHXOJ, MONAHXINOJ
GASTOJ, KORTEGANOJ kaj SINJORINOJ
MILITISTARO k. t. p.

La agado okazas en la unua duono de la 13a jarcento.

å prononcigxas kiel Esperanta o.

Vortklarigo

Nidaros: La antikva nomo de la nuna urbo Trondhejmo.

Skule estas jarlo (= grafo), la sama vorto kiel la angla earl. Frato de regxo Inge.

hirdo: (norvega vorto) = gvardio de la regxo kaj de estroj.

Eyrating: parlamenta kunsido sur Eyri, loka, liberaera kunvenejo cxe Nidaros.

ting (esperantlingve: tingo - nova vorto) = parlamento ankoraux en Islando (Allþing) kaj Norvegio (Storting).

La Birkibejnoj estas politika, militista aro, kiu gajnis en la intercivitana milito.

La Slittungoj sekvis la tronpretendanton Erling Steinvegg, filo de Magnus Erlingsson.

La Vårbelgoj (vestitaj per feloj printempe feligitaj) estis la partio, kiun Skule fondis, kiam li rompis kun la birkibejnoj, al kiuj lia tuta parencaro apartenis.

La Bagloj estis politika partio kaj militistaro defendantaj la eklezion.

La Ribbungoj estis sekvantoj de Sigurd Ribbung, tronpretendanto.

Ranagubernio: Nuntempa Båhuslen en Svedlando.

Hålogalando: Meza parto de norda Norvegio.

Viken: Malnova nomo de la Oslo fjordo gxis Kungälv en Svedlando.

Trondhejmo estas la ok etaj gubernioj cxirkaux la Trondhejmfjordo.

Vermlando: lima lando inter Norvegio kaj Svedlando oriente de la Oslo-fjordo.

Opplando: Gubernio inter la lago Mjøsa kaj la Dovre-montaro.

Borg: Gubernio tute sude en orienta Norvegio cxe la urbo Sarpsborg.

Ile-kampoj, cxe Nidaros.

varg: norvega vorto = lupo.

Kapinsulo: Norveglingve "Hovedøya" -- insulo en la fjordo cxe Oslo.

Harald Belhararo: (Harald Hårfagre) -- La unua regxo de tuta Norvegio.

Elgjarnes: = Elnes -- terpinto en la komunumo Asker okcidente de Oslo.

Ejkaberg: Monteto apud orienta Oslo.

Låka: Bieno norde de Oslo.

Elgisetro: Monahxejo sude de Nidaros.

Hladakabo: Kabo en la trondhejma fjordo cxe Nidaros.

Magnus Erlingsson 1156-1184, filo de Erling Skakke Regxo Sverre Sigurdsson 1184-1202 Regxo Håkon Sverrisson 1202-1204 Guthorm Sigurdsson 1204 mortis post duona jaro. Filo de Sigurd Lavard Regxo Inge Bårdsson 1204-1217, frato de Skule Bårdsson Regxo Håkon Håkonsson 1217-1263

UNUA AKTO

(Bergen. La gxardeno cxe la Kristpregxejo. En la fono la pregxejo, la alta portalo vidigxas de la spektantoj. Maldekstre antauxe staras Håkon Håkonsson, Dagfinn Bonde, Vegard el Veradal, Ivar Bodde kaj pluraj vasaloj kaj estroj. Gxuste kontrauxe de li staras Skule jarlo, Gregorius Jonsson, Pål Flida kaj aliuloj el la viroj de la jarlo. Pli malantauxe samflanke vidigxas Sigurd Ribbung kun sia sekvantaro, kaj pli malantauxe de li Gutorm Ingason kun pluraj estroj. La enirejoj de la pregxejo estas gardataj de gvardistoj; la homamaso plenigas la tutan pregxejan gxardenon; multuloj sidas supre en la arboj kaj sur la pregxeja muro; aspekte cxiuj en strecxo atendas iun okazajxon. El la pregxejaj turoj de la urbo sonorigxas de fore kaj de proksime.)

SKULE JARLO

(mallauxte kaj senpacience al Gregorius Jonsson) Pro kio ili lantas tiel longe tie interne?

GREGORIUS JONSSON

Silente; nun komencigxas la himno.

(De interne de la fermita pregxejo auxdigxas sono de trombonoj:)

HXORO DE MONAHXOJ KAJ MONAHXINOJ

Domine coeli k.t.p.

(Dum la kanto la pregxeja pordo malfermigxas de interne; en la antauxa halo vidigxas episkopo Nikolas cxirkauxita de pastroj kaj monahxoj.)

EPISKOPO NIKOLAS

(tretas antauxen al la pordo, kaj anoncas kun bastono levita:) Nun Inga el Vartejg portas feran fajropruvon por Håkon regxpretendanto!

(La pregxejo denove fermigxas; interne la kanto dauxras.)

GREGORIUS JONSSON

(mallauxte al la jarlo) Voku al sankta Olaf por tio, kio estas gxusta.

SKULE JARLO

(rapide kaj deturnante) Ne nun. Pli bone ne memorigi lin pri mi.

IVAR BODDE

(kaptas la brakon de Håkon) Pregxu al la Sinjoro via Dio, Håkon Håkonsson.

HÅKON

Ne bezonigxas; mi estas certa pri li.

(La kanto de la pregxejo sonas pli forte; cxiuj nudigas la kapojn kaj multaj genuas kaj pregxas.)

GREGORIUS JONSSON

(al la jarlo) Tiu cxi estas grava horo por vi kaj por multuloj.

SKULE JARLO

(rigardas atente al la pregxejo) Grava horo por Norvegio.

PÅL FLIDA

(proksima al la jarlo) Nun sxi tenas la rugxan feron.

DAGFINN BONDE

(proksima al Håkon) Ili alvenas laux la pregxeja elirejo.

IVAR BODDE

Kristo sxirmu viajn purajn manojn, Inga regxpatrino!

HÅKON

Por tiu cxi momento sxi estu honorata mian tutan vivon.

SKULE JARLO

(kiu strecxe auxskultis, subite ekparolas) Cxu sxi kriis? Cxu sxi faligis la feron?

PÅL FLIDA

(iras supren) Mi ne scias kio estis.

GREGORIUS JONSSON

La virinoj ploras lauxte en la antauxhalo.

HXORO EL LA PREGXEJO

(ekkantas jubile) Gloria in excelsis deo!

(La portalo ekmalfermigxas; Inga elvenas, akompanata de monahxinoj, pastroj kaj monahxoj.)

INGA

(sur la pregxeja sxtuparo) Dio jugxis! Vidu tiujn cxi manojn; per ili mi portis la feron.

VOCXOJ INTER LA POPOLAMASO

Ili estas puraj kaj blankaj kiel antauxe!

ALIAJ VOCXOJ

Ecx pli belaj!

LA TUTA HOMA ARO

Li certe estas la filo de Håkon Sverrisson!

HÅKON

(cxirkauxbrakas sxin) Dankon, dankon, vi alte benata!

EPISKOPO NIKOLAS

(preterpasas la jarlon) Malsagxe estis efektivigi la rugxferan fajropruvon.

SKULE JARLO

Ne, sinjoro episkopo. Dio devis paroli en tiu cxi afero.

HÅKON

(profunde tusxita, tenas Inga per la mano) Nun tio do estas farita, tio al kio cxiu talento en mi lauxte alvokis, -- tio sub kio mia koro tordis kaj turnis sin --

DAGFINN BONDE

(eksteren al la homamaso) Jes, rigardu tiun virinon, kaj pripensu nun, vi, kiuj estas cxi tie! Kiu dubis pri sxia vorto, antaux ol iuj bezonis ke oni dubu?

PÅL FLIDA

La dubo flustris en cxiuj cxambretoj ekde la momento kiam Håkon tronpretendanto kiel infano portigxis en la kortegon de regxo Inge.

GREGORIUS JONSSON

Kaj lastan vintron gxi kreskis al krio, kaj sonis super la lando norde kaj sude; tion mi opinias ke cxiu ajn povas atesti.

HÅKON

Plej bone povas mi mem tion atesti. Tial mi ja cedis al la konsiloj de multaj fidelaj amikoj, kaj klinis min tiel profunde, kiel neniu alia regxe elektita viro faris de longe. Mi pruvis per fajropruvo mian naskigxon, pruvis mian rajton, kiel filo de Håkon Sverrisson, preni landon kaj regnon herede. Ne volas mi cxi tie esplori pli proksime, kiu nutris la dubon kaj faris gxin lauxtvocxa, kiel la parenco de la jarlo diras; sed tion mi scias, ke amare mi suferis sub gxi. Mi estis regxe elektita ekde la infaneco, sed povran regxan honoron oni atestis al mi, ecx tie kie oni opinius, ke mi plej sekure kuragxus atendi gxin. Mi nur memorigas lastan pentekostan dimancxon en Nidaros, kiam mi iris al la altaro por oferi, kaj la cxefepiskopo turnis sin, kaj pretendis ne vidi min, por eviti saluti, kiel estas la kutimo saluti regxojn. Tamen tiajxojn mi facile tolerus; sed vera milito estus eksplodonta en la lando, kaj gxin mi devus haltigi.

DAGFINN BONDE

Bone povas esti por regxoj auxskulti al sagxaj konsiloj; sed se mia konsilo estus auxskultita en tiu cxi afero, tiam ne estus per rugxa fero, sed per malvarma sxtalo, ke Håkon Håkonsson dividus la rajton inter si kaj siaj malamikoj.

HÅKON

Regu vin, Dagfinn; tio decas al tiu viro, kiu regu la landon.

SKULE JARLO

(kun subtila rideto) Regxa malamiko estas oportune nomi cxiun, kiu kontrauxas la regxan volon. Mi tamen opinias, ke tiu estas al la regxo plej malutila, kiu malkonsilas al li pruvi sian rajton al la regxa nomo.

HÅKON

Kiu scias. Se estus mia rajto nur, kiun ni cxi tie pritraktadus, povus okazi, ke mi ne acxetus gxin tiel kare; sed ni devas rigardi pli alten; cxi tie temas pri vivotasko kaj devo. Mi sentas tion alte kaj varme ene en mi, kaj mi ne hontas pro tion diri, -- mi sole estas tiu, kiu povas gvidi la landon al la plej supera stato en cxi tiuj tempoj; -- regxa naskigxo generas regxan devon --

SKULE JARLO

Trovigxas pluruloj cxi tie, kiuj donas al si mem tian belan ateston.

SIGURD RIBBUNG

Mi faras, kaj kun same bona kialo. Mia avo estis regxo Magnus Erlingsson --

HÅKON

Jes, se via patro, Erling Steinvegg, estus filo de regxo Magnus; sed la plimulto neas tion, kaj gxis nun neniu portis la fajropruvon por tiu pretendo.

SIGURD RIBBUNG

La Ribbungoj elektis min regxo, kaj faris tion libervole, dum Dagfinn Bonde kaj aliaj Birkibejnoj minacigis por vi regxan nomon.

HÅKON

Jes, tiel vi mizerigis Norvegion, ke la devenulo de Sverre devis minace progresi.

GUTORM INGASON

Devenulo de Sverre estas mi same certe kiel vi --

DAGFINN BONDE

Sed ne en rekta linio viron post viro.

EPISKOPO NIKOLAS

Estas inaj generaciaj eroj intertie, Gutorm.

GUTORM INGASON

Mi tamen scias, ke Inge Bårdsson, mia patro, estis legxe elektita regxo super Norvegio.

HÅKON

Cxar trovigxis neniu, kiu sciis, ke la nepo de Sverre estis en vivo. De la tago, kiam tio evidentigxis, Inge estris la regnon, kiel kuratoro por mi, ne alicele.

SKULE JARLO

Tio ne povas esti dirata en vero; sian tutan tempon Inge estis regxo kun cxiu legxa potenco kaj sen rezervo. Ke Gutorm malgrandan rajton havas, povas esti suficxe vera; cxar li naskigxis nelegitime; sed mi estas la legitime naskita frato de regxo Inge, kaj la legxo estas por mi, kiam mi postulas kaj prenos plenan heredon post li.

DAGFINN BONDE

Ho, sinjoro jarlo, plenan heredon Vi certe prenis, kaj tion ne nur la parencaran posedajxon, sed cxiujn posedajxojn kiujn Håkon Sverrisson postlasis.

EPISKOPO NIKOLAS

Ne cxion, bona Dagfinn. Honoru la veron: -- regxo Håkon retenis brocxon kaj tiun oran ringon, kiun li portas sur sia brako.

HÅKON

Lasu tion kiel estas; per la helpo de Dio mi bone regajnos havajxojn. Kaj nun, vasaloj kaj legxistoj, Vi pregxejaj fratoj kaj estroj kaj hirdanoj, nun estas tempo por voki al regna kunsido, kiel decidite estas. Kun ligitaj manoj mi sidis gxis cxi tiu tago; mi pensas, ke neniu viro volas mallauxdi, ke mi sopiras malligi ilin.

SKULE JARLO

Pluruloj statas kiel Vi, Håkon Håkonsson.

HÅKON

(atentigxas) Sinjoro jarlo, kion Vi aludas?

SKULE JARLO

Mi pensas, ke cxiuj ni pretendantoj havas la saman kialon por sopiri. Ni cxiuj estis same strecxe ligitaj; cxar neniu el ni sciis kiom foren lia rajto valoris.

EPISKOPO NIKOLAS

Malsekure estis pri la aferoj de la eklezio kiel pri tiuj de la lando; sed nun faru verdikton la legxo de sankta regxo Olaf.

DAGFINN BONDE

(duonlauxte) Novaj ruzajxoj!

(La viroj de Håkon arigas sin.)

HÅKON

(devigas sin al trankvilo, kaj iras kelkajn pasxojn al la jarlo) Mi volas kredi, ke mi ne kaptis Vian opinion. La fajropruvo pruvis mian alodan rajton al la regno, kaj tial mi ne komprenas ion alian ol tio, ke la regna kunsido devu doni legxan forton al la elekto de mi kiel regxon, kio jam okazis en Eyrating antaux ses jaroj.

PLURAJ INTER LA VIROJ DE LA JARLO KAJ DE SIGURD

Ne, ne, -- ni neas!

SKULE JARLO

Tia neniam estis la penso, kiam decidigxis havi regnan kunsidon cxi tie. Pere de la fajropruvo Vi ankoraux ne gajnis la regnon, sed nur pruvis Vian rajton hodiaux, prezenti Vin inter ni aliaj pretendantoj, kaj validigi la pretendon, kiun Vi opinias havi --

HÅKON

(regas sin) Tio do mallonge kaj klare signifas, ke dum ses jaroj mi senrajte portis nomon de regxo, kaj dum ses jaroj, Vi jarlo, sen rajto regis la landon kiel kuratoro por mi.

SKULE JARLO

Neniel. Iu devis porti la nomon de regxo, kiam mia frato estis mortinta. La Birkibejnoj, kaj pleje Dagfinn Bonde, agis por Via pretendo, kaj efektivigis la elekton de Vi, antaux ol ni aliuloj povis antauxenigi niajn postulojn.

EPISKOPO NIKOLAS

(al Håkon) La jarlo opinias, ke tiu elekto donis al Vi rajton uzi la regxan potencon sed ne posedan rajton.

SKULE JARLO

Vi havis cxiujn rajtojn; sed kaj Sigurd Ribbung kaj Gutorm Ingason kaj mi konsideras nin esti same proksimaj heredantoj, kiel Vi; kaj nun la legxo dividu inter ni kaj diru, kiu firme prenu la heredon por cxiuj tempoj.

EPISKOPO NIKOLAS

Vere dirite la jarlo havas bonan kialon por sia opinio.

SKULE JARLO

Fajropruvoj kaj regnaj kunvenoj estis ambaux pli ol unu fojon proponitaj dum tiuj cxi jaroj, sed cxiam io intervenis. Kaj, sinjoro Håkon, se Vi opiniis, ke Via rajto estis senskue firma je la unua regxa elekto, kial Vi tamen donis Vian aprobon, ke la fajropruvo nun farigxu?

DAGFINN BONDE

(incitita) Tiru glavon, regxanoj, kaj lasu gxin dividi!

MULTAJ EL LA HIRDO

(sturmas antauxen) Frapu per glavoj la malamikojn de la regxo.

SKULE JARLO

(krias al la siaj) Neniun mortigu! Neniun vundigu! Nur tenu ilin for.

HÅKON

(retenas la siajn) Eningu la glavon cxiu viro, kiu gxin tiris! Ingu la glavon, mi diras! (trankvile) Vi dekoble malbonigas la staton por mi per tia impeto.

SKULE JARLO

Tiel viroj atakas virojn en la tuta lando. Jen Vi vidas, Håkon Håkonsson; nun mi opinias ke plej bone montrigxis, kion Vi devos fari, se la paco kaj la vivo de homoj gravas por Vi.

HÅKON

(post mallonga pripensado) Jes -- mi tion vidas. (prenas Inga per la mano kaj turnas sin al unu el tiuj, kiuj staras cxe li) Torkell, vi estis fidela viro en la hirdo de mia patro; prenu cxi tiun virinon hejmen al via logxejo, kaj estu bona al sxi; -- sxi estis ege kara al Håkon Sverrisson. -- Dio benu vin, mia patrino, -- mi devas iri al regna kunveno nun. (Inga premas lian manon kaj foriras kun Torkell. Håkon silentas momenton, poste antauxen tretas kaj diras klare) La legxo verdiktu; nur gxi. Vi Birkibejnoj, kiuj cxeestis en Eyrating, kaj elektis min regxo, Vi estas nun liberigitaj de la jxuro, kiun Vi jxuris al mi tie. Vi Dagfinn, vi ne plu estas mia marsxalo; mi ne volas kunveni kun marsxalo aux hirdo, ne kun regxanoj aux kun aljxuritaj bataluloj; mi estas malricxa viro; mia tuta heredajxo estas brocxo kaj tiu ora ringo; -- tio estas povra posedajxo por salajri la servojn de tiom da bonaj viroj. Nu, Vi aliaj pretendantoj, nun ni estas egalaj; mi volas nenion havi por stari antauxe al Vi, krom la rajto kiun mi ricevis desupre, -- tiun mi nek povas, nek volas dividi kun iu. -- Sonorigu por regna kunveno, kaj tiam Dio verdiktu kaj la legxo de sankta regxo Olaf. (Eliras kun siaj viroj maldekstren; sonigxas korno kaj trumpeto tre fore.)

GREGORIUS JONSSON

(al la jarlo, kiam la amaso estas ekforiranta) Dum la fajropruvo sxajnis al mi, ke vi estas timema, sed nun vi aspektas gxoje kaj esperplene.

SKULE JARLO

(kontente) Cxu vi vidis, ke li havis la okulojn de Sverre kiam li parolis? Bona estos la elekto cxu vi elektos lin aux min kiel regxon.

GREGORIUS JONSSON

(maltrankvile) Sed ne cedu. Pensu pri cxiuj tiuj kiuj falos kun Via afero.

SKULE JARLO

Jen mi staras sur la fundamento de legxo kaj juro; nun mi ne kasxas min por la sanktulo. (eliras maldekstren kun sia sekvantaro)

EPISKOPO NIKOLAS

(rapidigas sin post Dagfinn Bonde) Certe ordigxos, bona Dagfinn, ordigxos; -- sed tenu la jarlon tre fore de la regxo, kiam li estos elektita; -- nur tenu lin tre fore!

(Cxiuj eliras maldekstren malantaux la pregxejon.)

HALO EN LA REGXA KORTEGO

(Maldekstre antauxe estas malalta fenestro; dekstre enireja pordo; fone pli granda pordo, kiu kondukas al la regxa halo. Apud la fenestro staras tablo; cetere segxoj kaj benkoj.)

(Sinjorino Ragnhild kaj Margrete venas elde la pli malgranda pordo; Sigrid baldaux sekvas.)

SINJORINO RAGNHILD

Enen cxi tie.

MARGRETE

Jes, cxi tie estas plej mallume.

SINJORINO RAGNHILD

(iras al la fenestro) Kaj jen ni povas rigardi malsupren al la Tingejo.

MARGRETE

(singarde rigardas eksteren) Jes, tie malantaux la pregxejo ili cxiuj estas kunvenintaj. (turnas sin en ploro) Tie malsupre nun okazos tio, kio tiros tiom multe post si.

SINJORINO RAGNHILD

Kiu morgaux regos cxi tie en la halo?

MARGRETE

Ho, silentu. Tian pezan tagon mi neniam pensus vivi.

SINJORINO RAGNHILD

Gxi devus veni; stari kiel regxa kuratoro ne estis suficxa tasko por li.

MARGRETE

Jes -- gxi devis veni; la nura regxa nomo ne estus suficxa por li.

SINJORINO RAGNHILD

Pri kiu vi parolas?

MARGRETE

Pri Håkon.

SINJORINO RAGNHILD

Mi parolis pri la jarlo.

MARGRETE

Ne vivas pli elstaraj viroj ol tiuj du.

SINJORINO RAGNHILD

Vidu Sigurd Ribbung! Kiel inside li sidas, -- gxuste kiel lupo en kateno.

MARGRETE

Jes vidu --! Li interplektas la manojn antaux si sur la glavsupro, kaj ripozas la mentonon sure.

SINJORINO RAGNHILD

Li mordas siajn lipharojn kaj ridas --.

MARGRETE

Kiel acxe li ridas.

SINJORINO RAGNHILD

Li scias, ke neniu volas antauxenigi lian pretendon; -- estas tio, kio malicigas lin. -- Kiu estas tiu legxisto, kiu nun parolas?

MARGRETE

Estas Gunnar Grjonbak.

SINJORINO RAGNHILD

Cxu li estas por la jarlo?

MARGRETE

Ne, li certe estas por la regxo --

SINJORINO RAGNHILD

(rigardas sxin) Por kiu estas li, vi diras?

MARGRETE

Por Håkon Håkonsson.

SINJORINO RAGNHILD

(rigardas eksteren; post mallonga deteno) Kie sidas Gutorm Ingason, -- lin mi ne vidas.

MARGRETE

Malantaux siaj viroj, tie plej malsupre -- en piedlonga mantelo.

SINJORINO RAGNHILD

Jes, tie.

MARGRETE

Aspektas kvazaux li hontas --

SINJORINO RAGNHILD

Estas pro sia patrino.

MARGRETE

Tiel ne faris Håkon.

SINJORINO RAGNHILD

Kiu parolas nun?

MARGRETE

(rigardas eksteren) Tord Skolle, legxisto de Ranagubernio.

SINJORINO RAGNHILD

Cxu li estas por la jarlo?

MARGRETE

Ne -- por Håkon.

SINJORINO RAGNHILD

Kiel neskueble la jarlo sidas auxskultante.

MARGRETE

Håkon aspektas trankvil-silente -- sed tamen forte. (vigle) Se starus cxi tie viro de fore veninta, li konus la du inter cxiuj la mil aliuloj.

SINJORINO RAGNHILD

Vidu, Margrete; Dagfinn Bonde lokigas orumitan segxon por Håkon --

MARGRETE

Pål Flida lokigas similan al gxi malantaux la jarlon --

SINJORINO RAGNHILD

La viroj de Håkon volas tion malhelpi!

MARGRETE

La jarlo firme tenas la segxon --!

SINJORINO RAGNHILD

Håkon parolas kolere al li -- (fugxas kun krio de la fenestro) Ho, Jesuo Kristo! Cxu vi vidis la okulojn -- kaj la ridon --! Ne, tio ne estis la jarlo!

MARGRETE

(kiu en timego sekvis sxin) Ankaux ne Håkon! Nek la jarlo nek Håkon!

SIGRID

(cxe la fenestro) Ho acxe, acxe!

MARGRETE

Sigrid!

SINJORINO RAGNHILD

Cxu vi estas cxi tie?

SIGRID

Tiel profunden ili devas preni la vojon laux desube, por gajni al la regxa segxo.

MARGRETE

Ho, pregxu kun ni, ke cxio turnigxu al la plej bona.

SINJORINO RAGNHILD

(pala kaj konsterne al Sigrid) Cxu vi vidis lin --? Cxu vi vidis mian edzon --? La okulojn kaj la ridon, -- mi ne rekonus lin.

SIGRID

Cxu li aspektis kiel Sigurd Ribbung!

SINJORINO RAGNHILD

(mallauxte) Jes, li aspektis kiel Sigurd Ribbung!

SIGRID

Cxu li ridis kiel Sigurd?

SINJORINO RAGNHILD

Jes, jes!

SIGRID

Do ni cxiuj devas pregxi!

SINJORINO RAGNHILD

(kun malespera forto) La jarlo devas esti elektata regxo! Difektigxas lia animo, se li ne farigxos la plej elstara viro en la lando!

SIGRID

(pli forte) Sekve ni cxiuj devas pregxi!

SINJORINO RAGNHILD

Tsxsx, kio estas tio! (cxe la fenestro) Kiaj krioj! Cxiuj viroj ekstaris; cxiuj standardoj kaj blazonoj svingigxas en la vento.

SIGRID

(kaptas sxian brakon) Pregxu, virino! Pregxu por via edzo!

SINJORINO RAGNHILD

Jes, sankta Olaf, donu al li la tutan potencon en tiu cxi lando!

SIGRID

(sovagxe) Neniun -- neniun! Alie li ne savigxos?

SINJORINO RAGNHILD

Li devas havi la potencon. Cxio bona en li gxermos kaj floros, se li ricevos gxin. -- Elrigardu, Margrete! Auxskultu! (retiras sin pasxon malantauxen) Jen levigxas cxiuj manoj por jxuro!

MARGRETE

(auxskultas cxe la fenestro)

SINJORINO RAGNHILD

Dio kaj sankta Olaf, por kiu estas tio?

SIGRID

Pregxu!

MARGRETE

(auxskultas kaj per suprenlevita mano donas signon por silento)

SINJORINO RAGNHILD

(post iom) Parolu! (De la Tingejo sonorigxas lauxte en korno kaj trumpeto.)

SINJORINO RAGNHILD

Dio kaj sankta Olaf, por kiu tio estas?

(Mallonga pauxzo.)

MARGRETE

(Turnas la kapon kaj diras:) Nun ili prenis Håkon Håkonsson kiel regxon.

(La muziko por la regxa procesio eksonas, unue mallauxte, poste pli kaj pli proksime. Sinjorino Ragnhild krocxas sin plorante al Sigrid, kiu silente kondukas sxin eksteren dekstre; Margrete restas senmova, starante apogata apud la fenestrokrado. La regxaj sxildistoj malfermas la grandajn pordojn; oni rigardas en la halon, kiu iom post iom plenigxas de la procesiantoj venantaj de la Tingejo.)

HÅKON

(turnas sin cxe la pordo al Ivar Bodde) Portu al mi la plumon kaj vakson kaj silkon, -- pergamenon mi havas cxi ene. (iras vigle al la tablo kaj elmetas kelkajn rulojn da pergameno) Margrete, nun mi estas regxo!

MARGRETE

Mi salutas mian sinjoron kaj regxon.

HÅKON

Dankon! -- (rigardas sxin, kaj prenas sxian manon.) Pardonu! Mi ne pensis pri tio, ke ofendigxas Vi du.

MARGRETE

(tiras al si la manon) Ne ofendigxas mi, -- Vi certe estas regxe naskita.

HÅKON

(vigle) Jes, cxu ne cxiu homo devas diri tion, kiu memoras, kiel mirinde Dio kaj la sanktuloj savis min el cxio malbona? Jaragxa la Birkibejnoj portis min super la montojn en frosto kaj veteracxo, kaj meze inter tiuj, kiuj insidis kontraux mia vivo. En Nidaros mi savigxis sendomagxa for de la Bagloj, kiam ili bruligis la urbon kaj mortigis tiomajn el niaj viroj, dum regxo Inge mem apenaux savis sin sursxipen grimpante laux la ankrosxnurego.

MARGRETE

Vi spertis maldolcxan junecon.

HÅKON

(rigardas sxin skrutinie) Imagigxas al mi, ke Vi estus povinta fari gxin pli milda.

MARGRETE

Mi?

HÅKON

Vi povus esti al mi bona edukfratino cxiujn tiujn jarojn, kiam ni kreskis kune.

MARGRETE

Sed ne okazis tiel.

HÅKON

Ne -- tiel ne okazis; -- ni ja rigardis unu la alian, ambaux de sia angulo, sed malofte ni kunparolis -- (senpacience) Kien li malaperis? (Ivar Bodde venas kun la skribiloj) Jen vi estas; donu!

(Håkon eksidas cxe la tablo kaj skribas. Iom poste envenas Skule jarlo; post li Dagfinn Bonde, episkopo Nikolas kaj Vegard Veradal.)

HÅKON

(ekrigardas kaj malsupren metas la plumon) Sinjoro jarlo, cxu vi scias kion jen mi skribas! (La jarlo proksimigxas) Estas al mia patrino; mi dankas sxin por cxio bona, kaj kisas sxin mil fojojn -- jen en la letero, Vi komprenas. Sxi sendigxos orienten al Borgarsyssel, kaj vivu tie kun regxa honoro.

SKULE JARLO

Vi ne volas reteni sxin en la regxa kortego.

HÅKON

Sxi estas tro kara por mi, jarlo; -- regxo ne devas havi cxe si iun, kiu estas tro kara por li; regxo devas agi kun liberaj manoj, stari sola, ne esti kondukata, ne logata. Estas tiom plibonigenda en Norvegio. (dauxrigas skribi)

VEGARD VERADAL

(mallauxte al episkopo Nikolas) Estis mia konsilo, tio cxi pri Inga regxpatrino.

EPISKOPO NIKOLAS

Mi tuj konis Vin laux la konsilo.

VEGARD VERADAL

Sed nun pagon por pago.

EPISKOPO NIKOLAS

Atendu. Mi tenos kion mi promesis.

HÅKON

(donas la pergamenojn al Ivar Bodde) Kunplektu, kaj portu mem al sxi kun multaj koraj salutoj --.

IVAR BODDE

(jxetinte ekrigardon en la pergamenon) Sinjoro -- jam hodiaux, Vi skribas --!

HÅKON

Nun la vento estas favora; gxi blovas suden laux la fjordo.

DAGFINN BONDE

(malrapide) Memoru, sinjoro regxo, ke sxi kusxis la tutan nokton sur la altarsxtupo en pregxo kaj fasto.

IVAR BODDE

Kaj certe sxi estas laca post la fajropruvo.

HÅKON

Vere, vere; -- mia bona kara patrino --! (pripensas) Jes, se sxi estas tro laca, sxi atendu gxis morgaux.

IVAR BODDE

Via volo plenumigxos. (antauxenmetas alian pergamenon) Sed jen la aliajxo, sinjoro.

HÅKON

La aliajxo? -- Ivar Bodde, mi ne povas.

DAGFINN BONDE

(montras al la letero al Inga) Vi tamen povis tion.

IVAR BODDE

Cxio peka estu rompota.

EPISKOPO NIKOLAS

(kiu intertempe proksimigxis) Ligu nun la manojn de la jarlo, regxo Håkon.

HÅKON

(mallauxte) Cxu Vi opinias, ke tio estas necesa.

EPISKOPO NIKOLAS

Vi neniam acxetos pacon por la lando pli malkare.

HÅKON

Mi do povas. Al mi la plumo! (skribas)

SKULE JARLO

(al la episkopo, kiu iras dekstren) Aspekte la regxo klinas al Vi la orelon.

EPISKOPO NIKOLAS

Por Via avantagxo.

SKULE JARLO

Cxu tion Vi diras?

EPISKOPO NIKOLAS

Antaux vespero Vi dankos min. (Li malproksimigxas.)

HÅKON

(etendas la pergamenon) Legu tion, jarlo.

SKULE JARLO

(legas; rigardas la regxon en surprizo, kaj diras duonlauxte:) Vi rompas cxiun rilaton kun Kanga la juna?

HÅKON

Kun Kanga, kiun mi amis super cxio en la mondo. De hodiaux sxi neniam estu renkontata sur la vojo de la regxo.

SKULE JARLO

Grava estas tio, kion Vi jen faras, Håkon -- mi scias el mi mem, kiom tio kostas --

HÅKON

For kiu ajn, kiu estas tro kara al la regxo. -- Kunligu la leteron. (donas gxin al Ivar Bodde)

EPISKOPO NIKOLAS

(klinas sin super la segxon) Sinjoro Regxo, nun vi gajnis etapon al la amikeco de la jarlo.

HÅKON

(etendas al li la manon) Dankon, episkopo Nikolas; vi konsilis al mi la plej bonan. Petu favoron, kaj gxi al vi donigxos.

EPISKOPO NIKOLAS

Vi volas?

HÅKON

Tion mi promesas al Vi je mia regxa vorto.

EPISKOPO NIKOLAS

Do faru Vegard Veradal administranto en Hålogalando.

HÅKON

Vegard? Li certe estas la plej fidela amiko, kiun mi havas; malvolonte mi sendas lin tiel foren de mi.

EPISKOPO NIKOLAS

La regxa amiko devas esti regxe pagata. Ligu la jarlon tiel, kiel mi konsilis, kaj vi estos sekura por cxiuj tempoj.

HÅKON

(prenas folion de pergameno) Vegard havu la administradon en Hålogalando. (skribante) Jen mi donas al li mian regxan leteron pri tio. (La episkopo malproksimigxas.)

SKULE JARLO

(proksimigxas al la tablo) Kion Vi jen skribas?

HÅKON

(etendas al li la folion) Legu.

SKULE JARLO

(legas kaj rigardas la regxon pripense) Vegard Veradal? En Hålogalando?

HÅKON

En la norda regiono, kiu estas vakanta.

SKULE JARLO

Cxu Vi ne memoras, ke ankaux Andres Skjaldarband administras tie norde? Tiuj du estas amaraj malamikoj; -- Andres Skjaldarband tenas sin al mi --

HÅKON

(ridetas kaj ekstaras) Kaj Vegard al mi. Tial tiuj du pacigxu plej eble frue. De nun ne devas esti iu malakordo inter la viroj de la regxo kaj tiuj de la jarlo.

EPISKOPO NIKOLAS

Hm, tio cxi povus baldaux iri erarvoje! (proksimigxas en maltrankvilo)

SKULE JARLO

Vi pensas profunde kaj sagxe, Håkon.

HÅKON

(varme) Skule jarlo, hodiaux mi prenis de Vi la regnon, -- sed lasu vian filinon dividi gxin kun mi!

SKULE JARLO

Mian filinon!

MARGRETE

Dio!

HÅKON

Margrete, -- cxu Vi volas esti regxino?

MARGRETE

(silentas)

HÅKON

(prenas sxian manon) Respondu al mi.

MARGRETE

(mallauxte) Mi volonte estu Via edzino.

SKULE JARLO

(kun manpremo) Paco kaj konsento elkore.

HÅKON

Dankon!

IVAR BODDE

(al Dagfinn) Lauxdo al la cxielo; nun tagigxas.

DAGFINN BONDE

Mi preskaux kredas. Tiel bone mi neniam antauxe sxatis la jarlon.

EPISKOPO NIKOLAS

(malantauxe) Cxiam surgarde, bona Dagfinn, -- cxiam surgarde.

IVAR BODDE

(al Vegard) Nun Vi estas administranto en Hålogalando; jen estas la regxa mano por tio. (donas al li la leteron)

VEGARD VERADAL

Mi poste dankos la regxon por lia graco. (volas foriri)

EPISKOPO NIKOLAS

(haltigas lin) Andres Skjaldarband estas akra ulo; ne lasu Vin subigxi.

VEGARD VERADAL

Gxis nun gxi ne sukcesis por iu. (eliras)

EPISKOPO NIKOLAS

(sekvas ) Estu kiel roko kaj siliko kontraux Andres Skjaldasband, -- kaj cetere kunprenu mian benon.

IVAR BODDE

(kiu atendis malantaux la regxo kun la pergamenoj en la mano) Jen la leteroj, sinjoro --

HÅKON

Bone; donu ilin al la jarlo.

IVAR BODDE

Al la jarlo? Cxu Vi ne volas surmeti la sigelon?

HÅKON

Tion la jarlo ja kutime faras; -- li havas la sigelon.

IVAR BODDE

(mallauxte) Jes gxis nun, -- tiom longe kiom li estis Via kuratoro; -- sed nun!

HÅKON

Nun kiel antauxe; -- la jarlo havas la sigelon. (malproksimigxas)

SKULE JARLO

Donu al mi la leterojn, Ivar Bodde. (Iras al la tablo kun ili, elprenas la regnan sigelon, kiun li portas kasxita en la zono, kaj sigelas dum tio kio sekvas)

EPISKOPO NIKOLAS

(duonlauxte) Håkon Håkonsson estas regxo -- kaj la jarlo havas la sigelon de la regxo; -- certe arangxigxos, arangxigxos.

HÅKON

Kion Vi diras, sinjoro episkopo?

EPISKOPO NIKOLAS

Mi diras, Dio kaj Sankto Olaf gardas sian sanktan eklezion. (iras en la regxan halon)

HÅKON

(proksimigxas al Margrete) Sagxa regxino povas efiki grandajn agojn en la lando; Vin mi kuragxis sekure elekti, cxar mi scias ke vi estas sagxa.

MARGRETE

Nur tio!

HÅKON

Kion vi aludas?

MARGRETE

Nenion, nenion, sinjoro.

HÅKON

Kaj Vi ne riprocxas min, kvankam Vi malkaptis belajn dezirojn pro mi?

MARGRETE

Mi ne malkaptis belajn dezirojn pro Vi.

HÅKON

Kaj Vi volas stari proksime al mi, kaj doni al mi bonajn konsilojn?

MARGRETE

Mi volonte volas stari proksime al Vi.

HÅKON

Kaj doni al mi bonajn konsilojn. Dankon pro tio; konsiloj de virinoj utilas al cxiu viro; kaj de nun mi havas neniun alian ol Vi, -- mian patrinon mi devis forsendi --

MARGRETE

Jes, sxi estis al vi tro kara.

HÅKON

Kaj mi estas regxo. Adiaux, Margrete! Vi ankoraux estas tro juna; sed venontan someron nia geedzigxa festo okazos. -- kaj de tiu momento mi promesas teni Vin cxe mi en cxiu deca fido kaj honoro.

MARGRETE

(ridetas malgxoje) Jes, mi scias ke dauxros longe gxis Vi sendos min for.

HÅKON

(vigle) Sendi Vin for? Tion mi neniam faros!

MARGRETE

(kun larmoplenaj okuloj) Ne, tion Håkon faros nur pri tiuj, kiuj estas al li tro karaj. (iras al la elireja pordo. Håkon penseme postrigardas sxin.)

SINJORINO RAGNHILD

(de dekstre) La regxo kaj la jarlo tiom longe cxi tie! La timo mortigas min; -- Margrete, kion la regxo diris kaj faris?

MARGRETE

Ho, multe! Laste li nomis administranton kaj regxinon.

SINJORINO RAGNHILD

Vi, Margrete!

MARGRETE

(cxirkauxbrakas la kolon de la patrino) Jes!

SINJORINO RAGNHILD

Vi farigxos regxino!

MARGRETE

Nur regxino; -- Sed mi pensas ke mi tamen estas gxoja pro tio. (Sxi kaj la patrino kune eliras dekstre.)

SKULE JARLO

(al Ivar Bodde) Jen niaj leteroj; portu ilin al la regxa patrino kaj al Kanga. (Ivar Bodde klinas sin kaj foriras.)

DAGFINN BONDE

(cxe la hala pordo) La cxefepiskopo de Nidaros deziras komuniki al regxo Håkon Håkonsson sian omagxon!

HÅKON

(spiras per plena brusto) Fine mi estas regxo de Norvegio. (iras en la halon)

SKULE JARLO

(kasxas la regxan sigelon en la zonon) Sed mi regas landon kaj regnon.

Kurteno

DUA AKTO

(La festena halo en la regxa kortego en Bergen. Arka fenestro meze sur la fona muro. Laux tiu estas estrado kun sidlokoj por la virinoj. Cxe la maldekstra longa muro staras la regxa segxo kelkajn sxtupojn super la planko; meze sur la kontrauxa muro estas granda enireja pordo. Standardoj, blazonoj, sxildoj, armiloj kaj multkoloraj tapisxoj pendas sur la murkolonoj kaj de la eltrancxita ligna plafono. Cxirkauxe en la halo staras tabloj por trinkajxoj kun krucxoj, trinkkornoj, kaj pokaloj.)

(Regxo Håkon sidas sur la estrado cxe Margrete, Sigrid, sinjorino Ragnhild kaj multaj altrangaj virinoj. Ivar Bodde staras malantaux la segxo de la regxo. Cxirkaux la trinkajx-tabloj la viroj de la regxo kaj la jarlo kun gastoj sidantaj sur benkoj. Cxe la plej antauxa tablo dekstre sidas inter aliuloj Dagfinn Bonde, Gregorius Jonsson kaj Pål Flida. Skule jarlo kaj episkopo Nikolas ludas sxakon cxe tablo maldekstre. La servistoj de la jarlo alvenas kaj eliras portantaj trinkajxojn. El apuda cxambro auxdigxas muziko dum la sekvaj scenoj.)

DAGFINN BONDE

Nun pasas jam la kvina tago, kaj ankoraux la servistoj same rapide surtabligas plenajn krucxojn.

PÅL FLIDA

Neniam estis la kutimo de la jarlo malsatigi siajn gastojn.

DAGFINN BONDE

Ja aspektas tiel. Pri tia glora regxa nupto neniam antauxe rakontigxis en Norvegio.

PÅL FLIDA

Skule jarlo ja neniam antauxe donis filinon edzine.

DAGFINN BONDE

Vere, vere; la jarlo estas potenca viro.

HIRDANO

Disponas la trionon de la regno. Tio estas pli ol iu ajn jarlo havis pasinte.

PÅL FLIDA

La parto de la regxo tamen estas pli granda.

DAGFINN BONDE

Pri tio ni ne parolu cxi tie; nun ni estas amikoj kaj bone repacigitaj. (trinkas kun Pål.) Lasu la regxon esti regxo kaj la jarlon jarlo.

PÅL FLIDA

(ridas) Facile auxdigxas de vi, ke vi estas regxano.

DAGFINN BONDE

Tio devas ankaux la jarlanoj esti.

PÅL FLIDA

Neniam tio. Ni jxuris jxuron al la jarlo, sed ne al la regxo.

DAGFINN BONDE

Tio povos ankoraux okazi.

EPISKOPO NIKOLAS

(mallauxte al la jarlo dum la ludado) Cxu vi auxdas, kion Dagfinn Bonde diras?

SKULE JARLO

(ne suprenrigardante) Mi tamen auxdas.

GREGORIUS JONSSON

(rigardas signifoplene al Dagfinn) Cxu la regxo ion tian pripensas?

DAGFINN BONDE

Nu nu, -- lasu tion; -- neniu malakordo hodiaux.

EPISKOPO NIKOLAS

La regxo volas jxure ligi viajn virojn, jarlo.

GREGORIUS JONSSON

(pli forte) Cxu la regxo ion tian pripensas, mi demandas?

DAGFINN BONDE

Mi ne respondas. Ni trinku por paco kaj amikeco inter la regxo kaj la jarlo. La biero estas bona.

PÅL FLIDA

Gxi ankaux havis bonan tempon por fermenti.

GREGORIUS JONSSON

Tri fojojn la jarlo pretigis la nupton; tri fojojn la regxo promesis veni, -- tri fojojn li trompis.

DAGFINN BONDE

Mallauxdu la jarlon pro tio; li donis al ni suficxon por prizorgi en Viken.

PÅL FLIDA

Sigurd Ribbung donis al vi ankoraux pli por prizorgi en Vermlando, laux tio kio dirigxas.

DAGFINN BONDE

(flamigxe) Jes, kiu estis tiu, kiu liberigis Sigurd Ribbung?

GREGORIUS JONSSON

Sigurd Ribbung forkuris de ni en Nidaros, tio estas konata por cxiuj.

DAGFINN BONDE

Sed ne estas konata por iuj, ke Vi malhelpis lin.

EPISKOPO NIKOLAS

(al la jarlo, kiu pripensas iun movon) Cxu vi auxdas, jarlo, -- estis Vi, kiu ellasis Sigurd Ribbung.

SKULE JARLO

(movas) Tiu kanto estas malnova.

GREGORIUS JONSSON

(al Dagfinn) Mi tamen pensis, ke vi auxdis pri la islandano, Andres Torsteinsson, amiko de Sigurd Ribbung --

DAGFINN BONDE

Jes; kiam Sigurd estis forkurinta, Vi pendigis la islandanon, tion mi scias.

EPISKOPO NIKOLAS

(movas kaj diras ridante al la jarlo:) Nun mi frapas la peonon, sinjoro jarlo.

SKULE JARLO

(auxdeblete) Frapu gxin; peono ne multe valoras. (movas pecon)

DAGFINN BONDE

Jes, tion la islandano spertis, kiam Sigurd Ribbung forkuris al Vermlando.

(Subpremata rido inter la regxanoj; la interparolo dauxras mallauxte; tuj poste envenas viro, kiu flustras al Gregorius Jonsson.)

EPISKOPO NIKOLAS

Kaj nun mi faras jenan movon; kaj vi estas perdinta.

SKULE JARLO

Aspektas tiel.

EPISKOPO NIKOLAS

(klinigxante malantauxen en la segxo) Vi ne bone defendis la regxon dum la lastaj movoj.

SKULE JARLO

(falfrapas la pecojn kaj ekstaras) Post longe mi lacigxis esti regxdefendanto.

GREGORIUS JONSSON

(proksimigxas kaj diras mallauxte:) Sinjoro Jarlo, Jostein Tamb informas, ke nun la sxipo kusxas preta por forvelo.

SKULE JARLO

(mallauxte) Bone. (elprenas sigelitan pergamenon) Jen la letero.

GREGORIUS JONSSON

(skuas la kapon) Jarlo, jarlo, -- cxu tio estas konsilinda?

SKULE JARLO

Kio?

GREGORIUS JONSSON

Gxi portas la regxan sigelon.

SKULE JARLO

Estas por la bono de la regxo ke mi agas.

GREGORIUS JONSSON

Do lasu al la regxo mem rifuzi la oferton.

SKULE JARLO

Tion li ne faros, se li povos decidi. Cxiuj liaj pensoj kaj atento estas turnataj al subjugo de la Ribbungoj; tial li volas sekurigi sin en cxiuj flankoj.

GREGORIUS JONSSON

Sagxa povas esti tio, kion Vi nun faras, -- sed estas dangxera.

SKULE JARLO

Lasu tion al mi. Sendu la leteron, kaj diru al Jostein, ke li tuj forvelu.

GREGORIUS JONSSON

Farigxos kiel Vi ordonas.

(eliras dekstre kaj revenas iom poste)

EPISKOPO NIKOLAS

(al la jarlo) Aspekte Vi havas multon prizorgendan.

SKULE JARLO

Sed bagatelan dankon.

EPISKOPO NIKOLAS

La regxo ekstaris.

(Håkon proksimigxas; cxiuj viroj ekstaras de cxe la tabloj.)

HÅKON

(al la episkopo) Ege devas gxojigi nin, kiel sana kaj forta Vi tenis Vin cxi tiujn gajajn tagojn.

EPISKOPO NIKOLAS

Ekflagras kelkfoje, sinjoro regxo; tamen ne longe dauxros. Mi kusxis malsana la tutan vintron.

HÅKON

Nu ja, -- Vi vivis fortan vivon, ricxan je multaj famaj agoj.

EPISKOPO NIKOLAS

(skuas la kapon) Ho, estas limo por tio; mi havas ankoraux multon nefaritan. Ke mi scius, cxu mi havus tempon por cxio.

HÅKON

La vivantoj devas preni heredon post tiuj, kiuj foriras, estiminda sinjoro; ni cxiuj ja volas la plej bonan por lando kaj popolo. (turnas sin al la jarlo) Io ege mirigas min; neniu el niaj administrantoj en Hålogalando venis al la edzigxfesto.

SKULE JARLO

Jes, vere; Andres Skjaldarband mi certe atendis.

HÅKON

(ridetante) Kaj ankaux Vegard Veradal.

SKULE JARLO

Ankaux Vegard, jes.

HÅKON

(sxerce) Kaj mi esperas, ke Vi estus lin pli bone akceptinta, ol antaux sep jaroj sur la kajo en Oslo, kiam Vi pikis lian vangon, tiel ke la glavo mem eltrancxis sin.

SKULE JARLO

(ridas singxene) Jes, kiam Gunnulf, via patrinflanka onklo, haktrancxis la rektan manon de Sira Ejliv, mia plej bona amiko kaj konsilanto.

EPISKOPO NIKOLAS

(gaje) Kaj kiam Dagfinn Bonde kaj la hirdanoj starigis noktan gardon sur la regxa sxipo, kaj diris, ke la regxo ne estas sekura sub la defendo de la jarlo!

HÅKON

(serioze) Tiuj tagoj estas forpasintaj kaj forgesitaj.

DAGFINN BONDE

(proksimigxas) Nun ni povas sonorigi por armilludo malsupre sur la ludejo, se placxas al Vi, sinjoro.

HÅKON

Bone. Hodiaux ni akceptas cxiun gxojon; morgaux ni denove komencos pensi pri la Ribbungoj kaj la jarlo en la Orkadoj.

EPISKOPO NIKOLAS

Jes, li ja rifuzas pagi la imposton?

HÅKON

Se mi havus la Ribbungoj for de la nuko, mi mem velus okcidenten.

(Håkon iras al la estrado, etendas la manon al Margrete kaj kondukas sxin elen dekstre; iom post iom la aliuloj sekvas.)

EPISKOPO NIKOLAS

(al Ivar Bodde) Auxskultu iomete. Kiu estas tiu viro nomita Jostein Tamb?

IVAR BODDE

Estas cxi tie maristo el la Orkadoj, kiu tiel nomigxas.

EPISKOPO NIKOLAS

El la Orkadoj? Nu tiel. Kaj nun li velos hejmen.

IVAR BODDE

Jes, li ja tion faros.

EPISKOPO NIKOLAS

(pli silente) Kun valora kargo, Ivar Bodde!

IVAR BODDE

Greno kaj teksajxoj, mi opinias.

EPISKOPO NIKOLAS

Kaj letero de Skule jarlo.

IVAR BODDE

(ekmire) Al kiu?

EPISKOPO NIKOLAS

Mi ne scias; -- kun regxa sigelo --

IVAR BODDE

(kaptas lian brakon) Sinjoro episkopo, -- cxu estas kiel vi diras?

EPISKOPO NIKOLAS

Tsxsx, ne miksu min en tiun aferon. (malproksimigxas)

IVAR BODDE

Do mi tuj devas --! Dagfinn Bonde! Dagfinn! Dagfinn --! (premas sin tra la amaso cxe la elirpordo)

EPISKOPO NIKOLAS

(simpatiante al Gregorius Jonsson) Neniu tago sen domagxo al iu pri havajxo aux libereco!

GREGORIUS JONSSON

Pri kiu nun?

EPISKOPO NIKOLAS

Povra maristo, -- Jostein Tamb sxajnas al mi, ke oni nomis lin.

GREGORIUS JONSSON

Jostein --?

EPISKOPO NIKOLAS

Dagfinn Bonde volas malpermesi al li forveli.

GREGORIUS JONSSON

Cxu Dagfinn volas malpermesi al li, vi diras?

EPISKOPO NIKOLAS

Gxuste nun li eliris.

GREGORIUS JONSSON

Pardonu min, sinjoro, mi devas rapidigxi --

EPISKOPO NIKOLAS

Jes, faru tion, bona vasalo! -- Dagfinn Bonde estas tiom ekfurioza.

(Gregorius Jonsson rapidegas elen dekstre inter la restanta cxeestantaro; nur Skule jarlo kaj episkopo Nikolas restas en la halo.)

SKULE JARLO

(pasxas en pensoj tien kaj reen; subite li kvazaux vekigxas; li rigardas cxirkauxe kaj diras:) Kiel silente subite farigxis.

EPISKOPO NIKOLAS

La regxo eliris.

SKULE JARLO

Kaj cxiuj homoj sekvis lin.

EPISKOPO NIKOLAS

Cxiuj krom Vi.

SKULE JARLO

Estas io granda, tio, esti regxo.

EPISKOPO NIKOLAS

(singarde) Cxu Vi sxatus provi tion, jarlo?

SKULE JARLO

(ridetas serioze) Mi estas provinta tion; cxiun dormgravedan nokton mi estas regxo en Norvegio.

EPISKOPO NIKOLAS

Songxoj avertas.

SKULE JARLO

Ili ankaux tentas.

EPISKOPO NIKOLAS

Apenaux Vin. Pasinte, tion mi povas kompreni; -- sed nun, kiam Vi havas la trionon de la regno, regas kiel la unua viro en la lando kaj estas la patro de la regxino --

SKULE JARLO

Pleje nun, -- pleje nun.

EPISKOPO NIKOLAS

Nenion kasxu! Konfesu; cxar Vi certe portas grandan suferon.

SKULE JARLO

Pleje nun, kiel mi diras. Tio estas la granda kondamno, kiu premkusxas sur mia vivo; stari tiel proksime al la stato plej alta -- nur fenda fauxko disigas -- salto transen, -- aliflanke estas regxa nomo kaj purpura mantelo kaj trono kaj potenco kaj cxio; cxiun tagon mi havas tion antaux la okuloj -- sed neniam transvenos.

EPISKOPO NIKOLAS

Vere, vere, jarlo.

SKULE JARLO

Kiam ili elektis Guthorm Sigurdsson kiel regxon, mi estis en la plena forto de mia juneco; tiam estis kvazaux lauxte kriis en mi: For, tiu infano, -- mi estas la matura, forta viro! -- sed Guthorm estis filo de regxo; estis fauxko inter mi kaj la trono.

EPISKOPO NIKOLAS

Vi ne kuragxis --

SKULE JARLO

Poste Erling Steinvegg salutigxis kiel regxo de la Slittungoj. Tiam denove kriis ene en mi: Skule estas pli granda estro ol Erling Steinvegg! Sed mi estus devinta rompi kun la Birkibejnoj; -- tio estis la fauxko tiam.

EPISKOPO NIKOLAS

Kaj Erling farigxis regxo de la Slittungoj, kaj poste por la Ribbungoj, kaj Vi atendis!

SKULE JARLO

Mi atendis la morton de Guthorm.

EPISKOPO NIKOLAS

Kaj Guthorm mortis, kaj Inge Bårdsson, Via frato, farigxis regxo.

SKULE JARLO

Jen mi atendis la morton de mia frato. Li estis malsana ekde la unua pasxo; cxiun matenon, kiam ni renkontigxis por la sankta meso, mi sidis kasxrigardante, cxu la malsano ne estus pli grava. Cxiu ektiro de doloro pasanta sur lia vizagxo estis por mi kiel bloveto en la velo kaj portis min pli proksimen al la trono. Cxiu gxemspiro kiu malakrigis lian suferon kaj angoron, sonis por mi kiel korno kaj klariono fore sub la deklivoj, kiel mesagxoj venantaj de fore por anonci, ke nun mi devus preni la regadon. Tiel mi elsxiris kun radiko kaj fibroj cxiun koran fratan penson; kaj Inge mortis, kaj Håkon venis, -- kaj la Birkibejnoj prenis lin kiel regxon.

EPISKOPO NIKOLAS

Kaj Vi atendis.

SKULE JARLO

Sxajnis al mi, ke devus veni helpo de supre. Mi sentis la regxan forton en mi, kaj mi maljunigxis; cxiu tago kiu pasis, estis tago, kiu prenigxis el mia vivotasko. Cxiun vesperon mi pensis: Morgaux okazos mirakla signo, kiu faligos lin kaj metos min sur la vakan segxon.

EPISKOPO NIKOLAS

Malgranda estis tiam la potenco de Håkon; li estis nur infano; mankis nur pasxo, nenio pli, sed Vi ne alpasxis.

SKULE JARLO

Tiu pasxo tamen estis granda; gxi estus min disigita de mia tuta parencaro kaj cxiuj miaj amikoj.

EPISKOPO NIKOLAS

Jes jen la afero, Skule jarlo, -- jen la malbeno, kiu estas kusxinta super Via vivo. Vi volas havi cxiujn vojojn malfermaj en ekstrema bezono, -- Vi ne kuragxas rompi cxiujn pontojn, kaj nur reteni unu, defendi nur tiun, kaj venki aux fali tie. Vi metas kaptilojn por Via malamiko, Vi konstruas kaptilon por lia piedo, kaj pendigas akrajn glavojn super lian kapon, Vi sxutas venenon en cxiuj pelvoj, kaj Vi elmetis centojn da retoj; sed se li riskos kaptigxi en unu el ili, Vi ne kuragxas tiri la sxnuron; se li etendas la manon por la veneno, Vi opinias, ke estas pli sekure se li falos sub la glavo; se eblas kapti lin matene, Vi trovas, ke estos pli bone ke okazu vespere.

SKULE JARLO

(rigardas lin serioze) Kaj kion Vi volus fari, sinjoro episkopo?

EPISKOPO NIKOLAS

Ne parolu pri mi; mia tasko estas cxarpenti la regxajn segxojn en cxi tiu lando, ne sidi tie supre estrante popolon kaj regnon.

SKULE JARLO

(post mallonga pauxzo) Respondu al mi pri io, estimata sinjoro, sed respondu en vero. Kial Håkon tiel senskue antauxeniras sur la rekta vojo? Li ne estas pli klera ol Vi, ne pli kuragxa ol mi.

EPISKOPO NIKOLAS

Kiu faras la plej grandan agon en la mondo?

SKULE JARLO

Tion faras la plej elstara viro.

EPISKOPO NIKOLAS

Sed kiu estas la plej elstara viro?

SKULE JARLO

La plej kuragxa.

EPISKOPO NIKOLAS

Tion diras la estro. Pastro dirus la plej kredanta, -- sagxulo dirus, ke estas la plej sperta. Sed estas neniu el ili, jarlo. La plej felicxa viro estas la plej granda. La plej granda estas tiu, kiu faras la plej grandajn agojn; li, al kiu la postuloj de la epoko venas kiel en ardo, naskas pensojn, kiujn li mem ne komprenas, kaj kiuj montras al li la vojon, kies celon li mem ne konas, sed kiun li tamen iras, kaj devas iri, gxis li auxdas la popolon krii en gxojo, kaj li cxirkauxrigardas gapante kaj mire, kaj komprenas, ke li faris grandfaron.

SKULE JARLO

Jes, en tio estas la neskuebla certeco de Håkon.

EPISKOPO NIKOLAS

Estas tio, kion la romanoj nomis ingenium. -- Mi ne estas precipe lerta en latino; sed tio nomigxas ingenium.

SKULE JARLO

(unue pensema; poste en kreskanta eksciteco) Håkon estus kreita el alia materialo ol mi? Estus el la felicxuloj? -- Jes, cxu ne cxio prosperas por li? Cxu ne cxio adaptigxas al la plej bona por li? Ecx la kamparano tion spertas; li diras, ke la arboj du fojojn portas fruktojn, kaj la birdoj kovas ovojn du fojojn cxiun someron dum Håkon estas regxo. La vilagxaro en Vermlando, kiun li brulrabis, gxi kusxas brilanta kun novkonstruitaj domoj, kaj la grenspikoj sur cxiuj kampoj svingigxas peze en la vento. Estas kvazaux la sango kaj la cindro sterkigas tie, kie Håkon tramarsxas militire; estas kvazaux la Sinjoro kovras per rikoltajxo, kion Håkon subtretis; estas kvazaux la sanktaj potencoj rapidigas sin forigi cxiun pekon post li. Kaj kiel facile li ja farigxis regxo! Li bezonis, ke Inge mortus frue, kaj Inge mortis; li bezonis protekton kaj defendon, kaj liaj viroj protektis kaj defendis lin; li bezonis feran fajropruvon, kaj lia patrino venis kaj portis gxin por li.

EPISKOPO NIKOLAS

(en senvola ekkrio) Sed ni -- ni du --!

SKULE JARLO

Vi?

EPISKOPO NIKOLAS

Jes Vi -- Vi do!

SKULE JARLO

Håkon havas la rajton, episkopo.

EPISKOPO NIKOLAS

Li havas la rajton, cxar li estas la felicxulo; -- la plej granda felicxo estas tiu, havi la rajton. Sed per kiu rajto ricevis Håkon la rajton, kaj ne Vi?

SKULE JARLO

(post mallonga pauxzo) Estas aferoj pri kiuj mi volas pregxi al Dio, ke li savu min el pensoj pri ili.

EPISKOPO NIKOLAS

Cxu Vi neniam vidis bildon en la Kristpregxejo en Nidaros? Gxi prezentas la diluvon, kiu kreskas kaj superakvigas cxiujn montojn, ke restas nur unu pinto. Tie supren grimpas tuta parencaro, patro kaj patrino kaj filo kaj edzino de filo kaj infanoj; -- kaj la filo tiras la patron malsupren en la inundan akvon por gajni starejon, kaj li volas malsuprentiri ankaux la patrinon, -- kaj edzinon kaj cxiujn infanojn, por atingi supren mem; -- cxar tie supre estas piedlargxa spaco; tie li povas teni sin horon. -- Tiu, jarlo, estas la sagao de la sagxeco, kaj la sagao de cxiu sagxulo.

SKULE JARLO

Sed la rajto!

EPISKOPO NIKOLAS

La filo havis la rajton. Li havis forton kaj deziron vivi; -- sekvu vian deziron kaj uzu vian kapablon, tiun rajton havas cxiuj.

DUKO SKULE

Al tio, kio bona estas, jes.

EPISKOPO NIKOLAS

Ludado kun vortoj! Ne ekzistas bono kaj malbono, ne supre kaj malsupre, ne alte kaj malalte. Tiajn vortojn Vi devas forgesi; alie Vi neniam faros la lastan pasxon, neniam saltas trans la fauxkon. (mallauxte kaj insiste) Vi ne devas malami aron aux aferon, cxar la aro aux la afero volas tion cxi kaj ne tion; sed Vi malamu cxiun viron en la aro, cxar li kontrauxas Vin; kaj Vi malamu cxiujn tiujn, kiuj staras subtene al afero, cxar la afero ne antauxenigas Vian volon. Cxio, kion Vi povas uzi, estas bona, -- cxio, kio metas transversajn trunkojn sur Vian vojon, estas malbona.

DUKO SKULE

(rigardas antaux si pripensante) Kiom mi ja pagis por tiu regxa segxo, al kiu mi tamen ne atingis -- kaj kiom li pagis por gxi, li, kiu nun sidas tie sekura! Mi estis juna kaj forlasis mian belan sekretan amon, por edzigi min en potencan parencaron. Mi pregxis al la sanktuloj, ke donigxu al mi filon, -- mi ekhavis nur filinojn.

EPISKOPO NIKOLAS

Håkon ricevas filojn, jarlo, -- nur vidu!

DUKO SKULE

(iras al la fenestro dekstre) Jes, -- cxio adaptigxas por Håkon.

EPISKOPO NIKOLAS

(sekvas lin) Kaj Vi, Vi volas lasi Vin mallibera forpeli de la felicxo Vian tutan vivon! Cxu Vi estas blinda? Cxu Vi ne vidas, ke estas pli forta potenco ol la Birkibejnoj, kiuj staras malantaux Håkon kaj favoras lian agon? Li ricevas la helpon de supre, de tiuj, kiuj estas Viaj enviantoj ekde la naskigxo! Kaj por tiuj enviantoj Vi kurbas Vin! Ekstaru, viro; gxibigu la dorson! Por kio Vi alie ricevis Vian nebrideblan animon? Memoru, ke la unua farego en la mondo farigxis de iu, kiu ekstaris kontraux potencan regnon!

DUKO SKULE

Kiu?

EPISKOPO NIKOLAS

La angxelo kiu ekstaris kontraux la lumon!

DUKO SKULE

Kaj kiu jxetigxis en la fauxkon de la abismo --

EPISKOPO NIKOLAS

(sovagxe) Kaj kreis regnon tie, kaj farigxis regxo, potenca regxo, -- pli potenca ol kiu ajn el la miloj da -- jarloj tie supre! (falglitas sur la benkon apud la trinkotablo)

DUKO SKULE

(rigardas lin longe, kaj diras:) Episkopo Nikolas, cxu Vi estas io pli aux io malpli ol homo?

EPISKOPO NIKOLAS

(ridetas) Mi estas en stato de senkulpeco; mi ne konas diferencon inter bono kaj malbono.

DUKO SKULE

(duone al si mem) Kial ili metis min en la mondon, se ili ne volis ordigi la vivon pli bone por mi? Håkon tiel firme kaj neskueble fidas sin mem; -- cxiuj liaj viroj firme kaj neskueble fidas lin --

EPISKOPO NIKOLAS

Mutigxu pri tio ke Vi ne havas tian fidon en Vi mem! Parolu kvazaux Vi gxin havas; jxuru lauxte kaj sankte, ke Vi havas gxin, -- kaj cxiuj fidos Vin.

DUKO SKULE

Se mi havus filon! Se mi havus filon, kiu povus preni la grandan heredon post mi!

EPISKOPO NIKOLAS

(vigle) Jarlo, -- se Vi havus filon?

DUKO SKULE

Mi neniun havas.

EPISKOPO NIKOLAS

Håkon ricevos filojn.

DUKO SKULE

(pugnigas la manojn) -- kaj estas regxe naskita!

EPISKOPO NIKOLAS

(ekstaras) Jarlo, -- se li ne tia estus?

DUKO SKULE

Li tion ja pruvis; la fera fajropruvo --

EPISKOPO NIKOLAS

Kaj se li tia ne estus -- spite al la fajropruvo?

DUKO SKULE

Cxu vi volas diri, ke Dio mensogis, kiam li sukcesigis la fajropruvon?

EPISKOPO NIKOLAS

Por kio Inga el Vartejg kuragxis provoki Dian verdikton?

DUKO SKULE

Ke tiu infano, kiun sxi naskis oriente en Borgarsyssel, estas filo de Håkon Sverrisson.

EPISKOPO NIKOLAS

(kapsignas, cxirkauxrigardas kaj diras mallauxte:) Kaj se nun regxo Håkon ne estus tiu infano?

DUKO SKULE

(ektretas pasxon malantauxen) Cxiopova --! (regas sin) Nepenseble.

EPISKOPO NIKOLAS

Auxskultu al mi, jarlo. Mi havas sepdek ses jarojn; komencas malsupren deklivigxi nun por mi, kaj tiun cxi aferon mi ne kuragxas kunporti tien transen --

DUKO SKULE

Parolu, parolu! Cxu li ne estas filo de Håkon Sverrisson?

EPISKOPO NIKOLAS

Auxskultu min. Ne estis konatigite, kiam Inga estis graveda. Håkon Sverrisson estis jxus mortinta, kaj versxajne sxi timis Inge Bårdsson, kiu tiam estis regxo, kaj Vin, -- nu ja, ankaux la Baglojn, mi opinias. Sxi naskis sekrete en la domo de Trond pastro, oriente en la komunumo de Heggen, kaj naux tagojn poste sxi veturis hejmen; sed la regxa infano restis tutan jaron cxe la pastro, kaj sxi ne kuragxis atenti pri gxi, kaj neniu escepte de Trond kaj liaj du filoj ion sciis.

DUKO SKULE

Nu ja, -- kaj sekve?

EPISKOPO NIKOLAS

Kiam la infano estis jaragxa, ne eblis plu subteni la sekreton. Inga malkasxis la aferon al Erlend el Husaby, -- maljuna Birkibejno de la tempo de Sverre -- Vi scias.

DUKO SKULE

Nu?

EPISKOPO NIKOLAS

Li kaj aliaj estroj el la Opplandoj prenis la infanon, iris mezvintre trans la montaron kun gxi, kaj portis gxin al la regxo, kiu tiam sidis en Nidaros.

DUKO SKULE

Kaj Vi tamen povas diri, ke --?

EPISKOPO NIKOLAS

Komprenu! Granda dangxero estus por simpla pastro eduki regxan infanon. Tuj post kiam la infano naskigxis, li tial konfesis al unu el siaj superuloj en la eklezio, kaj demandis lian konsilon. Tiu lia superulo ordonis al Trond sekrete intersxangxi du infanojn, sendi la gxustan regxan filon al sekura loko, kaj doni al Inga la malgxustan, se sxi aux la Birkibejnoj poste postulus la regxan filon.

DUKO SKULE

(ekcitita) Kaj kiu estis tiu hundo, kiu donis tian konsilon?

EPISKOPO NIKOLAS

Estis mi.

DUKO SKULE

Vi? Jes, Vi cxiam malamis la parencaron de Sverre.

EPISKOPO NIKOLAS

Sxajnis al mi malsekure por la regxa filo veni inter Viajn manojn.

DUKO SKULE

Sed la pastro?

EPISKOPO NIKOLAS

Promesis fari, kiel mi ordonis.

DUKO SKULE

(kaptas lian brakon) Kaj Håkon estas la malgxusta?

EPISKOPO NIKOLAS

Se la pastro tenis sian promeson.

DUKO SKULE

Se li tenis gxin?

EPISKOPO NIKOLAS

Trond pastro forvojagxis el la lando la saman vintron, kiam la infano venis al regxo Inge. Li vojagxis al la tombo de Tomas Beckett, kaj poste restis en Anglio gxis sia morto..

DUKO SKULE

Li forvojagxis el la lando, Vi diras! Do li intersxangxis la infanojn, kaj timis vengxon de la Birkibejnoj.

EPISKOPO NIKOLAS

Aux li ne intersxangxis ilin, kaj timis vengxon de mi.

DUKO SKULE

Pri kiu ebleco kredas Vi?

EPISKOPO NIKOLAS

Ambaux eblecoj estas same kredeblaj.

DUKO SKULE

Sed la filoj de la pastro kiujn Vi menciis?

EPISKOPO NIKOLAS

Ili vojagxis kun la krucmilitantoj al la sankta lando.

DUKO SKULE

Kaj neniu auxdis ion pri ili poste?

EPISKOPO NIKOLAS

Jes.

DUKO SKULE

Kie ili estas?

EPISKOPO NIKOLAS

Ili dronis en la Greka Maro forvojagxante.

DUKO SKULE

Kaj Inga --?

EPISKOPO NIKOLAS

Nenion scias, nek pri la konfeso de la pastro, nek pri mia konsilo.

DUKO SKULE

Sxia infano havis nur naux tagojn, kiam sxi forlasis gxin, Vi diris?

EPISKOPO NIKOLAS

Jes; kaj la infano, kiun sxi revidis, estis pli ol unujara --

SKULE JARLO

Do estas neniu en la mondo, kiu povas lumigi en tio cxi! (pasxadas forte kelkajn fojojn tien kaj reen) Cxiopova Dio, cxu tio povas esti vero? Håkon -- la regxo -- li, kiu regas la tutan landon kaj regnon, li ne estus la alodnaskito! -- Kaj kial tio ne estas suficxe kredebla? Cxu ne cxiu sukceso mirinde sekvis lin, -- -- kial ne ankaux tio, prenigxi kiel infano el dometo de povra kamparano kaj metigxi en lulilon de la regxa infano --

EPISKOPO NIKOLAS

Dum la tuta popolo kredas, ke li estas la filo de la regxo --

SKULE JARLO

Sed li mem kredas tion, episkopo, -- tio estas lia vera felicxo, tio estas lia zono de forto! (iras al la fenestro) Jen vidu, kiel bele li sidas sur la cxevalo, Neniu sidas kiel li. Ridigxas kaj brilas en liaj okuloj; li rigardas elen en la tagon, kvazaux li scius sin kreita por iri antauxen, cxiam antauxen. (turnas sin al la episkopo) Mi estas regxa brako, eble ankaux regxa kapo; sed li estas la tuta regxo.

EPISKOPO NIKOLAS

Kaj eble tamen ne estas.

SKULE JARLO

Ne, -- eble tamen ne.

EPISKOPO NIKOLAS

(metas la manon sur lian sxultron) Jarlo, auxskultu min --

SKULE JARLO

(dauxrigas elrigardi) Tie sidas la regxino. Håkon parolas dolcxe al sxi; sxi farigxas rugxa kaj pala lauxvice el gxojo. Li prenis sxin edzine, cxar estis sagxe elekti la filinon de la plej potenca viro en la lando. Ne ekzistis tiam varma penso por sxi en lia koro; -- sed tio venos; al Håkon sekvas la felicxo. Sxi lumos super lia vivo -- (haltas kaj ekkrias en surprizo) Kio estas tio?

EPISKOPO NIKOLAS

Kio?

SKULE JARLO

Dagfinn Bonde fortege rompis tra la amaso, kiu staras cxirkauxe. Nun li donas iun mesagxon al la regxo.

EPISKOPO NIKOLAS

(rigardas elen malantaux la jarlo) Aspekte Håkon farigxas kolera; -- cxu ne? Li pugnigas la manon --

SKULE JARLO

Li rigardas cxi tien, -- kio tio povas esti? (volas eliri)

EPISKOPO NIKOLAS

(retenas lin) Jarlo, auxskultu, -- trovigxus maniero certigxi pri la rajto de Håkon.

SKULE JARLO

Maniero, Vi diras?

EPISKOPO NIKOLAS

Antaux sia morto Trond pastro redaktis leteron pri sia agado, kaj prenis sakramenton sur tio, ke estas vero, kion li tie skribis.

SKULE JARLO

Kaj tiu letero, -- kompatema Dio, -- kie gxi estas?

EPISKOPO NIKOLAS

Vi devas do scii, ke -- (rigardas al la pordo) Tsxsx, la regxo venas.

SKULE JARLO

La letero, episkopo, -- la letero!

EPISKOPO NIKOLAS

Jen la regxo.

(Håkon envenas, sekvata de sia hirdo kaj multaj gastoj. Tuj poste Margrete aperas; sxi estas en tima emocio, kaj volas rapidigxi al la regxo, sed malhelpigxas de sinjorino Ragnhild, kiu kune kun aliaj virinoj akompanis sxin. Sigrid tenas sin iom aparte en la fono. La viroj de la jarlo aspektas maltrankvile, kaj arigxas dekstraflanke, kie Skule staras, tamen iom malantauxe.)

HÅKON

(en forta interna ekscito) Skule jarlo, kiu estas regxo en cxi tiu lando?

SKULE JARLO

Cxu kiu estas regxo?

HÅKON

Tiel mi demandis. Mi havas la nomon de regxo, sed kiu havas la regxan potencon?

SKULE JARLO

La regxa potenco devas esti tie, kie estas la regxa rajto.

HÅKON

Tiel devus esti; sed cxu estas tiel?

SKULE JARLO

Cxu Vi asignas min antaux tribunalo?

HÅKON

Mi faras; cxar tiun rajton mi havas antaux cxiu homo en la regno.

SKULE JARLO

Mi fidas, ke mi povas respondeci por miaj faroj.

HÅKON

Bone por cxiuj, se tiel estas. (suprenpasxas sxtupon kie staras la regxa segxo, kaj subtenas sin al la segxobrako) Jen mi staras kiel Via regxo kaj demandas: Cxu Vi scias, ke Jon jarlo en la Orkadoj faris insurekcion kontraux min?

SKULE JARLO

Jes.

HÅKON

Ke li rifuzas pagi al mi la imposton?

SKULE JARLO

Jes.

HÅKON

Kaj cxu estas vero, ke Vi sinjoro jarlo, hodiaux sendis leteron al li?

SKULE JARLO

Kiu diras tion?

IVAR BODDE

Mi diras.

DAGFINN BONDE

Jostein Tamb ne kuragxis rifuzi kunpreni gxin, cxar la regxa sigelo surestis.

HÅKON

Vi skribas al la malamikoj de la regxo, kaj surmetas la regxan sigelon, kvankam la regxo ne scias, kio tie estas skribita!

SKULE JARLO

Tiel mi faris dum multaj jaroj kun Via aprobo.

HÅKON

Jes, kiam mi estis sub Via kuratoreco.

SKULE JARLO

Neniam Vi havis damagxon pro tio. Jon jarlo skribis al mi, kaj petis mian intervenon; li proponis interkonsenton, sed sur malhonestaj kondicxoj por la regxo. La militiro al Vermlando gxene premis Vian animon; se Vi mem agus nun, Jon jarlo forsavus sin tro facile, -- mi povas pli bone ordigi la aferon.

HÅKON

Vi deziris ordigi la aferon mem. -- Kaj kion Vi respondis?

SKULE JARLO

Legu mian leteron.

HÅKON

Donu gxin!

SKULE JARLO

Mi pensis, ke Vi havas gxin?

DAGFINN BONDE

Vi certe scias pli gxuste ol tiel. Gregorius Jonsson estis pli rapidpieda. Kiam ni venis sur la sxipon, la letero estis malaperinta.

SKULE JARLO

(turnas sin al Gregorius Jonsson) Sinjoro vasalo, donu la leteron al la regxo.

GREGORIUS JONSSON

(alproksimigxas maltrankvila) Auxskultu min --!

SKULE JARLO

Kio nun?

GREGORIUS JONSSON

(mallauxte) Vi memoras, ke tie estis akraj vortoj pri la regxo.

SKULE JARLO

Pri ili mi scias respondi. La leteron!

GREGORIUS JONSSON

Mi ne havas gxin.

SKULE JARLO

Vi ne havas gxin!

GREGORIUS JONSSON

Dagfinn Bonde estis tuj cxe niaj kalkanoj. Mi kaptis la leteron de Jostein Tamb, ligis sxtonon al gxi --

SKULE JARLO

Nu?

GREGORIUS JONSSON

Gxi nun kusxas sur la fundo de la fjordo.

SKULE JARLO

Malbone -- malbone Vi jen agis.

HÅKON

Mi atendas la leteron, sinjoro jarlo!

SKULE JARLO

Mi ne povas elmeti gxin.

HÅKON

Vi ne povas?

SKULE JARLO

(faras pasxon pli proksimen al la regxo) Mi estas tro fiera por ekskuzi min per tio, kion Viaj viroj nomus preteksto --

HÅKON

(regas sian ekflamigxan koleron) Kaj jen kio? --

SKULE JARLO

Mallonge kaj bone; -- mi ne elmetas gxin; -- mi ne volas elmeti gxin.

HÅKON

Vi do spitas min!

SKULE JARLO

Se ne povas alie esti, -- nu ja, mi spitas Vin.

IVAR BODDE

(forte) Nun, sinjoro regxo, nun mi pensas, ke neniu bezonas pli da atestoj!

DAGFINN BONDE